Baktria kamelo
Baktria kamelo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Camelus bactrianus Linnaeus, 1758 | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La baktria kamelo (Camelus bactrianus) el la ordo de parhufuloj kaj familio de kameledoj sin trovas en la regiono de Tarim-baseno de Ŝinĝango ĝis Tsajdam-baseno de Ĉinghajo de Ĉinio kaj oriente ĝis Mongolio. La nomo devenas de la antikva historia regiono Baktrio. Ĝi kun du ĝiboj sur la dorso havas malgrandan kapon, longan kolon, longajn krurojn kaj parhufajn piedojn. La ĝiboj de la sovaĝa baktria kamelo, nome Natura baktria kamelo, estas malpli grandaj ol tiuj de la aldomigita, ĝia korpo longa, kaj ĝia hararo mallonga. La kamelo havas densajn okulharojn kaj la naztruoj havas valvon, pro tio ĝi taŭgas por vivi en dezertoj. Ĝi estas nomata boato de dezerto. Frue antaŭ 800 a. K. ĝi estis jam dresita.
La naturaj kameloj vivas unuope, pare aŭ 4-6-ope. La kamelo estas varm-malvarm-eltena kaj povas ne trinki longan tempon. Sed unufoje ĝi povas trinki 57 litrojn da akvo. Ĝi manĝas preskaŭ ĉiujn vegetaĵojn kreskantajn en dezertoj kaj duonsekaj regionoj.
Kvankam la kamelo povas konservi akvon en la korpo, tamen ne tre multe. La ĝiboj estas konservujo de graso por ĝi. Kiam la kamelo bone sin nutras, iliaj ĝiboj estas rekte starantaj kaj rondaj. Sed kiam mankas al ili nutraĵoj, iliaj ĝiboj malleviĝas kvazaŭ malplena sako. La kameloj estas timemaj kaj moviĝas malrapide, sed en la pariĝa tempo ili fariĝas danĝeraj. Post kiam kamelino gravedas 370-440 tagojn, ĝi naskas unu idon, kiu maturiĝas post 3-4 jaroj.
La natura baktria kamelo estas la prapatro de la aldomigita kamelo. Ĝia nombro estas tre malgranda. En la pasinteco oni opiniis, ke ĝi jam neniiĝis en la tero. Sed en la 1950-aj jaroj ĝi estis retrovita. Laŭdire, nur Ĉinio bredas unu sovaĝan kamelon en zoologia ĝardeno (1987). Tio plene montras rarecon de la sovaĝkamelo.