Makul-likaono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Hiena likaono)
Saltu al: navigado, serĉo

La Makul-likaonoHiena likaono, Lycaon pictus, estas kanisedo troviĝanta nur en Afriko, ĉefe ĉe savano kaj tre maldense arbaraj areoj. Ĝi estas varie nomata Afrika natura hundo, Afrika ĉashundo, Kablanda ĉashundo, Afrika makulhundo, Makula lupo, Makula ĉashundo, Punktohundo, aŭ Ornama lupo. Ĝi estas la dua plej granda natura kanisedo post la lupo, kaj la plej granda kanisedo en Afriko, kun plenkreskuloj kiuj pezas 18-36 kg.[1][2]

Ĝi estas unika kanisedo, nome la ununura specio en la genro likaono. Ĝi estas plej proksime rilata al la genro Canis, kvankam ĝi ne povas interreproduktiĝi kun ili. Ĝi estas fruktodona reproduktulo, kun grandaj jdaroj de ĝis 19 likaonidoj, kaj povas reproduktiĝi je iu ajn epoko de la jaro. La reproduktado estas kutime limigita al la alfa paro.

Lycaon pictus estas tre sukcesa ĉasisto, kun majoritato de ties ĉasado finanta en mortigo.[3] Ĝi predas ĉefe mezgrandajnd hufulojn, kvankam ili kaptas aliajn predojn kiaj strutoj. La Makul-likaono troviĝas en variaj malfermaj habitatoj tra sub-sahara Afriko, kvankam ties teritorio ege malpliiĝis. Ĝi postulas grandajn teritoriojn por sia survivado, faktoro kiu okazigas defiojn por ties konservado.

Ĝi frontas variajn minacojn por ties survivado: leonoj, malsanoj, kaj homa aktiveco damaĝas la specion. Nombraj konservadaj organizoj funkcias por sekurigi la survivadon de tiu simbola specio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sillero-Zubiri, C., Hoffmann, M. kaj Macdonald, D.W. (2004) Canids: Foxes, Wolves, Jackals and Dogs: Status Survey and Conservation Action Plan. IUCN/SSC Canid Specialist Group, IUCN, Gland, Switzerland and Cambridge, UK, citita en Arkive: African Wild Dog
  2. African Wild Dog Lycaon pictus. National Geographic.
  3. Schaller, p. 277

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Nowak, Ronald M; and Paradiso, John L. (1983) Walker's Mammals of the World. 4th ed. Baltimore: Johns Hopkins University Press.
  • Schaller, George B.. (1973) Golden Shadows, Flying Hooves. New York: Alfred A. Knopf. ISBN 0-394-47243-8.

Plia legado[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]