Paul Newman
Paul Newman | |||||
---|---|---|---|---|---|
Oskar-premiito ![]() | |||||
![]() Paul Newman en 2007
| |||||
Persona informo | |||||
Paul Newman | |||||
Naskonomo | Paul Leonard Newman | ||||
Naskiĝo | 26-a de januaro 1925 en ![]() | ||||
Morto | 26-a de septembro 2008 en ![]() | ||||
Mortis pro | pulma kancero [#] | ||||
Lingvoj | angla [#] | ||||
Ŝtataneco | Usono [#] | ||||
Alma mater | Kenyon College • Yale School of Drama • Ohia Universitato • Shaker Heights High School [#] | ||||
Partio | Demokrata Partio [#] | ||||
Familio | |||||
Patro | Arthur Newman [#] | ||||
Patrino | Theresa Fetzer [#] | ||||
Edz(in)o | Jackie Witte (1949–1958) Joanne Woodward (1958–2008) | ||||
Infanoj | Scott Newman • Nell Newman • Melissa Newman [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filmproduktoro • televida aktoro • filmaktoro • filmreĝisoro • aŭtosportisto • aktoro • entreprenisto • scenaristo • teatra aktoro • voĉaktoro [#] | ||||
Aktiva dum | 1952 - 2007 | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [#] | ||||
Aktorado | |||||
Fama rolo | Butch Cassidy, | ||||
Premio Emmy | |||||
Escepte subtenanta aktoro - miniserio aŭ filmo 2005 Empire Falls | |||||
Premio Ora Globo | |||||
Plej promesiga nevveninto - viro 1956 Somebody Up There Likes Me ; The Rack Plej bona reĝisoro - Motion Picture 1968 Rachel, Rachel Cecil B. DeMille Award 1984 Tutviva laboro Plej bone subtenanta aktoro - serioj, miniserioj aŭ televido 2005 Empire Falls | |||||
Premio BAFTA | |||||
Plej bona aktoro en ĉefrolo 1961 The Hustler | |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Paul Leonard NEWMAN (Shaker Heights (Ohio), 26-a de januaro 1925 – Westport (Connecticut), 26-a de septembro 2008) estis usona aktoro. Li estis unu el la ĉefaj usonaj aktoroj de la 60-aj jaroj kaj ĉefrolis en popularaj filmoj kiel Torn Curtain, The Hustler, Hud, Cool Hand Luke kaj Butch Cassidy and the Sundance Kid. Li ankaŭ produktis kaj reĝisoris kelkajn filmojn. Li aperis dekfoje en la kandidatlisto por la Oskarpremio, inter kiuj unu por produktado kaj naŭ por aktorado. En 1987 li gajnis Oskarpremion por la plej bona vira ĉefrolulo en la filmo The Color of Money. Paul Newman estis ankaŭ fama filantropo.