Fekaĵo
Etoso
Fekaĵo (neologisme merdo) estas ekskremento de nedigesteblaj nutraĵoj, kiujn homoj aŭ aliaj bestoj eligas tra la anuso eksteren el la korpo. Por fekontaj homoj, en la plej multaj landoj, ekzistas apartaj ĉambroj nomataj necesejoj. Bestaj ekskrementoj, precipe de bovinoj, estas ofte uzataj kiel sterko aŭ grasumo.
Fekaĵo povas esti densa aŭ maldensa. Se fekaĵo estas densa kaj malfacile fekebla, ni parolas pri konstipo, se ĝi estas maldensa, ni parolas pri lakso aŭ diareo.
Unikodo havas kodpunkton por simbolo de fekaĵo, U+1F4A9 «PILE OF POO»: 💩 (bildo ekzistas ekzemple en la tiparo «Symbola»).