Jurto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mongola jurto antaŭ la Montaro Gurvan Sajĥan.

Jurto (de la tjurka vorto yurt, yurta por „nomada loĝloko“) aŭ gero (de la mongola vorto ger por „hejmo“) estas portebla ronda tendo el ligna framo kaj felta tegmento, en kiu tipe loĝas nomadoj vivantaj en herbejoj kaj stepoj de Centra Azio, sed ĝi estas ankaŭ populara en okcidentaj alternativuloj. La jurto tre taŭgas por la nomada vivstilo, ĉar ĝi estas facile muntebla kaj transportebla. Krome ĝi efike protektas kontraŭ la malvarmo, varmego, pluvoj kaj forta vento.

Konstruado[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj jurtoj konsistas el pligrandiĝebla ligna cirkla kadro portante feltan kovrilon. La felto estas farita el la lano de ŝafoj. La ligno por fari la eksteran strukturon ne troviĝas sur la senfruktaj stepoj. Jurto estas dezajnita por esti facile malkonstruebla kaj kies partoj estu kompakte porteblaj sur kameloj aŭ gruntbovoj por esti rekonstruataj en alia restadejo. Kompleta konstruo daŭras ĉirkaŭ 2 horojn.

Fotogalerio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Jarango

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]