Granda hindia zibeto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Granda hindia zibeto
Viverra zibetha ras.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Karnomanĝuloj Carnivora
Familio: Viveredoj Viverridae
Subfamilio: Viverrinae
Genro: Viverra
Specio: V. zibetha
Viverra zibetha
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
Status iucn2.3 LC eo.svg
Konserva statuso: Malplej zorgiga (LR/lc)
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La granda hindia zibeto (Viverra zibetha) el la ordo de karnovoruloj kaj familio de viveredoj sin trovas en suda, orienta, centra kaj sudokcidenta Ĉinio kaj ankaŭ en Hindio, Nepalo kaj Hindoĉina Duoninsulo. Ĝi havas maldikan kaj longan korpon kun muzelo longa kaj pinta kaj kruroj mallongaj. Ĝi portas hararon grizbrunan kun nigraj makuloj kaj strioj, ĉe ĝia gorĝo kaj ambaŭflanke de ĝia kolo troviĝas nigraj kaj blankaj harringoj, kiuj vidiĝas ankaŭ ĉe ĝia vosto kaj estas harmonie aranĝitaj. Ĝi havas longon de 84 centimetroj, pezon de 7-11 kilogramoj, kaj ĝia vosto estas 48 centimetrojn longa. Ĝi similas al la malgranda hindia zibeto, tamen oni povas facile distingi ilin unu de la alia per la jeno: la granda hindia zibeto estas pli granda ol la malgranda, ĝia muzelo estas pli longa sed malpli pinta ol tiu de la malgranda kaj la distanco inter ĝiaj oreloj estas pli granda ol tiu de la malgranda. Krome, laŭlonge de la vertebraro de la granda hindia zibeto, de la kapo ĝis la bazo de la vosto, troviĝas strio da vertikalaj nigraj kaj longaj haroj.

La granda hindia zibeto loĝas en arbaroj, arbedaroj kaj herbaroj. Ordinare ĝi vivas sola. Tage ĝi dormas en densa arbedaro kaj alta herbaro kaj nokte kaptas ĉasaĵon. Kvankam ĝi estas grimpema, tamen ĝi malofte grimpas sur arbon. Ĝi havas akrajn aŭdkapablon kaj flarsenton. Ĝi serĉas nutrajon ĉe rando de arbaro, rivereto kaj ĉirkaŭ vilaĝo, manĝas malgrandajn mamulojn, birdojn, serpentojn, lacertojn kaj insektojn, kaj ankaŭ birdovojn, fruktojn, radikojn kaj tigojn. Kelkfoje ĝi kaŝe eniras en vilaĝon por ŝteli kortobirdon. En Hindio oni eĉ vidis ĝin kapti fiŝon. La grandaj hindiaj zibetoj pariĝas en printempo. La zibetino ĉiufoje naskas 1-5 idojn, ordinare 2-3. ili vivas 13-15 jarojn.

Same kiel la malgranda hindia zibeto, la granda hindia zibeto havas ĉirkaŭ sia snuso paron da elstaraj glandoj, kiuj povas ellas fetoran sekrecion por memdefendi, kiam ĝi estas atakata de sia malamiko. Tiu sekrecio nomiĝas cibeto, kiu estas bona materialo por fabriki parfumon kaj havas saman efikon kiel mosko, kiam oni uzas ĝin kiel medikamenton.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]