Bibi Andersson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Bibi Andersson
Bibi Andersson (1961).jpg
Personaj informoj
Naskiĝo 11-an de novembro 1935 (1935-11-11) (83-jara)
en Stokholmo
Ŝtataneco Svedio
Profesio aktoro, teatra aktoro, filmaktoro
Lingvoj sveda lingvo
Familianoj
Edz(in)o

Kjell Grede, Per Ahlmark

v  d  r
Information icon.svg

Bibi ANDERSSON (Sveda: [ˈbɪ.ˈbɪ ˈandɛˈʂɔn]; denaske Berit Elisabeth Andersson; 11-a de Novembro 1935) estas sveda aktorino.

Post finkompletigi lernejajn studojn, ŝi akceptis aliĝi al la Reĝa Drama Teatro en Stokholmo, al kiu ŝi estis asocia dum 30 jaroj. Ŝia unua kunlaborado kun Ingmar Bergman estis en 1951, kiam ŝi partoprenis en lia produktado de reklamaĵo por lav-pulvoro "Bris". En la 1950-aj, 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, ŝi stelulis en pli ol dek Bergman-reĝisoritaj filmoj, kiaj La sepa sigelo (1957), Naturaj fragoj (1957), Nära livet (1958), Ansiktet (1958), Persona (1966), En passion (1969), kaj Beröringen (1971).

Ŝi laboris ankaŭ kun John Huston (The Kremlin Letter: 1970) kaj Robert Altman (Quintet: 1979). Ŝi premieris en la usona teatro en 1973 per la verko de Erich Maria Remarque nome Plena Cirklo. Ŝia plej fama usona filmo estas I Never Promised You a Rose Garden (1977), kie stelulis ankaŭ Kathleen Quinlan.