Lakto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Glaso da lakto.
Farma manmelkado de bovino mane.

Lakto estas la hela nutra fluidaĵo de la inaj mamuloj, produktata en la laktoglandoj. Ĝi estas la ĉefa nutraĵo de la novnaskitoj antaŭ la formiĝo de la digestado de diversaj aliaj nutraĵoj. Komenca mamproduktita lakto enhavas kolostron, kio portas la patrinajn antikorpojn al ties junulo kaj povas malpliigi la riskon de multaj malsanoj. Ĝi enhavas multajn aliajn nutraĵojn[1] kiaj proteinojn kaj laktozon.

Kiel agrikultura produkto, lakto estas elprenita el inoj de mamuloj dum aŭ tuj post gravedeco. Laktofabrikaj farmoj produktis ĉirkaŭ 730 milionojn da tunoj da lakto en 2011,[2] el 260 milionoj da laktoproduktaj bovinoj.[3] Barato estas la plej granda produktanto de lakto, kaj estas la ĉefa eksportanto de senkremigita laktopulvoro, kvankam havas malmultajn al preskaŭ neniajn eksportojn de aliaj laktoproduktoj.[4][5] La ĉiam pliiĝanta hejma peto de laktaj produktoj kaj granda eksportopeto povus konduki al truo kiu devigus Baraton iĝi estonta importanto de laktoproduktoj en la futuro.[6] Novzelando, la 28 membroŝtatoj de la Eŭropa Unio, Aŭstralio, kaj Usono estas la plej grandaj eksportantoj de lakto kaj de laktaj produktoj. Ĉinio kaj Rusio estas la plej grandaj importantoj de lakto kaj de laktaj produktoj en la mondo.[7][8]

Tra la tuta mondo, estas pli ol ses mil milionoj da konsumantoj de lakto kaj de laktoproduktoj. Ĉirkaŭ 750 milionoj da personoj loĝas en laktoproduktaj farmaj hejmoj.[9]

Tipoj de konsumado[redakti | redakti fonton]

Estas du diferencaj tipoj de laktokonsumado: natura fonto de nutrado por ĉiuj infanaj mamuloj kaj manĝoprodukto por homoj de ĉiuj aĝoj kiu estas produktita el aliaj animaloj.

Nutrado por infanaj mamuloj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Mamnutrado.
Homido nutrata el lakto de sia patrino.
Ido de kapro nutrata el lakto de sia patrino.

Ĉe preskaŭ ĉiuj mamuloj, lakto estas manĝigata al idoj pere de mamnutrado, ĉu rekte aŭ per melkado de la lakto por esti stokita kaj konsumita poste. La dekomenca lakto el mamuloj estas nomata kolostro. Kolostro enhavas kontraŭkorpojn kiuj havigas protektadon por la ĵus naskito same kiel nutraĵojn kaj kreskofaktorojn.[10] La formado de kolostro kaj la periodo de sekrecio varias el specio al specio.[11]

Ĉe homoj, la Monda Organizaĵo pri Sano rekomendas eksklusivan mamnutradon por ses monatoj kaj mamnutradon kiel aldono al aliaj manĝaĵoj dum almenaŭ du jaroj.[12] En kelkaj kulturoj estis ofte mamnutri infanojn dum tri al kvin jaroj, kaj eĉ dum periodoj pli longaj.[13]

Freŝa lakto el kaprino foje anstataŭis virinan lakton. Tio enkondukas la riskon ke infanoj disvolvigu malekvilibrojn de elektrolito, metabolan acidozon, megaloblastan anemion, kaj ke ili iĝus gastigantoj de alergiaj reagoj.[14]

Manĝoprodukto por homoj[redakti | redakti fonton]

Holstein Frisa, la hegemonia raso en industriigita laktoproduktado nuntempa.

En multaj kulturoj de la mondo, ĉefe en Okcidento, homoj plue konsumas lakton post la infanaĝo, uzante la lakton de aliaj animaloj (ĉefe de bovinoj, kaprinoj kaj ŝafinoj) kiel manĝoprodukto. Dekomence, la kapablo digesti lakton estis limigita el infanoj ĉar plenkreskuloj ne produktas laktazon, nome enzimo necesa por digesti la laktozon el la lakto. Lakto estis tiale konvertita al kazeo, fromaĝo kaj aliaj produktoj por malpliigi la nivelojn de laktozo. Antaŭ miloj da jaroj, hazarda mutacio etendis en homaj populacioj de Eŭropo kiu permesis la produktadon de laktazo en plenkreskeco. Tio permesis ke la lakto estu uzata kiel nova fonto de manĝado kiu povu elteni loĝantarojn kiam malabundas aliaj manĝofontoj.[15] Lakto estas procezita en vario de laktoproduktoj kiaj kremo, butero, jogurto, kefiro, glaciaĵo, kaj fromaĝo. Modernaj industriaj procezoj uzas lakton por produkti kazeinon, selaktoproteinon, laktozon, kondensitan lakton, laktopulvoron, kaj multajn aliajn manĝo-aldonaĵojn kaj industriproduktojn.

Plena lakto, butero kaj kremo havas altajn nivelojn de saturita graso.[16][17] La sukero, nome laktozo, troviĝas nur en lakto, floroj de forsitio, kaj kelkaj tropikaj arbustoj. La enzimo necesa por digesti laktozon, nome laktazo, atingas siajn plej altajn nivelojn en la malgranda intesto post nasko kaj poste ekas malrapida malpliiĝo se lakto ne estas konsumata regule.[18] Tiuj grupoj kiuj plue toleras lakton, tamen, ofte montris grandan kreivon uzante lakton de aldomigitaj hufuloj, ne nur el bovoj, sed ankaŭ el ŝafoj, kaproj, gruntbovoj, akvobubaloj, ĉevaloj, boacoj kaj kameloj. La plej granda produktanto kaj konsumanto de bovina kaj akvobubala lakto en la mondo estas Barato.[19]

Porpersona konsumado de lakto kaj de laktoproduktoj en kelkaj landoj en 2011[20]
Lando Lakto (litroj) Fromaĝo (kg) Butero (kg)
 Irlando 135.6 6.7 2.4
 Finnlando 127.0 22.5 4.1
 Britio 105.9 10.9 3.0
 Aŭstralio 105.3 11.7 4.0
 Svedio 90.1 19.1 1.7
 Kanado 78.4 12.3 2.5
 Usono 75.8 15.1 2.8
 Eŭropa Unio 62.8 17.1 3.6
 Brazilo 55.7 3.6 0.4
 Francio 55.5 26.3 7.5
 Italio 54.2 21.8 2.3
 Germanio 51.8 22.9 5.9
 Grekio 49.1 23.4 0.7
 Nederlando 47.5 19.4 3.3
 Barato 39.5 - 3.5
 Ĉinio 9.1 - 0.1

Historio[redakti | redakti fonton]

Trinkante lakton en Germanio en 1932.

Homoj unuafoje lernis regule konsumi la lakton de aliaj mamuloj sekve de la aldomigo de animaloj dum la Neolitika revolucio[21] aŭ post la disvolvigo de agrikulturo. Tiu disvolvigo okazis sendepende en kelkaj lokoj tra la tuta mondo tiom frue kiom ĝis 9000–7000 a.K. en Sudokcidenta Azio[22] al 3500–3000 a.K. en Ameriko.[23] La plej gravaj laktoproduktaj animaloj — bovoj, ŝafoj kaj kaproj — estis unuafoje aldomigitaj en Sudokcidenta Azio, kvankam aldomigitaj brutoj estis sendepende derivitaj el naturaj populacioj de uroj kelkajn fojojn ekde tiam.[24][25] Dekomence animaloj estis tenitaj por viando, kaj arkeologo Andrew Sherratt sugestis, ke laktoproduktado, kun la espluatado de aldomigitaj animaloj por hararo kaj laboro, komencis multe poste en aparta revolucio de duarangaj produktoj en la 4a jarmilo a.K.[26] La modelo de Sherratt ne estas subtenita de ĵusaj trovaĵoj, bazitaj sur la analizo de lipidaj restaĵoj en prahistoria ceramiko, kiuj montras, ke laktoproduktado jam estis praktikita en la komencaj fazoj de agrikulturo en Sudokcidenta Azio, ĉirkaŭ almenaŭ la 7a jarmilo a.K.[27][28]

El Sudokcidenta Azio aldomigitaj laktoproduktaj animaloj disvastiĝis tra Eŭropo (ek ĉirkaŭ 7000 a.K. sed ne atingante Brition kaj Skandinavion ĝis post 4000 a.K.),[29] kaj Sudan Azion (7000–5500 a.K.).[30] La unuaj farmistoj en centra Eŭropo[31] ka Britio[32] melkis siajn animalojn. Paŝtistaj kaj paŝtistnomadaj ekonomioj, kiuj dependis ĉefe aŭ eĉ ekskluzive el aldomigitaj animaloj kaj el ties produktoj pli ol el agrikultura farmado, estis disvolvigitaj kiam eŭropaj farmistoj moviĝis al la Nigra-mara-kaspia stepo en la kvara jarmilo a.K., kaj sekve disvastiĝis tra multo de la Eŭrazia Stepo.[33] Ŝafoj kaj kaproj estis enkondukitaj en Afrikon el Sudokcidenta Azio, sed la afrika bovaro povus estis sendepende aldomigita ĉirkaŭ 7000–6000 a.K.[34] Ankaŭ kameloj, aldomigitaj en centra Arabio en la kvara jarmilo a.K., estis uzataj kiel laktoproduktaj animaloj en Norda Afriko kaj en la Arabia Duoninsulo.[35] La plej antikvaj registroj en Egipto de traktado kontraŭ brulaĵoj priskribas brulbandaĝojn uzante lakton el patrinoj de masklaj beboj.[36] En la resto de la mondo (t.e., Orienta kaj Sudorienta Azio, Ameriko kaj Aŭstralii) lakto kaj laktoproduktoj estis historie ne grandan parton de la dieto, ĉu ĉar ili restis loĝaataj de ĉasistoj-kolektistoj kiuj ne tenis animalojn aŭ la lokaj agrikulturaj ekonomioj ne inkludis aldomigitajn laktoproduktajn speciojn. Laktokonsumado iĝis ofta en tiuj regionoj komparative ĵuse, kiel konsekvenco de koloniismo fare de eŭropanoj kaj de politika dominado super multo de la mondo en la lastaj 500 jaroj.

En la Mezepoko, lakto estis nomata "virta blanka likvoro" ĉar alkoholaj trinkaĵoj estis pli sekure konsumeblaj ol akvo.[37]

Industriigo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Laktoproduktado.
Konserviga laktotransporta vagono ĉe Didcot Railway Centre, sur ĉasio de Suda Fervojo de Granda Britio.

La kresko de la urba loĝantaro kongruis kun la etendo de la fervoja reto en la mezo de la 19a jarcento, kio iĝis ia revolucio en lakto-produktado kaj -liverado. Unuopaj fervojaj firmaoj ektransportis lakton el ruraj areoj al Londono el la 1840-aj kaj 1850-aj jaroj. Eble la unua tia okazo estis en 1846, kiam la Hospitalo de Sankta Tomaso en Southwark kontraktis kun laktoliverantoj ekster Londono por liveri lakton per fervojo.[38] La Grandokcidenta Fervojo estis frua kaj entuziasma adoptanto de tiu metodo, kaj ektransportis lakton en Londonon el Maidenhead en 1860, spite multan kritikaron. Ĉirkaŭ 1900, la entrepreno estis transportanta ĉirkaŭ 25 milionoj da galjonoj ĉiujare.[39] La laktokomerco kreskis malrapide tra la 1860-aj jaroj, sed poste trairis longan periodon de etenda, struktura ŝanĝo en la 1870-aj kaj 1880-aj jaroj.

Laktotransportado en Salem (Barato).
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Laktoprodukto.

Urba peto ekkreskis, dum la aĉetopovo de la konsumantoj same pliiĝis kaj lakto iĝis konsiderata kiel ĉiutage postulata necesaĵo. Dum la lastaj tri jardekoj de la 19a jarcento, peto de lakto en plej partoj de la lando Britio duobliĝis, aŭ en kelkaj kazoj, triobliĝis. La leĝaro de 1875 faris la adulteradon de lakto kontraŭleĝa - tio kombiniĝis kun merkatiga kampanjo por ŝanĝi la bildan konsideron de la lakto. La proporcio de ruraj importoj per fervojo kiel procento de totala laktokonsumado en Londono kreskiĝis el sub 5% en la 1860-aj jaroj al ĉirkaŭ 96% ĉe la komenco de la 20a jarcento. Tiukadre, la liveriga sistemo por lakto estis la plej bone organizita kaj integrata el ĉiu ajna manĝoprodukto.[38]

La unua vitra botelo fabrikata por lakto estis uzata en la 1870-aj jaroj. La unua entrepreno kiu faris tion eble estis la New York Dairy Company (Novjorka Laktoprodukta Kompanio) en 1877. La Express Dairy Company en Anglio komencis produktadon de vitra botelo en 1880. En 1884, Hervey Thatcher, usona inventisto el Novjorko, inventis vitran laktobotelon, nomata 'Thatcher's Common Sense Milk Jar', kiu estis sigelita per vakspapera disko.[40] Poste, en 1932, plasto-kovritaj paperaj laktujaj kartonoj estis enkondukitaj komerce.[40]

En 1863, la franca kemiisto kaj biologo Louis Pasteur inventis la pasteŭrizadon, nome metodo mortigi damaĝajn bakteriojn en trinkaĵoj kaj manĝoproduktoj.[40] Li disvolvigis tiun metodon dum somera ferio en Arbois, por kontraŭstari la oftan acidecon de la lokaj vinoj.[41] Li trovis eksperimente ke sufiĉas varmigi junan vinon nur ĉirkaŭ 50–60 (122–140 ) dum mallonga tempo por mortigi la mikrobojn, kaj ke la vino povus esti taŭge pli aĝigita sen perdi finan kvaliton.[41] En honoro de Pasteur, la procezo iĝis konata kiel "pasteŭrizado". Pasteŭrizado estis origine uzata kiel vojo por eviti ke vino kaj biero acidiĝu.[42] Komerca pasteŭriziga ekipaĵo estis produktita en Germanio en la 1880-aj jaroj, kaj la procezo estis adoptita en Kopenhago kaj Stokholmo ĉirkaŭ 1885.[43][44]

Lakto-malsano estas grava malsano, ofte fatala, pro la engluto de lakto, laktaĵoj aŭ bova/ŝafa viando kun toksino, kiun la besto ricevis pro plantoj, kiuj enhavas tremetonon.[45] Ĝiaj simptomoj estas malforto, anoreksio, vomado, konstipo kaj eventuale muskolaj tremoj. La veneniĝo per tremetono okazas pro la ĥemiaĵo ofta en plantoj de la familio Asteracoj.

Kemia enhavo[redakti | redakti fonton]

Molekulstrukturo de laktozo

La konsisto de la diversaj laktoj dependas de la tipo de mamulo. La homa lakto estas ekzemple maldensa kaj riĉa je laktozo (laktosukero). La bovolakto estas malpli riĉa je laktosukero kaj pli riĉa je lipidoj. La lakto de kelkaj mamuloj (ekzemple: bovino, kaprino, akvobubalino, ĉevalino, azenino, kamelino kaj ŝafino) estas kolektitaj por nutraj celoj de la homo. Ĝi estas uzata ĉefe post pasteŭrizado por trinkado aŭ oni produktas el ĝi ĉiutagajn laktoproduktojn kiel diversajn laktokremojn, buteron, jogurton, fromaĝonkazeon. Lakto de kelkaj bestoj kiel jaguarino kaj eĉ homa lakto uzatas kiel medikamento en kelkaj kulturoj.

Oni povas resumi la metabolan gravon de lakto kaj por la produktanto kaj por la konsumanto per mezuro de lakta energio.

Se la kruda lakto estas deponita por kelkaj tagoj en varma loko, ĝi acidiĝas. Tio estas la rezulto de la fermentado: la laktoacidaj bakterioj formas la laktosukeron al laktoacido. La fermenta procezo estas uzata en la produktado de la ĉiutagaj laktoartikloj, kiel acidlakto.

La konvena depona temperaturo de la pasteŭrizita lakto estas inter 1-4 Celsiuso, tial la lakto estas malvarmigita al tiu temperaturo. La acidiĝo de la lakto estas obstaklebla per la t.n. UHT-manipulado (el la angla ultra-high temperature tre alta temperaturo), la tiel manipulita lakto estas deponebla ankaŭ en varma loko dum monatoj, ĝis la malfermo de la skatolo. La laktozo estas digestita per la laktaza enzimo, kiu estas produktita en la korpo de la homoj. La korpo de kelkaj homoj ne produktas laktazon, tiel ili ne povas digesti la lakton (laktozon), ili havas la malsanon de netolero de lakto.

La laktosekreciadon ekas prolaktino, malhelpas oestregenaj hormonoj.

Oni diskutas pri la homa konsumado de la bova lakto. Kelkaj malproponas la uzadon de bova lakto por la plenkreskuloj, dum aliaj ne; sed la plimulto agnoskas la utilon de lakto por la homa korpo pro ĝia kalcio- kaj proteinenhavo, kiuj helpas la kreskon de la ostoj kaj la korpo de junuloj.

La fermentita lakto de la ĉevalino nomiĝas kumiso.

Lakta energio estas mezuro de la metabola energio enhavata de la lakto produktata de mamulino. Ĝi estas la produto de la kvanto da lakto kaj la energia koncentriteco de la lakto.[46] La lakta industrio uzas laktan energion kiel manieron esprimi la valoron de lakto produktata de bredita besto, kiu estas malpli simpligita ol nur mezuri la mason de la lakto, sed samtempe resumebla per unu nombro.[47]

Enhavo de laktoj homa bovina ŝafina kaprina ĉevalina
akvo 87,2 % 87,5 % 82,7 % 86,6 % 90,1 %
karbonhidratoj 7,0 % 4,8 % 6,3 % 3,9 % 5,9 %
lipidoj 4,0 % 3,5 - 4,0 % 5,3 % 3,7 % 1,5 %
proteinoj 1,5 % 3,5 % 4,6 % 4,2 % 2,1 %
oligoelemento 0,3 % 0,7 % 0,9 % 0,8 % 0,4 %
kcal / 100 ml 70 64 - 68 86 65 43
kJ / 100 ml 294 268 - 285 361 273 180

Laktaj produktoj[redakti | redakti fonton]

  • Vlao (nederlande vla, /vlaː/) estas nederlanda produkto farita el freŝa lakto.

Vegetalaj laktoj[redakti | redakti fonton]

Taso da kokoslakto.

La ofte blanka, iom densa suko de kelkaj plantoj nomiĝas laktosuko, kaj tial la radiko lakto povas formi nomojn de specioj, ekzemple Laktokardo (sonchus). Kokoslakto estas maldensa blanketa likvaĵo en la kokoso, frukto de kokosujo, Cocos nucifera. Oni parolas ankaŭ pri soja lakto aŭ sojlakto.

Tamen en multaj landoj oni malpermesis tiun nomigon por eviti konfuzon de la klientoj kaj trompoj pri la diversaj produktoj.

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pluraj proverboj pri lakto en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[48]:

  • Citaĵo
     Nenia peno nek provo donos lakton de bovo. 
  • Citaĵo
     Ĝi estas nek lakto, nek selakto. 
  • Citaĵo
     Eĉ plej nigra bovino donas lakton nur blankan. 

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pehrsson, P.R.; Haytowitz, D.B.; Holden, J.M.; Perry, C.R. kaj Beckler, D.G. (2000). “USDA's National Food and Nutrient Analysis Program: Food Sampling”, Journal of Food Composition and Analysis 13 (4), p. 379–389. doi:10.1006/jfca.1999.0867.  Arkivigite je 2003-04-07 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2003-04-07. Alirita 2015-12-27.
  2. Food Outlook – Global Market Analysis, p. 8, 51–54. Food and Agriculture Organization of the United Nations (Majo 2012).
  3. "World Dairy Cow Numbers", 14a de Januaro, 2014. Kontrolita 23a de Marto, 2014.
  4. Anand Kumar. India emerging as a leading milk product exporter. dawn.com.
  5. Government scraps incentive on milk powder exports to check prices. timesofindia-economictimes.
  6. Milk quality in India. milkproduction.com. Arkivita el la originalo je 2015-06-30. Alirita 2015-12-27.
  7. Blasko, B. (2011). WORLD IMPORTANCE AND PRESENT TENDENCIES OF DAIRY SECTOR. University of Debrecen.
  8. Food Outlook – Milk and Milk Products. FAO, United Nations (2010).
  9. (2010) Hemme, T. kaj Otte, J.: Status and Prospects for Smallholder Milk Production: A Global Perspective. Food and Agriculture Organization of the United Nations.
  10. (2002) “Colostrum and its benefits: A review”, Nutrition Research 22 (6), p. 755–767. doi:10.1016/S0271-5317(02)00373-1. 
  11. Blood DC, Studdert VP, Gay CC.. (2007) Saunders Comprehensive Veterinary Dictionary. Saunders Elsevier. ISBN 0-7020-2789-8.
  12. World Health Organization, infannutra rekomendado de MOS, bazite sur "Global strategy on infant and young child feeding" (2002). Konsultita la 8an de Februaro, 2013.
  13. Katherine A. Dettwyler: When to Wean (Paywall, Questia) Natural History, Oktobro 1997. Alirita la 8an de Februaro, 2013.
  14. Basnet, S.; Schneider, M.; Gazit, A.; Mander, G.; Doctor, A. (Aprilo 2010). “Fresh Goat's Milk for Infants: Myths and Realities—A Review”, Pediatrics 125 (4), p. e973–977. doi:10.1542/peds.2009-1906. 
  15. Curry, Andrew (31a de Julio, 2013). “Archaeology: The milk revolution”, Nature 500 (7460), p. 20–22. doi:10.1038/500020a. 
  16. Nutrition for Everyone: Basics: Saturated Fat - DNPAO - CDC. cdc.gov.
  17. Eat less saturated fat. www.nhs.uk.
  18. McGee, Harold. [1984] (2004) “Milk and Dairy Products”, On Food and Cooking: The Science and Lore of the Kitchen, 2‑a eldono, Nov-Jorko: Scribner, p. 7–67. ISBN 978-0-684-80001-1.
  19. World's No 1 Milk Producer. Indiadairy.com. Alirita 28a de Aŭgusto 2010.
  20. Goff, Douglas. Introduction to Dairy Science and Technology: Milk History, Consumption, Production, and Composition: World-wide Milk Consumption and Production. Dairy Science and Technology. University of Guelph. Alirita 12a de Novembro 2014.
  21. reference al Neolitiko-periodo en Eŭrazia prahistorio
  22. Bellwood, Peter. (2005) “The Beginnings of Agriculture in Southwest Asia”, First Farmers: the origins of agricultural societies. Malden, MA: Blackwell Publushing, p. 44–68. ISBN 978-0-631-20566-1.
  23. Bellwood, Peter. (2005) “Early Agriculture in the Americas”, First Farmers: the origins of agricultural societies. Malden, MA: Blackwell Publushing, p. 146–179. ISBN 978-0-631-20566-1.
  24. (2006) “The origin of European cattle: Evidence from modern and ancient DNA”, Proceedings of the National Academy of Sciences 103 (21), p. 8113–8118. doi:10.1073/pnas.0509210103. 
  25. (2008) “Induction of ErbB-3 Expression by α6β4 Integrin Contributes to Tamoxifen Resistance in ERβ1-Negative Breast Carcinomas”, PLoS ONE 3 (2), p. e1592. doi:10.1371/journal.pone.0001592. 
  26. Sherratt, Andrew. (1981) “Plough and pastoralism: aspects of the secondary products revolution”, Pattern of the Past: Studies in honour of David Clarke. Cambridge: Cambridge University Press, p. 261–305. ISBN 0-521-22763-1.
  27. (2007) “Was milk a "secondary product" in the Old World Neolithisation process? Its role in the domestication of cattle, sheep and goats”, Anthropozoologica 42 (2), p. 9–40. 
  28. (2008) “Earliest date for milk use in the Near East and southeastern Europe linked to cattle herding”, Nature 455 (7212), p. 528–531. doi:10.1038/nature07180. 
  29. Price, T. D.. (2000) “Europe's first farmers: an introduction”, T. D. Price: Europe's First Farmers. Kembriĝo: Cambridge University Press, p. 1–18. ISBN 0-521-66203-6.
  30. Meadow, R. H.. (1996) “The origins and spread of agriculture and pastoralism in northwestern South Asia”, D. R. Harris: The origins and spread of agriculture and pastoralism in Eurasia. Londono: UCL Press, p. 390–412. ISBN 1-85728-538-7.
  31. (2005) “Did the first farmers of central and eastern Europe produce dairy foods?”, Antiquity 79 (306), p. 882–894. 
  32. (2005) “Dairying in antiquity. III. Evidence from absorbed lipid residues dating to the British Neolithic”, Journal of Archaeological Science 32 (4), p. 523–546. doi:10.1016/j.jas.2004.08.006. 
  33. Anthony, D. W.. (2007) The Horse, the Wheel, and Language. Princeton, NJ: Princeton University Press. ISBN 978-0-691-05887-0.
  34. Gifford-Gonzalez, D.. (2004) “Pastoralism and its Consequences”, A. B. Stahl: African archaeology: a critical introduction. Malden, MA: Blackwell Publishing, p. 187–224. ISBN 978-1-4051-0155-4.
  35. (1997) “The dromedary: Ancestry, history of domestication and medical treatment in early historic times”, Tierarztliche Praxis. Ausgabe G, Grosstiere/Nutztiere 25 (6), p. 559–565. 
  36. (2013) “Burns treatment in ancient times.”, Med Pregl 66 (5-6), p. 263–7. doi:10.1016/s0264-410x(02)00603-5. 
  37. Valenze, D. M.. (2011) “Virtuous White Liquor in the Middle Ages”, Milk: a local and global history. New Haven: Yale University Press, p. 34. ISBN 9780300117240.
  38. 38,0 38,1 P. J. Atkins (1978). “The Growth of London's Railway Milk Trade, c. 1845-1914”, Journal of Transport History. 
  39. The History of Milk. DairyCo. Arkivita el la originalo je 2014-01-16. Alirita 2015-12-28. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-01-16. Alirita 2015-12-28.
  40. 40,0 40,1 40,2 "The History Of Milk"[rompita ligilo], About.com. Alirita la 13an de Aŭgusto, 2010.
  41. 41,0 41,1 Vallery-Radot. (2003-03-01) Life of Pasteur 1928, p. 113–114. ISBN 978-0-7661-4352-4.[rompita ligilo]
  42. Carlisle, Rodney (2004). Scientific American Inventions and Discoveries, p.357. John Wiley & Songs, Inc., new Jersey. ISBN 0-471-24410-4.
  43. Peter Atkins. The pasteurization of England: the science, cultureand health implications of food processing, 1900-1950.
  44. Hwang, Andy. (31a de Januaro, 2009) Ready-to-Eat Foods: Microbial Concerns and Control Measures. CRC Press. ISBN 978-1-4200-6862-7.
  45. Bowen, Douglas M. The Synthesis and Pharmacological Action of Tremetone, el J. Med. Chem., 1963, vol. 6, numero 3, paĝoj 315-319, doi 10.1021/jm00339a023
  46. Agnew, R.E., k. al. 2004. "Energy Requirement and Supply." En Thomas, C. (red.), Feed into Milk. Nottingham: Nottingham University Press. 13.
  47. Hall, M.B. 2023. "Corrected Milk: Reconsideration of Common Equations and Milk Energy Estimates".
  48. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-10-05.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Dupuis, E. Melanie. Nature's Perfect Food (2002) resumo kaj tekstoserĉilo
  • Kardashian, Kirk. Milk Money: Cash, Cows, and the Death of the American Dairy Farm (2012) resumo kaj tekstoserĉilo
  • McGee, Harold (2004). On Food and Cooking (2a eld.). New York: Scribner. ISBN 978-0-684-80001-1.
  • Smith-Howard, Kendra. Pure and Modern Milk: An Environmental History Since 1900. Oxford, England: Oxford University Press; 2013.
  • Valenze, Deborah. Milk: A Local and Global History (Yale University Press, 2011) 368 pp.
  • Wiley, Andrea. Re-imagining Milk: Cultural and Biological Perspectives (Routledge 2010) (Series for Creative Teaching and Learning in Anthropology) resumo kaj tekstoserĉilo
  • United States. Office of Dietary Supplements. Dietary Supplement Fact Sheet: Calcium. 2013. Retejo. <http://ods.od.nih.gov/factsheets/Calcium-HealthProfessional/>. [1] Konsultita la 28an de Decembro 2015.
  • Feskanich, D.; Willett, WC; Stampfer, MJ; Colditz, GA (1997). "Milk, dietary calcium, and bone fractures in women: a 12-year prospective study". American Journal of Public Health 87 (6): 992–997. doi:10.2105/ajph.87.6.992. [2] Konsultita la 28an de Decembro 2015.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Milk en la angla Vikipedio.
Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.