Decembro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

decembro
lu ma me ĵa ve sa di
1
2 3 4 5 6 7 8
9 10 11 12 13 14 15
16 17 18 19 20 21 22
23 24 25 26 27 28 29
30 31
aranĝo de 2024
tagoj

Decembro (latine December) estas la dekdua kaj lasta monato de la Gregoria kalendaro. Ĝi enhavas 31 tagojn. Ĝia nomo (de latina decem = 10) devenas de la fakto, ke ĝi estis la deka monato de la romia kalendaro, dum marto estis la unua, antaŭ la aldono de januaro kaj februaro.

Decembro estas monato de la vintro en la Norda hemisfero kaj de la somero en la Suda hemisfero. Unu el la du solsticoj estas en decembro. La signoj de la Zodiako en decembro estas Sagitario kaj Kaprikorno.

Decembro venas post novembro kaj antaŭ januaro.

Decembro komenciĝas per la sama semajntago kiel septembro en ĉiu jaro.

Decembro
el hor-libro de l' duko de Berry
Kristnaska arbo