John Huston

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John Huston
Oskar-premiito
Persona informo
John Marcellus Huston
Naskiĝo 5-an de aŭgusto 1906 (1906-08-05)
en Nevada
Morto 28-an de aŭgusto 1987 (1987-08-28) (81-jaraĝa)
en Middletown
Mortis per pneŭmonito vd
Tombo Hollywood Forever Cemetery vd
Religio ateismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Art Students League of New York • Abraham Lincoln High School • Hollywood High School vd
Partio Respublikana Partio vd
Familio
Patro Walter Huston vd
Patrino Rhea Gore vd
Edz(in)o Evelyn Keyes • Enrica Soma • Dorothy Harvey • Lesley Black • Celeste Shane vd
Infanoj Tony Huston • Anjelica Huston • Danny Huston • Allegra Huston vd
Profesio
Okupo aktoro • filmaktoro • filmreĝisoroscenaristofilmproduktoroverkisto • ĝenra aktoro • reĝisoro vd
Aktiva en Holivudo vd
Aktiva dum 1930–1987 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
John Huston kun sia filino Anjelica Huston, ĉirkaŭ 1960.

John Marcellus Huston (naskiĝinta la 5-an de aŭgusto 1906, mortinta la 28-an de aŭgusto 1987) estis usona filmoreĝisoro, scenaristo kaj aktoro. Li verkis plej el la scenaroj por plej el la 37 kinfilmoj kiujn li reĝisoris, multaj el kiuj estas nuntempe konsiderataj klasikaĵoj: The Maltese Falcon (1941), The Treasure of the Sierra Madre (1948), Key Largo (1948), The Asphalt Jungle (1950), The African Queen (1951), Moulin Rouge (1952), The Misfits (1961), kaj The Man Who Would Be King (1975). Dum sia kariero de 46 jaroj, Huston ricevis 15 Oskar-nomumojn, ricevis la premion dufoje, kaj reĝisoris kaj sian patron, Walter Huston, kaj sian filinon, Anjelica Huston, por ricevi Oskarojn en diversaj filmoj.

Huston estas konata por reĝisori kun la rigardokapablo de artisto, fakte li studis kaj laboris kiel artista pentristo en Parizo en siaj komencaj jaroj. Li pluesploris la vidajn aspektojn de siaj filmoj tra sia tuta kariero: skizante ĉiun scenon sur papero antaŭ prilabori ĝin, poste zorge metante siajn rolulojn dum la filmado ktp. Dum plej reĝisoroj fidas je post-produktora eldonado por formi sian finan laboron, Huston anstataŭe kreis siajn filmojn dum la propra filmado, kio faris ilin kaj pli malmultekostajn kaj pli pensitajn, kun malmulta posteldonado necesa.

Li filmis militagadojn dum la Dua Mondmilito.

Kelkaj filmoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]