Ŝakalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Ŝakalo
Nigradorsa Ŝakalo en Cape Cross, Namibio
Stria Ŝakalo
Biologia klasado
Regno: Animalia
Filumo: Chordata
Klaso: Mammalia
Ordo: Carnivora
Familio: Canidae
Genro: Canis
poparta
Jackals.png
Specioj

Ora ŝakalo, Canis aureus
Stria ŝakalo Canis adustus
Nigradorsa ŝakalo Canis mesomelas

v  d  r
Information icon.svg

Ŝakalo estas komuna nomo por tri malgrandaj aŭ mezgrandaj specioj el genro Canis, kiuj troveblas en Afriko, Azio kaj sud-orienta Eŭropo. Laŭ sia ekologia niĉo, aspekto kaj konduto, ŝakaloj estas tre similaj al parenca specio kojoto (Canis latrans), kiu loĝas en Norda Ameriko (iam kojotoj eĉ estas nomataj "amerikaj ŝakaloj").[1] Ŝakaloj (kaj ankaŭ kojotoj) estas ĉionvoraj rabobestoj, kiuj ĉasas malgrandajn kaj mezgrandajn animalojn, kaj estas ankaŭ kadavromanĝantoj. Ili havas longajn krurojn kaj akrajn, kurvitajn kaninojn, adaptitajn por ĉaso de malgrandaj mamuloj, birdoj kaj reptilioj. Grandaj piedoj kaj malpezaj kruraj ostoj ebligas ilin kuri grandajn distancojn je konstanta rapido de ĉ. 16 km/h. Ili estas krepuskemaj, plej aktivaj ĉe aŭroro kaj sunsubiro.

Socia unuo de ŝakala socio estas paro, plej kutime monogamia, kiu protektas sian teritorion de aliaj paroj. Ŝakaloj markas siajn teritoriojn per urino kaj fekaĵoj kaj agrese forpelas ĉiujn invadantoj. Iam teritorioj estas sufiĉe grandaj por travivo de ne nur la paro, sed ankaŭ ĝiaj adoleskaj idoj, kiuj ne jam establis sian propran teritorion. Ŝakaloj foje amasiĝas en grupojn, ekzemple, en malsataj tempoj aŭ por utiligi kadavron de iu granda besto, sed normale ili ĉasas sole aŭ pare.

Deveno de la nomo[redakti | redakti fonton]

Oni ne scias precize, kiam vorto "ŝakalo" alvenis al Esperanto. Unue ĝi aperis en Plena Vortaro de Esperanto de jaro 1934.[2] La elekto de la vorto estis evidenta, ĉar la besto nomiĝas [ŝakal] aŭ iel simile en preskaŭ ĉiuj grandaj naciaj lingvoj. En eŭropajn lingvojn la vorto venis tra turka çakal, kien ĝi, siavice, venis el persa شغال (šaqâl). Kaj en la persa lingvo ĝi devenas de sanskrita सृगाल (sṛgālá), kio signifas "hojlulo"[3][4]

Taksonomio kaj klasado[redakti | redakti fonton]

En 1816, en la tria volumo de sia libro Lehrbuch der Naturgeschichte, Lorenz Oken priskribis notindajn similecojn en dentaro de tri specioj de ŝakaloj kaj nord-amerikaj kojotoj kaj proponis, ke tiuj kvar specioj estu apartigitaj en apartan ĝenron Thos (de klasika greka vorto θώς). Tamen, tiun proponon kontraŭstaris multaj konataj zoologiistoj-sistematikistoj de tiu tempo. Preskaŭ ĉiuj priskribaj vortoj en argumento de Oken estis kvalitaj terminoj sen respondaj mezuroj, kaj la argumento ne konsideris diferencojn je grando inter la specioj, kiuj estas konsiderendaj. La Thos-teorio renaskiĝis preskaŭ 100 jarojn poste, en 1914, en verkoj de Edmund Heller. Li priskribis la genron Thos kaj ties klasadon. La speciaj kaj subspeciaj nomoj, enkondukitaj fare de Heller por ŝakaloj, travivas ĝis nun, kvankam la genra nomo ŝanĝiĝis reen de Thos al Canis.[5] Angel Cabrera, en sia monografio de jaro 1932 pri mamuloj de Maroko, tuŝis la temon ĉu ekzisto de cingulo sur supraj molaroj de ŝakaloj kaj ĝia foresto ĉe aliaj kanisoj povus ĝustigi apartigon de ŝakaloj en apartan genron, sed finfine elektis uzi version de nedividita genro kaj nomis ŝakalojn Canis.[5]

Modernaj esploroj klarigis interrilatoj inter "ŝakalaj" specioj. Malgraŭ iliaj evidentaj similecoj je aspekto, konduto kaj ekologia rolo, ili ne estas tre genetike parencaj. La Stria ŝakalo kaj Nigradorsa ŝakalo vere estas proksimaj unu al la aliaj kaj apartiĝis de aliaj kanisedoj de Afriko kaj Eŭrazio antaŭ 6 aŭ 7 milionoj de jaroj. La Ora ŝakalo kaj Etiopia lupo apartenas al alia grupo, kiu ankaŭ inkluzivas grizan lupon, hejmohundon kaj kojoton.[6]. En Germanio oni faris eksperimentojn pri interparigoj de lupoj kaj ŝakaloj kun pudeloj kaj postaj interparigoj de rezultaj hibridoj inter si. Tiuj ekperimentoj montris ke, malsimile al lup-hundoj, la ŝakalaj-hundaj hibridoj montras malkreskon de fekundeco, noteblajn problemojn pri komunikiĝo kun puraj hundoj aŭ ŝakaloj kaj kreskon de probableco de genetikaj nenormalecoj post tria generacio de interpariĝo, tre simile al kojot-hundoj.[7]

Specioj[redakti | redakti fonton]

Specioj Nomenklatura aŭtoritato Priskribo Vivareo
Stria ŝakalo
Canis adustus
Side-striped Jackal.jpg
Sundevall, 1847 Malsimile al aliaj ŝakaloj, preferas arbaraj areoj. Malplej agresema el ĉiuj ŝakaloj, ĝi tre malofte atakas grandajn mamulojn.[8] Centra kaj Suda Afriko
Ora ŝakalo
Canis aureus
Golden jackal small.jpg
Linnaeus, 1758 La plej granda el ĉiuj ŝakaloj, kun la plej vasta vivareo kaj la sola ŝakala specio, kiu troveblas ekster Afriko. Kvankam tradicie apartenigata al "ŝakala" grupo, laŭ modernaj genetikaj kaj morfologiaj esploroj ĝi estas pli proksima al griza lupo kaj kojoto ol al aliaj ŝakaloj.[9][10] Norda Afriko, Sud-orienta Eŭropo, Mezoriento, Uesta Azio[Kontrolenda lingvaĵo] kaj Suda Azio
Nigradorsa ŝakalo
Canis mesomelas

Canis mesomelas.jpg

Schreber, 1775 La plej malpeza de ĉiuj ŝakaloj, onikrede la plej olda specio en la genro Canis.[11] Ĝi estas la plej agresema el ĉiuj ŝakaloj, ofte atakanta multoble pli grandajn animalojn. Ene de la specio la interrilatoj ankaŭ estas pli konfliktaj.[12] Suda Afriko kaj orienta bordo de Kenio, Somalio kaj Etiopio

La Etiopia lupo (Ruppell, 1840) estis foje rigardata kiel ŝakalo kaj ĝis nun iam estas menciata en literaturo kiel "ruĝa ŝakalo". Sed nun plej kutime ĝi estas rigardata lupo.

Kultura bildo[redakti | redakti fonton]

Plejaprte pro tio, ke ili estas kadavromanĝantoj, ŝakaloj havas negativan imagon en populara kulturo. En diversaj lingvoj kaj kulturoj vorto "ŝakalo" trope signifas malnoblulon aŭ kanaljon, ekzemple, perfidulon, ŝteliston, marodiston aŭ polican informanton. Krome, ĝi iam signifas subulon, kiu faras rutinan laboron por sia estro. Tiu ideo devenas de populara onikredo ke ŝakaloj iam venigas leojn al ilia predo kaj poste, kiam leoj jam estas sataj, konsumas la restaĵojn. En kelkaj lingvoj ekzistas eĉ verbo "ŝakali", kiu signifas diversajn formojn de malnobla, ŝtelema, servema aŭ perfidema konduto. Ekzemple, en 2007 Vladimir Putin, tiam prezidento de Rusio, atakis siajn oponantojn, liberalulojn kaj defendantojn de homaj rajtoj en la lando, dirante ke ili "ŝakalas ĉe fremdlandaj ambasadejoj"[13]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • The New Encyclopedia of Mammals eldonita de David Macdonald, Oxford University Press, 2001; ISBN 0-19-850823-9
  • Cry of the Kalahari, de Mark kaj Delia Owens, Mariner Books, 1992.
  • The Velvet Claw: A Natural History of the Carnivores, de David MacDonald, BBC Books, 1992.
  • Foxes, Wolves, and Wild Dogs of the World, de David Alderton, Facts on File, 2004.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Lioness updated.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Zoologio
  1. 4.1 Coyote Canis latrans Say, 1823 Least concern (2004) by E.M. Gese & M. Bekoff
  2. Reta Vortaro - Ŝakalo
  3. American Heritage Dictionary - Jackal
  4. Online Etymology Dictionary - Jackal
  5. 5,0 5,1 Thos vs Canis
  6. Lindblad-Toh et al. 2005. Genome sequence, comparative analysis and haplotype structure of the domestic dog. Nature 438: 803-819.
  7. Doris Feddersen-Petersen, Hundepsychologie, 4. Auflage, 2004, Franck-Kosmos-Verlag 2004
  8. Side-Striped Jackal. Alirita 2010-03-19.
  9. Lindblad-Toh et al. 2005. Genome sequence, comparative analysis and haplotype structure of the domestic dog. Nature 438: 803-819.
  10. Golden Jackal. Alirita 2007-08-15.
  11. Macdonald, David. (1992). The Velvet Claw. ISBN 0563208449. 
  12. The behavior guide to African mammals: including hoofed mammals, carnivores, primates, Richard Estes, published by University of California Press, 1992, ISBN 0-520-08085-8
  13. Путин сравнил оппонентов с шакалами, BBC Russia, 2007