Sabato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bildo en kiu aperas la dio Javeo ripozanta sur la tero dum sabato, de Julius Schnorr von Carolsfeld (1794-1872).

Sabato estas la sesa tago de la semajno laŭ internacia normo ISO 8601. Verŝajne ne ĉiuj homoj konscias pri tio. Por la eklezioj ĝi kompreneble restas ĉie la sepa kaj lasta tago de la semajno.

En Esperanto, la nomo venas el la latina sabbatum, kiu siavice venas de la hebrea shabbat, ŝabato en Esperanto, tago de ripozo kaj religia observo, kiun la judoj festas sabate. La hebrea vorto "shabbat" verŝajne originas el la babilona "ŝappatu", kiu iam signifis "plenluno", poste ĉiujn el la kvar lunaj fazoj, kiuj estis ripoztagoj. Ĉirkaŭ ĉiun sepan tagon do okazis tia lunfesto. Iam la festotagoj ne plu sekvis la lunofazojn, sed oni enkondukis fiksan septagan ritmon. La babilona kalendaro pluvivas en la hebrea. Ankaŭ la monataj nomoj estas tre similaj; jen listo de la babilonaj monatonomoj kaj enkrampe la hebreaj: Taŝritu (Tiŝri), Kislimu (Kislev), Ahrasamna (Ĉeŝvan), Tebetu (Tebet), Ŝabatu (Ŝevat), Addaru (Adar), Nisannu (Nisan), Aiaru (Ijar), Simanu (Sivan), Duzu (Tammus), Abu (Ab), Ululu (Elul). La simileco estas vere okulfrapa.

El ŝabat venas la vortoj samedi, sábado, Samstag kaj sabato ankaŭ.

Pli malnova nomo por la tago estis dies Saturnis, tago de la dio Saturno, el kiu venis la vorto Saturday.

En Nordameriko kaj aliaj mondpartoj, sabato estas la unua tago de la semajnfino.

Ne nur la judoj sed ankaŭ kelkaj kristanaj sektoj kiel la Adventistoj de la Sepa Tago observas ŝabaton sabate.

Sabato sekvas vendredon kaj antaŭvenas dimanĉon. Vidu: Gregoria kalendaro.

Kvankam la multegaj malpermessitaj agoj (entute trideknaŭ, ĉerpeblaj el la Biblio) rigore observeblaj, tiu tago, krom socian perspektivon de libereco, transdonas por hebreoj kaj kristanaoj super ĉio religian signifon: rekoni Dion Kreinton kaj enmeti la homon en dimension kiu transcendas la tempon kaj la vivon.

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas proverbo pri sabato en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:

  • Citaĵo
      Liaj dentoj povas festi sabaton.  

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2009-03-13.