Tendo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tendo

Tendo estas movebla loĝejo el ŝtofo. Ankaŭ ĝi plejofte enhavas bastonojn aŭ arkojn por formiĝi.

Laŭ Francisko Azorín tendo estas Portebla loĝilo el tolo, felo.[1] Li indikas etimologion el la latina tentus, tenta, el tendere (etendi). Kaj li aldonas la terminon tendaro, por aro de tendoj en lakamparo por militistoj, sportistoj, k.a.[2]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Tendo estadas kun skeleto el rektaj bastonoj aŭ kun skeleto el arkoj. Rektaj bastonoj estis unue lignaj, poste el fero kaj fone el alumino. Arkoj estas el karbona fibro aŭ vitra fibro. Tendoj estas uzataj en armeo, skoltismo, postkatastrofa helpo, vojaĝantaj spektakloj kaj turismo.

Tendoj malsamas laŭ formo kaj nombro da loĝantoj.

Laŭ formo distingeblas:

  • kanadaj tendoj: kun triangula fasado.
  • domformaj tendoj: pli malpli kuboformaj
  • iglaj tendoj: kun almenaŭ du interkruciĝantaj arkoj.
  • tunelaj tendoj: kun almenaŭ du paralelaj arkoj.

Laŭ la nombro de loĝantoj: ekde 1 ĝis kelkdek.

Ankaŭ ekzistas tendoj por aĵoj kaj por spektakloj, ekzemple cirkoj.

Ĉar tendo estas movebla, ĝenerale pli bonas, se ĝi estas malpli peza kaj oni strebas al la malpezeco. Pro progreso en materialoj kutima pezo de tendo por tri homoj malpligrandiĝis de 12 kg en 1940 ĝis 3 kg en 2000.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Specoj de tendoj
Ĉiujara tendaro

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 199.
  2. Azorín, samloke.