Sunda neofeliso
Sunda neofeliso | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Neofelis diardi (G. Cuvier, 1823) | ||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||
Natura arealo
| ||||||||||||
Sinonimoj
| ||||||||||||
Felis diardii | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
La sunda neofeliso (Neofelis diardi), estas mezgranda felisedo trovebla en Borneo kaj Sumatro. En 2006, ĝi estis klasifikata kiel apartan specion, diferencan de sia kontinenta parenco Neofelis nebulosa.[2][3].
En 2008, la Internacia Unio por la Konservo de Naturo klasifikis la specion kiel vundeblan, kun totala efektiva populacio supozata esti malpli ol 10 000 da plenkreskaj individuoj, kaj malpliiĝanta populacia evoluo [1].
Antaŭe, anglalingve la specio estis konata kiel la bornean clouded leopard — nomo atribuita fare de la Monda Natur-Fonduso (WWF) en marto 2007, citante Dr. Stephen O'Brien de la usona Nacia Kancero-Instituto kiel li skribis, "Genetikaj esploroj klare montras ke la bornea neofeliso estas konsiderenda kiel apartan specion" [4].
La indonezia komuna nomo por la sunda neofeliso estas rimau-dahan kio signifas "arba tigro" aŭ "branĉa tigro" [5].
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La sunda neofeliso estas la plej granda felisedo en Borneo, havas masivan korpon, kaj pezas ĉirkaŭ 12 al 25 da kilogramoj. La kaninoj estas 5 cm longaj, kiu estas, proporcie al la krani-longo, pli longa ol tiuj de iuj ajn ekzistanta felisido. Ĝia vosto povas iĝi tiom longa kiom la korpo, helpante la ekvilibron.
Disvastiĝo kaj vivejo
[redakti | redakti fonton]Tiu orientalisa specio estas verŝajne limigata al la indoneziaj insuloj Borneo kaj Sumatro. En Borneo, ili trovigas en malaltaĵa pluvarbaro, kaj je pli malalta denseco, en ekspluatita arbaro. La registraĵoj situas pli malalte ol 1 500 metroj. En Sumatro, ili ŝajnas esti pli abundaj en montetaj kaj montaraj areoj. Oni ne scias se ankaŭ ekzistas neofelisoj en la Insuloj Batu apud Sumatro [1].
Ekologio kaj vivmaniero
[redakti | redakti fonton]La kutimoj de la sunda neofeliso estas grandparte nekonataj kaŭze de la kaŝema vivmaniero de la specio. Oni supozas ke ĝi ĝenerale sole vivas. Ĝi precipe ĉasas sur la grundo sed uzas siajn grimppovojn por kaŝi sin okaze de danĝero.
Evoluisma kaj taksona historio
[redakti | redakti fonton]La specio estis nomata Felis diardi honore de la franca naturalisto kaj esploristo Pierre-Médard Diard fare de Georges Cuvier en 1823, bazita sur desegnaĵo kaj haŭto supozata el Javo [6].
Dum la 19-a jarcento Felis diardii signifis kaj la nebulan kaj la sundan neofilison, anglalingve Diard's Cat (la diarda kato) [7].
La sunda neofeliso estis longtempe konsiderata kiel subspecion de la nebula neofeliso, kaj nomita Neofelis nebulosa diardi. La genetika analizo de hararo-specimenoj de Neofelis nebulosa kaj Neofelis diardi montris ke ili diverĝis antaŭ 1,4 milionoj da jaroj, post esti uzitaj nuntempe inunditan terponton por atingi Borneon kaj Sumatron ekde kontinenta Azio [2].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 angle Hearn, A., Sanderson, J., Ross, J., Wilting, A., Sunarto, S. (2008). Neofelis diardi. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Versio 2011.2. Internacia Unio por la Konservo de Naturo.
- ↑ 2,0 2,1 angle Buckley-Beason, V.A., Johnson, W.E., Nash, W.G., Stanyon, R., Menninger, J.C., Driscoll, C.A., Howard, J., Bush, M., Page, J.E., Roelke, M.E., Stone, G., Martelli, P., Wen, C., Ling, L.; Duraisingam, R.K., Lam, V.P., O'Brien, S.J. (2006). “Molecular Evidence for Species-Level Distinctions in Clouded Leopards”, Current Biology 16 (23), p. 2371–2376. doi:10.1016/j.cub.2006.08.066.
- ↑ angle Kitchener, A.C., Beaumont, M.A., Richardson, D. (2006). “Geographical Variation in the Clouded Leopard, Neofelis nebulosa, Reveals Two Species”, Current Biology 16 (23), p. 2377–2383. doi:10.1016/j.cub.2006.10.066.
- ↑ angle New Species Declared: Clouded Leopard found on Borneo and Sumatra. ScienceDaily (2007-03-15). Alirita 2010-11-26.
- ↑ angle Horsfield, T. (1825). Description of the Rimau-Dahan of the inhabitants of Sumatra, a new species of Felis, discovered in the forests of Bencoolen, by Sir Thomas Stamford Raffles, late Lieutenant-Governor of Fort Marlborough. Zoological Journal of London 1: 542−554.
- ↑ france Cuvier, G. 1823 : Recherches sur les ossemens fossiles; où l'on rétablit les caractères de plusiers animaŭ dont les revolutions du globe ont detruit les espèces. Les Ruminatns et les Carnassiers Fossiles, Volume IV, G. Dufour & E. d'Ocagne, Parizo
- ↑ angle Ripley, G.. (1858) The New American Cyclopedia. D. Appleton and Company, p. 543.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- angle Bornean Clouded Leopard Programme
- angle Clouded Leopard Conservation and Research in Borneo Arkivigite je 2014-10-06 per la retarkivo Wayback Machine
- angle BBC Earth News, February 2010: Clouded leopard: First film of new Asia big cat species
- angle New Scientist: Rare leopard caught on candid camera
- angle The Clouded Leopard Project, March 2007: Borneo Clouded Leopard Classified as New Species Arkivigite je 2010-01-13 per la retarkivo Wayback Machine
- angle BBC News, March 2007: Island leopard deemed new species
- angle msnbc.com, March 2007: New leopard species found in Borneo Arkivigite je 2012-11-24 per la retarkivo Wayback Machine
- angle National Geographic, March 2007: Photo in the News: New Leopard Species Announced
- angle Daily Mail, March 2007: New species of leopard with largest fangs in cat world discovered