Saltu al enhavo

Ikneŭmono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ikneŭmono
Ikneŭmono
Ikneŭmono
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Karnovoroj Carnivora
Familio: Herpestedoj Herpestidae
Genro: Herpestoj Herpestes
Specio: H. ichneumon
Herpestes ichneumon
Linnaeus, 1758
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
verde : natura arealo; ruĝe : eble enmetita
verde : natura arealo; ruĝe : eble enmetita
verde : natura arealo; ruĝe : eble enmetita
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ikneŭmono (Herpestes ichneumon) estas malgranda mamulo, membro de la familio de la Herpestedoj) kaj la ununura membro eŭropa de tiu familio, supozeble enmetita de la araboj en Iberio, ĉar ili uzis ilin kiel maskotojn kaj por protekti sin kontraŭ serpentoj. Ĝi loĝas en Iberio (kie ĝi etendiĝas), en la sudfranca regiono Akvitanio, ampleksaj zonoj de Afriko kaj Arabio, kaj estis enmetita en Madagaskaro.

Plenkreskuloj estas 2 al 3,5 k pezaj kaj ĉirkaŭ 1 m longaj. Ili estas sveltaj, kun relative longa vosto, tre okra harfelo videbla inter la haroj, nigra tufo ĉe la vostopinto, mallongaj gamboj, ĝenerale hirta aspekto, malhela hararo, sukcenkoloraj okuloj.

Ĝi estas tiom noktema kiom tagema besto, la Ikneŭmono dum la idozorga sezono moviĝas kun idoj per ege originala sistemo, ĉar ĉiu el la idoj piediras sub la vosto de la antaŭa, kvazaŭ formante serpentoformon, kio havigas al la besto la nomon de hararserpento kaj al iu ĉasisto teruran ektimegon ĉar tiu ŝajne vidis enorman serpenton kiu post la pafo disiĝis en multaj eroj. Tiuj bestoj povas venki venenajn serpentojn kiel viperojn, kiujn ili mortigas evitante ties venenajn mordojn.

Ili nutras sin per kunikloj, mikromamuloj kaj reptilioj, ĉefe serpentoj, kvankam foje ili manĝas ankaŭ birdojn, insektojn, kadavraĵojn ktp.

Ili loĝas en zonoj de makiso kaj abundaj kunikloj kaj serpentoj.

En Hispanio troviĝas la subspecio Herpestes ichneumon widdringtoni priskribita de Gray en 1842. En la insulo de Balearoj nome Cabrera, tiu subspecio estas bone markita ĉar ĝi distingiĝas klare de la populacioj de la nordo de Afriko pro iom plej granda grando, pli pufaj oreloj, koloro pli malhela en la hispanaj populacioj kaj ĉefe pro dentoj pli grandaj.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]