Furo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Furo
Furo ripozanta
Furo ripozanta
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Karnovoroj Carnivora
Familio: Musteledoj Mustelidae
Genro: Musteloj Mustela
Specio: Putoro M. putorius
Subspecio: M. p. furo
Mustela putorius furo
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Furo (Putorius furo; Mustela putorius furo), estas subspecio de putoro (Mustela putorius putorius), kiu havas kelkajn variojn: albina, putoraspekta, mutacia (siama, arĝenta, paŝtela). Tiu dombesto estas karnomanĝulo el la familio de musteledoj, pli granda ol mustelo, malpli granda ol mustelkato kaj marteso.

Virfuro estas 40 cm longa (sen vosto) kaj 1,5 kg peza. Furino estas iom malpli granda (30 cm, 800 g).

Unue tiun beston oni dombestigis pro sia grandeco ĉar permesas eniron en bestotruon por forkurigi ĉefe kuniklojn. Tiujn ĉi oni kaptas per maŝaro antaŭ la eliro. Ĝi estas uzata por ĉasi kuniklojn kaj tial ĝi estas nomata ankaŭ ĉasputoro. Ĝi estas ankaŭ uzata por malpliigi la nombron da ratoj kaj musoj.

Plie urbaj loĝantoj ofte bredas ĝin kiel hejman amikon. Tiu uzo por kunula besto ekzistas longe. Eks-grekoj jam havas tiun beston, kaj samtempe mustelojn, kiel kunulajn bestojn antaŭ ol ili malkovris katon en Egiptio. Poste romianoj enmetadis katojn en Eŭropo, furo restas kunula besto dum la tuta Mezepoko, kaj tiu uzo finiĝis finfine dum romantikismo.

Furo ekestas denove kunula besto. Ege ludema, ĝi ne estas pli agresema ol kato aŭ ol hundo. Vigla, facilmova kaj kun granda scivolo, ĝi povas malaperi en lokojn neimageblajn kaj kie dormiĝi dum longa tempo (ĝi dormas dum de 16 ĝis 20 horoj po tago).

Same kiel ĉiuj dombestoj, ĝi povas veturigi malsanojn ĝis homoj (angle : zoonosis).

Proverba estas ĝia rapideco.