The Life and Times of Judge Roy Bean

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Life and Times of Judge Roy Bean
filmo
Originala titolo The Life and Times of Judge Roy Bean
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 1 dec. 1972, 15 dec. 1972, 17 dec. 1972, 21 dec. 1972, 2 feb. 1973, 8 feb. 1973, 15 feb. 1973, 16 feb. 1973, 1 mar. 1973, 16 mar. 1973, 22 mar. 1973, 24 mar. 1973, 18 maj. 1973, 12 jul. 1973, 13 sep. 1973, 27 okt. 1973, 20 okt. 1975, 23 okt. 1975
Ĝenro vakera filmo, komedia filmo, filmbiografio
Kameraado Richard Moore
Reĝisoro(j) John Huston
Produktisto(j) John Foreman
Scenaro John Milius
Loko de rakonto Teksaso
Muziko de Maurice Jarre
Rolantoj Paul Newman • Jacqueline Bisset • Anthony Perkins • Victoria Principal • Ava Gardner • Tab Hunter • John Huston • Stacy Keach • Roddy McDowall • Ned Beatty • Richard Farnsworth • Michael Sarrazin • Anthony Zerbe • Bill McKinney • Steve Kanaly • Matt Clark • Roy Jenson • Jack Colvin
IMDb
vdr

The Life and Times of Judge Roy Bean (Vivo kaj tempo de la juĝisto Roy Bean) estas vakera filmo verkita de John Milius, reĝisorita de John Huston kaj ĉefrolulita de Paul Newman. La filmo estas libera adaptaĵo de la vivo de reala duonlegenda juĝisto Roy Bean.[1]

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Eksterleĝulo Roy Bean (Paul Newman), alvenas ĉe la limo kun Teksaso ĉe la rivero Pecos. La klientoj de la drinkejo batas, ŝtelas kaj ligas lin surĉevale por fitrakti lin. Junulino María Elena (Victoria Principal) trafas lin kaj savas lian vivon. Roy rekuperiĝas, revenas al la urbo kaj mortigas siajn atakintojn. Ĉar tie ne estas leĝordo, li nomumas sin mem juĝisto kaj "la Leĝo okcidente de Pecos" kaj "patrono" de la lokanoj. La setlejo urbiĝas, dum la juron zorgas la helpantoj de la juĝisto (siavice ankaŭ iamaj eksterleĝuloj), kaj la juĝisto mem siavole. Roy Bean amaferas kun la meksika María Elena, kiu mortis naskinte la ambaŭan filinon. Dume la juĝisto veturis al la urbo por vidi persona sian amatan aktorinon Lillie Langtry, sed tie li estas denove batita, ŝtelita kaj trompita, pro kio li finfine ne konas la aktorinon.

La juĝisto, trista pro la du vivobatoj kaj pro la urbestriĝo de fripono, kiu profitis lian foreston, foriras al nekonata vivo. Du dek jarojn poste, la maljuna juĝisto revenas al la urbo kie la urbestro, nuna riĉulo, minacas la filinon de Roy (Jacqueline Bisset). La juĝisto mortigas la urbestron kadre de kolektiva violento kaj urbodetruo, en kiu ankaŭ li mem mortas.

Iom da tempo poste, trajno alvenas al la urbo, kie restas nur muzeo pri Lillie Langtry kaj la juĝisto, zorgita de du iamaj liaj helpantoj. El la trajno venas Lillie Langtry (Ava Gardner) kaj Tector (Ned Beatty), la drinkejzorgisto, nun muzeo, rakontas al ŝi la historion de la juĝisto Roy Bean kaj liajn sentojn al ŝi. La filmo finiĝas dum ŝi legas leteron kiun Bean estis lasinta por ŝi.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Paul Newman kiel juĝisto Roy Bean.
  • Victoria Principal (kindebuto) kiel María Elena.
  • Anthony Perkins kiel pastro LaSalle.
  • Ned Beatty kiel Tector Crites.
  • Jacqueline Bisset kiel Rose Bean.
  • Tab Hunter kiel Sam Dodd.
  • John Huston kiel Grizzly Adams.
  • Ava Gardner kiel Lillie Langtry.
  • Richard Farnsworth kiel eksterleĝulo.
  • Stacy Keach kiel Bad Bob.
  • Michael Sarrazin kiel edzo de Rose.
  • Roddy McDowall kiel Frank Gass.
  • Anthony Zerbe kiel trompulo.
  • Mark Headley kiel Billy the Kid.
  • Frank Soto kiel meksikanestro.
  • Jim Burk kiel Big Bart Jackson.
  • Matt Clark kiel Nick.
  • Bill McKinney kiel Fermel Parlee.
  • Steve Kanaly kiel Lucky Jim.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ford, Dan (30a de majo 1972). «Pure Fantasy of a West Texas Ulysses». Victoria Advocate.