Gulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Gulo
Wolverine.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Karnovoroj Carnivora
Familio: Musteledoj Mustelidae
Genro: Gulo
Pallas, 1780
Specio: G. gulo
Gulo gulo
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
Vivareo de Gulo
Vivareo de Gulo
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La gulo (Gulo gulo) el la ordo de karnovoruloj kaj familio de musteledoj troviĝas en la Granda Ŝing'an-montaro de nordorienta Ĉinio, Siberio, norda Eŭropo (en Skandinavio ĝis 800 individuij) kaj Nordameriko. Ĝi estas la plej dika kaj plej fortika el la musteledoj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĝi aspektas kiel urso, kun densaj kaj longaj haroj nigraj kaj brunaj. Ĝi longas 65-87 centimetrojn, altas 35-43 centimetrojn kaj pezas 14-28 kilogramojn. Ĝi montras blankecajn makulojn inter okuloj kaj oreloj.

Ĝi havas bonajn flar- kaj aŭdkapablojn. Ili povas flari putriĝintan karnon ĝis el 3 km eĉ se la karno estas sub neĝo.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Tiu holarktisa specio vivas en tundroj kaj tajgoj (pinglofoliaj arbaroj). Ili ŝatas vivi solaj, ĉiu havas sian teritorion, sed la teritorio okupata de virgulo estas pli granda, kelkiam ĝi estas okupata kune de unu virgulo kaj du-tri gulinoj. Ĝi aktivadas ĉefe surtere, sed lertas en arbogrimpado. Iafoje ĝi kaŝas sin sur branĉoj aŭ sur krutaĵo por atendi alvenon de bestetoj. La gulo estas ne nur ludema sed ankaŭ tre sagaca, ĝi kapablas rapide distingi, kiu besto estas kruela kaj kiu estas milda. Ili estas bonaj naĝantoj. Ili manĝas ĉefe ronĝulojn kaj kadavraĵojn.

Manĝo[redakti | redakti fonton]

Iafoje, ĝi povas forŝteli malgrandan beston kaptitan de ĉasisto. En vintraj tagoj estas pli facile por ĝi kapti malgrandajn bestojn, kiuj kuras malpli rapide ol ĝi sur neĝo. Ĝi kovras la restintan viandon per grundo aŭ neĝo, aŭ ĝin konservas sur branĉoj. Guloj ŝatas manĝi putrintan karnon, ankaŭ birdovon en la komenco de somero, larvojn de vespo en la fino de somero kaj berojn en aŭtunaj tagoj.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La gulino naskas ĝenerale inter februaro kaj majo, ĉiufoje du aŭ tri idojn, kaj iam eĉ 4-5. La gulino mamnutras siajn idojn 8-10 semajnojn, kunvivas kun ili ĉ. du jarojn kaj poste forpelas ilin. La bredata gulo povas vivi ĝis 16 jarojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Lioness updated.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Zoologio