Melo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Melo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Karnovoroj Carnivora
Familio: Musteledoj Mustelidae
Genro: Melo Meles
Specio: M. meles
Meles meles
Linnaeus, 1758
Konserva statuso

Konserva statuso: Malplej zorgiga (LR/lc)
Arealo de melo verde markita. la ruĝo estas la arealo de Azia melo (Meles leucurus) kaj la turkiso de Japana melo (Meles anakuma)
Arealo de melo verde markita. la ruĝo estas la arealo de Azia melo (Meles leucurus) kaj la turkiso de Japana melo (Meles anakuma)
Arealo de melo verde markita. la ruĝo estas la arealo de Azia melo (Meles leucurus) kaj la turkiso de Japana melo (Meles anakuma)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Melo (Meles meles) estas mamulo, kies piedoj kaj ungegoj estas plataj fosiloj; ĝi havas maldelikatan grizblankan hararon kun brunnigraj sektoroj en harlongo. Sur la kapo ĝi havas blankajn kaj nigrajn striojn kaj kompare kun aliaj musteledoj ĝi estas relative dika, ankaŭ la irmaniero memorigas pri ursido.

Tiuj bestoj vivas en Eŭropo kaj Azio el Skandinavio kaj Hispanio al Japanio kaj suda Ĉinio. Ties vivejo estas ĉefe arbaroj en valoj, sed ankaŭ proksime de terkultivejoj kaj farmoj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La korpo de melo estas inter 80 kaj 100 cm longa kaj 10 ĝis 20 kg peza. La hararo estas densa kaj krispa kaj la besto hirtigas ĝin kiam timemas, tiele ĝi ŝajnas pli granda. La kapo estas blanka sed kun du larĝaj nigraj strioj el la oreloj al la muzelo kie situas la okuloj apenaŭ videblaj sur tiu nigra fono; ankaŭ la oreloj estas ene de la nigraj strioj, sed tiuj videblas pro iliaj blankecaj supraj bordoj. Ankaŭ la tuta suba parto estas nigra el kio videblas en normala sinteno la kruroj. La vosto estas mallonga kaj blankeca.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

La nutraĵojn ĝi serĉas nokte, per siaj plataj piedoj disfosas la grundon, renversas putrajn arbostumpojn, elfosas etajn bestetojn ĉefe vermoj, kio konsistigas la duonon de la dieto, sed ĉefe dum seka epoko ĝi manĝas ankaŭ insektojn (larvojn de vespo), limakojn prenitajn el la arboŝelo, ranojn, malgrandajn mamulojn, ovojn de birdoj nestantaj surgrunde, kadavraĵojn, kaj la menuon kompletigas per arbaraj fruktoj ĉu naturaj kiel rubusoj, ĉu kultivataj kiel pomoj, radikoj, fungoj. Temas pri videble varia dieto.

En la tero ĝi fosas sistemon de koridoroj, eĉ 10 m longajn kaj 5 m profunde; la tuta etendo povas atingi ĝis 70 m en tri etaĝoj. Ĉe la fino ĝi havas kavan kuŝejon, kie la melo kaŝas sin dumtage, travintras kaj la femalo naskas idojn. Ili kovras siajn koridorojn kaj ĉefe la ĉambrojn per seka pajlo kies amasetojn ili povas treni centojn da metroj.

Ili vivas kutime en familiaj grupoj konsistaj el ĉirkaŭ 3 inoj, 2 aŭ 3 virmeloj kaj unu hegemonia virmelo, kiu pariĝas kun preskaŭ ĉiu ino atingebla. Virmeloj defias unu la alian, konstante; post akra kverelo foje venkita masklo forlasas la grupon kaj setlas aparte.

Tiu palearktisa specio estas timida kaj timema besto, kiu preferas subteran vivon. Ili malbone vidkapablas, kaj orientiĝas per tuŝo kaj flaro. Dumtage ili restas en la nestotruo, tre ofte gratante sin.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Pariĝado okazas ĉefe printempe, sed foje eĉ ĝis komenco de aŭtuno. La fekundigita ovo restas en trankvilo kaj nur en decembro komencas evolui. Post 7 semajnoj naskiĝas 2 ĝis 4 idoj kaj plej ofte 3, kies okuloj malfermiĝas post 28-30 tagoj kaj ekvideblas la kapaj strioj. La femalo mamnutras 2 monatojn, post duonjaro la melidoj memstariĝas. Ankaŭ la masklaj idoj kverelas kiel preparo al la plenkreska vivo, kie ili devos defendi sian hierarkion. Krome la 3 idoj estas filoj ne nepre de la sama patro, kvankam ili naskiĝis samtempe, kio plibonigas la ĝeneralan genetikan kondiĉon.

Meloj kaj homoj[redakti | redakti fonton]

El la melfelo estas produktataj brosoj kaj penikoj. Ĉiujare dekmiloj da meloj estas ĉasataj. Unue temis pri sporto, poste oni ekprotektis la specion, kaj poste oni pluĉasas ilin kiel supozata protekto al supozataj damaĝoj en kultivoj, kvankam la homa mortigado ĉefe okazas sur ŝoseoj (ĉirkaŭ la kvaronon de la specio homoj mortigas). Antaŭe la naturaj predantoj estis ursoj kaj lupoj; nuntempe homo. La specio ne tiom damaĝas la kultivaĵojn, ĉar ankaŭ forigas multajn damaĝajn bestetojn; krome ili helpas per siaj elfositaj koridoroj kaj manĝado de semoj distribuon de specioj, kiel ekzemple la natura ĉerizarbo en Britio.

Malnova kruela "distrado" estis en Eŭropo tio, kio nomatas en Anglio badger baiting: oni ligas melon per kateno kaj atakigas ĝin per vico de hundoj, kiuj enviciĝas sinsekve por ataki ĝin kaj esti ĉiam "freŝa", dum la melo estas pli kaj pli malfreŝa kaj vundita. Fine kiam ĝi ne plu kapablas lukti, kaj "doni spektaklon", oni mortigas ĝin. Tiu "ludo" estis malpermesita ne pli frue ol 1973 en Anglio, kaj fakte plu estas praktikata kontraŭleĝe. Alia maniero mortigi melojn, kiu ankaŭ estis malpermesita de tiu leĝo (kaj kiu ankaŭ pluiras kaŝe) estas la elfosado de meloj en siaj ternestoj.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Al la melo estas pluraj subspecioj :

  • Meles meles meles - trovita en Okcidenta Eŭropo
  • Meles meles marianensis - trovita en Hispanio kaj Portugalio
  • Meles Meles heptneri - trovita en la eŭrazia stepo ĝis la Volga delto
  • Meles Meles milleri - trovita en Norvegio

Kaŭkaza melo ( Meles canescens ), trovita en Okcidenta Azio, antaŭe estis klasifikita kiel subspecio de la ordinara melo sed estis decidite konsideri ĝin sendependa specio..

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Televida programo de BBC.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.