Jaguaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Jaguaro
Jaguaro ĉe Zoo de Milvokio (WI, Usono)
Jaguaro ĉe Zoo de Milvokio (WI, Usono)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Karnovoroj Carnivora
Familio: Felisedoj Felidae
Genro: Panteroj Panthera'
Specio: P. onca
Panthera onca
Linnaeus, 1758
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata[1]
ruĝe: originala teritorio, verde: nuntempa teritorio
ruĝe: originala teritorio, verde: nuntempa teritorio
ruĝe: originala teritorio, verde: nuntempa teritorio
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Jaguaro (Panthera onca) estas felisedo de Suda kaj Centra Amerikoj. Misnomata Amerika tigro.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La vorto jaguaro venas de la vorto îaûara [jaŭara] aŭ îagûara [jagŭara] el la tupia lingvo, indiĝena lingvo el Brazilo. Îaûara signifas "tiu, kiu mortigas per unu salto",[2] kaj en la tupia la vorto estis uzata por ajna makula kato, kiu estas pli granda ol lupo.[3]

La vorto eniris la portugalan lingvon en la formo jaguar [ĵagŭar], kiu disvastiĝis al multaj lingvoj tra la mondo.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas malpli granda ol tigro aŭ leono, nur 1,7 m (vosto mezuras 80 cm) kun hararo simila al leopardo, sed la rozoj estas pli grandaj.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Oni trovas la jaguaron i.a. en jenaj ekoregionoj : la boliviaj jungaoj, Ĉako, Cerado, la napaj humidaj arbaroj, la paranaj-paraibaaj landinternaj arbaroj, la sud-andaj jungaoj, la sudokcident-amazonaj humidaj arbaroj, la talamankaj montaraj arbaroj, kaj la verakrucaj humidaj arbaroj.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Tiu neotropisa specio estas tipa rabobesto kaŝanta sin sur arboj. Homon ĝi evitas, sed ĝi povas ataki ankaŭ homon, kiam ĝi estas vundita, kiam ĝi estas pelita en danĝeran situacion, kiam temas pri femalo kun idoj aŭ kiam ĝi jam gustumis homan karnon. Ĝia ŝatata manĝaĵo estas simioj. Ĝi kuŝas sternita sur branĉo tute senmova kaj atendas, kiam la predo mem venas al ĝia atingopovo. La predon ĝi tiras al supraj branĉoj, tial aliaj rabobestoj ne povas formanĝi la restaĵojn. Ĝi posedas potencan makzelon, kiu estas samforta ol aliaj multe pli grandaj felisedoj de la genro panteroj kiel tigro kaj leono.

Temas pri solema felisedo. Ĝi pariĝas rapide nur dum kelkaj sekundoj, sed povas fari tion centfoje tage; post tio la paro disiĝas.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nowell, K., Breitenmoser, U., Breitenmoser, C. & Jackson (2002). Panthera onca. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11 August 2006. Database entry includes justification for why this species is near threatened.
  2. Encyclopedia Brittanica
  3. Marcgraf, G.. (1648) “Iaguara Brasiliensibus”, Historia Naturalis Brasiliae. Auspicio et Beneficio Historia Rerum Naturalium Brasiliae. Lugdun Batavorum, Amstelodam: Franciscus Hackius et Lud. Elzevirius.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]