Kamelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Kamelo
Dromedaro, Camelus dromedarius
Dromedaro, Camelus dromedarius
Baktria kamelo, Camelus bactrianus
Baktria kamelo, Camelus bactrianus
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Parhufuloj Artiodactyla
Familio: Kameledoj Camelidae
Genro: Kamelo Camelus
Linnaeus, 1758
Aliaj Vikimediaj projektoj
Information icon.svg
vdr

Kameloj (Camelus) estas genro de la familio kameledoj (Camelidae),[1] nome parhufuloj, kiuj formas la ununuran familion de subordo (Tylopoda). La aliaj du genroj estas lamoj (Lama) kaj vikunoj (Vicugna), kiuj estas nomitaj ankaŭ Sudamerikaj kameloj.[2][3] Kameloj adaptaĝis por vivo en dezerto, ĉefe portante karakterizajn grasajn stokejojn konatajn kiel "ĝiboj" sur sia dorso. Al tiu genro apartenas la baktria kamelosovaĝkamelo, kiu havas du ĝibojn, kaj la dromedaro, kiu havas nur unu ĝibon. Ambaŭ specioj estis malsovaĝigitaj, sed ankaŭ ambaŭ specioj havas sovaĝajn populaciojn en kelkaj areoj, plej rimarkinde en Aŭstralio tute for kaj malproksimege de iliaj devenaj arealoj; ili disponigas lakton, viandon, hararon (felon) por tekstiloj aŭ varoj kiaj ekzemple feltitaj saketoj, kaj estas gravaj tirbestoj kun taskoj gamaj de homa transportado ĝis portado de ŝarĝoj.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La vorto kamelo devenas de la latina camelus kaj el la greka kamelos respektive. Siavice ambaŭ vortoj derivas el la hebreafenica gāmāl.[4][5] La hebrea signifo de la vorto gāmāl derivas el la verba radiko g.m.l, signife (1) halti, elmamiĝi, iri sen; aŭ (2) repagi afablecon. Tio aludas al ties kapablon iri sen manĝo aŭ akvo, same kiel al pliiĝanta kapablo de servoj kiujn la animalo havigas sen eĉ esti zorgita.

Komence ĝi signifis la baktrian kamelon, sed poste etendiĝis al priskribado de la dromedaro, kaj post malkovro de la sudamerikaj kameledoj (gvanakoj, lamoj, vikunoj kaj alpakoj), la radiko "kamel-" uziĝis por krei nomon de la kameleda familio.

Biologio[redakti | redakti fonton]

La meza vivdaŭro de kamelo estas 40 ĝis 50 jaroj.[6][7] Tute plenkreska kamelo altas 1.85 m (6 ft 1 in) je la ŝultro kaj 2.15 m (7 ft 1 in) ĉe la ĝibo.[8] Kameloj povas kuri je ĝis 65 km/h (40 mph) en mallongaj distancoj kaj daŭrigi rapidecojn de ĝis 40 km/h (25 mph).[9] Baktriaj kameloj pezas 300 ĝis 1,000 kg (660 ĝis 2,200 funt.) kaj dromedaroj 300 ĝis 600 kg (660 ĝis 1,320 funt.).

La maskla dromedarkamelo havas en sia faringo organon vokanta dulao, nome grandan, plenbloveblan poŝon kiun li elstaras de sia buŝo kiam en oestro (seks-ardo) por aserti dominecon kaj altiri inojn. Ĝi similas longan, ŝvelintan, rozkoloran langon pendantan el la flanko de ĝia buŝo.[10] Kameloj pariĝas estante kaj masklo kaj ino side sur la tero, kun la maskla muntado de malantaŭe. La masklo kutime ejakulas tri aŭ kvar fojojn ene de ununura sekspariĝa sesio.[11] Kameledoj estas la nuraj hufuloj kiuj pariĝas en sidpozicio.[12]

Jen kamelo, kiu estis montrita ĉe la dezerta festivalo Jaisalmer.

Vivmedio[redakti | redakti fonton]

Dromedaroj (Etiopio).

La baktria kamelo (Camelus bactrianus), rekonebla per siaj du ĝiboj, vivas ĉefe en centraziaj dezertoj.

La dromedaro (Camelus dromedarius) kun nur unu ĝibo vivas en Afriko (ĝis ĉirkaŭ 1° suda latitudo), sur la Araba Duoninsulo kaj en Centrazio ĝis la Hinda subkontinento. Tamen dum la 19-a jarcento oni alportis dromedarojn al Aŭstralio, kie ili rapide loĝiĝis en la dezerto kaj nun nombras inter 500 000 kaj 750 000 bestoj.

La dromedaro ekzistas nun preskaŭ nur kiel dombesto. Ankoraŭ ne certas ĉu ekzistis natura dromedaro aŭ ĉu ekzistis iu komuna praulo de kaj baktria kamelo kaj dromedaro.

Ĉu du aŭ tri specioj?[redakti | redakti fonton]

Nuntempe fakuloj konsideras, ke ekzistas tri specioj, nome la jenaj:[13][14]

Bildo Komuna nomo Scienca nomo Distribuado
2011 Trampeltier 1528.JPG Baktria kamelo Camelus bactrianus aldomigita; Centra Azio, inklude la historian regionon Baktrio.
Domestic Dromedary Merzouga.jpg Dromedaro / Araba kamelo Camelus dromedarius aldomigita; Mezoriento, Sahara Dezerto, kaj Afganio; enkondukita en Aŭstralio
Wild Bactrian camel on road east of Yarkand.jpg Natura baktria kamelo Camelus ferus Apartaj areoj de nordokcidenta Ĉinio kaj Mongolio
Kamelo transportanta varojn, Tang dinastio.

Dum multe da tempo la scienculoj estis supozintaj, ke la populacio aldomigita de la baktria kamelo estas rekta post-sekvo de la sama taksono al kiu apartenas la malmultaj kamelaroj kiuj ankoraŭ survivas en la centro de Azio, kiuj estis diskonigitaj fare de la rusa esploristo kaj geografo Nikolaj Prĵevalskij en la jaro 1878. Kaj pro tio oni parolis pri aldomigita taksono, kiu jam estis nomita science Camelus bactrianus, kaj ekde tiam nomita Camelus bactrianus bactrianus, dum la naturaj kamelaroj estis konsiderataj komponitaj de ekzempleroj kiuj ricevis la nomon Camelus bactrianus ferus, el kio "ferus" signifas "natura".

Kvankam la reguloj pri prioritato postulas, ke la plej antikva nomo — en tiu okazo nome tiu de la aldomigita populacio — estu tiu kiu devas esti uzata por nomi la specion, laŭ la Opinio 2027-a de la jaro 2003 fare de la Internacia Komisiono pri Zoologia Nomenklaturo, oni devus doni prioritaton al la nomoj de la naturaj originaj taksonoj anstataŭ al tiuj de iliaj aldomigitaj posteuloj. Male, la taksonomio estus indikanta la paradokson ke naturaj originaj populacioj estas posteulaj de tiuj aldomigitaj. Ekde tiu momento ambaŭ taksonoj ekestis nomitaj respektive Camelus ferus ferus ĉe la natura baktria kamelo, kaj Camelus ferus bactrianus ĉe la aldomigita baktria kamelo.[15]

La sistematika situacio ŝanĝiĝis kiam estis prezentataj novaj sciencaj analizoj. Genetika pruvaro de DNA de ekzemploj de felo elprenitaj de la restaĵoj de naturaj specimenoj trovitaj mortintaj, estis komparataj kun tiuj de specimenoj de la tradicie aldomigita populacio; la rezultoj estis rimarkindaj. En ĉiu ekzemplero de felo estis identigitaj du aŭ tri klaraj genetikaj diverĝoj inter ambaŭ taksono, montrantaj diferencon de ne malpli ol 3 %, kio indikas, ke ambaŭ apartenas al diferencaj specioj. Pro tio, Camelus bactrianus ne estis aldomigita el ekzempleroj de C. ferus, sed el ekzempleroj de alia specio, kiu, same kiel okazis ĉe la natura dromedaro (Camelus dromedarius), ne sukcesis elteni naturajn populaciojn ĝis nuntempe, pro kio tis genetika heredo restas nur en la aldomigitaj ekzempleroj.

Kiel komparo, la diferencoj inter la homoj kaj la Eta ĉimpanzo (Pan paniscus), estas nur de 2 %.[16]

Vivmaniero[redakti | redakti fonton]

Male al siaj sudamerikaj parencoj (lamoj, alpakoj, gvanakoj kaj vikunoj), la du kamelspecioj estas loĝantoj de kelkaj el la plej sekaj regionoj de la mondo. Ĉiuj kameloj estas specialistoj pri postvivo en dezertoj. Nur malmultaj grandaj bestoj kapablas postvivi en dezertoj.

Kameloj kapablas nutri sin per plantoj dornoriĉaj kaj salenhavaj. Sed, se estas neniu alia ili manĝos eĉ ostojn, haŭtojn aŭ viandaĵon kaj tendojn, sandalojn aŭ tukojn de iliaj posedantoj.

Ekologiaj kaj kondutaj adaptiĝoj[redakti | redakti fonton]

A leashed pack camel
La Korno de Afriko havas unu el la plej grandaj populacioj de kameloj el la mondo.[17]

Kameloj ne rekte stokas akvon en siaj ĝiboj kiel estas ofte supozita. La ĝiboj estas fakte rezervujoj de grasa histo: koncentriĝinte korpan grason en iliaj ĝiboj, ili minimumigas la izolan efikon kiun graso havus se distribuite laŭ la cetero de iliaj korpoj, kaj tio helpas al kameloj pluvivi en varmaj klimatoj.[18][19] Kiam tiu histo estas metaboligita, ĝi donas pli ol unu gramon da akvo por ĉiu gramo da graso prilaborita. Tiu grasa metaboligigo, liberigante energion, igas akvon vaporiĝi de la pulmoj dum spirado (kiam oksigeno estas postulata por la metabola procezo): totale, ekzistas neta malkresko en akvo.[20][21]

A portrait of a camel with a visibly thick mane
Kamela dika felo estas unu el ties multaj adaptoj kiuj helpas ilin en dezertaj kondiĉoj.

Kameloj havas serion de fiziologiaj adaptiĝoj kiuj permesas al ili elteni longajn tempodaŭrojn sen iu ekstera fonto de akvo.[19] Male al aliaj mamuloj, iliaj eritrocitoj estas ovalaj prefere ol cirklaj laŭ formo. Tio faciligas la fluon de eritrocitoj dum dehidratiĝo[22] kaj igas ilin pli bonaj ĉe eltenado de alta osmoza vario sen krevado dum trinkado de la grandaj kvantoj de akvo, kiujn kamelo de 600 kg povas trinki nome ĝis 200 l da akvo en tri minutoj.[23][24]

Kameloj povas elteni ŝanĝojn en korpotemperaturo kaj akvokonsumo kiuj senvivigus la plej multajn aliajn bestojn. Ilia temperaturo intervalas de 34 °C (93 °F) ĉe tagiĝo kaj konstante pliiĝoj ĝis 40 °C (104 °F) antaŭ sunsubiro, antaŭ ol ili malvarmetiĝas dum la nokto denove.[19] Konservi la cerban temperaturon ene de certaj limoj estas gravega por bestoj; por helpi tion, kameloj havas retan rimarkindan komplekson de arterioj kaj vejnoj kuŝanta tre proksime unu de la alia kiu utiligas kontraŭfluan sangotorenton por malvarmetigi sangon fluantan al la cerbo.[25] Kameloj malofte ŝvitas, eĉ kiam ĉirkaŭaj temperaturoj atingas 49 °C (120 °F).[6] Ĉiu ŝvito prefere okazas kiel vaporiĝo sur la haŭtonivelo ĉe la surfaco de ilia mantelo; la varmeco de vaporiĝo tial venas de korpovarmeco prefere ol ĉirkaŭa varmeco. Kameloj povas elteni perdi 25% de sia korpopezo al ŝvitado, dum la plej multaj aliaj mamuloj povas elteni nur proksimume 12-14% dehidratiĝon antaŭ korfiaska rezulto de cirkula tumulto.[24]

Aldomigo[redakti | redakti fonton]

Homo rajdanta sur kamelo, Tang dinastio.

Same kiel ĉe ĉevaloj antaŭ ties formorto en sia devenkontinento, kameloj etendiĝis el Ameriko al Azio tra Beringio, movante sin en la mala direkto de aliaj aziaj elmigradoj al Ameriko. Ili postvivis en la Malnova Mondo, kaj eventuale homoj aldomigis ilin kaj etendis ilin tutmonde. Same kiel okazis al multa alia megafaŭnao de Nordameriko, la originaj naturaj kameloj estis forbalaitaj dum la etendo de la unuaj indiĝenaj popoloj de Ameriko el Azio en Nordamerikon, antaŭ 10 ĝis 12 000 jaroj; kvankam fosilioj kiuj definitive pruvus ties ĉasadon neniam estis trovitaj.[26][27]

Plej el la kameloj postvivantaj nuntempe estas aldomigitaj aŭ eksaldomigitaj.[28][29] Kvankam sovaĝiĝitaj populacioj ekzistas en Aŭstralio, Barato kaj Kazaĥio, naturaj kameloj postvivas nur en la populacio de Natura baktria kamelo de la Gobia Dezerto.[7]

Homoj por la unua fojo aldomigis dromedarojn plej verŝajne en Somalio kaj en suda Arabio ĉirkaŭ la jaro 3000 a.K., kaj Baktriajn kamelojn en centra Azio ĉirkaŭ la jaro 2500 a.K.,[11][30][31][32] ekzemple en Ŝahr-e Suĥteh (konata ankaŭ kiel [La] brulita urbo), Irano.[33]

La studo de Martin Heide en 2010 pri la aldomigo de kameloj provizore konkludas, ke homoj jam estis aldomigintaj la baktrian kamelon almenaŭ ĉirkaŭ la mezo de la tria jarmilo ie oriente de la Zagros-montaro, kaj tiu praktiko poste moviĝis al Mezopotamio. Heide sugestas, ket mencioj de kameloj "en la patriarkaj rakontoj povus referenci, almenaŭ en kelkaj lokoj, al la Baktria kamelo", dum notas, ke la kamelo ne estas menciita en rilato al la fruaj setlejoj de Kanaano.[34]

Ĵusaj elfosadoj faritaj en la Timna valo de Lidar Sapir-Hen kaj Erez Ben-Yosef malkovris, ke tie eble estis la ostoj de la plej fruaj aldomigitaj kameloj iam trovitaj en la areo de Israelo aŭ eĉ ekster la Araba Duoninsulo, date el ĉirkaŭ la jaro 930 a.K. Tio havigis konsiderindan atenton de amaskomunikiloj, ĉar temas pri forta pruvaro, ke la rakontoj pri Abrahamo, Jakobo, Esav, kaj Jozefo estis verkitaj post tiu epoko.[35][36]

La ekzistado de kameloj en Mezopotamio — sed ne en la landoj de orienta Mediteraneo — ne estas nova ideo. La historiisto Richard Bulliet ne kredis, ke la porokaza mencio de kameloj en la Biblio signifas, ke aldomigitaj kameloj estis oftaj en Palestino en tiu epoko.[37] La arkeologo William F. Albright, kiu verkis eĉ pli frue, vidis la kamelojn de la Biblio kiel anakronismo.[38]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Tekstiloj[redakti | redakti fonton]

Dezertaj triboj kaj Mongoliaj nomadoj uzas kamelhararon por tendoj, jurtoj, vestoj, litoj kaj aliaj akcesoraĵoj. Kameloj havas eksterajn ŝirmajn harojn kaj mildan internan felon, kaj la fibroj povas esti klasigitaj laŭ ties koloro kaj laŭ la aĝo de la animalo. La ŝirmaj haroj povas esti premitaj por ties uzado kiel akvimunaj manteloj por la paŝtistoj, dum la pli milda hararo estas uzata por pli luksaj varoj.[39] La fibroj povas esti spinitaj por ties uzado en teksado aŭ konvertita en fadenoj por manfarita punto. Pura kamelhararo estas registrita kiel uzata por vestaĵoj en Okcidento el la 17-a jarcento antaŭen, kaj el la 19-a jarcento ankaŭ mikso de lano kun kamelhararo estis uzita.[40]

Milituzado[redakti | redakti fonton]

Speciala kamelaro de la Limsekureca Forto BSF dum la Tago de Respubliko en Barato, Nov-Delhio (2004).
A painting of soldiers on camels
Kamelkorpuso en Magdhaba, Egipto, 23a de Decembro 1916, de Harold Septimus Power (1925).

Ĉirkaŭ almenaŭ 1200 a.K. aperis la unuaj kamelseloj, kaj la Baktria kamelo povis esti ekrajdita. La unua tipo de selo estis metita sur la dorso de la kamelo, kaj la kontrolo de la Baktria kamelo estis plenumita pere de bastono. Tamen, inter 500 kaj 100 a.K., baktriaj kameloj estis ekuzitaj por milito. Novaj seloj, kiuj estis neflekseblaj kaj ligitaj, estis metitaj super la ĝiboj kaj dividis la pezon de la rajdanto laŭlonge de la animalo. En la 7-a jarcento a.K. la militista araba selo evoluis, kio denove iomete plibonigis la seldesegnon.[41][42]

Militistaj fortoj estis uzantaj kamelan kavalerion en militoj tra Afriko, Mezoriento, kaj en nuntempa Limsekureca Forto (BSF) de Barato (kvankam ekde 2012 la BSF planis la anstataŭon de kameloj pere de ĉiu-terenaj vehikloj). La unua dokumentata uzado de kamelkavalerioj okazis en la Batalo de Karkar en la jaro 853 a.K.[43][44][45] Armeoj uzis kamelojn ankaŭ kiel tirbestojn anstataŭ ĉevalojn kaj mulojn.[46][47]

La Orienta Romia Imperio uzis helpofortojn konatajn kiel dromedarii, kiujn la romianoj rekrutis en dezertaj provincoj.[48][49] Tiuj kameloj estis uzitaj ĉefe en batalo ĉar ili kapablis fortimigi ĉevalojn deproksime (ĉevaloj timas la odoron de kameloj),[12] nome kvalito fame uzita de persaj Akemenidoj luktantaj kontraŭ Lidio en la Batalo de Timbra (547 a.K.).[50][51][52]

19-a kaj 20-a jarcentoj[redakti | redakti fonton]

A photo of Bulgarian military-transport camels in 1912
Kamelkaravano de la Bulgaria Armeo dum la Unua Balkana milito, 1912.

La Usona Armeo establis la Usonarmean Kamelkorpuson, kun sidejo en Kalifornio, fine de la 19-a jarcento.[12] Oni povas vidi ankoraŭ stalojn en la armilejo "Benicia Arsenal" en Benicia, Kalifornio, kie ili nuntempe utilas kiel la Benicia Historia Muzeo.[53] Kvankam la eksperimenta uzado de kameloj estis vidita kiel sukceso (fakte John B. Floyd, Sekretario de Milito en 1858, rekomendis, ke oni kolektu financojn por akiri plian milon da kameloj), la eksplodo de la Usona Enlanda Milito en 1861 vidis la finon de la Kamelkorpuso: Teksaso iĝis parto de la Konfederacio, kaj plej el la kameloj estis lasitaj vagantaj en la dezerto.[47]

Francio kreis méhariste kamelkorpuson en 1912 kiel parto de la Afrika Armeo en Saharo[54] por klopodi pli grandan kontrolon super la kamel-rajdantaj Tuaregoj kaj Araboj insurekciantaj, ĉar antaŭaj klopodoj venki ilin perpiede rezultis malsukcesaj.[55] La Liberfrancia Kamelkorpuso luktis dum la Dua Mondmilito, kaj kamel-rajdaj unuoj restis serve ĝis la fino de la franca regado super Alĝerio en 1962.[56]

En 1916, la britoj kreis la Imperian Kamelkorpuson. Ĝi estis dekomence uzata por lukti kontraŭ la Sanusioj, sed estis poste uzata en la Militkampanjo en Sinajo kaj Palestino en la Unua Mondmilito. La Imperia Kamelkorpuso enhavis infanterianojn kiuj rajdis surkamele por translokigo tradezerte, kvankam ili elrajdis por batalo kaj luktis perpiede. Post Julio 1918, la Korpuso ekestis neatentita, ne ricevis plifortigojn, kaj finfine estis formale dismuntita en 1919.[57]

En la Unua Mondmilito, la Brita Armeo kreis ankaŭ la Egiptan Kameltransportan Korpuson, kiu konsistis el grupo de egiptaj kamelkondukistoj kaj iliaj kameloj. Tiu Korpuso helpis por britaj militoperacoj en Sinajo, Palestino, kaj Sirio transportante liveraĵojn al la trupoj.[58][59][60]

La Somalilanda Kamelkorpuso estis kreata de koloniaj aŭtoritatoj en Brita Somalilando en 1912; ĝi estis dismuntita en 1944.[61]

Baktriaj kameloj estis uzitaj de fortoj el Rumanio dum la Dua Mondmilito en Kaŭkazio.[62] En la sama epoko sovetuniaj unuoj operacantaj ĉirkaŭ Astraĥano en 1942 adoptis lokajn kamelojn kiel tirbestoj pro malabundo de kamionoj kaj ĉevaloj, kaj retenis ilin eĉ post foriri el la areo. Spite grandajn perdojn, kelkaj el tiuj kameloj venis okcidenten tiom malproksime kiom ĝis Berlino mem.[63]

La Bikaner Kamelkorpuso de Brita Hindio luktis kun la Brita Hindia Armeo en la Unua kaj en la Dua Mondmilitoj.[64]

La rotoj Tropas Nómadas (Nomadaj Trupoj) estis asista regimento de Okcidentsaharaj tribanoj servantaj en la kolonia armeo en la Hispana Saharo (nuntempe Okcidenta Saharo). Funkcianta ek de la 1930-aj jaroj ĝis la fino de la hispana restado en la teritorio en 1975, la Tropas Nómadas estis ekipitaj per malgrandaj armiloj kaj estritaj de hispanaj oficiroj. Tiu unuo kontrolis malproksimajn lokojn kaj foje faris patrolojn kamelrajde.[65][66]

Nutruzado[redakti | redakti fonton]

Lakto[redakti | redakti fonton]

Kameloj ĉe Ĥan kaj malnova ponto, en Lajĝun, Palestino (nuntempe en Israelo) - 1870-aj jaroj.
Kamelido dum mamnutrado.

Kamelina lakto estas bazmanĝaĵo de dezertaj nomadaj triboj kaj estas foje konsiderata propra manĝaĵo mem; nomado povas vivteni sin nur el kamelina lakto dum preskaŭ unu monato.[12][67][68][69]

Kamelina lakto povas facile konvertita en jogurto, sed povas estis konvertita en butero nur se ĝi estas unue acidigita, batita, kaj ricevas klarigilon.[12] Ĝis ĵuse, kamellakto ne povis esti konvertita en kamel-fromaĝo ĉar kazeigiloj ne kapablis koaguli la laktajn proteinojn por ebligi la kolektadon de kazeo.[70] Disvolvigante pli ŝparema uzado de la lakto, la FAO komisiis Profesoron J.P. Ramet de la "École Nationale Supérieure d'Agronomie et des Industries Alimentaires", kiu kapablis produkti kazeon pere de la aldono de kalcia fosfato kaj vegetala kazeigilo en la 1990-aj jaroj.[71] La fromaĝo produktita el tiu procezo havas malaltajn nivelojn de kolesterolo kaj estas facile digestebla, eĉ fare de la netoleremuloj al laktozo.[72][73]

Kamelina lakto povas ankaŭ estis konvertita en glaciaĵo.[74][75]

Viando[redakti | redakti fonton]

Somalia kamelviando kun rizo.
Kamelvianda pulao, el Pakistano.

Kameloj havigas manĝaĵon en la formo de viando kaj lakto (Tariq et al., 2010).[76] Proksimume 3.3 milionoj da kameloj kaj kamelidoj estas buĉataj ĉiujare por akiri viandon tutmonde.[77] Kamelkorpo povas havigi substancan kvanton de viando. Maskla dromedaro povas pezi 300–400 kg, dum maskla baktria kamelo povas pezi ĝis 650 kg. Dromedarino pezas malpli ol masklo, game inter 250 kaj 350 kg.[11] La brustoj, ripaĵoj kaj dorsaĵoj estas inter la preferataj partoj, kaj la ĝibo estas konsiderata delikataĵo.[78] La ĝibo enhavas "blankan kaj palan grason", kiu povas esti uzata por fari la ĥli (konservota viando) de ŝafo, bovo aŭ kamelo.[79] Aliflanke, la kamelinaj lakto kaj viando estas riĉaj en proteinoj, vitaminoj, glikogeno, kaj aliaj nutrantoj kio faras ilin esence en la dieto de multaj personoj. Pro la kemia kompono kaj la kvalito de la viando, la dromedara kamelo estas la preferata speco por viandoproduktado. Ĝi bone kongruas kun la aridaj areoj pro siaj maloftaj fiziologiaj kutimoj kaj karakteroj, kiuj inkludas toleremon al ekstremaj temperaturoj, radiado el la suno, malabundo de akvo, kruta pejzaĝo kaj malalta vegetaĵaro.[80] Estas registrita, ke la kamela viadno gustas kiel aspra bovo, sed pli aĝaj kameloj povas gusti pli aspre,[8][11] kvankam la kamela viando des pli moliĝas ju pli estas kuirata.[81] La Oficia Klubo de Abudabio servas kamelviandan hamburgeron miksita kun bova aŭ ŝafa graso por plibonigi la teksturoj kaj la guston.[82] En Karaĉio, Pakistano, kelkaj restoracioj preparas "nihari" el kamelviando.[83] Specialistaj kamelbuĉistoj havigas bonkvalitajn tranĉaĵojn, el kiuj la ĝibo estas konsiderta la plej populara.[84]

La kamelviando estis manĝita dum jarcentoj. Ĝi estis registrita de antikvgrekaj verkistoj kiel disponebla pledo en bankedoj en antikva Persio, kutime tuta rostita.[85] La Romia imperiestro Heliogabalo ŝategis la kamelan kalkanon.[67] La kamelviando estas manĝata ĉefe en kelkaj regionoj, kiel Eritreo, Somalio, Ĝibutio, Saudarabio, Egiptio, Sirio, Libio, Sudano, Etiopio, Kazaĥio, kaj en aliaj aridaj regionoj en kiuj alternativaj formoj de proteinoj povas esti limigitaj aŭ en kiuj la kamelviando kavis longan kulturan historion.[11][67][78] Ankaŭ la kamela sango estas konsumebla, kiel ekzemple inter paŝtistoj de norda Kenjo, kie la kamela sango estas trinkata kun lakto kaj funkcias kiel ŝlosila fonto de fero, vitamino D, saltoj kaj mineraloj.[11][78][86]

Studo de 2005 publikigita kune fare de la Sauda Ministerio de Sano kaj la Usonaj Centroj por Kontrolo kaj Evitado de Malsanoj detaligas kvar okazojn de homa bubona plago rezultintaj el la ingestado de nekuirita kamelhepato.[87]

Aŭstralio[redakti | redakti fonton]

Kamelviando estas ankaŭ foje trovita en la aŭstralia kuirarto: por ekzemplo, kamelaj lasanjoj estas disponeblaj en Alice Springs.[85][86] Aŭstralio ankaŭ eksportis kamelviandon, ĉefe al Mezoriento sed ankaŭ al Eŭropo kaj Usono, dum multaj jaroj.[88] Tiu viando estas tre populara inter nordafrikaj aŭstralianoj, kiel ekzemple Somaloj, kaj ankaŭ aliaj aŭstralianoj estis aĉetantaj ĝin. La sovaĝa naturo de la animaloj rezultas en la fakto, ke ili produktas diferencan tipon de viando al la farme breditaj kameloj en aliaj partoj de la mondo,[89] kaj ĝi estas tre serĉata ankaŭ pro la fakto ke ĝi estas sen-malsana, kaj de unika genetika grupo. La peto estas pli granda ol la disponeblo, kaj kelkaj registaroj okupiĝas por ke ne tiom multaj kameloj estu buĉitaj, sed male redirektas la koston de la buĉado al la disvolvigo de la merkato. Aŭstralio havas sep kamelsektorojn, kiuj produktas lakton, fromaĝon kaj produktojn por haŭtozorgado krom viandojn.[90]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. PIV2, p.518.
  2. llama, Century Dictionary and Cyclopedia, alirita la 28an de Novembro 2012 http://www.wordnik.com/words/llama
  3. (2010) “Important ectoparasites of Alpaca (Vicugna pacos)”, Acta Veterinaria Scandinavica 52 (Suppl 1), p. S17. doi:10.1186/1751-0147-52-S1-S17. Alirita 28a Novembro 2012.. 
  4. The New Oxford American Dictionary, 2a eldono, camel, Oxford University Press, Inc, 2005
  5. . camel. Online Etymology Dictionary. Alirita 28a de Novembro 2012.
  6. 6,0 6,1 Arabian (Dromedary) Camel. National Geographic. National Geographic Society. Alirita 25a Novembro 2012.
  7. 7,0 7,1 Bactrian Camel: Camelus bactrianus. National Geographic. Alirita 28a de Novembro 2012.
  8. 8,0 8,1 The amazing characteristics of the camels. Camello Safari. Alirita 26a Novembro 2012.
  9. How Fast Can Camels Run and How Long Can They Run For?. Big Site of Amazing Facts. Alirita 29a Novembro 2012.
  10. (18 December 2011) “Camel bite injuries in United Arab Emirates: A 6 year prospective study”, Injury (Epub ahead of print) 43 (9), p. 1617. doi:10.1016/j.injury.2011.10.039. “The male mature camel has a specialized inflatable diverticulum of the soft palate called the "Dulla". and During rutting the Dulla enlarges on filling with air from the trachea until it hangs out of the mouth of the camel and comes to resemble a pink ball. This occurs in only the one-humped camel. Copious saliva turns to foam covering the mouth as the male gurgles and makes metallic sounds. [6 citaĵoj al 5 referencoj nuligitaj]”. 
  11. 11,0 11,1 11,2 11,3 11,4 11,5 Mukasa-Mugerwa, E.. (1981) The Camel (Camelus Dromedarius): A Bibliographical Review, International Livestock Centre for Africa Monograph 5. Ethiopia: International Livestock Centre for Africa, p. 1, 3, 20–21, 65, 67–68.
  12. 12,0 12,1 12,2 12,3 12,4 Bactrian & Dromedary Camels. Factsheets. San Diego Zoo Global Library (Marto 2009). Alirita 4a de Decembro 2012.
  13. (2019-09-18) “Old World camels in a modern world – a balancing act between conservation and genetic improvement”, Animal Genetics 50 (6), p. 598–612. doi:10.1111/age.12858. 
  14. (2014) “Genetic diversity and population structure of Mongolian domestic Bactrian camels (Camelus bactrianus)”, Anim Genet 45 (4), p. 550–558. doi:10.1111/age.12158. 
  15. Gentry, A., Clutton-Brock, J. kaj Groves, C. P. (2004) The naming of wild animal species and their domestic derivatives. Journal of Archaeological Science 31: 645-651.
  16. Hecht,Jeff (19a de majo 2003). «Chimps are human, gene study implies». New Scientist.
  17. Bernstein, William J.. (2009) A Splendid Exchange: How Trade Shaped the World. Grove Press. ISBN 9780802144164.
  18. . 20 Things You Didn't Know About... Fat | Obesity. DISCOVER Magazine (5a Januaro 2009). Alirita 7a de Marto 2009.
  19. 19,0 19,1 19,2 Roberts, Michael Bliss Vaughan. (1986) Biology: A Functional Approach. Nelson Thornes, p. 234–235, 241. ISBN 9780174480198.
  20. . What secrets lie within the camel's hump?. Lund University. Alirita 7a de Januaro 2008.
  21. Rastogi, S. C.. (1971) Essentials Of Animal Physiology. New Age International, p. 180–181. ISBN 9788122412796.
  22. (1976) “Unique properties of the camel erythrocyte membraneII. Organization of membrane proteins”, Biochimica et Biophysica Acta (BBA) – Biomembranes 426, p. 647–58. doi:10.1016/0005-2736(76)90129-2. 
  23. Dromedary. Hannover Zoo. Arkivita el la originalo je 25a de Oktobro 2005. Alirita 8a de Januaro 2008.
  24. 24,0 24,1 Halpern, E. Anette. (1999) “Camel”, Deserts. University of Oklahoma Press, p. 96–97. ISBN 9780806131467.
  25. Inside Nature's Giants. Channel 4 (UK) documentary. Transmitita la 30an de Aŭgusto 2011
  26. Worboys, Graeme L.; Francis, Wendy L.; Lockwood, Michael (30a de Marto 2010). Connectivity Conservation Management: A Global Guide. Earthscan. p. 142. ISBN 9781844076048.
  27. MacPhee, Ross D. E.; Sues, Hans-Dieter (30 June 1999). Extinctions in Near Time: Causes, Contexts, and Consequences. Springer. pp. 18, 20, 26. ISBN 9780306460920.
  28. . Camelus bactrianus. Animal Diversity Web. University of Michigan Museum of Zoology (2000). Arkivita el la originalo je 26a de Majo 2013. Alirita 4a de Decembro 2012.
  29. Walker, Matt, "Wild camels 'genetically unique'", BBC, 22a de Julio 2009.
  30. Scarre, Chris. (15a de Septembro 1993) Smithsonian Timelines of the Ancient World. London: D. Kindersley. ISBN 978-1-56458-305-5. “Both the dromedary (the seven-humped camel of Arabia) and the Bactrian camel (the two-humped camel of Central Asia) had been domesticated since before 2000 BC.”.
  31. Bulliet, Richard. [1975] (20a de Majo 1990) The Camel and the Wheel, Morningside Book Series. Columbia University Press. ISBN 978-0-231-07235-9. “As has already been mentioned, this type of utilization [camels pulling wagons] goes back to the earliest known period of two-humped camel domestication in the third millennium B.C.”.—Nou, ke Bulliet havas multe pli da referencoj al frua uzado de kameloj
  32. Richard, Suzanne. (2003) Near Eastern Archaeology: A Reader. ISBN 9781575060835.
  33. . Camels. About.com Archaeology. Arkivita el la originalo je 5a de Januaro 2014. Alirita 6a de Februaro 2014.
  34. (2011) “The Domestication of the Camel: Biological, Archaeological and Inscriptional Evidence from Mesopotamia, Egypt, Israel and Arabia, and Literary Evidence from the Hebrew Bible”, Ugarit-Forschungen 42, p. 367–68. 
  35. Hasson, Nir, "Hump stump solved: Camels arrived in region much later than biblical reference", 17an de Januaro, 2014.
  36. (2013) “The Introduction of Domestic Camels to the Southern Levant: Evidence from the Aravah Valley”, Tel Aviv 40 (2), p. 277–285. doi:10.1179/033443513x13753505864089. Alirita 16a de Februaro 2014.. 
  37. Dias, Elizabeth, "The Mystery of the Bible's Phantom Camels", 11a de Februaro, 2014.
  38. (2011) “The Domestication of the Camel: Biological, Archaeological and Inscriptional Evidence from Mesopotamia, Egypt, Israel and Arabia, and Literary Evidence from the Hebrew Bible”, Ugarit-Forschungen 42, p. 368. 
  39. Petrie, OJ. (1995) Harvesting of textile animal fibres. Food and Agriculture Organization of the United Nations. ISBN 978-92-5-103759-1.
  40. Cumming, Cunnington, Cunnington, Valerie, CW and PE. (2010) The Dictionary of Fashion History. Oxford: Bloomsbury. ISBN 9781847887382.
  41. (2004) “Transportation”, The Seventy Great Inventions of the Ancient World. London: Thames & Hudson, p. [htt://archive.org/details/seventygreatinve0000unse/e/150 150–152]. ISBN 978-0-500-05130-6.
  42. Baum, Doug, 1a de Novembro 2018, The Art of Saddling a Camel [1] en gazeto Saudi Aramco World, 10a de Decembro 2018
  43. Gabriel, Richard A.. (2007) Soldiers' Lives Through History: The Ancient World. Greenwood Publishing Group. ISBN 9780313333484.
  44. Bhatia, Vimal, "BSF to ditch camels to ride sand scooters", The Times of India, 23a de Julio 2012.
  45. Gann, Lewis Henry. (1972) Africa and the World: An Introduction to the History of Sub-Saharan Africa from Antiquity to 1840. University Press of America. ISBN 9780761815204. “The camel was acclimatized in Egypt long before the time of Christ and was subsequently adopted by the Berbers of the desert, who used camel cavalry to fight the Romans. The Berbers spread the use of the camel across the Sahara.”.
  46. Fleming, Walter L., "Jefferson Davis's Camel Experiment", The Popular Science Monthly, Bonnier Corporation, February 1909, paĝo 150.
  47. 47,0 47,1 Mantz, John. (20a de Aprilo 2006) “Camels in the Cariboo”, Frontier Days in British Columbia. Heritage House Publishing Co, p. 51–54. ISBN 9781894384018.
  48. Southern, Pat. (1a de Oktobro 2007) The Roman Army: A Social and Institutional History. Oxford University Press. ISBN 9780195328783.
  49. Nicolle, David. (26 March 1991) The Desert Frontier, Rome's Enemies 5. Osprey Publishing. ISBN 9781855321663. “Nevertheless the military prowess of desert peoples impressed the Romans, who recruited large numbers as auxiliary cavalry and archers. In addition to providing the Roman Army with its best archers, the Easterners (largely Arabs but generally known as 'Syrians') served as Rome's most effective dromedarii or camel-mounted troops.”.
  50. Potts, Danel. "Bactrian Camels and Bactrian-Dromedary Hybrids". Silkroad. 3 (1). Arkivita el la originalo en 2016-06-23. Alirita la 27an de Decembro 2020.
  51. Herodoto (440 a.K.). The History of Herodotus, Rawlinson, George (trad.). “He collected together all the camels that had come in the train of his army to carry the provisions and the baggage, and taking off their loads, he mounted riders upon them accoutred as horsemen. These he commanded to advance in front of his other troops against the Lydian horse; behind them were to follow the foot soldiers, and last of all the cavalry. When his arrangements were complete, he gave his troops orders to slay all the other Lydians who came in their way without mercy, but to spare Croesus and not kill him, even if he should be seized and offer resistance. The reason why Cyrus opposed his camels to the enemy's horse was because the horse has a natural dread of the camel, and cannot abide either the sight or the smell of that animal. By this stratagem he hoped to make Croesus's horse useless to him, the horse being what he chiefly depended on for victory. The two armies then joined battle, and immediately the Lydian war-horses, seeing and smelling the camels, turned round and galloped off; and so it came to pass that all Croesus's hopes withered away.”.
  52. Cameliers and camels at war. New Zealand History online. History Group of the New Zealand Ministry for Culture and Heritage (30a de Aŭgusto 2009). Arkivita el la originalo je 16a de Marto 2012. Alirita 5a de Decembro 2012.
  53. The Posts at Benicia. The California State Military Museum. Arkivita el la originalo je 28a de Septembro 2012. Alirita 4a de Decembro 2012.
  54. Vitrine N° 108 (partie droite): LES PELOTONS MEHARISTES (france). Musée de l'infanterie. Arkivita el la originalo je 26a de Majo 2013. Alirita 5a de Decembro 2012.
  55. Hall, Bruce S.. (6a de Junio 2011) A History of Race in Muslim West Africa, 1600–1960. Cambridge University Press. ISBN 9781107002876.
  56. Guillaume, Philippe, "L'incroyable épopée des méharistes français", 16a de Junio 2012. (france)
  57. Cameliers and camels at war. New Zealand History online, p. 1, 2, 4, 5. History Group of the New Zealand Ministry for Culture and Heritage (30a de Aŭgusto 2009). Arkivita el la originalo je 16a de Marto 2012. Alirita 5a de Decembro 2012.
  58. Woodward, David R.. (2006) Hell in the Holy Land: World War I in the Middle East. University Press of Kentucky, p. [htt://archive.org/details/hellholylandworl00wood/e/n50 36], 39, 43, 56, 133. ISBN 9780813123837.
  59. Murray, Archibald James. (1920) Sir Archibald Murray's despatches (Junio 1916 – Junio 1917). J.M. Dent. “A great deal of the work of supplying the troops on both fronts has been done by the Camel Transport Corps”.
  60. McGregor, Andrew James. (30a de Majo 2006) A Military History of Modern Egypt: From the Ottoman Conquest to the Ramadan War. Greenwood Publishing Group. ISBN 9780275986018.
  61. Federal Research Division. (30a de Junio 2004) Somalia a Country Study, 3‑a eldono, Area handbook series, Kessinger Publishing, p. 230–231. ISBN 9781419147999.
  62. Romanian troops using camels. WWII in Color. Arkivita el la originalo je 2013-09-21.
  63. "Our Soviet camel..."
  64. Jupiter Infomedia Ltd, , "Bikaner Camel Corps, Presidency Armies in British India", IndiaNetzone, 28a de Novembro 2012.[rompita ligilo]
  65. (Decembro 2007) “Sons of the Clouds”, Red Pepper. Alirita 6a de Decembro 2012.. 
  66. Hermandad de Veteranos Tropas Nómadas del SáharaLos Medios (hispane). Historia: Agrupación de Tropas Nómadas. Arkivita el la originalo je 21a de Septembro 2013. Alirita 6a de Decembro 2012.
  67. 67,0 67,1 67,2 Davidson, Alan. (15a de Oktobro 2006) The Oxford Companion to Food, 2‑a eldono, Oxford University Press, USA, p. 68, 129, 266, 762. ISBN 978-0192806819.
  68. Bulliet, Richard W.. (1975) The Camel and the Wheel. Columbia University Press, p. [htt://archive.org/details/camelwheel0000bull/e/23 23], 25, 28, 35–36, 38–40. ISBN 9780231072359.
  69. Camel Milk. Milk & Dairy Products. FAO's Animal Production and Health Division (25a de Septembro 2012). Arkivita el la originalo je 1a de Novembro 2012. Alirita 6a de Decembro 2012.
  70. Ramet. Camel milk and cheese making.
  71. Fresh from your local drome'dairy'?. Food and Agriculture Organization (6a de Julio 2001). Arkivita el la originalo je 26a de Januaro 2012.
  72. Ramet. Methods of processing camel milk into cheese.
  73. . In Mongolian the Word 'Gobi' Means 'Desert'. Arkivita el la originalo je 3a de Marto 2013. Alirita 6 December 2012. “As evening approaches we are offered camel meat boats, dumplings stuffed with a finely chopped mixture of meat and vegetables, followed by camel milk tea and finally, warm fresh camel's milk to aid digestion and help us sleep.”.
  74. "Netherlands' 'crazy' camel farmer", BBC, 5a de Novembro 2011.
  75. Al Ain Dairy launches camel-milk ice cream (angle). Alirita 2019-02-22.
  76. Tariq, M., Rabia, R., Jamil, A., Sakhwat, A., Aadil, A., & Muhammad S., 2010. Minerals and Nutritional Composition of Camel (Camelus Dromedarius) Meat in Pakistan. Journal- Chemical Society of Pakistan, Vol 33(6).
  77. FAOSTAT. Alirita 2019-10-25.
  78. 78,0 78,1 78,2 Yagil. Camels Products Other Than Milk.
  79. Madame Guinaudeau. (2003) Traditional Moroccan Cooking: Recipes from Fez. London: Serif. ISBN 978-1-897959-43-5.
  80. Aleme, A., D., 2013. A Review of Camel Meat as a Precious Source of Nutrition in some part of Ethiopia. Agricultural Science, Engineering and Technology Research. Vol. 1, No. 4, Decembro 2013, PP: 40–43. Disponebla rete en Agricultural Science, Engineering and Technology Research. Arkivita el la originalo je 2016-12-03. Alirita 2016-12-03..
  81. Rubenstein, Dustin, "How to Cook Camel", 23a de Julio 2010.
  82. Arthur, Rick, "The Instant Expert: camels, the ships of the desert", Abu Dhabi Media, 4a de Januaro 2012.
  83. Jasra, Abdel Wahid. (2000) Socio-economics of camel herders in Pakistan. The Camel Applied Research and Development Network.
  84. Anyone for camel meat? One hump or two? Archived 2017-01-26 at the Wayback MachineThe Guardian, Word of Mouth
  85. 85,0 85,1 . Camel burgers in Abu Dhabi. Time Out Abu Dhabi (17a de Septembro 2012). Arkivita el la originalo je 27a de Septembro 2013. Alirita 7a de Decembro 2012.
  86. 86,0 86,1 Webster, George, "Dubai diners flock to eat new 'camel burger'", CNN World, CNN, 9a de Februaro 2010.
  87. (2005) “Plague from eating raw camel liver”, Emerging Infectious Diseases 11 (9), p. 1456–7. doi:10.3201/eid1109.050081. 
  88. . SA hits world camel meat supply hump (14a de Junio 2010). Alirita 27a de Aprilo 2020.
  89. . Australians urged to develop taste for camel meat (7a de Aŭgusto 2015). Alirita 27a de Aprilo 2020.
  90. . The beasts that beat the drought: Camels sought after for meat, milk and cheese (22a de Marto 2020). Alirita 27a de Aprilo 2020.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Plia legado[redakti | redakti fonton]

  • Gilchrist, W. (1851). A Practical Treatise on the Treatment of the Diseases of the Elephant, Camel & Horned Cattle: with instructions for improving their efficiency; also, a description of the medicines used in the treatment of their diseases; and a general outline of their anatomy'. Calcutta: Military Orphan Press.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Camel en la angla Vikipedio.


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.