Mamuloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Mamuloj
Orangutan.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj
Divizio: Duflankuloj
Filumo: Ĥorduloj
Subdivizio: Novbuŝuloj
Subfilumo: Vertebruloj Vertebrata
Infrafilumo: Makzeluloj
Superklaso: Kvarpieduloj Tetrapoda
Grandklaso: Amniuloj Amniota
Klaso: Mamuloj Mammalia
Linnaeus, 1758
Subklasoj
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Mamuloj (Mammalia) estas klaso de vertebruloj, kovritaj de haroj, kies inoj havas mamojn (escepte de ekzemple la monotremoj, kies lakto estas rekte produktita en specifaj haŭt-lokoj) kaj lakto-nutras siajn idojn, almenaŭ en la komenca periodo post la naskiĝo de la ido. Evolue la mamuloj devenas el reptilioj.

Ekzistas proksimume 5400 specoj (5490 laŭ la Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj) de mamuloj, disvastigata en proksimume 1200 genroj, 153 familioj, kaj 29 ordoj (kvankam tio varias laŭ enklasiga metodo). Mamuloj grandas el la 30-40 milimetra Burda vesperto al la 33 metra Blua baleno.

Karakteroj[redakti | redakti fonton]

Ilia korpotemperaturo estas konstante regulata (kiel ĉe la birdoj); ambaŭ klasoj akiras tiun kontrolon de la temperaturon danke al konverto de nutraĵoj. Tio eksplikas ties sukcesojn kaj la fakto, ke tiu klaso ĉeestas ĉiujn mondopartojn kaj klimatojn, escepte la tro ekstremaj.

Plej multaj el ili havas placenton, krom ekzemple monotremoj (tiel nomitaj "kloakuloj", kvankam "kloako" estas ĝenerala vorto kiu aplikiĝas ankaŭ por birdoj, ekzemple) kaj marsupiuloj. Tial, en la 19a kaj frua 20a jarcentoj, mamuloj estis dividitaj je senplacentuloj (Aplacentalia) kaj placentuloj (Placentalia). Nuntempe temas pli-malpli pri triopa divido de vivantaj mamuloj en la grupojn 1) monotremoj aŭ kloakuloj (latine Monotremata, ankaŭ Prototheria); 2) marsupiuloj (Marsupialia, ankaŭ Metatheria); kaj 3) placentuloj (Placentalia, ankaŭ Eutheria).

Placentuloj havas internan fekundiĝon. Monotremoj demetas ovon (ornitorinko).

Mamuloj kutime vivas sur la tero, nur vespertoj flugas kaj cetacoj vivas en la akvo. Por la akvo estas adaptitaj ankaŭ aliaj bestoj (ekz. fokuloj), kvankam ili noktumas kaj nestas surtere. Ĉiuj spiras per pulmoj.

Iliaj kruroj, kranio, dentaro, korpokonstruo varias laŭ vivmaniero.

Inteligenteco[redakti | redakti fonton]

En inteligentaj mamuloj, kiel primatoj, la cerbeto estas pli granda komparate kun la resto de la cerbo. Inteligenteco ne estas facile difinata, sed indikoj de inteligento enhavas la kapablon por lerni, kun konduta flekseblo. Ratoj, ekzemple, estas konsiderataj kiel tre inteligentaj ĉar ili povas lerni kaj fari novajn taskojn, kapablo kiu eble estas grava kiam ili unue koloniigas novan loĝlokon. En iu mamuloj, manĝaĵkolektado ŝajnas rilati al inteligento: cervo manĝante plantojn havas cerbon pli malgrandan ol kato, kiu devas pensi por kapti sian kaptaĵon.

Korpotemperaturo[redakti | redakti fonton]

Estas koste konservi altan konstantan korpotemperaturon. Mamuloj do bezonas nutran kaj sufiĉegan dieton. Kvankam la plej frua mamuloj eble estis predantoj, aliaj specoj malfrue adaptis sian dietan bezonojn per multaj metodoj. Io manĝas aliajn animalojn - tio estas karnomanĝa dieto (kaj enhavas insektomanĝajn dietojn). Aliaj mamuloj, kiuj nomiĝas herbovoruloj, manĝas plantojn. Herbovora dieto enhavas subkategoriojn kiel fruktomanĝuloj kaj herbomanĝuloj. Ĉiomanĝanto manĝas ambaŭ kaptaĵoj kaj plantoj. Karnomanĝa mamuloj havas simplan digastan sistemon, ĉar la proteinoj, lipidoj, kaj mineraloj, kiuj estas enhavataj en viando, ne bezonas speciala digestado. Plantoj, aliflanke, enhavas malsimplajn karbohidratojn, kiel Celulozo. La digesta sistemo de herbivorulo do gastigas bakterioj, kiuj fermintas tiujn substancojn, kaj disponebligas tion por digestado. La bakterioj aŭ loĝas en la multaĉambrata stomako aŭ en granda cekumo.

La grando de animalo ankaŭ influas la tipon de dieto. Ĉar etaj mamuloj havas altan proporcion de disvarmiganta supraĵo al volumeno, do ili havemas altajn energiobezonojn kaj altan metabolan rapidon. Mamuloj, kiuj pezi malpli ol proksimume 500 g estas pleje insektomanĝuloj ĉar ili ne povas toleri la malrapidan, malsimplan digestproceson de herbovoruloj. Pli grandaj animuloj, aliflanke, produktas pli varmecon, kaj malpli de tiu varmeco perdiĝas. Ili do povas toleri aŭ malpli rapidan kolekta proceso (tiuj, kiuj kaptas pli grandajn kaptaĵojn) aŭ malpli rapidan digestproceson (herbovoruloj). Plue, mamuloj, kiuj pizas pli ol 500 g ne povas kolekti sufiĉajn insektojn dum la veka horoj por subteni sin. La unua granda insektomanĝa mamuloj estas tiuj, kiuj manĝas grandegan koloniojn de insektoj (kiel formikoj aŭ termitoj).

Pliaj ecoj[redakti | redakti fonton]

  • forta diafragmo
  • 3 aŭdaj ostetoj (stapedo, maleo, inkudo; amfibioj, rampuloj, birdoj havas nur 1 aŭdan osteton).
  • mandiblo konsistas el unu osto.
  • laktaj mamglandoj
  • maldekstra aorta arko
  • sennukleaj ruĝaj globuloj (eritrocitoj)

Grupoj[redakti | redakti fonton]

     /   _____ Monotremoj (ornitorinkoj, ekidnoj)
____/   /
    \  /\ 
     \/   ____ Marsupiuloj (didelfoj, kanguruoj, koaloj, ktp.)
      \  /
       \/   /
        \__/
           \___ Placentuloj (placentohavaj mamuloj)


Evoluado[redakti | redakti fonton]

La unua tute grundvivantaj vertebruloj estis amniuloj. Simile amfibioj, ili havas pulmojn kaj membrojn. La ovoj de amniuloj, tamen, havas internajn membranojn, kiuj permisas la estiĝantan embrion spiri sed entenas akvon. Do amniuloj povas demeti ovojn sur seka grundo, sed amfibioj ĝenerale bezonas demeti siajn ovojn en akvo.

La unuaj veraj mamuloj aperis en la malfrua Triaso (ĉirkaŭ antaŭ 200 milionoj da jaroj), proksimume 30 milionoj da jaroj poste la unuaj Mamuloformaj.

La plej frue sciata monotremo vivis antaŭ 123M jaroj en Aŭstralio. Monotremoj havas iom da trajtojn, kiun eble heridis de la originaj anmiuloj:

  • ili uzas la saman truon por urinado, fekado, kaj reproduktado ("monotremo" signifas "unu truo", el la greka) - simile lacertuloj kaj birdoj ankaŭ.
  • ili demetas ovojn, kiuj estas ledecaj kaj nekalciiĝaj, simile tiuj de lacertuloj, tortugoj kaj krokodiloj.

Malsimile aliaj mamuloj, inaj monotremoj ne havas mampintojn kaj manĝigi sia idoj per "laktosvitado" de nuda areo sur la ventro.

La plej aĝa sciata marsupiulo vivis antaŭ 125 milionoj da jaroj, kaj sia fosilio estis trovata en Ljaŭningo en Ĉinio.

Ne estas certa, kiam vera placentuloj evoluis - la plej frua nedisputata fosilioj de placentuloj devenas de la frua Paleoceno, poste la formortado de la Dinosaŭroj. Mamuloj kaj preskaŭa mamuloj disvastiĝis de siaj nokta insektomanĝula niĉo ekde la meza Ĵurasio - ekzemple Kastorokaŭdo (vivinta antaŭ 154 milionoj da jaroj) havis adaptiĝojn por naĝado, fosado, kaj fiŝkaptado.

La tradicia vido estas ke mamuloj nur ekposedis la mezaj kaj grandaj ekologiaj niĉoj en la Kenozoiko, poste la formortado de la dinosaŭroj, sed ili diversiĝis tre rapide. Ekzemple, la plej frue sciataj Vespertoj aperis proksimume antaŭ 50 milionoj da jaroj, nur 15 milionoj da jaroj poste la formortado de la dinosaŭroj.

Dum la Kenozoiko, diversaj grupoj de mamuloj aperis, kiuj estis pli grandaj ol la plej proksimaj modernaj ekvivalentoj, sed neniu eĉ proksimas la grandon de la plej grandaj dinosaŭroj kun similaj manĝkutimoj.

Ordoj[redakti | redakti fonton]

Listo de la ordoj de vivantaj mamuloj:

Lamarko[redakti | redakti fonton]

Lamarko estis unu el la unuaj sciencistoj kiu klare diferencigis la vertebrulojn disde ls senvertebrulojn kaj ene de tiuj. Inter la vertebruloj li diferencigis tiujn de malvarma sango kaj tiuj de varma sango, kaj inter tiuj ili diferencigis la mamulojn disde la birdojn, ĉar tiuj estas vivonaskaj kaj havas mamojn por nutri la idaron. Krome ili havas harojn anstataŭ plumojn.

Li diferencis kvar ordojn de mamuloj, nome jenaj:

  • La senungaj mamuloj aŭ cetacoj.
  • La amfibiaj mamuloj.
  • La hufuloj: solipedoj, remaĉuloj, pakidermoj.
  • La unuguloj: tardigradoj, sendentuloj, ronĝuloj pedimanoj, plantigradoj, digitigradoj, keiropteroj, kvarmanuloj kaj dumanuloj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Lamarko (Lamarck), Filozofio zoologia, 1809. SAT-Broŝurservo, 1987. Tradukis Valo. paĝoj 128 kaj 129.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Lioness updated.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Zoologio

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Mammal en la angla Vikipedio.