Tuberkulozo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ikso-radia grafikaĵo de brusto de kuracato suferanta tro antaŭenirintan pulman tuberkulozon.

Tuberkulozoftizo[1] (de la greka φθίσις, tra la latina phthisis) estas bakteria kontaĝa malsano karakterizata de tuberkuloj en organoj de homo aŭ alia besto, ĉefe de pulmoj, sed kiu povas moviĝi al aliaj organoj. Oni parolas tial pri pulma, osta, artika, rena, intesta, haŭta tuberkulozojkaj pri tuberkuloza meningo-inflamo. En atakata pulmo aperas enfiltraĵo, la histo mortas, estas eligata per sanga kraĉaĵo kaj en tiu loko iĝas kaverno, poste cikatro. Tuberoj en ostoj kaŭzas ilian rompon, tubero de vertebro kaŭzas ĝibon.

La specio de bakterio plej grava kaj reprezentanta kaŭzanta de la tuberkulozo estas Mycobacterium tuberculosis aŭ bacilo de Koch, apartenanta al la komplekso Mycobacterium tuberculosis.[2]

Ĝi ofte disvastiĝis per guta infekto de homo al homo, kaj estis tre grava malsano en Eŭropo antaŭ la Dua Mondmilito, speciale inter malriĉuloj. En pli malriĉaj landoj de aliaj kontinentoj eĉ post la Dua Mondmilito. Estas eble la plej grava infekta malsano en la mondo. Konsiderita en sia latenta variaĵo, kiu ne prezentas simptomojn, oni ĉirkaŭkalkulas, ke ĝi estas en 33 % de la tutmonda loĝantaro.[3] Ĝi estas la dua tutmonda kaŭzo de morto, kaj la unua inter la infektaj malsanoj.[4][5][6][7]

Krom la menciitaj, ankaŭ aliaj mikobakterioj, kiel Mycobacterium bovis, Mycobacterium africanum, Mycobacterium canetti kaj Mycobacterium microti povas kaŭzi tuberkulozon, sed ĉiuj tiuj specioj kutime ne faras tion en sana persono.

Toraka radiografio de malsanulo je tuberkulozo.

La simptomoj de tuberkulozo estas la jenaj: kronika tuso kun sangenhava sputaĵo (hemoptizo), febro, nokta ŝvitadego kaj maldikiĝo. La infekto de aliaj organoj povas kaŭzi ampleksan varion de simptomoj. La diagnozo estas farita surbaze de radiologio (radiografioj de torako), testo de haŭta tuberkulino kaj sanganalizo, same kiel per ekzameno per mikroskopo kaj mikrobiologia kultivado de la korpaj fluaĵoj kiel analizo de la tus-kraĉaĵoj. La traktado estas komplika kaj postulas longajn periodojn de ekspono al antibiotikoj. Ankaŭ la familianoj de la malsanulo estas analizataj.

Ĉar bovinoj ofte malsaniĝis je ĝi, ilia lakto servis ankaŭ kiel infekta fonto. De post la milito oni en multaj landoj prevente vakcinas la bovojn. Dum la lastaj jaroj, la tuberkulozo prezentis kreskintan reziston kontraŭ la tiom multaj antibiotikoj kaj pro tio oni tendencis, kiel preventa agado, al kampanjoj de vakcinado, ĝenerale per la vakcino Bacillus Calmette-Guérin (BCG).

Oni kontaĝas tra aero, kiam la personoj infektitaj tusas, sternas aŭ kraĉas. Krome, pliiĝanta nombro de personoj en la tuta mondo infektas sin pro tio ke la imuna sistemo malfortiĝas pro la uzado de imunonuligaj kuraciloj aŭ pro Aidoso. La distribuado de la tuberkulozo ne estas homogena en la mondo; la 80 % de la loĝantaro de landoj de Azio kaj Afriko aperas pozitiva en ekzameno, procento kiu malaltiĝas al 5-10 % de la loĝantaro de Usono.

Laŭ informo de la Monda Organizaĵo pri Sano, en 2013 naŭ milionoj de personoj malsaniĝis je tuberkulozo kaj 1.5 milionoj mortis pro tiu kaŭzo, el kiuj 360 000 havis ankaŭ infekton pro HIV. Preskaŭ la 60 % de la okazoj kaj mortoj estas de viroj. El la 510 000 virinoj kiuj mortis pro tiu kaŭzo en tiu sama peroodo, pli ol unu triono havis ankaŭ infekton pro HIV. La MOS ĉirkaŭkalkulas, ke la frua diagnozo kaj la efika traktado sukcesis savi 37,2 milionojn de personoj inter 2000 kaj 2013, sed konsideras «ankoraŭ neakcepteble alta» la kvanton de tiuj eviteblaj mortoj.[8]

Historio[redakti | redakti fonton]

La malriĉego, de la venezuela pentristo Cristóbal Rojas (1886). La aŭtoro, same suferanta pro tuberkulozo, prezentas la socian aspekton de la malsano, kaj ties rilaton kun la vivkondiĉoj dum la lastaj jardekoj de la 19a jarcento.

La tuberkulozo estas unu de la plej antikvaj homaj malsanoj. Kvankam oni ĉirkaŭkalkulas, ke inter jam ekzistis antaŭ 15 000 aŭ 22 000 jaroj, oni akceptas, ke la bakteria specio evoluis el aliaj mikroorganismoj eĉ pli praaj ene de la genro "Mycobacterium". Oni povas supozi, ke iam iu specio de mikrobakterioj trapasis la biologian berieron, pro selekta premo, kaj pasis al ekposedo de rezervejo en animaloj. Eble tio generis antikvan praulon de la Mycobacterium bovis, akceptita de plej multaj kiel la plej antikva de la specioj de la komplekso Mycobacterium tuberculosis, kiu inkludas M. tuberculosis, M. bovis, M. africanum kaj M. microti. La venonta "ŝtupo", tio estus la paso de M. bovis al la homa specio, koincidus kun la aldomigo de animaloj. Eble tiel aperis tiu bakterio kiel patogeno por hundoj.

Malapero kaj ebla reveno de tuberkulozo[redakti | redakti fonton]

La "fina venko" kontraŭ tuberkulozo dankiĝas al la ekstermado de bova tuberkulozo (per amasbuĉado de infektitaj bestoj) kaj aparte al la ekuzado de la antibiotiko streptomicino fare de Selman A. Waksman en 1944 por la kuracado.

Rutina rentgenkontrolo de la loĝantaro estis enkondukita en la 1950-aj jaroj, por eltrovi novinfektitojn, kiuj poste estis kuracataj per antibiotikoj. La metodo funkciis tre efike, tiel ke en la 1980/1990-aj jaroj en Eŭropo oni rezignis pri la rutina rentgenkontrolo por la tuta loĝantaro, ĉar la riskoj de ĉi-metodo estis pli alta ol la risko per tuberkulozo mem.

Ekde la 1990-aj jaroj la nombro de tuberkulozinfektoj denove plimultiĝis. Tio havis plurajn kaŭzojn:

  • la timo de infektiĝo kaj la persona zorgemo pri preventado malkreskis,
  • la apero de rezistencaj bakteriorasoj (eĉ kontraŭ pluraj antibiotikoj),
  • la kresko de homgrupoj kun malfortigita imuneco ĉefe - sed ne nur - pro aidoso (en Afriko sude de Saharo duono de la 7 milionoj da HIV-infektitoj jam malsaniĝis je tuberkulozo).

Transmisio[redakti | redakti fonton]

La transmisio de la tuberkulozo eblas nur fare de personoj kiuj havas aktiva la malsanon. La tuberkulozon oni transmisias tra partikloj elsenditaj de la bacilporta paciento (tio estas, kun aktiva tuberkulozo) per tusado, terno, parolado, kraĉo, ktp., pro kio oni rekomendas ne havi kontakton kun triaj personoj. La infektaj gutetoj estas de diametro inter 0,5 ĝis 5 µm, kaj oni povas produkti ĉirkaŭ 400 000 per unusola terno.[9] Ĉiu el tiuj gutetoj devenaj el aktiva malsanulo povas transmisii la mikrorganismon, speciale ĉar la dozon kiu infektas la tuberkulozon oni konsideras malalta, tiel ke la inhalado de unusola bakterio povas infekti sanan personon.[10] La probablo de efika transmisio pliiĝas depende de la nombro de poluitaj partikloj elsenditaj de la masanulo, de bona aerumado de la areo, de la daŭro de la ekspono kaj de la virusforto de la branĉo de M. tuberculosis. La personoj kun oftaj, longaj aŭ intensaj kontaktoj havas riskon de ĉirkaŭ 25 % ricevi infekton. Por fumanto la ebloj ricevi la malsanon multobliĝas por 2,5.[11] Paciento kun aktiva tuberkulozo sen traktado povas infekti inter 10-15 personojn jare. Aliaj riskoj estas la restado en areoj en kiuj la tuberkulozo estas ofta, pacientoj imunmankaj, kun vivkondiĉoj kiel nesufiĉa nutradoAIDS, etnaj populacioj en alta risko kaj sanlaboristoj servantaj en regionoj de alta risko.[12] Ĉe pacientoj kun aidoso, la tuberkulozo agas kiel oportunisma malsano (kuninfekto) kun forta asocio. Ĝin oni povas transmisii ankaŭ tra digesta vojo, ĉefe se engluti lakton ne higienigita devena de tuberkulozaj bovinoj infektitaj per Mycobacterium bovis.

La transmisiĉenon oni povas rompi se oni izolas la malsanulon suferantan de aktiva tuberkulozo kaj tuj komencante efikan terapion kontraŭtuberkulozan. Post du semajnoj de tiu traktado, pacientoj kun aktiva tuberkulozo nerezistanta ĉesas esti kontaĝaj. Se persono infektiĝas, tiu povos ektransmisii la malsanon al aliuloj post 20 ĝis 60 tagoj post la ekinfektiĝo.[13]

Simptomoj de la tuberkulozo[redakti | redakti fonton]

En la ekmalsaniĝo, la personoj kun tuberkulozo povas montri simptomojn komunajn al aliaj malsanoj, kiel ekzemple febro, laceco, manko de apetito, maldikiĝo, deprimo, nokta troa ŝvitado kaj eĉ dispneo en antaŭenirintaj kazoj; ĉefe se estas ankaŭ troa tusado kaj pusa bronkosekrecio dum pli ol dek kvin tagoj, oni devas esplori la aferon, ĉar ĝi estas konsiderata simptomo de spira malsano.

En 25 por cento de aktivaj kazoj, la infekcio translokiĝas al la pulmoj, okazigante aliajn formojn de tuberkulozo. Tio okazas plej ofte ĉe pacientoj imunomankaj kaj infanaj. La eksterpulmaj infektoj afekcias la pleŭron, la centran nervosistemon okazigante meningiton, la limfan sistemon okazigante adenopation ĉe la kolo, la uringeneran sistemon okazigante uringeneran tuberkulozon kaj la ostojn aŭ artiklojn en la kazo de la Malsano de Pott. Kvankam la eksterpulma tuberkulozo ne estas kontaĝa, ĝi povas kunekzisti kun la kontaĝa pulma tuberkulozo.[14]

Diagnozo[redakti | redakti fonton]

La aktivan tuberkulozon oni diagnozas per la detektado de la bakterio Mycobacterium tuberculosis en ajna montraĵo de la spira sistemo (pulma tuberkulozo) aŭ ekster tiu (eksterpulma tuberkulozo). Kvankam oni disvolvis kelkajn metodojn pli modernajn (molekula diagnozo), la mikroskopa alrigardo pere de "tinkturo de Ziehl-Neelsen" de acid-alkoholrezistaj baciloj (AARB) kaj kultivado en medio de Löwenstein-Jensen plue estas la ora normo de la diagnozo de la tuberkulozo, speciale en landoj kun malaltaj sanresursoj, kvankam la metodo per tuŝemo per drogoj ĉe Mycobacterium tuberculosis pere de mikroskopa observado (MODS, laŭ la anglalingva nomo) plue estas validigita havigante rezultojn kun sentemo kaj specifeco superaj al tiu de la kultivado. La mikroskopio de BAAR estas rapida kaj malmultekosta kaj tre efika metodo por detekti kontaĝajn pacientojn. La uzadon de kultivo en la tuberkulozo oni faras kiam estas malgranda bakteria kvanto (pli granda sentemo), por la identigo de la bakteria branĉo kaj por la studo de afekcioj al diversaj traktadoj. Oni povas uzadi kaj la mikroskopion kaj la kultivon por kontroli la traktadon.[15]

Memfluoresko[redakti | redakti fonton]

La Universidad Autónoma de Madrid publikigis en la gazeto Journal of Clinical Microbiology esploron en kiu oni priskribas por la unua fojo, ke la mikobakterioj estas kapablaj elsendi fluoreskon, kio permesas vidi ilin per mikroskopio de fluoresko sen neceso de antaŭa tinkturo. Tiu karaktero enhavas intereson por la diagnozo de la tuberkulozo, ĉar antaŭ necesis turni sin al specifaj tinkturoj por povi observi la plej grandan parton de la bakterioj, ĉar malmultaj el ili montras memfluoreskon. Tamen, la memfluoresko elsendita de la mikobakterioj ĉielblua estas tiom intensa kaj brila kiom ili estas se tinkturitaj je verda koloro per la antikva metodo. Krome, oni konstatis, ke la fenomeno estas permanenta, kaj ne malpliiĝas la memfluoresko laŭ la tempopaso, pro kio ne necesas speciala konservado de la montraĵoj por ties bontenado.[16]

Radiografio de torako[redakti | redakti fonton]

Radiografio de torako de kazo de tuberkulozo.

La radiografio estas esenca en la diagnozo de la malsano. La tipaj radiologiaj vundoj estas pintecaj, en la dekstra duontorako, en malantaŭaj segmentoj kaj ĝenerale ili formas kavaĵojn.

La ĉefa ilo por la diagnozo de kazo de tuberkulozo estas la bakteriologio (baciloskopio kaj kultivo) pro sia alta specifeco, sentemo kaj antaŭdiraj kapabloj. En tiaj situacioj en kiuj la bakteriologiaj studoj ne estas definitivaj necesas realigi la diagnozan pludaŭron kongrue kun la organizado de la reto de sanservoj, uzante aliajn kriteriojn: nome klinika, epidemiologia, bilda, imunologia, anatomipatologia ktp.

Ĉiu persono kun diagnozo de tuberkulozo post konsilo kaj akceptado devus peti por si la teston de diagnozo de HIV.

Baciloskopio de sputaĵo[redakti | redakti fonton]

Mycobacterium tuberculosis vidaĵo pere de la uzado de la tinkturo de Ziehl Neelsen.

Ĝi konsistas en seria testado (dum tri sinsekvaj tagoj), en kiu oni analizas montraĵon de sputaĵo por vidi kiun bakterion estas en ĝi. Per malalta kosto kaj per rapida plenumo, la baciloskopio estas tekniko kiu ebligas identigi 70-80 % de la pozitivaj pulmaj kazoj.[17] La bakterio Mycobacterium tuberculosis posedas strukturon en la muro tre diferenca disde tiuj kiuj estas kapablaj esti tipigitaj per la tinkturo Gram, prezentanta tre abundan kvanton de lipidoj. Oni nomas ĝin "acid-alkohol-rezista" kaj tiu karaktero ebligas ĝian observadon per la tinkturo de Ziehl Neelsen.

Kultivo de biologia montraĵo[redakti | redakti fonton]

La kultivon oni povas fari per la medio de Löwenstein-Jensen, kiu estas konstituita per jeno:

Ĝi kreskiĝas tre lante (30 ĝis 90 tagoj) je 37 en atmosfero kun karbona dioksido (en kultivado ĝi kreskiĝas pli bone spite estadon de strikta aerobio), okazigante koloniojn kun aspekto de paneroj (aŭ de araneovoj), sekaj, flavecaj kaj rugaj.

Testo de tuberkulino pere de la tekniko de Mantoux[redakti | redakti fonton]

Intraderma injekto de PPD por la realigo de la testo de Mantoux.

Tema pri haŭta testo (intradermoreago) por detekti tuberkulozan infekton. Oni uzas kiel reago la Purigitan Protean Derivaĵon (PPD). La testo de la tuberkulino Mantoux detektas nur kontakton, ne infekton.

MODS (Microscopic observation drug susceptibility, metodo per tuŝemo per drogoj ĉe Mycobacterium tuberculosis pere de mikroskopa observado)[redakti | redakti fonton]

La metodo per tuŝemo per drogoj ĉe Mycobacterium tuberculosis pere de mikroskopa observado (MODS, laŭ la anglalingva mallongigo]]) estas ĵusa metodo kiu posedas tre altajn sentemon kaj specifecon, kaj ankaŭ grandan malpliigon de la tempo necesa por la diagnozo de infekto pro Mycobacterium tuberculosis, kaj samtempe pritaksas la rezistadon kontraŭ unuarangaj antibiotikoj, kiel la izoniacido kaj la rifampicino por la pacientoj TB-MDR (plurdrogorezistaj).[18]

Traktado[redakti | redakti fonton]

La traktadon de la tuberkulozon oni faras pere de kombinaĵoj de kontraŭtuberkulozaj kuraciloj, kies sesmonataj serioj estas pli efikaj, nome po du monatoj en la unua traktadofazo kaj po kvar monatoj en la dua fazo.[19]

La tuberkulozo estas kuracebla, sed necesas frua diagnozo (tuj iri al kuracisto), ĉar temas pri grava malsano de oni ne sekvas la traktadon. Krome, estas neevitebla ne abandoni la traktadon rekomenditan de la kuracisto ĉar, se oni suspendas ĝin, la malsano tuj malboniĝas kaj favoras la fekundecon de baciloj rezistantaj kontraŭ kuraciloj.

Klinika traktado de la tuberkulozo[redakti | redakti fonton]

Iama Sanatorio Schatzalp de Davos, nuntempe hotelo.

La klinika traktado de la tuberkulozo startis meze de la 19-a jarcento kaj dum la unua duono de la 20-a jarcento ĝi ĝeneraliĝis kiel bazo de la traktado, ĉefe en la disvolvigitaj landoj; tio fakte iĝas unu de la indicoj kiuj determinas la sannivelon de lando.

La sanatoriojn oni konstruis je granda altitudo, baze sur la teorio fiziologia pliigi la pulman sangofluon, pere de la takikardio okazigita pro la alteco. Tamen, la evidenteco de tiu efikeco rezultis dubinda.

Kirurga traktado de la tuberkulozo[redakti | redakti fonton]

Oni realigis diversajn teknikojn, ĉiuj el kiuj bazitaj sur la nomita kolapsoterapio, kiu konsistis en kolapsigi la pulmon por ke ĝi restu ripoze kaj tiel helpi la cikatrigon de la vundoj.

Proceduroj:
  • Ĥondrotomio de unua ripo
  • Torakoplastioj (amputado de kelkaj ripoj por atingi la kolapson)
  • Pulmaj resekcoj
  • Frenikektomio (sekco de la frenika nervo por paralizi la diafragmon)
  • Skalenotomio (sekco de la skalenaj muskoloj)
  • Eksterpleŭra pneŭmolizo
  • Terapeŭta pneŭmotorako: eble la kirurgia proceduro plej ofte realigita

Farmacia traktado de la tuberkulozo[redakti | redakti fonton]

La historio de la tuberkulozo ŝanĝiĝis tuj post la enkonduko de la antibiotikaj agentoj. La traktado de la tuberkulozo estas ŝlosila por ĝia kontrolo, ĉar pere de tiu oni rompas la trasmisiĉenon kondiĉe ke la traktado estu ĝusta kaj akurata kaj oni plenumu ĝin komplete.

Streptomicino.

La farmacia traktado startis en 1944 pere de la streptomicino (SM) kaj la paraaminosalicilika acido (PAS).[20] En 1950, oni realigis la unuan klinikan klopodon komparante la efikecon de la SM kaj de la PAS ĉu kune ĉu en monoterapio. La studo pruvis, ke la kombinterapio estas pli efika. En 1952, tria kuracilo, nome la izoniacido (INH) estis aldonita al la kombinaĵo, kio spektakle plibonigis la efikecon de la traktado, kvankam ankoraŭ per daŭro de 18-24 monatoj. La etambutolon oni enkondukis en 1960, anstataŭante la PAS en la skemoj de traktado kaj malpliigante la daŭron al 18 monatoj. En la 1970-aj jaroj, per la enkonduko de la rifampicino (RAM) en la kombinaĵo, la traktadon oni mallongigis ĝis naŭ monatoj. En 1980, la pirazinamidon (PZA) oni enkondukis en la terapeŭtan skemon, kio povas esti mallongigita al nur ses monatoj.[21]

Du biologiaj faktoj klarigas kial la konbimterapio estas pli efektiva en la traktado de la ruberkulozo ol la monoterapio. La unua temas ke la traktado per unusola farmako induktas la selekton de rezistantaj baciloj kaj sekve la malsukceson elimini la malsanon. La dua temas ke la diversaj bacilaj populacioj povas kunekzisti en difinita paciento.

La kontraŭtuberkulozaj medikamentoj estas klasigeblaj en du grupoj laŭ iliaj efikeco, potenco kaj duarangaj efektoj:

  • Unuarangaj farmakoj: izoniacido, rifampicino, pirazinamido, etambutolo kaj streptomicino[22]
  • Duarangaj farmakoj: cikloserino, etionamido, ciprofloksacino, ktp. Oni uzas ilin en la kazoj de rezistantaj tuberkulozoj aŭ kiam la unuarangaj farmakoj okazigas duarangajn efektojn.[22]

Relative nova problemo konstatita en la lastaj jaroj estas la apero de M. tuberculosis rezistantak kontraŭ antibiotikoj.[23] Konsiderante la rezistojn kontraŭ antibiotikoj montritaj de diversaj branĉoj, eblas distingi inter plurrezistantaj branĉoj (MDR), kiuj estas bakteriioj kiuj disvolvigas rezistadon kontraŭ rifampicino (RMP) kaj izoniacido (INH), kaj ultrarezistantaj branĉoj (XDR), rezistantaj kontraŭ unuarangaj farmakoj kaj kontraŭ ajna membro de la familio de la fluorokinolonoj kaj almenaŭ kontraŭ unu duaranga.[24]

Prevento[redakti | redakti fonton]

Oni preventas tuberkulozon pere de vivo kaj saniga kaj higiena, kun frua identigo de malsanuloj sekurante ilian kuracadon por eviti kontaĝon al aliaj personoj, pere de la vakcino Bacilo Calmette-Guérin (BCG). La sisteman vakcinadon pere de la BCG en ĵusnaskitoj oni abandonis en Hispanio en 1980.[25][26][27]

Preventaj agadoj[redakti | redakti fonton]

  • La infektita persono devas protekti sin ĉiam kiam tusas pere de forĵeteblaj naztukoj.
  • Lavado de manoj post tusado.
  • Taŭga aerumado de la loĝejo.
  • Purigi la loĝejon pere de malsekaj tukoj.
  • Uzi naz-buŝ-maskon en komunaj zonoj.
  • Limigi vizitojn al personoj ne eksponitaj al la malsano.
  • Garantii adheradon al la traktado.
  • Ne fumi. La cigaredo ne okazigas tuberkulozon, sed ja favoras la disvolvigon de la malsano.

Kontraŭ la Tuberkulozo[redakti | redakti fonton]

La MOS deklaris la 24-an de marto kiel Monda Tago kontraŭ la Tuberkulozo. En tiu tago oni rememorigas, ke la 24-a de marto 1882 la doktoro Robert Koch anoncis la malkovron de la bacilo de la tuberkulozo. En 1982 oni celebris la unuan Mondan Tagon de la Lukto kontraŭ la Tuberkulozo, kun patroneco de la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) kaj de la Internacia Unuiĝo Kontraŭ la Tuberkulozo kaj la Spirmalsanoj. Tiu evento celas eduki la publikon pri la detruaj sekvoj kaj ekonomiaj kaj kontraŭ la sano okazigitaj de la tuberkulozo, pri ĝia efiko aparte en la disvolviĝantaj landoj kaj pri ĝia konstanta kaj tragedia rezulto kontraŭ la tutmonda sano.

La Tutmonda Fonduso por Batali Kontraŭ Aidoso, Tuberkulozo kaj Malario (angle The Global Fund to Fight AIDS, Tuberculosis and Malaria, ofte nomita The Global Fund (La Tutmonda Fonduso)) estas internacia financa institucio establita en januaro 2002 por draste pliigi financadon por la batalo kontraŭ la tri epidemiaj malsanoj de aidoso, tuberkulozo kaj malario . Ĝis nun, pli ol 2,7 miliardoj da dolaroj estis investitaj en pli ol 150 landoj tra la mondo por batali kontraŭ kaj ekstermi ĉi tiujn malsanojn [28][29].

Epidemiologio en la tuta mondo[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭkalkulitaj kazoj de tuberkulozo por 100 000 loĝantoj en la jaro 2007.

Laŭ la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS), ĉirkaŭ 2 000 milionoj de personoj, tio estas unu triono de la tutmonda loĝantaro, estis eksponitaj al la patogeno de la tuberkulozo. Tamen, ne ĉiuj infektoj pro M. tuberculosis okazigas la malsanon kaj multaj infektoj ne montras simptomojn. Ĉiujare, ĉirkaŭ ok milionoj de personoj malsaniĝas je tuberkulozo, kaj ĉirkaŭ du milionoj de personoj mortas pro la malsano je tutmonda skalo. En 2004, ĉirkaŭ 14,6 milionoj de personoj havis aktiva la malsanon je 9 milionoj de novaj kazoj. La jara indico gamas de 356 por 100 000 en Afriko ĝis 41 por 100 000 en Ameriko. Ĝi okazigas infektajn malsanojn ĉe la virinoj en reprodukta aĝo kaj ĝi estas la ĉefa mortotialo ĉe personoj suferantaj pro aidoso.

Vakcinado kontraŭ la turberkulozo en Burundo.

En 2005, la lando kun plej granda ĉirkaŭkalkulita indico de tuberkulozo estis Svazilando, kun 1262 kazoj por 100 000 personoj. Barato havas la plej grandan nombron de infektoj, kun pli ol 1,8 milionoj de kazoj. En disvolvigitaj landoj, la tuberkulozo estas multe malpli ofta kaj estas nur urba malsano. En Britio, la indico de tuberkulozo gamas el 40 por 100 000 en Londono, ĝis malpli ol 5 por 100 000 en ruraj zonoj de sudokcidenta Anglio, dum la tutlanda averaĝo estas de 13 por 100 000. La plej altaj indicoj de Okcidenta Eŭropo estas en Portugalio (31,1 por 100 000 en 2005) kaj Hispanio (20 por 100 000). Tiuj pritaksoj estas kompareble pli malaltaj ol 113 por 100 000 en Ĉinio kaj 64 por 100 000 en Brazilo. En Usono, la ĝenerala indico de kazoj de tuberkulozo estis de 4,9 por 100 000 personoj en 2004. En Hispanio la tuberkulozo plue estas endemia en kelkaj ruraj zonoj. La indico de la tuberkulozo varias kun la aĝo. En Afriko, la tuberkulozo afekcias al adoleskuloj kaj junaj plenkreskuloj. Tamen, ĉe landoj en kiuj la tuberkulozo pasis de altaj al malaltaj indicoj, kiel ĉe Usonom ĝi estas malsano de pli aĝaj personoj aŭ de senimunuloj.

La infektoj, la pliiĝo de HIV kaj la malzorgo por kontrolo de la tuberkulozo fare de specifaj programoj ebligis ĝian reaperon. Ankaŭ la apero de rezistado ĉe kelkaj bakteribranĉoj kontribuis al nova epidemio: de 2000 ĝis 2004, l 20 % el kazoj de normaj traktadoj estis rezistantaj kontraŭ duarangaj medikamentoj. La ritmo de la novaj kazoj ampleksa varias, eĉ en najbaraj landoj, pro la diversaj atendovicoj en la diversaj sansistemoj.

Tre grava problemo etendiĝinta en la lastaj jardekoj estas la apero de M. tuberculosis rezistanta kontraŭ antibiotikoj. La plurrezista tuberkulozo estis trovita en preskaŭ ĉiuj studitaj landoj. En 2012, inter reĝistritaj kazoj de pulma tuberkulozo estis ĉirkaŭ 450 000 kazoj de plurrezista tuberkulozo. Preskaŭ 50 % el tiuj estis de Barato, Ĉinio kaj Rusio. Oni kredas, ke ĉirkaŭ 9,6 % de la kazoj de plurrezista tuberkulozo montras ultrarezistan tuberkulozon.[30]

Estas serio de faktoroj kiuj faras, ke la personoj estas pli facile atakeblaj de la infekto; la plej grava el tiuj estas la HIV. La kuninfekto kun HIV estas problemo speciale grava en Subsahara Afriko, pro la alta indico de VIH en tiuj landoj. Ankaŭ la fumantoj kiuj konsumas pli ol 20 cigaredojn tage pliigas la riskon esti atakitaj de tuberkulozo el du ĝis kvar fojojn. Ankaŭ la diabetes mellitus estas riskofaktoro kiu grave kreskiĝas en la disvolvigitaj landoj.

Aliaj malsanoj kaj misordoj kiuj pliigas la riskon disvolvigi tuberjulozon estas la linfomo de Hodgkin, la fina stadio de la renaj malsanoj, la kronika pulma malsano, la malsufiĉa nutrado kaj la alkoholismo.

Ankaŭ la dieto povas influi super la risko. Por ekzemplo, inter enmigrantoj en Londono el la Hinda subkontinento, la hinduaj vegetaranoj suferis ĉirkaŭ 8,5 fojojn plie la riskon infektiĝi je tuberkulozo, kompare kun islamanoj kiuj manĝas kaj viandon kaj fiŝajojn ĉiutage. Spite rilaton de kaŭzeco oni ne pruvas laŭ tiuj datumoj, ke vere la pliiĝo de la risko estas nepre okazigita de nesufiĉaj [[mikronutraĵoj, eble de fero, vitamino B12 kaj vitamino D.

Aliaj studoj havigis pli da pruvaroj pri rilato inter la nesufiĉo de vitamino D kaj pli granda risko ekhavi tuberkulozon. La grava misnutrado ofta en kelkaj disvolviĝantaj mondopartoj okazigas grandan pliigon en la risko ricevi aktivan tuberkulozon, pro ties nocaj efikoj kontraŭ la imunsistemo. Kun la loĝamasigo, la malbona nutrado povas kontribui al la forta rilato inter la tuberkulozo kaj la malriĉeco.

Tuberkulozo en literaturo[redakti | redakti fonton]

La plej konata tuberkulozulino en la monda literaturo certe estas Marguerite Gautier en La sinjorino de kamelioj (La dame aŭ camélias) de Alexandre Dumas (filo), respektive Violetta Valery en la opero La devojiĝintino (La Traviata) de Giuseppe Verdi. Tiu rolulo, kies morto jam estas konata ekde la komenco de la verko, vivas siajn lastajn jarojn en lukto kontraŭ la malsano, sed ankaŭ kontraŭ sia marĝeniĝo kiel virino kiu vivtenas sin nur el helpo de diversaj amantoj. Finfine ŝi mortas malfeliĉa kaj suferanta pro soleco.

Alia fama verko kiu dediĉas grandan atenton al tuberkulozo estas La magia monto (Der Zauberberg) de Thomas Mann. La verkisto metis en sia verko siajn impresojn kiam li vizitis sian edzinon kiu estis paciento en sanatorio en Davos, Svisio, en majo kaj junio 1912.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. PIV NPIV Alirita la 10an de junio 2020.
  2. Delogu, Giovanni; Sali, Michela; Fadda, Giovanni (novembro 2013). «The Biology of Mycobacterium Tuberculosis Infection» [La biologio de la infekto pro Mycobacterium tuberculosis]. Mediterr J Hematol Infect Dis (en angla) (Roma: Catholic University in Rome) 5 (1): e2013070. PMID 24363885. doi:10.4084/MJHID.2013.070. Konsultita la 10an de junio 2020.
  3. «10 datos sobre la tuberculosis» (html). Monda Organizaĵo pri Sano. 31a de marto 2017. Arkivita el la originalo la 31an de januaro 2018. Konsultita la 10an de junio 2020. «Aproximadamente un tercio de la población mundial está infectada por el bacilo de la tuberculosis. Solo una pequeña proporción de los infectados enfermará de tuberculosis.»
  4. Churchyard, Gavin; Kim, Peter; Shah, N. Sarita; Rustomjee, Roxana; Gandhi, Neel; Mathema, Barun; et al (novembro 2017). «What We Know About Tuberculosis Transmission: An Overview» [Tio kion oni scias pri la transmisio de la tuberkulozo: ĝenerala trarigardo]. The Journal of Infectious Diseases (en angla) (Infectious Diseases Society of America) 216 (Supl 6): S629-S635. ISSN 1537-6613. doi:10.1093/infdis/jix362. Konsultita la 10an de junio 2020.
  5. Al-Humadi, Hussam W.; Al-Saigh, Rafal J.; Al-Humadi, Ahmed W. (septembro 2017). «Addressing the Challenges of Tuberculosis: A Brief Historical Account» [Frontante la defiojn de la tuberkulozo: mallonga historia rakonto]. Front Pharmacol (en angla) (Frontiers Media SA) 8: 689. PMID 29033842. doi:10.3389/fphar.2017.00689. Konsultita la 10an de junio 2020.
  6. Sulis, Giorgia; Centis, Rosella; Sotgiu, Giovanni; D’Ambrosio, Lia; Pontali, Emanuele; Spanevello, Antonio; et al. (novembro 2016). «Recent developments in the diagnosis and management of tuberculosis» [Ĵusaj progresoj en la diagnozo kaj traktado de la tuberkulozo]. NPJ Prim Care Respir Med (en angla) (Primary Care Respiratory Society UK/Macmillan Publishers Limited) 26: 16078. PMID 27808163. doi:10.1038/npjpcrm.2016.78. Konsultita la 10an de junio 2020.
  7. Houben, Rein M. G. J.; Dodd, Peter J. (oktobro 2016). «The Global Burden of Latent Tuberculosis Infection: A Re-estimation Using Mathematical Modelling» [La tutmonda ŝarĝo de la latenta infekto de tuberkulozo: rekalkulo uzante matematikan modeladon]. PLoS Med (en angla) (Public Library of Science) 13 (10): e1002152. PMID 27780211. doi:10.1371/journal.pmed.1002152. Konsultita la 10an de junio 2020.
  8. WHO. «Global tuberculosis report 2014» (en angla). WHO. Konsultita la 10an de junio 2020.
  9. Cole, E., Cook, C. (1998). «Characterization of infectious aerosols in health care facilities: an aid to effective engineering controls and preventive strategies». Am J Infect Control 26 (4): 453-64. PMID 9721404. doi:10.1016/S0196-6553(98)70046-X.
  10. Nicas, M., Nazaroff, W. W., Hubbard, A. (2005). «Toward understanding the risk of secondary airborne infection: emission of respirable pathogens». J Occup Environ Hyg 2 (3): 143-54. PMID 15764538. doi:10.1080/15459620590918466.
  11. OMS (novembro 2009). «Tuberkulozo kaj tabako». Konsultita la 12an de aprilo 2015.
  12. Griffith D, Kerr C (1996). «Tuberculosis: disease of the past, disease of the present». J Perianesth Nurs 11 (4): 240-5. PMID 8964016. doi:10.1016/S1089-9472(96)80023-2.
  13. «Causes of Tuberculosis» (en angla). Mayo Clinic. 21a de decembro 2006. Konsultita la 19an de oktobro 2007.
  14. Centers for Disease Control and Prevention (CDC), Division of Tuberculosis Elimination. Core Curriculum on Tuberculosis: What the Clinician Should Know. 4a eldono (2000). Ĝisdatigita en aŭgusto 2003. En angla.
  15. CDC[rompita ligilo] Konsultita la 8an de junio 2007.
  16. Universidad Autónoma de Madrid (24a de novembro 2008). «Autofluorescencia, comunicación de la Universidad Autónoma de Madrid». en http://www.uam.es. Arkivita el originalo la 22an de septembro 2017. Konsultita la 22an de septembro 2017.
  17. Manual de procedimientos para el diagnóstico bacteriológico de la tuberculosis por microscopía directa 2008.. Arkivita el la originalo je 2022-12-31. Alirita 2023-08-13.
  18. Susceptibilidad a drogas de Mycobacterium tuberculosis mediante observación microscópica (MODS). Instituto Nacional de la Salud, Peruo, 2011.
  19. [https://www.nice.org.uk/guidance/ng33 Overview | Tuberculosis | Guidance | NICE Alirita en 2021-09-15 ĉe www.nice.org.uk
  20. Streptomycin Treatment of Pulmonary Tuberculosis British Medical Journal Group Publishing 1998-10-31 ĉe BMJ vol, 317, n. 7167 pp. 1248. Alirita en 2021-09-15 ISSN = 0959-8138 doi=10.1136/bmj.317.7167.1248b
  21. Tuberculosis 2007 Alirita la 10an de julio 2007, Arkivita en [1] la 3an de julio 2007.
  22. 22,0 22,1 Tuberculosis. Abordaje farmacoterapéutico Gómez Ayala. Adela-Emilia, 2007-11-01 en Offarm, vol. 26, n. 10, pp. 88–94. Alirita en 2021-12-31 ISSN= 0212-047X
  23. Catálogo de la OMS_2021: Mutaciones genéticas asociadas a la resistencia a antimicrobianos.
  24. Salazar-Austin, Nicole; Ordonez, Alvaro A.; Hsu, Alice Jenh; Extensively drug-resistant tuberculosis in a young child after travel to India en The Lancet Infectious Diseases 2015, vol. 15. n. 12, pp. 1485-1491. pmid=26607130 doi=10.1016/S1473-3099(15)00356-4
  25. Información general | Vacunas / Asociación Española de Vacunología Alirita en 2021-11-19.
  26. Coberturas de Vacunación. DATOS ESTADÍSTICOS
  27. Calendario de vacunaciones de la AEP 2011 Arkivita en [2] la 2an de septembro 2011.
  28. Bylaws of the Global Fund to Fight AIDS, Tuberculosis & Malaria. The Global Fund to Fight AIDS, Tuberculosis and Malaria. Alirita 28a de Januaro, 2016.
  29. GFATM - The Global Fund to Fight AIDS, Tuberculosis and Malaria. Swiss Agency for Development and Cooperation SDC. Alirita 23a de Majo, 2018.
  30. WHO. «Global tuberculosis report 2014» (en angla). WHO. Konsultita la 12an de aprilo 2015.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Kumar, Vinay; Abbas, Abul K.; Fausto, Nelson; & Mitchell, Richard N. (2007). Robbins Basic Pathology (8th ed.). Saunders Elsevier. pp. 516–522 ISBN 978-1-4160-2973-1
  • Raviglione M. C., O'Brien R. J. Tuberculosis de Harrison's Principles of Internal Medicine (16th ed.); Kasper D. L., Braunwald E., Fauci A.S., Hauser S. L., Longo D. L., Jameson J. L., Isselbacher K. J., eds. McGraw-Hill Professional, 2004; páginas = 953–66. doi =10.1036/0071402357 ISBN = 0071402357


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Tuberculosis en la hispana Vikipedio.