Kurosawa Akira

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Akira Kurosawa)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Kurosawa Akira
japana reĝisoro
japana reĝisoro
Persona informo
Aliaj nomoj AK
Naskiĝo 23-an de marto 1910 (1910-03-23)
en Shinagawa-ku
Morto 6-an de septembro 1998 (1998-09-06) (88-jara)
en Setagaja
Mortokialo watershed stroke
Tombo An'yō-in
Lingvoj japana
Loĝloko Japanio
Ŝtataneco Japanio
Familio
Edz(in)o Joko Jaguĉi
Infanoj Kazuko Kurosawa • Hisao Kurosawa
Okupo
Okupo filmreĝisoroproduktoroscenaristofilmmuntistoverkisto
Verkoj Tri Malbonuloj en la Kaŝita Fortikaĵo
Raŝomon
Sep Samurajoj
Sonĝoj
Joĝimbo
Ran
Ikiru
La aranereta kastelo
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Kurosawa AKIRA (Hepburn/Kunrei) ,黑澤 明 [kuro-saŭa akira], do esperantigebla kiel Kurosaŭa Akira, konata en la okcidenta mondo kiel Akira Kurosawa (naskiĝis la 23-an de marto 1910, mortis la 6-an de septembro 1998) estis japana reĝisoro, produktoro, muntisto kaj verkisto de filmoj. Li estas la plej konata el la filmistoj de Japanio, kaj liaj filmoj influis multe da postaj filmistoj tra la mondo. Lia unua filmo eldoniĝis en 1943, lia lasta en 1999 (postmorte). Malmulte da filmistoj ĝuas karieron tiom longan kaj laŭditan. Kurosawa reĝisoris 30 filmojn en kariero daŭra 57 jarojn.

Kurosawa eniris en japankinarta industrio en 1936, post mallonga kariereto kiel pentristo. Post jaroj de laboro en nombraj filmoj kiel helporeĝisoro kaj scenaristo, li ekis kiel reĝisoro en 1943, dum la Dua Mondmilito per la populara agfilmo Sanshiro Sugata (konata ankaŭ kiel Judo Saga). Post la milito, la kritik-laŭdata Ebria Anĝelo (1948), en kiu Kurosawa protagonistigis la tiam nekonatan aktoron Toshiro Mifune, cementis la reputacion de la reĝisoro kiel unu el plej gravaj junaj filmistoj en Japanio. Ambaŭ homoj kunlaboros en aliaj 15 filmoj. Ankaŭ lia edzino Joko Jaguĉi estis aktorino en unu el liaj filmoj.

Rashomon, kiu premieris en Tokio en aŭgusto 1950, kaj kiu ankaŭ ĉefroligis Mifune, iĝis, la 10-an de septembro 1951, la surpriza gajninto de la Ora Leono ĉe la Festivalo de Venecio kaj poste estis prezentita en Eŭropo kaj Nordameriko. La komerca kaj kritika sukceso de tiu filmo malfermis okcidentajn filmomerkatojn por la unua fojo al la produktoj de la japana filmindustrio, kiu en victurno kondukis al internacia agnosko por aliaj japanaj produktoroj. Dum la 1950-aj jaroj kaj komenco de la 1960-aj jaroj, Kurosawa reĝisoris ĉirkaŭ po unu filmon jare, inkluzive de kelkaj tre rigarditaj filmoj kiaj ekzemple Ikiru (1952), Sep Samurajoj (1954) kaj Jojimbo (1961). Post la mezo de la 1960-aj jaroj, li iĝis multe malpli produktiva, sed lia pli posta laboro - inkluzive de liaj finaj du epopeoj, Kagemuŝa (1980) kaj Ran (1985) - daŭre gajnis premiojn, inkluzive de la Ora Palmo por Kagemuŝa, kvankam pli ofte eksterlande ol en Japanio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Kurosawa naskiĝis la 23-an de marto, 1910 en la distrikto Omori, Tokio. Dum sia vivo, li spertis la ŝanĝon de Japanio de neindustriigita lando kun ambicioj militcelaj al pacema potenco ekonomia. Kvankam oni memoras lin pleje pro liaj filmoj de la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj, li daŭre reĝisoris kaj verkis filmojn ĝis sia morto. Li mortis la 6-a de septembro, 1998 en Setagaja, Tokio.

Infan- kaj jun-aĝoj (1910–1935)[redakti | redakti fonton]

Kendo skermarto estus parto de la frua eduko de Akira.

Kurosawa estis naskita la 23an de marto 1910 en ōimaki en la ōmori distrikto de Tokio. Lia patro Isamu, membro de iama samuraja familio de la Gubernio Akita, laboris kiel la direktoro de la malsupra mezlernejo de la Fizikeduka Instituto de la Armeo, dum lia patrino Ŝima venis de komercista familio en Osako. Akira estis la oka kaj plej juna infano de la modere riĉa familio, kun du el liaj gefratoj jam kreskitaj dum lia naskiĝo kaj unu mortinta, forlasante Kurosawa por kreski kun tri fratinoj kaj unu frato.[1][2]

Aldone al antaŭenigado de korpekzercado, Isamu Kurosawa estis malferma al okcidentaj tradicioj kaj konsideris, ke kaj teatro kaj kino havas instruan meriton. Li instigis siajn infanojn spekti filmojn; juna Akira spektis siajn unuajn filmojn en la aĝo de ses.[3] Grava eduka influo estis lia bazlerneja instruisto Sro. Taĉikaŭa, kies progresemaj instruaj praktikoj ekbruligis en lia juna lernanto unue amon por desegnaĵo kaj poste intereson en eduko ĝenerale.[4] Dum tiu tempo, la knabo ankaŭ studis kaligrafion kaj Kendo skermarton.[5]

Alia grava infantempa influo estis Heigo Kurosawa, la pli aĝa frato de Akira pro kvar jaroj. En la sekvo de la Granda tertremo de Kantō de 1923, kiu detruis Tokion, Heigo prenis la 13-jaraĝan Akira por rigardi la ruiniĝon. Kiam la pli juna frato volis forrigardi el la homaj kaj bestaj kadavroj disigitaj ĉie, Heigo malpermesis lin fari tion, kaj anstataŭe instigis Akira por alfronti siajn timojn rigardante ilin rekte. Kelkaj komentistoj sugestis ke tiu okazaĵo influos la pli postan artistan karieron de Kurosawa, ĉar la reĝisoro estos malofte hezitema alfronti malagrablajn verojn en sia laboro.[6][7]

Heigo estis akademie talenta, sed baldaŭ post malsukcesado sekurigi lokon en la plej antaŭa mezlernejo de Tokio, li komencis dekroĉi sin de la cetero de la familio, preferante koncentriĝi en sia intereso en eksterlanda literaturo.[2] En la fino de la 1920-aj jaroj, Heigo iĝis benŝi (mutafilma rakontanto) por Toki-kinejoj montranta eksterlandajn filmojn, kaj rapide faris nomon por li mem. Akira, kiu ĉe tiu punkto planis iĝi pentristo,[8] translokiĝis tien kun li, kaj la du fratoj iĝis neapartigeblaj.[9] Tra Heigo, Akira forkonsumis ne nur filmojn sed ankaŭ teatrajn kaj cirkajn prezentaĵojn,[10] ekspoziciante siajn pentraĵojn kaj laborante por la ligo de la maldekstremaj proletartistoj. Tamen, li neniam povis fari porvivaĵon el sia arto, kaj, kiel li komencis percepti, ke la plej granda parto de la proleta movado "metadis neplenumitajn politikajn idealojn rekte sur la kanvason", li perdis sian entuziasmon por pentrarto.[11]

Kun la kreskanta produktado de voĉaj filmoj en la komenco de la 1930-aj jaroj, filmrakontantoj kiel Heigo komencis perdi laboron, kaj Akira translokiĝis reen kun siaj gepatroj. En julio 1933, Heigo faris memmortigon. Kurosawa komentis la daŭrantan sencon de perdo kiun li sentis ĉe la morto de sia frato[12] kaj la ĉapitro de lia membiografio (Io Kiel Membiografio) kiu priskribas ĝin - skribite preskaŭ duonan jarcenton post la okazaĵo - estas titolita "Historio kiun mi ne volas rakonti."[13] Nur kvar monatojn poste, ankaŭ la plej aĝa frato de Kurosawa mortis, lasante Akira, en la aĝo de 23, la nura el la Kurosawa fratoj daŭre vivanta, kune kun liaj tri pluvivaj fratinoj.[9][13]

Trejnanta reĝisoro (1935-1941)[redakti | redakti fonton]

Kurosawa estis helporeĝisoro de Kaĝiro Ĝamamoto (foto) por ĉirkaŭ dekduo de filmoj de Ĝamamoto.

En 1935, la nova kinstudio Fotokemiaj Laboratorioj, konata kiel F.K.L. (kiu poste estos la grava studio Toho), reklamis por helporeĝisoroj. Kvankam li ĝis tiam ne estis montrinta antaŭan intereson en kino kiel profesio, Kurosawa kandidatis per postulita eseo, kiu petis al kandidatoj studi la fundamentajn mankojn de la japanaj filmoj kaj proponi manierojn superi ilin. Lia duon-ŝerca reago estis ke se la mankoj estus fundamentaj, ne estus maniero korekti ilin. La eseo de Kurosawa havigis al li alvokon por trapasi la sekvajn ekzamenojn, kaj la reĝisoro Kaĝiro Ĝamamoto, kiu esti inter ekzamenantoj, estis altirita de Kurosawa kaj insistis, ke la studio dumgu lin. La 25-jaraĝa Kurosawa aliĝis al F.K.L. en Februaro 1936.[14][15]

Dum siaj kvin jaroj kiel helporeĝisoro, Kurosawa laboris por nombraj reĝisoroj, sed la plej grava figuro en lia sormado estis principe Ĝamamoto. El liaj 24 filmoj kiel helporeĝisoro, li laboris en 17 kun Ĝamamoto, multaj el ili komedioj en kiuj aperis la populara aktoro Keniĉi Enomoto, konata kiel "Enoken".[16] Ĝamamoto aprezis la talenton de Kurosawa, kaj promociis lin rekte el tria helporeĝisoro al ĉefa helporeĝisoro post unu jaro.[17] La respondeco de Kurosawa pliiĝis, kaj li laboris por taskoj gamaj el konstruado de scenejoj kaj filmodisvolvigo ĝis lokesplorado, scenarpolurado, provludoj, lumoj, dublado, eldonado, kaj reĝisoro de dua unuo.[18] En la lastaj el la filmoj de Kurosawa kiel helporeĝisoro por Ĝamamoto, nome Ĉevalo (Uma, 1941), Kurosawa zorgis pri plej el la produktorado, ĉar lia mentoro estis okupita pri la farado de alia filmo.[19]

Ĝamamoto konsilis al Kurosawa ke bona reĝisoro bezonas regi scenarverkadon.[20] Kurosawa tuj konstatis, ke la potenciala valoro el liaj scenaroj estas multe pli alta ol tio kion oni pagas al li kiel helporeĝisoro.[21] Li poste verkis aŭ kunverkis ĉiujn siajn filmojn, kaj ofte verkis scenarojn por aliaj reĝisoroj kiel la filmo de Sacuo Ĝamamoto nome Cubasa no gaika (Flugilvenko, 1942). Tiu aparta scenarverkado utilos al Kurosawa kiel enspeza flanko kiu daŭros bone ĝis la 1960-aj jaroj, longe post li famiĝis.[22][23]

Milittempaj filmoj kaj geedziĝo (1942-1945)[redakti | redakti fonton]

En la du jaroj post la publikigo de Ĉevalo (Uma) en 1941, Kurosawa serĉis historion kiun li povus uzi por lanĉi sian reĝisoran karieron. Ĉirkaŭ la fino de 1942, ĉirkaŭ unu jaron post la Atako de Japanio al Pearl Harbor, romanisto Cuneo Tomita publikigis sian romanon, inspiritan en ĵudulo Miyamoto Musashi, nome Sanŝiro Sugata, kies reklamaĵoj altiris la atenton de Kurosawa. Li tuj aĉetis la libron en ties publikiga tago, voris ĝin dum unu sidotempo, kaj tuj petis Toho sekurigi la filmorajtojn. La dekomenca instinkto de Kurosawa montriĝis ĝusta: post kelkaj tagoj, ankaŭ tri aliaj gravaj japanaj studioj prponis aĉeti la rajtojn. Toho prioritatis, kaj Kurosawa komencis pre-produktadon en sia debuta verko kiel reĝisoro.[24][25]

Ĝukiko Todoroki ludis la protagonistinon en Sanshiro Sugata kun Sanshiro en la frua filmo de Kurosawa. Tiutempa foto el 1937.

La filmado de Sanshiro Sugata komencis surloke en Jokohamo en Decembro 1942. Produktado fariĝis milde, sed sukcesi pasigi la tutkompletan filmon tra la cenzuro estis tute alia diferenca afero. La cenzurservo konsideris la verkon objekcie "Brit-usoneca" laŭ la normigoj de la milittempa Japanio, kaj nur pere de la interveno de reĝisoro Yasujirō Ozu, kiu protektis la filmon, la filmo Sanshiro Sugata estis finfine akceptita por elsendo la 25an de Marto, 1943. Kurosawa iĝis ĵuste 33jaraĝa.) La filmo iĝis sukcesa kaj kritike kaj komerce. Tamen, la cenzurservo decidis poste fortranĉi ĉirkaŭ 18 minutojn de filmo, multo el kio estas nuntempe konsiderata perdita.[26][27]

Li tuj turniĝis al la temo de milittempa fabriko de laboristinoj en La plej bela, propaganda filmo kiun li faris en duon-dokumentfilma stilo komence de 1944. Por atingi realismajn ludojn el siaj aktorinoj, la reĝisoro faris ilin vivi en reala fabriko dum la filmado, manĝis la fabrikajn manĝaĵojn kaj alvoki unu la alian per siaj rolulaj nomoj. Li uzos similajn metodojn por siaj geaktoroj tra sia tuta kariero.[28][29]

Dum la produktado, la aktorino kiu ludis la estrinon de la fabrikaj laboristoj, Joko Jaguĉi, estis elektita de siaj kolegoj por prezenti iliajn postulojn al la reĝisoro. Ŝi kaj Kurosawa estis konstante kverele, kaj estis tra tiuj argumentoj kiel ambaŭ, paradokse, alproksimiĝis. Ili geedziĝis la 21an de Majo, 1945, kaj Jaguĉi estis dumonate graveda (ŝi neniam pluigis sian aktorinkarieron), kaj la paro restos kune ĝis ŝia morto en 1985.[30][31] Ili havis du gefilojn, ambaŭ survivantaj Kurosawa: nome filo, Hisao, naskiĝinta la 20an de Decembro, 1945, kiu servis kiel produktoro de kelkaj el la lastaj projektoj de sia patro, kaj Kazuko, filino, naskiĝinta la 29an de Aprilo, 1954, kiu iĝis kostumdesegnisto.[32]

Tuj antaŭ sia geedziĝo, Kurosawa estis premita de la studio kontraŭ sia volo reĝisori sekvaĵon al sia debuta filmo. La ofte malferme propagandema Sanshiro Sugata Parto Dua, kiu premieris en Majo 1945, estas ĝenerale konsiderata unu el liaj plej malgravaj filmoj.[33][34][35]

Kurosawa decidis verki la scenaron por filmo kiu estu samtempe cenzur-akceptebla kaj malpli multekoste produktebla. La viroj kiuj marŝis sur tigra vosto, bazita sur la teatraĵo de Kabuki nome Kanjinchō kaj en kiu stelulis la komediisto Enoken, kun kiu Kurosawa estis ofte laborinta dum sia tempo kiel helporeĝisoro, estis kompletita en Septembro 1945. En tiu tempo, Japanio estis kapitulacanta kaj la okupacio de Japanio estis komencinta. La novaj usonaj cenzuristoj interpretis la valorojn supozeble promociitaj en la filmo kiel tre "feŭdecaj" kaj malpermesis la verkon. Ĝi ne estis publikigita ĝis 1952, la jaron en kiu ankaŭ alia filmo de Kurosawa, nome Ikiru, estis publikigita. Ironie, ankoraŭ dum la produktado, la filmo jam estis atakita de la japanaj milittempaj cenzuristoj kiel tro okcidentema kaj "demokrata" (ili partikulare malŝatis la komikan portiston luditan de Enoken), kaj tial la filmo plej probable ne estus vidinta la publikigon eĉ se la milito estus pluiĝinta trans ties kompletigo.[36][37]

Unuaj postmilitaj verkoj (1946-1950)[redakti | redakti fonton]

Post la milito, Kurosawa, influita de la demokrataj idealoj de la Okupacio, serĉis fari filmojn kiuj establu novan respekton al individuo kaj al la memo. La unua el tiaj filmoj, Senbedaŭre pri nia juneco (1946), inspirita kaj de la Afero Takigawa de 1933 kaj de la milittempa spionkazo de Hocumi Ozaki, kritikis la antaŭmilitan reĝimon de Japanio pro ties politika subpremado. En 1946, Kurosawa kun-reĝisoris, kun sia mentoro, Kajiro Yamamoto, kaj Hideo Sekigawa, la filmon Tiuj kiu faras la morgaŭon (Asu o cukuru hitobito). Ŝajne, li estis komisiita fari tiun filmon kontraŭ sia volo fare de la studioj Toho, por kio li estis sub kontrakto tiam. (Li asertis, ke lia parto de la filmo estis filmita en nur unu semajno.) Ĝi estis la nura filmo kiun li iam reĝisoris kaj pri kiu li ne ricevis propran listigon kiel reĝisoro, kaj la nura kiu neniam estis publikigita per hejma video en ajna formo. La filmo estis malakceptita de Kurosawa kaj estas ofte nekalkulita kun la aliaj 30 filmoj kiujn li faris, kvankam ĝi estis listita en kelkaj filmografioj de la reĝisoro.[38][22] Maltipe por tiu reĝisoro, la heroa centra rolulo de Senbedaŭre pri nia juneco estas virino, Yukie (Hara Secuko), kiu, naskiĝinta en supra-mez-klaso, pridemandas siajn valorojn en tempo de politika krizo. La origina scenaro devis esti etende reverkita kaj, pro sia polemika temo kaj sekso de sia protagonistino, la finkompletita verko ricevis divid-diversajn kritikojn. Tamen, ĝi sukcesis ricevi la aprobon de la publiko, kiu turnis variaĵojn de la filmotitolo en postmilita tipa frazo.[39]

Lia sekva filmo, Belega dimanĉo premieris en Julio 1947 kaj ricevis diversajn kritikojn. Ĝi estas relative nekomplika kaj sensivema amafera historio kiu temas pri malriĉigita postmilita paro kiu klopodas ĝui, ene de la detruita postmilita Tokio, sian ununuran semajntagon liberan. La filmo montras la influon de Frank Capra, D. W. Griffith kaj F. W. Murnau, ĉiuj el kiuj estis la preferitaj reĝisoroj de Kurosawa.[40][41] Alia filmo publikigita en 1947 kun partopreno de Kurosawa estis la agad-aventura trilero, nome Ginrei no Hate (Neĝovojo), reĝisorita de Senkiĉi Taniguĉi kun scenaro de Kurosawa. Ĝi markis la debuton de la intensa juna aktoro Toshiro Mifune. Estis Kurosawa kiu, kun sia mentoro Ĝamamoto, estis interveninta por konvinki Toho dungi Mifune, dum provsesio en kiu la junulo ege impresis Kurosawa, sed malplaĉis al plej el la aliaj ekzamenistoj.[42]

Publicity still of Shimura cleanly shaven.
Takashi Shimura ludis la rolon de la dediĉita doktoro kiu helpas la malsanan banditon portretitan de Mifune en Ebria Anĝelo. Shimura poste ludis ankaŭ en filmoj de Kurosawa Sep Samurajoj, Ikiru, kaj Raŝomon.

Ebria Anĝelo estas ofte konsiderata la unua grava verko de la reĝisoro.[43] Kvankam la scenaro, kiel ĉiuj el la verkoj de Kurosawa en la okupacia epoko, devis trairi reskribaĵojn pro la usona cenzuro, Kurosawa sentis, ke tiu estis la unua filmo en kiu li kapablis esprimiĝi libere. Aspra historio de doktoro kiu klopodas savi banditon (el jakuza) kiu suferas pro tuberkulozo, ĝi estis ankaŭ la unua fojo ke Kurosawa reĝisoris Mifune, kiu plu ludos gravajn rolojn en ĉiuj escepte unu el la sekvaj 16 filmoj de la reĝisoro (la escepto estos Ikiru). Kvankam Mifune ne estis elektita kiel la protagonisto en Ebria Anĝelo, lia eksploda ludado kiel la savota bandito dominas la dramon tiom ke ĝi ŝanĝis la fokuson el la titoliga rolulo, nome la alkoholema doktoro ludita de Takashi Shimura, kiu jam estis aperinta en kelkaj filmoj de Kurosawa. Tamen, Kurosawa ne volis elĉerpi la enorman forton de la juna aktoro, kaj la ribelema karaktero de Mifune elektrigis la publikon multe kiel la defia sinteno de Marlon Brando kortuŝos la usonan kinpublikon kelkajn jarojn poste.[44] La filmo premieris en Tokio en Aprilo 1948, okazigis pozitivajn recenzojn kaj estis elektita de la kritikenketo de la prestiĝa kingazeto "Kinema Junpo" kiel la plej bonkvalita filmo de tiu jaro, la unua el la tri filmoj de Kurosawa kiu ricevis tiun honoron.[45][46][47][48]

Kurosawa, kun la produktoro Sōjirō Motoki kaj la kolegaj reĝisoroj kaj amikoj Kajiro Yamamoto, Mikio Naruse kaj Senkiĉi Taniguĉi, formis novan sendependan produktunuon nomitan Kinartasocio (Eiga Geijutsu Kyōkai). Por la debuta verko de tiu organizo kaj la unua filmo por la studioj Kadokawa Daiei, Kurosawa turnis al tiutempa teatraĵo de Kazuo Kikuta kaj, kun Taniguĉi, adaptis ĝin al kinarta filmo. En Kvieta duelo stelulis Toshiro Mifune kiel idealisma juna doktoro kiu luktas kontraŭ sifiliso, nome intenca klopodo de Kurosawa por rompi la aktoron for el arketipigo kiel aktoro kiu ludas banditojn. Publikigita en Marto 1949, ĝi estis sukceso de biletvendado, sed estas ĝenerale konsiderata unu el la malpli grandaj atingoj de la reĝisoro.[49][50][51][52]

Lia dua filmo de 1949, ankaŭ produktorita de la Kinartasocio kaj publikigita de Ŝintoho, estis Vaganta hundo. Ĝi estas krimfilmo (eble la unua grava japana filmo de tiu ĝenro)[53] kiu esploras la sintenon de Japanio dum ties pena postmilita rekuperado tra la historio de juna detektivo, ludita de Mifune, kaj lian obsedon por la rekupero de sia manpafilo, kiu estis ŝtelita de malriĉa militveterano kiu intencas uzi ĝin por ŝtelado kaj murdo. Adaptita el nepublikigita romano de Kurosawa en la stilo de lia preferata verkisto, nome Georges Simenon, ĝi estis la unua kunlaboro de la reĝisoro kun la scenaristo Ryuzo Kikushima, kiu poste helpos por la scenaro de ok aliaj filmoj de Kurosawa. Fama, preskaŭ senvorta sekvenco, kiu daŭras ĉirkaŭ ok minutojn, montras la detektivon, maskita kiel malriĉigita militveterano, vaganta la stratojn serĉe de la pafil-ŝtelisto; ĝi uzis realan dokumentan filmadon de la milit-detruitaj kvartaloj de Tokio filmita de la amiko de Kurosawa, nome Ishirō Honda, estonta reĝisoro de Godzilo.[54][55][56] La filmo estas konsiderata pioniro de la nuntempaj subĝenroj de polica proceduro kaj de policanparaj filmoj.[57]

Skandalo, publikigita de kompanio Ŝoĉiku en Aprilo 1950, estis inspirita de la personaj spertoj de la reĝisoro kun, kaj de la kolero al, la japana skandalema populisma ĵurnalismo. La filmo estas ambicia mikso de tribunala dramo kaj socia problemo pri la parol-libero kaj la persona respondeco, sed eĉ Kurosawa rigardis la finan produkton kiel drame malĝusta kaj nekontentiga, kaj preskaŭ ĉiuj kritikistoj konsentas.[58] Tamen, estos la dua filmo de Kurosawa de 1950, nome Raŝomon, kio finfine havigis al li, kaj al la japana kinarto, tutan novan internacian publikon.

Internacia rekono (1950-1958)[redakti | redakti fonton]

Finiginte Skandalo-n, Kurosawa ricevis mendon el Daiei studioj por fari alian filmon por ili. Kurosawa prenis scenaron de aspiranta juna scenaristo, nome Ŝinobu Haŝimoto, kiu finfine laboros por naŭ el liaj filmoj. Ilia unua kuna laboro estis bazita sur eksperimentema rakonto de Ryūnosuke Akutagawa nome "Arbare" (藪の中, Ĝabu no Naka), kiu priskribas la murdon de samurajo kaj la perforto de lia edzino el variaj diferencaj kaj konfliktaj vidpunktoj. Kurosawa vidis potencialon en la scenaro, kaj kun helpo de Haŝimoto, poluris kaj etendis ĝin, kaj poste prezentis ĝin al Daiei, kiuj estis feliĉaj akcepti la projekton pro ties malalta buĝeto.[59]

La filmado de Raŝomon ekis la 7an de Julio, 1950, kaj, post etenda surloka laboro en la praarbaroj de Nara, kompletiĝis la 17an de Aŭgusto. Ĝuste unu semajno estis dediĉita al urĝa post-produktado, malfaciligita pro studi-incendio, kaj la finita filmo premieris en la Imperia Teatro de Tokio la 25an de Aŭgusto, etende al la tuta lando la sekvan tagon. La filmo ricevis nur mezvarmajn rezencojn, kaj multaj kritikistoj gapis pro ties unika temo kaj traktado, sed ĝi estis tamen modera financa sukceso por Daiei.[60][61][62]

Fjodor Dostojevskij verkis La idioto, kiun Kurosawa adaptis en japana kinversio en 1951. Portreto fare de Perov el la 1800-aj jaroj.

La sekva filmo de Kurosawa, denove por Ŝoĉiku, estis La idioto, nome adaptaĵo de romano de la preferata verkisto de la reĝisoro, nome Fjodor Dostojevskij. Tiu historio estis translokigita el Rusio al Hokkaido, sed por la cetero estas tre fidela al la originalo, fakto konsiderita de multaj kritikistoj kiel damaĝa por la verko. Studi-mendita eldonfaro mallongigis la filmon el la originala versio de Kurosawa de 265 minutoj al ĝuste nur 166 minutoj, kio faras la rezultan rakonton tre malfacile sekvebla. La tre akre eldonita filmoversio estas amplekse konsiderata unu el la plej malsukcesaj verkoj de Kurosawa kaj la originala tutlonga versio jam ne plu ekzistas. Tiutempaj rezencoj de la tre multe mallongigite eldonita versio estis tre negativaj, sed la filmo ĉiuokaze estis modera sukceso en la biletvendado, aparte pro la populareco de unu el la steluloj, nome Secuko Hara.[63][64][65][66]

Dume, nekonate de Kurosawa, Raŝomon estis metita en la Festivalo de Venecio, pro baraktoj de Giuliana Stramigioli, Japani-loka reprezentanto de itala kinkompanio, kiu estis vidinta kaj admirinta la filmon kaj konvinkis Daiei kandidatigi ĝin. La 10an de Septembro, 1951, Raŝomon ricevis la plej altan premion de la festivalo, nome la Ora Leono, kio estis surprizo ne nur al Daiei sed ankaŭ al la tuta internacia kinetoso, kiu tiam estis tute nekonscia de la japana de jardekoj antikva kinematografia tradicio.[67]

Post Daiei por mallonge prezentis subtekstigitan ekzempleron de la filmo en Los-Anĝeleso, RKO aĉetis la distriburajtojn por Raŝomon en Usono. Tiu kompanio estis frontanta konsiderindan riskon. Ĝi estis metinta nur unu antaŭan subtekstigitan filmon en la usonan merkaton, kaj la nura antaŭa japana sonfilmo komerce publikigita en Novjorko estis komedio de Mikio Naruse nome, Edzino! Estu kiel rozo, en 1937: por kritikistoj kaj biletvendado fiasko. Tamen, la komerca irado de Raŝomon, ege helpita de fortaj rezencoj el kritikistoj kaj eĉ de fama prestiĝa kolumnisto Ed Sullivan, enspezigis 35 000 dolarojn en ties unuaj tri semajnoj en unusola kinejo de Novjorko, preskaŭ neaŭdita monkvanto tiam.

Tiu sukceso siavice estis modo en Ameriko kaj Okcidento por japanaj filmoj tra la 1950-aj jaroj, kio iom anstataŭis la entuziasmon por la itala novrealisma kinarto.[68] Ĉirkaŭ la fino de 1952 Raŝomon estis publikigita jam en Japanio, Usono kaj plej el Eŭropo. Inter japanaj filmistoj kies verkoj, kiel rezulto, ekricevis festivalajn premiojn kaj komercajn publikigojn en Okcidento estis Kenji Mizoguchi (La vivo de Oharu (Saikaku Iĉidai Onna), Ugecu, Sanshō Dayū) kaj, iom poste, Yasujirō Ozu (Tokia rakonto, Aŭtuna posttagmezo (Sanma no aji))— nome artistoj tre respektataj en Japanio sed, antaŭ tiu periodo, preskaŭ tute nekonataj en Okcidento.[69] La kreskanta reputacio de Kurosawa inter okcidentaj publikoj en la 1950-aj jaroj faris tiujn okcidentajn publikojn pli simpatiaj al la ricevo de pluaj generacioj de japanaj filmistoj game el Kon Iĉikaŭa, Masaki Kobaĝaŝi, Nagisa Oŝima kaj Shohei Imamura ĝis Juzo Itami, Kitano Takeshi kaj Takashi Miike.

En Ikiru mortonta burokrato sukcesas havigi ludejon por infanoj; tiu estos eble la unua granda sukceso de Kurosawa.

Kun lia kariero helpita de lia subita internacia famo, Kurosawa, realiĝis al sia origina kinstudio, Toho (kiu produktos siajn venontajn 11 filmojn), preta labori en sia venonta projekto, Ikiru. En la filmo stelulas Takashi Shimura kiel kancer-suferanta Tokia burokrato, nome Watanabe, kun fina pridemandado pri la vivosignifo antaŭ sia morto. Por la scenaro, Kurosawa kunlaboris kun Haŝimoto same kiel kun verkisto Hideo Oguni, kun kiu li kunverkos 12 filmojn. Spite la tristecon de la temo, la scenaristoj klopodis satirecan alproksimigon, pri kiu kelkaj komparis la filmon kun la verkaro de Brecht, kaj pro la burokrata mondo de ties heroo kaj pro la usona kultura koloniigo de Japanio. (Usonaj pop-kantoj figuras elstare en la filmo.) Per tiu strategio, oni konsideras, ke la filmistoj savis la filmon el la tipo de sentimentaleco ofta en dramoj pri roluloj suferantaj mortigontajn malsanojn. Ikiru premieris en Oktobro 1952 kaj ricevis laŭdegajn rezencojn — estis la dua premio de Kinema Junpo al la "Plej Bonkvalita Filmo" al Kurosawa — kaj enorman biletvendan sukceson. Ĝi restas la plej laŭdita el la filmoj de la artisto faritaj en la moderna epoko.[70][71][72]

Decembre 1952, Kurosawa postis siajn scenaristojn de Ikiru, nome Ŝinobu Haŝimoto kaj Hideo Oguni, al 45-taga staĝo en gastejo por krei la scenaron de sia sekva filmo, La sep samurajoj. Tiu kunlabora verko estis la unua propra samuraja filmo de Kurosawa, nome subĝenro per kiu li plej famiĝos. La simpla historio, pri malriĉa kamparana vilaĝo en la Epoko Sengoku de Japanio kiu dungas grupon de samurajoj kiu defendu ilin kontraŭ pliiĝantaj atakoj de banditoj, ricevis tute eposan traktadon, kun ampleksa aktoraro (konsistanta ĉefe el veteranoj de antaŭaj filmoj de Kurosawa) kaj skrupulan detalatenton, kiu etendas ĝis preskaŭ tri horojn kaj duono de ekrantempo.[73]

La sep samurajoj estis eble la plej granda sukceso de Kurosawa.

Tri monatoj estis uzitaj por antaŭ-produktado kaj unu monatoj por provludado. Filmado okazis en 148 tagoj dise en ĉirkaŭ preskaŭ unu jaro, interrompite pro produktoraj kaj financaj malfacilaĵoj kaj sanproblemoj de Kurosawa. La filmo finfine premieris en Aprilo 1954, jarduonon post ties origina publikplano kaj ĉirkaŭ trifoje super la planita buĝeto, kio faris ĝin tiam la plej multekosta japana filmo iam farita. (Tamen, laŭ averaĝoj de Holivudo, tio estis tre malalte buĝetita produktaĵo, eĉ por tiu tempo.) La filmo ricevis pozitivajn kritikistajn reagojn kaj iĝis granda sukceso, tuj rehavigante la investitan monon kaj havigante al la studio produkton kiun ili povis, kaj faris, merkatigi internacie — kvankam farinte etendaj reeldonojn. Laŭlonge de la tempopaso — kaj kun publikigo kaj en kinejoj kaj per hejmaj videaĵoj de la nefortondita versio — ties reputacio ege kreskiĝis. Ĝi estas nun konsiderita de kelkaj komentistoj kiel la plej granda japana filmo iam farita, kaj en 1979, sondenketo de japanaj kinkritikistoj voĉdonis ĝin la plej bonkvalita japana filmo iam farita.[73][74][75] En pli ĵusa (2012) versio de la tre amplekse respektata sondenketo de la British Film Institute (BFI) Sight & Sound "Greatest Films of All Time", La sep samurajoj estis metita en la 17a rango el ĉiuj filmoj el ĉiuj landoj en la enketoj faritaj kaj al kritikistoj kaj al reĝisoroj, kaj ricevis lokon en la pintaj listoj de 48 kritikistoj kaj de 22 reĝisoroj.[76]

En 1954, atombombaj eksperimentoj en Pacifiko fare de Usono okazigis radioaktivajn pluvoŝtormojn en Japanio kaj unu partikulara okazaĵo en Marto estis eksponinta japanan fiŝkaptadan ŝipon al nuklea pluvo, kun katastrofaj rezultoj. Estis en tiu anksiiga atmosfero en kiu oni planis la sekvan filmon de Kurosawa, nome Atesto de vivantulo. La historio temis pri maljuna fabrikposedanto (Toshiro Mifune) kiu estas tiom terurigita pri la eblo de nuklea atako ke li determiniĝas translokigi sian tute etendan familion (kaj la enleĝan kaj la ekster-geedzan) al tio kion li komprenas kiel sekureco de farmo en Brazilo. La produktado iris multe pli flue ol en la antaŭa filmo de la reĝisoro, sed kelkajn tagojn antaŭ la filmadfino, la komponisto de Kurosawa, nome kunlaboranto kaj amiko Fumio Hayasaka mortis (pro tuberkulozo) estante nur 41-jaraĝa. La muziko de la filmo estis finita de studento de Hayasaka, nome Masaru Sato, kiu faros la muzikon de ĉiuj el la sekvaj ok filmoj de Kurosawa. Atesto de vivantulo premieris en Novembro 1955 kaj ricevis diversajn rezencojn kaj mutigis la publikan reagon, iĝante la unua filmo de Kurosawa kiu perdis monon dum sia dekomenca montrado en kinejoj. Nuntempe, ĝi estas konsiderata de multaj inter la plej fajnaj filmoj kiuj temas pri la psikologiaj efekoj de la tutmonda nuklea kotomarĉo.[77][78][79]

Kurosawa, kun partoprenantoj ĉe la filmejo de La aranereta kastelo (Kumonosu-jō).

La venonta projekto de Kurosawa, nome La aranereta kastelo (Kumonosu-jō), adaptaĵo de la fama teatraĵo de William Shakespeare nome Macbeth — translokigita, kiel La sep samurajoj, al la Sengoku Epoko — reprezentis ambician transmeton de la anglalingva verko al japana kunteksto. Kurosawa instruis sian ĉefan aktorinon, Isuzu Yamada, rigardi la verkon kvazaŭ ĝi estu kinarta versio de japana pli ol de eŭropa literatura klasikaĵo. Pro la aprezo de Kurosawa al la tradicia japanteatra aktormaniero, la aktorado de la ludantoj, partikulare de Yamada, forte eniris en la stiligitaj teknikoj de la Noo-teatro. Ĝi estis filmita en 1956 kaj publikigita en Januaro 1957, ricevante iomete malpli negativan enlandan respondon ol tio kio okazis ĉe la antaŭa filmo de la reĝisoro. Eksterlande, La aranereta kastelo, senrilate al la libereco uzita por adapti la fontomaterialon, tuje havigis elstaran lokon inter la plej famaj adaptaĵoj de Shakespeare.[80][81][82][83]

Alia adaptaĵo de klasika eŭropa teatraĵo sekvis preskaŭ tujtuje, per la produkado de Profunda fundo, bazita sur teatraĵo samnoma nome "Na dne" de Maksim Gorkij, kio estis farita en Majo kaj Junio 1957. Kontraste al la malferma adapto de Shakespeare farita en La aranereta kastelo, Profunda fundo estis filmita nur en du limigitaj scenejoj, por emfazi la limigitan naturon de la vivoj de la roluloj. Kvankam fidela al la teatraĵo, tiu adaptaĵo de rusa materialo al komplete japana scenejo — tiuokaze, al fino de la Edo periodo — malkiel lia iama La idioto, estis konsiderita kinarte sukcesa. La filmo premieris en Septembro 1957, kaj ricevis diversdiferencajn reagojn similajn al tiuj de La aranereta kastelo. Tamen kelkaj kritikistoj rangigas ĝin inter la plej subvalorigitaj verkoj de la reĝisoro.[84][85][86][87]

La tri sekvaj filmoj de Kurosawa post La sep samurajoj ne sukcesis kapti la japanan publikon en la sama grado kiel tiu filmo. La sinteno de la verkoj de la reĝisoro estis iĝante pli kaj pli pesimisma kaj malhela, kun la eblo de elaĉeto tra persona respondeco jam multe pli demandita, partikulare en La aranereta kastelo kaj en Profunda fundo. Li agnoskis tion, kaj intence celis al pli malpeza kaj distrema filmo por sia venonta produktaĵo, dum oni ŝanĝis al la nova formato de larĝa ekrano kiu estis akirinta popularecon en Japanio. La rezultanta filmo, La kaŝita fortikaĵo, estas agad-aventura komedi-dramo pri mezepoka princino, ŝis fidela generalo kaj du kamparanoj kiuj bezonas traveturi la liniojn de la malamiko por atingi sian hejmregionon. Publikigita en Decembro 1958, La kaŝita fortikaĵo iĝis enorma sukceso de biletvendado en Japanio kaj estis varme ricevita de kritikistoj kaj en Japanio kaj eksterlande. Nuntempe, la filmo estas konsiderata unu el la plej malpezaj klopodoj de Kurosawa, kvankam ĝi restas populara, krome pro kelkaj gravaj influoj super la kosma opero de George Lucas de 1977, nome Star Wars.[88][89][90]

Naskiĝo de firmao kaj la fino de epoko (1959-1965)[redakti | redakti fonton]

Homamasaj protestoj inundas la stratojn ĉe la Japana Parlamentejo, 18a de Junio, 1960. Tiu estis la socipolitika kunteksto de la farado de la kritika filmo La malbonuloj bone dormas.

Starte kun Raŝomon, la produktaĵoj de Kurosawa estis iĝantaj pli grandaj kaj same la buĝetoj postulitaj de la reĝisoro. Toho, tiukadre, sugestis, ke li povus helpi financi siajn proprajn verkojn, tiel reduktante la eblajn monperdojn de la studio, dum li permesus al si mem pli da arta liberec kiel kun-produktoro. Kurosawa akceptis, kaj la Kurosawa Produkto-Kompanio estis establita en Aprilo 1959, kun Toho kiel la majoritata kunposedanto.[91]

Spite la fakton riski sian propran monon, Kurosawa elektis historion kiu estas pli rekte kritika de la negocaj kaj politikaj elitoj de Japanio ol alia antaŭa verko. La malbonuloj bone dormas, bazita sur scenaro verkita de la nevo de Kurosawa nome Mike Inoue, estas prirevenĝa dramo pru juna viro kiu sukcesas enfiltriĝi en la hierarkio de korupta japana kompanio kun la intenco eksponi la homojn responsajn pri la morto de lia patro. Tiu temo montriĝis topika: dum la filmo estis produktata, okazis la homamasaj Anpo-protestoj kontraŭ la nova Uson–Japana Sekureca Traktato, kiu estis vidita de multaj japanoj, partikulare de junuloj, kiel minacanta la demokration de la lando havigante tro multan povon al la korporacioj kaj al politikistoj. La filmo premieris en Septembro 1960 kaj ricevis pozitivan kritikan reagon kaj nur mezaltajn biletvendajn sukcesojn. La 25-minuta malferma sekvenco priskribanta korporacian nuptofeston estas amplekse rigardita kiel unu el la plej lerte faritaj scenoj de Kurosawa, sed la cetero de la filmo estas ofte perceptita kiel seniluziiga kompare. La filmo estis kritikita ankaŭ pro la uzado de la konvencia heroo de Kurosawa por batali sociajn malbonulojn kio ne povas esti solvita pere de nura agado fare de individuoj, eĉ se kuraĝaj aŭ ruzaj.[92][93][94][95]

Jojimbo (La korpogardisto), dua filmo de la nova Kurosawa Produktora Kompanio, centriĝas en senmastra samurajo, Sanĵuro, en 19a-jarcenta urbo regata de du kontraŭaj violentaj frakcioj kaj provokas ilin al detruo unu de la alia. La reĝisoro uzis tiun verkon por ludi per multaj ĝenrokonvencioj, partikulare de vakeraj filmoj, dum samtempe proponis senprecedence (por la Japana kinematografio) grafikan portreton de violento. Kelkaj komentistoj vidis la rolulon de Sanĵuro en tiu filmo kiel fantasta figuro kiu magie turnas la historian venkon de la korupta komerca klaso super la samuraja klaso. Steluligante Tatsuya Nakadai en lia unua grava rolo en filmo de Kurosawa, kaj per plinoviga fotografio de Kazuo Miĝagaŭa (kiu filmis ankaŭ Raŝomon) kaj de Takao Saito, la filmo premieris en Aprilo 1961 kaj estis kaj kritike kaj komerce sukcesa, enzpezigante pli ol ajna antaŭa filmo de Kurosawa. Kaj la filmo kaj ĝia nigrahumura tono estis amplekse imitita eksterlande. La itala vakera filmo de Sergio Leone nome Per un pugno di dollari estis praktika (nerajtigita) scen-scena refilmado de la filmo de Kurosawa, tiel ke Toho procesis je la konto de Kurosawa kaj gajnis.[96][97][98]

Kurosawa bazigis sian krimfilmon de 1963 nome Ĉielo kaj infero sur la romano de Ed McBain nome King's Ransom. Foto de Ed McBain de ĉirkaŭ 2001.

Post la sukceso de Yojimbo, Kurosawa trovis sin sub premo el Toho por krei sekvaĵon. Kurosawa turniĝis al scenaro kiun li estis verkinta antaŭ Jojimbo, reverkante ĝin por inkludi la heroon de sia antaŭa filmo. Sanjuro estis la unua el tri filmoj de Kurosawa adaptitaj el verkoj de la verkisto Shūgorō Yamamoto (la aliaj estos Ruĝbarbulo kaj Dodeskaden). Ĝi estas pli malpeza en tono kaj pli proksima al konvencia historia filmo ol Jojimbo, kvankam ties historio de povolukto ene de samuraja klano estas portretita per fortaj komediaj nuancoj. La filmo premieris en la 1a de Januaro, 1962, tuj surpasante la biletvendan sukceson de Jojimbo kaj atingante pozitivajn rezencojn.[99][100][101]

Kurosawa dume estis konsilinta Toho aĉeti la kinrajtojn de King's Ransom, romano pri kidnapo verkita de usona verkisto kaj scenaristo Evan Hunter, sub lia pseŭdonimo Ed McBain, kiel unu el lia serio "87th Precinct" de krimlibroj. La reĝisoro intencis krei verkon kondamnanta kidnapon, kion li konsideris unu el la plej hororaj krimoj. La suspensofilmo, titolita Ĉielo kaj infero, estis filmita dum la lasta duono de 1962 kaj publikigita en Marto 1963. Ĝi rompis la rekordon de Kurosawa en biletvendado (nome tria filmo en serio kiu tion faris), iĝis la plej enspeziga japana filmo de tui jaro, kaj ricevis entuziasmajn rezencojn. Tamen, tiu atingo estis iom tristigita kiam, ironie, la filmo estis sekvita de tajdo de kidnapoj kiuj okazis en Japanio ĉirkaŭ tiu tempo (li mem ricevis kidnapminacojn adresitajn al lia juna filino, Kazuko). Ĉielo kaj infero estas konsiderata de multaj komentistoj inter la plej fortaj verkoj de la reĝisoro.[102][103][104][105]

Kurosawa tuj venis al sia venonta projekto, Ruĝbarbulo. Bazita sur rakontokolekto de Shūgorō Yamamoto kaj aligante elementojn el la romano de Dostojevskij nome Humiligitaj kaj ofenditaj por duaranga intrigo, ĝi estas historia filmo, kun agado okazanta en kliniko de mezo de la 19a jarcento por malriĉuloj en Koiŝikaŭa ĉe Tokio, en kiu la humanismaj tendencoj de Kurosawa eble ricevas siajn plej altajn traktadon. Memfida kaj materiisma juna doktoro edukita eksterlande, nome Jasumoto, estas devigita iĝi internulo en la kliniko sub la rigida tutorado de Doktoro Niide, konata kiel "Akahige" ("Ruĝbarbulo"), ludita de Mifune. Kvankam li rezistas dekomence kontraŭ Ruĝbarbulo, Jasumoto venas al admirado de lia saĝo kaj kuraĝo, kaj al percepto de la pacientoj de la kliniko, kiujn li dekomence malaprezis, kiel meritantoj de kompato kaj digneco.[106]

Koiŝikaŭa en la 19-a jarcento: tie kaj tiam okazas la agado de Ruĝbarbulo.

Yūzō Kayama, kiu ludis la rolon de Jasumoto, estis tre populara kin- kaj muzik-stelulo tiam, partikulare pro sia serio de muzikalaj komedioj de "gajaj junuloj" (Wakadaishō), kaj tiele dungi lin por aperi en la filmo preskaŭ estis garantio por Kurosawa por atingi altan biletvendadon. La filmado, la plej longa de Kurosawa, daŭris preskaŭ la tutan jaron (post kvin monatoj de antaŭ-produktado), kaj finiĝis en printempo 1965, kio lasis la reĝisoron, teknikistojn kaj geaktorojn elĉerpitaj. Ruĝbarbulo premieris en Aprilo 1965, kaj iĝis la plej enspeziga japana produktaĵo kaj la tria (kaj lasta) filmo de Kurosawa kiu atingis la pinton de la ĉiujara enketo de kritikistoj de la prestiĝa gazeto Kinema Jumpo. Ĝi restas unu el la plej bone konataj kaj plej amataj verkoj de Kurosawa en lia devenlando. Ekster Japanio, kritikistoj estis multe pli dividitaj. Plej komentistoj rekonas ties teknikajn meritojn kaj kelkaj laŭdas ĝin kiel inter la plej bonkvalitaj de Kurosawa, dum aliaj insistas, ke al ĝi mankas komplekseco kaj aŭtenta rakonta forto, kaj aliaj ankaŭ postulas, ke ĝi reprezentas retiriĝon el la antaŭa engaĝiĝo de la artisto kun sociaj kaj politikaj ŝanĝoj.[107][108][109][110]

La filmo markis ion kiel la fino de epoko por sia kreinto. La reĝisoro mem agnoskis tion en la tempo de ties publikigo, kaj diris al la kritikisto Donald Richie, ke iatipa ciklo estis atinginta finon kaj ke liaj estontaj filmoj kaj produktometodoj estos diferencaj.[111] Lia profetaĵo montriĝis tre akurata. Starte en la finaj 1950-aj jaroj, televido pli kaj pli ekdominis la distrotempon de la iama granda kaj fidela japana kin-publiko. Kaj same kiel falis la enspezoj de kinkompanio, tiel faris lia tendenco al risko — partikulare al risko reprezentata de la multekostaj produktadmetodoj de Kurosawa.[112]

Ruĝbarbulo markis ankaŭ mezan punkton, kronologie, en la kariero de la artisto. Dum siaj antaŭaj 29 jaroj en la kinindustrio (kio inkludas siajn kvin jarojn kiel helporeĝisoro), li estis reĝisorinta 23 filmojn, dum en la venontaj 28 jaroj, pro multaj kaj kompleksaj tialoj, li finigos nur sep pliajn. Ankaŭ, pro tialoj neniam kontentige klarigitaj, Ruĝbarbulo estos lia fina filmo en kiu stelulis Toshiro Mifune. Yu Fujiki, aktoro kiu laboris en Profunda fundo, observis, rilate al la proksimeco de ambaŭ viroj sur la filmejo, "La koro de Sro. Kurosawa estis en la korpo de Sro. Mifune."[113] Donald Richie priskribis la rilaton inter ili kiel unika "simbiozo".[114]

Holivuda kromvojo (1966-1968)[redakti | redakti fonton]

Kiam la ekzkluziva kontrakto de Kurosawa kun Toho finiĝis en 1966, la 56-jaraĝa reĝisoro estis serioze kontemplanta ŝanĝon. Observinte la komplikan staton de la enlanda kinindustrio, kaj ricevinte dekojn da proponoj el eksterlando, la ideo labori ekster Japanio altiris lin kiel neniam antaŭe.[115]

Por sia unua eksterlanda projekto, Kurosawa elektis historion bazita sur artikolo de la gazeto Life. La agad-trilera filmo de produktora kompanio Embassy Pictures, estus filmita en angla lingvo kaj nomita simple Runaway Train, kaj estus estinta lia unua tutkolora filmo. Sed la lingva bariero montriĝis grava problemo, kaj la anglalingva versio de la scenaro eĉ ne estis finita en la tempo en kiu filmado estu komencata en aŭtuno 1966. La filmado, kiu postulis neĝon, estis prokrastita por aŭtuno 1967, poste nuligita en 1968. Preskaŭ du jardekojn poste, alia eksterlanda reĝisoro laboranta en Holivudo, nome Andrej Konĉalovskij, finfine faris Runaway Train (1985), kvankam el nova scenaro nur iel bazita sur tiu de Kurosawa.[116]

La Atako kontraŭ Pearl Harbor estis la temo por Tora! Tora! Tora!, en kiu Kurosawa engaĝiĝis, sed ne povis plenumi. Tio markis enorman krizon en la kariero kaj en la vivo de Kurosawa.

Kurosawa dume estis engaĝigita en multe pli ambicia holivuda projekto. Tora! Tora! Tora!, produktita de 20th Century Fox kaj Kurosawa Production, estus la rakonto de la japana atako kontraŭ Pearl Harbor el kaj usona kaj japana vidpunktoj, kaj Kurosawa estus faranta la japanan duonon kaj anglalingva kinisto estus reĝisoranta la usonan duonon. Li pasigis kelkajn monatojn laborante sur scenaro kun Ryuzo Kikushima kaj Hideo Oguni, sed tuj la projekto ekkomplikiĝis. La reĝisoro de la usonaj sekvencoj rezultis esti ne David Lean, kiel dekomence estis planita, sed la usona Richard Fleischer. La buĝeto estis reduktita, kaj la ekrantempo atribuita por la japana parto ne devos esti pli longa ol 90 minutoj — grava problemo, konsiderante, ke la scenaro de Kurosawa planis ĉirkaŭ kvar horojn. Post nombraj revizioj kun rekta interveno de Darryl Zanuck, pli malpli fintranĉita scenaro estis interkonsentita en Majo 1968.

Filmado ekis komence de Decembro, sed Kurosawa daŭris nur ĉirkaŭ tri semajnojn kiel reĝisoro. Li baraktis por labori kun nefamiliara laboristaro kaj kun la postuloj de holivuda produktadmaniero, dum liaj labormetodoj kapturnigis liajn usonajn produktorojn, kiuj finfine konkludis, ke la reĝisoro eble estas mense malsana. Kurosawa estis ekzamenita en la Hospitalo de la Universitato de Kioto fare de neŭropsikologo, Dro. Murakami, kies diagnozo estis sendita al Darryl Zanuck kaj Richard Zanuck de Fox studioj indikanta diagnozon de neŭrastenio asertante ke, "Li estas suferanta el dormoproblemoj, agitita per sentoj de anksio kaj en mania ekscitado okazigita per la super menciita malsano. Necesas, ke li ripozu kaj ricevu medicinan traktadon dum pli ol du monatoj."[117] Kristnaske 1968, la usonanoj anoncis, ke Kurosawa estis lasinta la produktadon pro "lacego", efeckive maldungante lin. Li estis finfine anstataŭita, por la japanaj sekvencoj, per du reĝisoroj, Kinji Fukasaku kaj Toshio Masuda.[118]

Tora! Tora! Tora!, finfine estis publikigita kaj ricevis neentuziasmajn rezencojn en Septembro 1970, kio estis, kiel Donald Richie diris, "preskaŭ nemildigitan tragedion" en la kariero de Kurosawa. Li estis dediĉinta jarojn de sia vivo en logistika koŝmara projekto al kiu li finfine ne kontribuis per filmero fare de si mem. (Li estis forigita el la listo de partoprenantoj, kvankam fakte la scenaro uzata por la japana duono estis ankoraŭ lia kaj de liaj kunverkistoj.) Li estis malproksimigita el sia longdaŭra kunlaboranto, verkisto Ryuzo Kikushima, kaj neniam ree laboris kun li denove. La projekto estis montranta eksponita korupton en lia propra produktora kompanio (situacio memoriga de sia propra filmo, La malbonuloj bone dormas). Lia propra mensa sano estis pridubita. Plej malbone el ĉio, la japana kinindustrio — kaj eble la persono mem — eksuspektis, ke li neniam faros alian filmon.[119][120]

Malfacila jardeko (1969-1977)[redakti | redakti fonton]

Sciante, ke lia reputacio estas pridubita post la multe distrumpetita krizo de Tora! Tora! Tora!, Kurosawa tuj aliris al nova projekto por montri, ke li estas ankoraŭ produktanta. Helpe venis amikoj kaj famaj reĝisoroj Keisuke Kinoshita, Masaki Kobayashi kaj Kon Ichikawa, kiuj kun Kurosawa establis en Julio 1969 produktorkompanion nomitan Klubo de Kvar Kavaliroj (Yonki no kai). Kvankam la plano estis por ke la kvar reĝisoroj kreu po unu filmon, oni sugestis, ke la reala intenco ĉe la aliaj tri reĝisoroj estus faciligi, ke Kurosawa sukcese finkompletigu filmon, kaj tiel trovu sian revenon al la kinnegoco.[121][122]

La titolo de Dodesukaden estas ia onomatopeo rilata al junulo kiu kredas esti tramo-ŝoforo.

La unua projekto proponita kaj prilaborita estis historia filmo nomota Dora-heita, sed kiam tiu montriĝis tro multekosta, atento ŝanĝiĝis al Dodesukaden, adaptaĵo de alia verko de Shūgorō Yamamoto, denove pri malriĉuloj kaj necesuloj. La filmo estis tuj farita (laŭ la kutimoj de Kurosawa) en ĉirkaŭ naŭ semajnoj, kaj Kurosawa estis determinita por montri, ke li estas ankoraŭ kapabla rapide labori kaj efike ene de limigita buĝeto. Por sia unua verko tutkolora, la dinamika eldonmaniero kaj kompleksaj komponoj de liaj antaŭaj filmoj estis iom neglektitaj, kaj la artisto fokusis al la kreado de kuraĝaj, preskaŭ superrealismaj aroj de unuarangaj koloroj, por montri la toksan medion en kiu vivas la roluloj. La filmo estis publikigita en Japanio en Oktobro 1970, sed kvankam ricevis minoran kritikan sukceson, ĝi ricevis ankaŭ malgrandan atenton de la publiko. La filmo perdigis monon kaj okazigis la dissolvon de la Klubo de Kvar Kavaliroj. La dekomenca ricevo eksterlande estis iom pli favora, sed Dodesukaden estis ekde tiam tipe konsiderata nur interesa eksperimento ne komparebla kun la plej bonkvalitaj verkoj de la reĝisoro.[123]

Post barakti tra la produktado de Dodesukaden, Kurosawa turnis sin al laboro en televido la venontan jaron por la nura fojo en sia kariero per Ĉevalkanto, nome dokumenta filmo pri bredorasoj de kurĉevaloj. En ĝi aperis rakontaj voĉoj fare de fikciaj homo kaj lia filo (fare de la samaj aktoroj de la almozulo kaj lia filo en Dodesukaden). Ĝi estas la nura dokumenta filmo en la filmaro de Kurosawa; la malgranda laboristaro inkludis lian kutiman kunlaboranton Masaru Sato, kiu komponis la muzikon. Ĉevalkanto estas unika en la verkaro de Kurosawa en tio ke ĝi inkludas la listigon de eldonisto, sugestante, ke ĝi estas la nura filmo de Kurosawa kiun li ne faris li mem.[124]

Malkapabla sekurigi financon por pluaj verkoj kaj supozeble suferanta pro sanproblemoj, Kurosawa ŝajne atingis rompopunkton: la 22an de Decembro, 1971, hi tranĉis siajn pojnojn kaj gorĝon multajn fojojn. Tiu memmortiga klopodo montriĝis malsukcesa kaj la sano de la reĝisoro rekuperiĝis tre rapide, kaj Kurosawa tuj trovis rifuĝon en la hejma vivo, necerta ĉu li iam reĝisoros alian filmon.[125]

Vladimir Arsenjev kaj Dersu Uzala. Foto de 1906.

Komence de 1973, la sovetunia studio Mosfilm demandis al la filmisto ĉu li estus interesata labori kun ili. Kurosawa proponis adapton de la membiografia verko de rusa esploristo Vladimir Arsenjev nome Dersu Uzala. La libro, pri nanaja siberia ĉasisto kiu vivas harmonie kun naturo ĝis ĝi estas detruita de pliiĝanta civilizacio, estis unu kiun li estis dezirinta adapti ekde la 1930-aj jaroj. Decembre 1973, la 63-jaraĝa Kurosawa foriris al Sovetunio kun kvar el siaj plej proksimaj helpantoj, kaj komencis restadon de unu jaro kaj duono en la lando. La filmado komencis en Majo 1974 en Siberia, meze de tro akraj naturaj kondiĉoj kiuj montriĝis tre malfacilaj kaj postulemaj. La filmo finiĝis en Aprilo 1975, kaj elĉerpita, lacega kaj malsana Kurosawa revenis al Japanio kaj al sia familio en Junio. Dersu Uzala premieris tutmonde en Japanio la 2an de Aŭgusto, 1975, kaj sukcesis en la biletvendado. Kvankam la kritika ricevo en Japanio estis malforta, la filmo estis pli bone ricevita eksterlande, kaj ricevis la Oran Premion en la 9a Moskva Internacia Kinofestivalo,[126] same kiel la Akademian premion por la plej bona fremdlingva filmo. Nuntempe, kritikistoj restas dividitaj pri la filmo: kelkaj vidas ĝin kiel ekzemplo de la supozita arta dekadenco de Kurosawa, dum aliaj enkalkulas ĝin inter liaj plej fajnaj verkoj.[127][128]

Kvankam Kurosawa en tiu epoko ricevis proponojn por televidaj projektoj, li ne havis intereson en laboro ekster la kinmedio. Tamen, la drinkema reĝisoro akceptis aperi en serio de televidaj reklamaĵoj por viskio Suntory, kiu aperis en 1976. Kvankam li timis, ke eble li neniam faros alian filmon, la reĝisoro tamen plue laboris por variaj projektoj, kaj verkis scenarojn kaj kreis detalajn ilustraĵojn, intence por lasi almenaŭ vidan registron de siaj planoj okaze ke li neniam kapablos filmi siajn historiojn.[129]

Du epopeoj (1978-1986)[redakti | redakti fonton]

En 1977, la usona reĝisoro George Lucas publikigis Star Wars, tre sukcesa scienc-fikcia filmo influita de la filmo de Kurosawa nome La kaŝita fortikaĵo, inter aliaj verkoj. Lucas, kiel multaj aliaj reĝisoroj de la Nova Holivudo, admiris Kurosawa kaj konsideris lin rolmodeliston, kaj estis kortuŝita pro la malkovro ke la japana filmisto estis malkapabla sekurigi financadon por nova verko. Ambaŭ renkontiĝis en San Francisco en Julio 1978 por studi la projekton kiun Kurosawa konsideris plej finance farebla: Kagemuŝa, nome epopea historio de bandito dungita kiel duoblulo de mezepoka japana senjoro de granda klano. Lucas, fascinita de la scenaro kaj ilustraĵoj de Kurosawa, uzis sian influon al 20th Century Fox por konvinki la studion kiu estis maldunginta Kurosawa ĝuste dek jarojn antaŭe por produkti Kagemuŝa, poste dungis la kolegon Francis Ford Coppola kiel kun-produktoro.[130]

La produktado komenciĝis la sekvan Aprilon, kun Kurosawa estante sufiĉe fidema. La filamdo daŭris el Junio 1979 tra Marto 1980 kaj estis plagita de problemoj, el kiuj ne la plej malgranda estis la maldungo de la origina ĉefaktoro, Shintaro Katsu — kreinto de la populara rolulo Zatoichi — pro kverelo en kiu la aktoro insistis, kontraŭ la deziro de la reĝisoro, reciproke filmi iliajn proprajn agadojn. (Li estis anstataŭita de Tatsuya Nakadai, en lia unua el du sinsekvaj ĉefroloj en filmo de Kurosawa.) La filmo estis kompletigita nur kelkajn semajnojn post la limdato kaj premieris en Tokio en Aprilo 1980. Ĝi tuj iĝis amasa sukceso en Japanio. La filmo estis sukcesa ankaŭ eksterlande kaj kritike kaj pro biletvendado, ricevis la prestiĝan Palme d'Or en la Festivalo de Cannes en Majo 1980, kvankam kelkaj kritikistoj, tiam kaj ĝis nuntempe, mallaŭdis la filmon pro ties supozia malvarmo. Kurosawa pasigis multon de la cetero de la jaro en Eŭropo kaj Ameriko promociante Kagemuŝa, kolektante premiojn kaj omaĝojn, kaj ekspoziciante kiel arto la desegnojn kiuj li estis farinte por utili kiel historimodeloj por la filmo.[131][132]

Sidney Lumet sukcese postulis, ke Kurosawa estu nomumita kiel Plej Bonkvalita Reĝisoro pro sia filmo Ran en la 58aj Oskar-premioj, kiu finfine estis atribuita al Sydney Pollack.

La internacia sukceso de Kagemuŝa ebligis al Kurosawa sekvi al sia venonta projekto, Ran, alia epopeo en simila tono. La scenaro, parte bazita sur la teatraĵo de William Shakespeare nome King Lear, priskribis malpia, sangelverŝema daimyō (militsenjoro), ludita de Tatsuya Nakadai, kiu, post stulte forigi sian nuran fidelan filon, kapitulacigas sian regnon al siaj du aliaj filoj, kiuj poste perfidas lin, tiel enmetante la tutan regnon en militon. Ĉar la japanaj studioj ankoraŭ sentis sin malpretaj pri la produktorado de alia filmo kiu estu rangigita inter la plej multekostaj iam faritaj en la lando, internacia helpo estis denove necesa. Tiam ĝi venis el franca produktoro Serge Silberman, kiu estis produktorinta la finajn filmojn de Luis Buñuel. Filmado ne komenciĝis ĝis Decembro 1983 kaj daŭris pli ol unu jaro.[133]

Januare 1985, la produktado de Ran estis haltigita ĉar la edzino de Kurosawa tiam 64-jaraĝa Yōko ekmalsaniĝis. Ŝi mortis en la 1a de Februaro. Kurosawa revenis al finigo de sia filmo kaj Ran premieris en la Tokio Kinfestivalo la 31an de Majo, per ampleksa publikigo la sekvan tagon. La filmo estis nur modera financa sukceso en Japanio, sed pli granda eksterlande, same kiel okazis ĉe Kagemuŝa, Kurosawa eniris al veturado tra Eŭropo kaj Ameriko, kie li ĉeestis la premierojn de la filmo en Septembro kaj Oktobro.[134]

Ran ricevis kelkajn premiojn en Japanio, sed ne estis tiom honorita tie kiom multaj el la plej bonkvalitaj filmoj de la reĝisoro de la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj. La tutmonda kinetoso surpriziĝis, tamen, kiam Japanio preteratentis la elekton de Ran favore de alia filmo kiel sia oficiala nomumo por konkurenci al la Oskar-nomumo en la kategorio de por la plej bona fremdlingva filmo, kiu estis finfine malakceptita por konkurenco en la 58aj Oskar-premioj. Kaj la produktoro kaj Kurosawa mem atribuis la malsukceson sendi Ran konkurencen al miskompreno: pro komplika regularo de la Akademio, neniu estis certa ĉu Ran estu kvalifikita kiel japana filmo, franca filmo (pro ties financado), aŭ ambaŭ, kaj tiel ĝi ne estis kandidatigita entute. Reage al tio kio aperis almenaŭ kiel hontiga humiligo por siaj samlandanoj, la reĝisoro Sidney Lumet estris sukcesan kampanjon por ke Kurosawa ricevu Oskar-nomumon por Oskar-premio por la Plej Bonkvalita Reĝisoro tiun jaron (Sydney Pollack finfine atingis la premion pro reĝisorado de Out of Africa). Siaflanke la kostumdesegnisto de Ran, nome Emi Wada, ja ricevis la nuran Oskaron de la filmo.[135][136]

Kagemuŝa kaj Ran, partikulare tiu lasta, estas ofte konsiderataj inter la plej fajnaj verkoj de Kurosawa. Post la publikigo de Ran, Kurosawa indikos ĝi kiel sia plej bonkvalita filmo, grava ŝanĝo de sinteno por la reĝisoro kiu demandita prie ĉiam estis respondinta "mia venonta".[137][138]

Steven Spielberg helpis financi la produktadon de kelkaj el la finaj filmoj de Kurosawa. Spielberg dum prelego en la "Cinémathèque Française" en 2012.

Finaj verkoj kaj lastaj jaroj (1987-1998)[redakti | redakti fonton]

Por sia venonta filmo, Kurosawa elektis temon tre diferencan el aliaj kiujn li uzis en siaj antaŭaj filmoj. Kvankam kelkaj el liaj antaŭaj filmoj (por ezkemplo, Ebria anĝelo kaj Kagemuŝa) estis inkludintaj mallongajn sonĝajn sekvencojn, Sonĝoj estis tute bazita sur la propraj sonĝoj de la reĝisoro. Interese, por la unua fojo en preskaŭ kvardek jaroj, Kurosawa, por tiu tre persona projekto, verkis sola la scenaron. Kvankam ties kalkulita buĝeto estis pli malalta ol tiu de filmoj tuj antaŭaj, japanaj studioj estis ankoraŭ malpretaj apogi unu el liaj produktaĵoj, kaj tial Kurosawa turnis sin al alia fama usona sekvanto, nome Steven Spielberg, kiu konvinkis Warner Bros. aĉeti internaciajn rajtojn por la finkompletigita filmo. Tio faciligis, ke la filo de Kurosawa, nome Hisao, kiel kun-produktoro kaj estonta estro de Kurosawa Production, negoci prunton en Japanio kiu kovros la kostojn de la produktado de la filmo. La filmado daŭris pli ol ok monatoj, kaj Sonĝoj premieris en Cannes en Majo 1990 atingante favoran sed ne ampleksan ricevon, simile al la reago kiun la filmo generos aliloke en la mondo.[139] En 1990, li ricevis la Oskar-premion por la Tutviva Atingo. En sia akcepta diskurso, li fame diris "Mi estas iom ĝenata ĉar mi ne sentas, ke jam mi komprenas la kinarton."[140]

Monumento kie falis la atombombo sur Nagasako.

Kurosawa tiam turnis sin al pli konvencia historio Aŭgusta Rapsodio — la unua filmo de la reĝisoro tute produktita en Japanio ekde Dodeskaden ĉirkaŭ dudek jarojn antaŭe — kiu esploris la cikatrojn de la atombombo kiu detruis Nagasakon en la fino de la Dua Mondmilito. Ĝi estis adaptita el romano de Kiyoko Murata, sed la referencoj de la filmo al la Nagasaka bombado venis el la reĝisoro pli ol el la libro. Tiu estis lia nura filmo kiu inkludis rolon por usona filmostelulo: nome Richard Gere, kiu ludis malgrandan rolon kiel nevo de la aĝa heroino. Filmado okazis komence de 1991, kaj la filmo premieris la 25an de Majo tiun jaron atingante grande negativan kritikan reagon, speciale en Usono, kie la reĝisoro estis akuzita je provoko de naivaj kontraŭ-usonaj sentoj,[141][142] kvankam Kurosawa malakceptis tiujn akuzojn.

Kurosawa ne perdis tempon kaj aliris tuj al sia venonta projekto: Madadajo, aŭ Ne ankoraŭ. Bazita sur membiografiaj eseoj de Hyakken Uchida, la filmo sekvas la vivon de japana profesoro de germana tra la Dua Mondmilito kaj transe. La rakonto centriĝas en ĉiujaraj datrevenaj celebroj kun siaj iamaj studentoj, dum kiuj la protagonisto deklaras sian malpretecon morti jam — temo kiu estis pli kaj pli grava por la 81-jara filmisto. Filmado komenciĝis en Februaro 1992 kaj finiĝis fine de Septembro. Ties publikigo en la 7a de Aprilo, 1993, okazigis eĉ pli seniluziigan reagon ol la publikigo de liaj du antaŭan verkoj.[143]

Kurosawa tamen plue laboris. Li verkis la originalajn scenarojn La maro rigardas en 1993 kaj Post la pluvo en 1995. Kvankam li faris finajn modifojn en sia lasta verko en 1995, Kurosawa stumblis kaj rompis la bazon de sia spino. Post la akcidento, li devos uzi rulseĝon por la cetero de sia vivo, kio metis finon al ajna espero reĝisori alian filmon.[144] Lia longdaŭra deziro — morti sur filmejo dum filmado de filmo[142][145]— nenaim estos plenumita.

Post lia akcidento, la sano de Kurosawa ekdeterioriĝis. Kvankam lia menso restis akra kaj viva, lia korpo ruiniĝis, kaj por la lasta duon-jaro de sia vivo, la reĝisoro estis dumlonge limigita al lito, aŭskultante muziko kaj rigardante televidon hejme. La 6an de Septembro, 1998, Kurosawa mortis pro koratako en Setagaja (Tokio), estante 88-jaraĝa.[146][147] En la tempo de sia morto, Kurosawa estis havinta du filojn, nome lia filo Hisao Kurosawa kiu edziĝis kun la kantistino Hiroko Hayashi kaj lia filino Kazuko Kurosawa kiu edziniĝis al Harayuki Kato, kaj kelkajn nepojn.[32] Unu el liaj nepoj, la aktoro Takayuki Kato kaj nepo el Kazuko, iĝis duaranga aktoro en du filmoj postmorte disvolvigita el scenaroj verkitaj de Kurosawa kiu restis neproduktitaj dum sia vivodaŭro, nome Post la pluvo de Takashi Koizumi (1999) kaj La maro rigardas de Kei Kumai (2002).[148]

Verkado[redakti | redakti fonton]

Estas evidentaj la fortaj koneksoj de la kinarto de Kurosawa kun literaturo (universala) kaj historio (de Japanio).

Multaj el la plej konataj filmoj de Kurosawa sceniĝas je la feŭdisma epoko de Japanio, proksimume inter la 13-a kaj 17-a jarcentoj. Multe el la historioj estas adaptaĵoj de la verkaro de Ŝekspiro, ekzemple "Ribelo" (Ran) (bazita je Reĝo Lear) kaj "La aranenesta kastelo" (Kumonosu jo) (bazita je Macbeth). Je Kakushi toride no san akunin ("La tri aĉuloj el la kaŝata fortreso"; 1957), rakonto pri princino, ŝia generalo, kaj du malspritaj bienistoj, George Lucas taksas kiel influo de sia filmaro Star Wars. Inter aliaj filmoj troviĝas Raŝomon, Shichinin no samurai ("La sep samurajoj"; poste adaptita kiel vakera filmo The Magnificent Seven "La sep mirinduloj") kaj Jojimbo (la bazaĵo de la filmo de Sergio Leone, Per un pugno di dollari ("Por pugnopleno da dolaroj"). Kurosawa reĝisoris ankaŭ filmigojn de romanoj rusaj: Dersu Uzala k.a.; kaj de krimfikciaĵo Tengoku kaj jidoku ("Ĉielo kaj infero", bazita sur novelo de Ed McBain).

Raŝomon

Kompleta filmaro de Kurosawa[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Galbraith, paĝoj 14–15
  2. 2,0 2,1 Kurosawa 1983, p. 17
  3. Kurosawa 1983, paĝoj 5–7
  4. Kurosawa 1983, paĝoj 12–13
  5. Galbraith, p. 16
  6. Kurosawa 1983, paĝoj 51–52
  7. Prince, p. 302
  8. Kurosawa 1983, paĝoj 70–71
  9. 9,0 9,1 Galbraith, p. 19
  10. Kurosawa 1983, paĝoj 72–74, 82
  11. Kurosawa 1983, p. 77
  12. Richie 1999, p. 11
  13. 13,0 13,1 Kurosawa 1983, p. 84
  14. Kurosawa 1983, paĝoj 89–93
  15. Galbraith, p. 25
  16. Galbraith, paĝoj 652–658
  17. Galbraith, paĝoj 29–30
  18. Goodwin 1994, p. 40
  19. Galbraith, p. 35
  20. Kurosawa 1983, p. 103
  21. Goodwin 1994, p. 42
  22. 22,0 22,1 Akira Kurosawa. A&E Television Networks (21a de Aprilo, 2016). Alirita 8a de Junio, 2017.
  23. Galbraith, paĝoj 658–707
  24. Galbraith, p. 39
  25. Kurosawa 1983, paĝoj 121–123
  26. Galbraith, paĝoj 43, 45–46
  27. Kurosawa 1983, paĝoj 124–128, 130–131
  28. Kurosawa 1983, paĝoj 132–135
  29. Galbraith, paĝoj 46–51
  30. Kurosawa 1983, paĝoj 137–139
  31. Galbraith, paĝoj 55–57
  32. 32,0 32,1 Galbraith, paĝoj 64, 191
  33. Kurosawa 1983, paĝoj 135–137
  34. Galbraith, paĝoj 51–55
  35. Richie 1999, paĝoj 24–25
  36. Galbraith, paĝoj 660–661
  37. Richie 2001, p. 106
  38. Galbraith, paĝoj 65–67
  39. Galbraith, paĝoj 70–79; Richie 1999, p. 37; Kurosawa 1983, p. 150; Yoshimoto, paĝoj 114–134
  40. Richie 1999, paĝoj 43–46; Galbraith, paĝoj 87–91
  41. . Akira Kurosawa's Top 100 Films. Open Culture (9a de Januaro, 2015). Alirita 8a de Aŭgusto, 2017.
  42. Kurosawa 1983, paĝoj 159–161
  43. Three Early Kurosawas: Drunken Angel, Scandal, I Live in Fear (1a de Oktobro, 2000). Alirita 8a de Junio, 2017.
  44. Brando and Eliot in shadows. Richard Warren Review (2a de Februaro, 2015). Alirita 8a de Aŭgusto, 2017.
  45. Kurosawa 1983, paĝoj 161–164
  46. Bock 1978, p. 169
  47. Galbraith, paĝoj 94–97
  48. Richie 1999, paĝoj 47–53
  49. Kurosawa 1983, paĝoj 168–169
  50. Richie 1999, paĝoj 54–57
  51. Galbraith, paĝoj 100–104
  52. Yoshimoto, paĝoj 140–146
  53. Broe, Dennis. (2014) Class, Crime and International Film Noir: Globalizing America's Dark Art. London: Palgrave Macmillan, p. 162–167. ISBN 978-1-137-29013-7.
  54. Kurosawa 1983, paĝoj 172–177
  55. Galbraith, paĝoj 108–115
  56. Richie 1999, paĝoj 58–64
  57. (2006) “FilmInt”, Film International 4 (1–6), p. 163. Alirita 9a de Junio, 2017.. “In addition to being a masterful precursor to the buddy cop movies and police procedurals popular today, Stray Dog is also a complex genre film that examines the plight of soldiers returning home to post-war Japan.”. 
  58. Kurosawa 1983, paĝoj 177–180; Richie 1999, paĝoj 65–69; Galbraith, paĝoj 118–126; Yoshimoto, paĝoj 180–181
  59. Galbraith, paĝoj 127–138
  60. Kurosawa 1983, paĝoj 180–187
  61. Nogami, paĝoj 82–99
  62. Galbraith, p. 132
  63. Galbraith, paĝoj 144–147
  64. Prince, paĝoj 135–142
  65. Yoshimoto, paĝoj 190–193
  66. Richie 1999, paĝoj 81–85
  67. Galbraith, p. 136
  68. Galbraith, paĝoj 137–142
  69. Bock 1978, paĝoj 35, 71
  70. Galbraith, paĝoj 155–167
  71. Richie 1999, paĝoj 86–96
  72. Prince, paĝoj 99–113
  73. 73,0 73,1 Galbraith, paĝoj 170–171
  74. Mellen 2002, p. 6
  75. Richie 1999, paĝoj 97–108
  76. Votes for Seven Samurai (1954). British Film Institute. Alirita 16a de Aprilo, 2017.
  77. Galbraith, paĝoj 214–223
  78. Goodwin 1994, p. 125
  79. Prince, paĝoj 159–170
  80. Galbraith, paĝoj 230–239
  81. Richie 1999, paĝoj 115–124
  82. Kurosawa (WNET), bonus materials: Isuzu Yamada interview
  83. Prince, paĝoj 142–149
  84. Galbraith, paĝoj 239–246
  85. Prince, paĝoj 149–154
  86. Bock 1978, paĝoj 171, 185–186
  87. Richie 1999, paĝoj 125–133
  88. Galbraith, paĝoj 253–264
  89. Richie 1999, paĝoj 134–139
  90. Star Wars, George Lucas commentary
  91. Galbraith, p. 264
  92. Richie 1999, paĝoj 140–146
  93. Yoshimoto, p. 274
  94. Galbraith, paĝoj 286–293
  95. Prince, paĝoj 175–188
  96. Galbraith, paĝoj 301–313
  97. Yoshimoto, paĝoj 289–292
  98. Richie 1999, paĝoj 147–155
  99. Galbraith, paĝoj 324–329
  100. Yoshimoto, paĝoj 293–296
  101. Richie 1999, paĝoj 156–162
  102. Galbraith, paĝoj 341–361
  103. Richie 1999, paĝoj 163–170
  104. Prince, paĝoj 188–189
  105. Mellen 2002, p. 28
  106. Galbraith, paĝoj 372–374
  107. Galbraith, paĝoj 374–389
  108. Richie 1999, paĝoj 171–183
  109. Yoshimoto, paĝoj 332–333
  110. Prince, paĝoj 235–249
  111. Richie 1999, p. 183
  112. Prince, paĝoj 4–5
  113. Galbraith, p. 242
  114. Kurosawa (WNET), Donald Richie intervjuo
  115. Galbraith, paĝoj 440–441
  116. Galbraith, paĝoj 440–448
  117. Hiroshi Tasogawa. All the Emperor's Men, Hardcover: 337 pp Publisher: Applause; 1a eldonp (2012). (ISBN 1-55783-850-X). p. 255.
  118. Galbraith, paĝoj 448–468
  119. Kurosawa: The Last Emperor, Donald Richie interview
  120. Galbraith, paĝoj 458–471
  121. Galbraith, paĝoj 437–474
  122. Yojimbo, DVD featurette: It Is Wonderful to Create – Crew Interview
  123. Galbraith, paĝoj 474–486
  124. Song of the Horse. Akirakurosawa.info. Alirita 13a de Decembro, 2020.
  125. Galbraith, paĝoj 487–489, 522
  126. 9th Moscow International Film Festival (1975). Akira Kurosawa info (23a de Julio, 2015). Alirita 12a de Junio, 2017.
  127. Nogami, paĝoj 127–155
  128. Galbraith, paĝoj 518–522
  129. Galbraith, paĝoj 513–514, 522–523, 544–546
  130. Galbraith, p. 547
  131. Galbraith, paĝoj 547–558
  132. Richie 1999, paĝoj 204–213
  133. Galbraith, paĝoj 569–576
  134. Galbraith, paĝoj 576–583
  135. Ran (1985) – Awards. AllMovie. Alirita 9a de Junio, 2017.
  136. Galbraith, paĝoj 582–586
  137. Galbraith, paĝoj 580–586
  138. Richie1999, p. 214
  139. Galbraith, paĝoj 604–608
  140. Search Results. Academy Award Acceptance Speech Database. Academy of Motion Picture Arts and Sciences. Arkivita el la originalo je 17a de Februaro, 2010. Alirita 12a de Junio, 2017.
  141. Galbraith, paĝoj 612–618
  142. 142,0 142,1 Weisman, Steven R., "Kurosawa Still Finding Unfamiliar Seas to Sail", The New York Times, 1a de Oktobro, 1990.
  143. Galbraith, paĝoj 622–627
  144. Galbraith, paĝoj 636–639
  145. Kurosawa 1983, p. viii
  146. "Obituary: Akira Kurosawa", The Independent, 7a de Septembro, 1998.
  147. Galbraith, paĝoj 639–640
  148. Arnold, William, "'Sea is Watching' an absorbing slice of a bygone Japan", Seattle Post-Intelligencer, 17a de Julio, 2003.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Bock, Audie (1978). Japanese Film Directors. Kodansha. ISBN 0-87011-304-6.
  • Desser, David. (1988) Eros Plus Massacre. Indiana University Press. ISBN 0-253-20469-0.
  • Dodes'ka-den (Criterion Collection Spine #465). Criterion.
  • Drunken Angel. Criterion.
  • Fellini, Federico. (2006) Bert Cardullo: Federico Fellini: Interviews. University Press of Mississippi. ISBN 1-57806-885-1.
  • Galbraith, Stuart, IV. (2002) The Emperor and the Wolf: The Lives and Films of Akira Kurosawa and Toshiro Mifune. Faber and Faber, Inc. ISBN 0-571-19982-8.
  • Godard, Jean-Luc. (1972) Tom Milne: Godard on Godard. Da Capo Press. ISBN 0-306-80259-7.
  • Goodwin, James. (1993) Akira Kurosawa and Intertextual Cinema. The Johns Hopkins University Press. ISBN 0-8018-4661-7.
  • Goodwin, James. Perspectives on Akira Kurosawa. G. K. Hall & Co.. ISBN 0-8161-1993-7.
  • High, Peter B.. (2003) The Imperial Screen: Japanese Film Culture in the Fifteen Years' War, 1931–1945. The University of Wisconsin Press. ISBN 0-299-18134-0.
  • Kurosawa, Akira. (1983) Something Like an Autobiography. Vintage Books. ISBN 0-394-71439-3.
  • Kurosawa, Akira. (1999) Yume wa tensai de aru (A Dream Is a Genius). Bungei Shunjū. ISBN 4-16-355570-6.
  • Kurosawa, Akira. (2008) Bert Cardullo: Akira Kurosawa: Interviews. University Press of Mississippi. ISBN 1-57806-996-3.
  • Kurosawa: The Last Emperor. Channel Four (UK)/Exterminating Angel Productions.
  • Kurosawa. WNET, BBC kaj NHK.
  • Martinez, Delores P.. (2009) Remaking Kurosawa: Translations and Permutations in Global Cinema. Palgrave Macmillan. ISBN 0-312-29358-5.
  • Mellen, Joan. (1975) Voices from the Japanese Cinema. Liveright Publishing Corporation. ISBN 0-87140-604-7.
  • Mellen, Joan. (1976) The Waves at Genji's Door. Pantheon Books. ISBN 0-394-49799-6.
  • Mellen, Joan. (2002) Seven Samurai (BFI Classics). British Film Institute. ISBN 0-85170-915-X.
  • Morrison, James. (2007) Roman Polanski (Contemporary Film Directors). University of Illinois Press. ISBN 0-252-07446-7.
  • Nogami, Teruyo. (2006) Waiting on the Weather. Stone Bridge Press. ISBN 978-1-933330-09-9.
  • Peckinpah, Sam. (2008) Kevin J. Hayes: Sam Peckinpah: Interviews. University Press of Mississippi. ISBN 1-934110-64-7.
  • Prince, Stephen. (1999) The Warrior's Camera: The Cinema of Akira Kurosawa, 2‑a eldono, Princeton University Press. ISBN 0-691-01046-3.
  • Rashomon. Criterion.
  • Ray, Satyajit. (2007) Our Films Their Films. Orient Blackswan. ISBN 81-250-1565-5.
  • Richie, Donald. (1999) The Films of Akira Kurosawa, Third Edition, Expanded and Updated. University of California Press. ISBN 0-520-22037-4.
  • Richie, Donald. (2001) A Hundred Years of Japanese Film. Kodansha International. ISBN 4-7700-2682-X.
  • Seven Samurai: 3-disc Remastered Edition (Criterion Collection Spine #2). Criterion.
  • Sato, Tadao. (1987) Currents in Japanese Cinema. Kodansha International Ltd.. ISBN 0-87011-815-3.
  • Star Wars Episode IV: A New Hope. Twentieth-Century Fox Home Entertainment.
  • Tirard, Laurent. (2002) Moviemakers' Master Class: Private Lessons from the World's Foremost Directors. Faber and Faber Ltd.. ISBN 0-571-21102-X.
  • Yojimbo: Remastered Edition (Criterion Collection Spine #52). Criterion.
  • Yoshimoto, Mitsuhiro. (2000) Kurosawa: Film Studies and Japanese Cinema. Duke University Press. ISBN 0-8223-2519-5.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Akira Kurosawa en la angla Vikipedio.
Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.