Skandalo (1950)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Skandalo (filmo))
Skandalo
filmo
Originala titolo 醜聞
Originala lingvo japana lingvo
Kina aperdato 1950, 26 apr. 1950, 17 jul. 1964
Ĝenro filma dramo
Reĝisoro(j) Kurosawa Akira
Scenaro Kurosawa Akira
Muziko de Fumio Hayasaka
Rolantoj Mifune Toshiro • Shimura Takashi • Yoshiko Yamaguchi • Bokuzen Hidari • Kokuten Kōdō • Masao Shimizu • Noriko Sengoku • Eitarō Ozawa • Shinichi Himori
Produktinta firmao Shochiku
IMDb
vdr

SkandaloScandal (醜聞 (スキャンダル) Sukyandaru?, alinome Shūbun[1]) estas japana filmo de 1950 verkita kaj reĝisorita de Akira Kurosawa. En la filmo stelulas Toshirō Mifune, Takashi Shimura kaj Yoshiko Yamaguchi.[2][3]

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Artisto Ichiro Aoye (Toshirō Mifune), ekkonas faman kantistinon, Miyako Saijo (Yoshiko Yamaguchi) kiam pentras montare. Li portas ŝin motorcikle kaj survoje ili estas kaptitaj de paparacoj de populisma gazeto Amour. Kiam Saijo malakceptas doni al la fotistoj intervjuon, ili publikigas foton de la paro kun la titolo "Amhistorio de Miyako Saijo".

Aoye koleras pro tiu falsema skandalo kaj planas pledi la gazeton. Dum gazetara skandalo, al Aoye venas malriĉa advokato, Hiruta (Takashi Shimura), kiu ŝajnigas estis same kolera kontraŭ la gazetaro. Aoye dungas lin kiel sia advokato, sed Hiruta, malespera akiri monon por kuraci sian filinon el mortigonta tuberkulozo, Masako (Yôko Katsuragi), akceptas subaĉeton de la gazeto por perdi la proceson, kiu iras malbone por la plendantoj. Kortuŝita pro la afableco de Aoye kaj Saijo al sia Masako, kaj la propra malplaĉo de Masako pri lia maniero procesi, Hiruta sentas fortan kulpon. Je la procesfino, Masako mortas, konvinkita, ke Aoye kaj Saijo venkos. En la fina procestago Hiruta, konfesas la tuton kaj Amour perdas la kazon.[4]

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Historio[redakti | redakti fonton]

Skandalo, publikigita de kompanio Ŝoĉiku en Aprilo 1950, estis inspirita de la personaj spertoj de la reĝisoro kun, kaj de la kolero al, la japana skandalema populisma ĵurnalismo. La filmo estas ambicia mikso de tribunala dramo kaj socia problemo pri la parol-libero kaj la persona respondeco, sed eĉ Kurosawa rigardis la finan produkton kiel drame malĝusta kaj nekontentiga, kaj preskaŭ ĉiuj kritikistoj konsentas.[5] Tamen, estos la dua filmo de Kurosawa de 1950, nome Raŝomon, kio finfine havigis al li, kaj al la japana kinarto, tutan novan internacian publikon.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La japanlingva titolo "醜聞" estas kanji vorto kiu estas prononcita "Shūbun" en normiga japana. Tamen la furigana "スキャンダル sukyandaru" estas oficiale aldonita al la japana titolo. Shochiku, oficiala retejo
  2. "醜聞". Kinema Junpo. Alirita la 14an de Marto 2021.
  3. "醜聞". kotobank. Alirita la 14an de Marto 2021.
  4. "醜聞". Agentejo por Kulturaj Aferoj 映画情報システム. Alirita la 2an de Novembro 2019.
  5. Kurosawa 1983, paĝoj 177–180; Richie 1999, paĝoj 65–69; Galbraith, paĝoj 118–126; Yoshimoto, paĝoj 180–181

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]