Suda Afriko
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
La nocio Suda Afriko koncernas la sudan parton de la afrika kontinento. Malsame de Nord-, Okcident- kaj Orientafriko per Sudafriko oni ne nomas regionon, sed la ŝtaton Sud-Afriko. Pro tio por distingo oni nomas la regionon Suda Afriko.
Ŝtatoj[redakti | redakti fonton]
La regiono Suda Afriko enhavas la sekvajn ŝtatojn:
Angolo (ĉefurbo Luando)
Bocvano (ĉefurbo Gaborono)
Lesoto (ĉefurbo Maseruo)
Malavio (ĉefurbo Lilongvo)
Mozambiko (ĉefurbo Maputo)
Namibio (ĉefurbo Vindhuko)
Zambio (ĉefurbo Lusako)
Zimbabvo (ĉefurbo Hararo)
Sud-Afriko (ĉefurbo Pretorio)
Svazilando (ĉefurbo Mbabano)
La ekzakta amplekso de la suda Afriko ne estas difinita; foje oni ankaŭ alnombras landojn el la sekva listo:
Problemoj[redakti | redakti fonton]
La regiono luktas kontraŭ multnombraj politikaj, socialaj kaj ekonomiaj problemoj. La Sudafrika evolukomunumo (SADC Southafrican developement Community) estas interŝtata Organizo, kiu destinis sin al la solvo de tiuj problemoj.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- INISA - Initiative Südliches Afrika (Berlino/Bonn)
- issa - informationsstelle südliches afrika (Bonn)
- SADC - Southern African Development Community
- SADOCC - Dokumentations- und Kooperationszentrum Südliches Afrika (Vieno)