Ĝibo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĝibo estas dorsa natura elstaraĵo, kaŭzita de grasamaso (ekzemple tiu de kamelo, zebuo). Oni parolas pri duĝiba kamelo aŭ baktria kamelo (Camelus bactrianus), unuĝiba kamelo aŭ dromedaro, kaj senĝibaj kameloj kiel ljamo, alpako, gvanako. Ankaŭ aliaj animaloj estas distingeblaj per siaj ĝiboj kiel la ĝibodelfenoj, la ĝiba baleno, la ĝibbovo ktp.

Se la ĝibo ne estas natura, normala elstaraĵo sur la dorso aŭ aŭ brusto, kaŭzas ĝin kurbeco de la spino aŭ de la brustosto (sternumo).

Homoj kun ĝibo nomiĝas ĝibuloj. La plej fama - fikcia - ĝibulo estas la romana ludanto de Victor Hugo: Kvazimodo, La sonorilisto de Notre Dame.

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas proverboj pri ĝib(ul)o en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:

  • Citaĵo
     Propran ĝibon neniu vidas. 
  • Citaĵo
     Ne ĉiu ĝibulo estas sanktulo. 

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-10-11.