Glaciaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ice cream with whipped cream, chocolate syrup, and a wafer (cropped).jpg
Glaciaĵo kun ŝaŭmkremo, ĉokolada siropo kaj oblato
Itala glaciaĵo en Romo
Glaciaĵvendisto sur biciklo en Indonezio
Japana moĉi-glaciaĵo
Barata glaciaĵo Kolfi

Glaciaĵo estas glaciigita kremo, ofte kun fruktaj aŭ aliaj ingrediencoj. Veganaj glaciaĵoj uzas anstataŭ bestlakta kremo diversajn plantlaktojn, tofuon, aŭ bananon.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

Faraonoj en antikva Egiptujo konis fruktosukojn malvarmigitajn de neĝo. Sed al glaciaĵo, kiun ni konas hodiaŭ, tio apenaŭ similis. Ni scias ankaŭ, ke angla reĝo Jakobo la 2-a havigis al si ion similan al glaciaĵo jam en la jaro 1686. Karolo la 2-a, pli aĝa frato de Jakobo, manĝis glaciaĵon ankoraŭ pli frue, en la jaro 1660, en sia pariza ekzilo. Ni eĉ scias, ke ŝatanto de glaciaĵo estis ankaŭ George Washington, la unua prezidanto de Usono.

Produktadon de glaciaĵo verŝajne ebligis invento de Blasius Villafranco el Romo. En la jaro 1550 li eltrovis, ke eblas atingi punkton de frosto, se oni almetas al neĝo pecon de salpetrosalo. Danke al tio li sukcesis produkti glaciigitan kreman miksaĵon.

La unua permana produktilo de glaciaĵo estis inventita en la jaro 1846. En la jaro 1851 Jacob Fussell, liveranto de lakto el Baltimore, rimarkis, ke en iuj jarsezonoj laktokremo ne estas multe aĉetata. Li komencis profiti la neaĉetitan kremon produktante el ĝi glaciaĵon. Li poste liveris ĝin ankaŭ al aliaj laktovendistoj. Li mem fondis la unuan fabrikon de glaciaĵo. En Londono estis tia fabriko fondita en la jaro 1870 danke al granda nombro de italaj almigrintoj, kiuj venis ĉi tien tiutempe. Ili baldaŭ fariĝis konataj vendistoj de glaciaĵo, kiujn oni nomis hokey-pokey men, ĉar ili vokis itale Ecco un pocco, kio signifas" "jen estas peco". Korneton por glaciaĵo inventis itala almigrinto en Usonon, Italo Marcioni, kiu en la jaro 1903 patentis ĝin.

En Britio, glaciaĵo fariĝis vere populara en la jaro 1922, kiam Thomas Wall, produktanto de kolbasetoj en Acton, komencis havi problemojn, kiel okupi siajn laboristojn en someraj monatoj, kiam oni vendis la kolbasetojn multe malpli aktive. Li decidis produkti, paki, kaj malmultekoste vendi glaciaĵon. Li havis senduban sukceson, malgraŭ tio, ke vendejoj ne volis dekomence aĉeti lian produkton. Wall komencis vendi siajn varojn en stratoj el triradaj veturiletoj kun surskribo Stop me and buy one ("Haltigu min kaj aĉetu unu"). Tiutempe ankaŭ aperis glaciigita kremo inter du vafloj kaj en la 30-aj jaroj glaciaĵoj sur ligna stangeto.

En la 40-aj jaroj la glaciaĵindustrio stabiliĝis kaj la produktado restis sen esencaj ŝanĝoj ĝis la 70-aj jaroj. Tiutempe tradicia glaciaĵo komencis cedi al kresko de pakitaj glaciaĵaj produktoj ĉe grandaj magazenoj.

Disvendado[redakti | redakti fonton]

Estas pluraj glaciaĵejoj kiel Dairy Queen kaj Chocolats Favoris, kiuj vendas plejparte sed ne nur glaciaĵon.

Glaciaĵo en Brazilo[redakti | redakti fonton]

En la 23-a de aŭgusto 1834, Lourenço Fallas malfermis en Rio-de-Ĵanejro du glaciaĵejojn. Pro tio, li importis el Bostono per la usona ŝipo Madagascar, 217 tunojn da glacio, kio daŭris kvar monatojn.




Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Receptoj de vegana glaciaĵo troveblas en La vegetara leono de Lode Van de Velde, Veganarto, kaj Bonan Apetiton.