Luando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Panoramo de Luando
Panoramo de Luando
Luando
urbo • havenurbo • ĉefurbo • urbego • milionurbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Demografio
Loĝantaro 2 487 444  (2018) [+]
Loĝdenso 22 013 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 8° 50′ S, 13° 14′ O (mapo)-8.838333333333313.234444444444Koordinatoj: 8° 50′ S, 13° 14′ O (mapo) [+]
Alto 6 m [+]
Areo 113 km² (11 300 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Luando (Angolo)
Luando (Angolo)
DEC
Luando
Luando
Situo de Luando

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Luanda [+]
vdr
Luando en junio 2005
Loĝeja kvartalo.
Preĝejo en Luando
Maŭzoleo de Agostinho Neto
Luando

Luando (portugala: Luanda) estas la ĉefurbo de la lando kaj ankaŭ de la angola provinco Luanda. Situante ĉe Atlantiko, ĝi estas ambaŭ la ĉefa marhaveno kaj administrejo. Ĝi estas la plej granda urbo de Angolo kun proksimume 4,5 milionojn da loĝantoj (taksaĵo de UN) kaj, pro tio, ĝi estas la tria pli granda urbo el portugallingvaj parolantoj (malpligranda ol la brazilaj urboj San-Paŭlo kaj Rio-de-Ĵanejrio). La metropolita areo havas 6.849.015 en 2010.

La nomo de Luando devenas de samnoma insulo. La termino devenas etimologie probable de la bantuaj lingvoj, kie la prefikso Lu rilatas al "akvo" kaj AnduNdandu rilatas al ĉirkaŭo fare de maro, tiele ĉio signifus "insulo".

Historio[redakti | redakti fonton]

Luando estis fondita de portugala esploristo Paulo Dias de Novais la 25an de januaro de 1575 laŭ la nomo de Sankta Paŭlo de Luando, rilate al bonkvalita natura marhaveno. En 1618 oni konstruis fortikaĵon Sankta Petro de Barra kaj en 1634 oni konstruis la fortikaĵon de Sankta Mikaelo.

La urbo estis administra centro de Angolo ekde 1627, escepte inter 1640 kaj 1648, kiam tiu estis okupita de Nederlando kiu renomigis ĝin kiel Fort Aardenburgh. El 1550 al 1850 proksimume estis grava centro de komerco de sklavoj kun Brazilo.

En 1889 komencis la bazo por granda kresko de la urbo kiam la guberniestro Brito Capelo inaŭguris akvedukton kiu havigos al la urbo la necesan akvon, kiu ĝis tiam estis malabunda havaĵo. Post tio la urbo ege kreskis ĝis 1975. Aktuale la akvedukto plufunkcias kaj portas akvon el nordo al la urbo de Luando.

Antaŭ la komenco de la Milito de Sendependo de Angolo en 1975, Luando estas moderna urbo kun populacion majoritate de odeveno kaj portugala kaj ĉefe miksita, kaj precize de la etno bakonga.

Post la sendependo de Portugalio, kaj post la retirejo de la koloniaj trupoj, la populacio eŭropdevena forlasis la urbon pro pliigo de malsekureco ĉefe pro bataloj kaj politikaj kaj etnaj inter la MPLA (komunisto kaj sentriba, apogata ĉefe de Kubo), la FNLA (komunisto kaj bakonga kun apogo de Kongo) kaj la UNITA (reprezentanto de la Omjamoj de la sudo, apogitaj de Sudafriko kaj de Usono).

Tiu perforta elmigrado ruinigis la infrastrukturon pro manko de edukita laborforto kaj de personoj havantaj studojn superajn, ambaŭ faktoroj necesaj por la funkciado de la urbo kaj la plufunkciigo de tiuj. Aktuale konstruentreprenoj kaj brazilaj kaj portugalaj (Odebrecht, Soares da Costa) rehabilitigas la urbon kaj ĝiajn infrastrukturojn ofte per materialoj de dubinda kvalito. Oni timas, ke multa mono de helpofondusoj kaj oficialaj devojiĝas pro koruptado.

Aliflanke ĉinaj, brazilaj kaj portugalaj estas disvolvigantaj la Novan Luandon, kies ĉelo estas la moderna ekonomia sukceso, kaj konstruas altajn konstruaĵojn de apartamentoj kaj privatajn areojn por mezalta klaso de mestiza kaj negra deveno.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Luanda havas tropikan kaj preskaŭ senpluvan klimaton. Jare pluvas po 323 mm-oj (precipe en aprilo). La jara meza temperaturo estas 24 °C. La plej grandaj temperaturoj okazas en decembro kaj januaro kun proksimume 30 °C. Junie kaj julie ili estas proksimume 20 °C.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Servoj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Tie estas gastiganto de Pasporta Servo.

Esperantistoj[redakti | redakti fonton]

Ekstera ligilo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]