Esplorado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Esploristo)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Esploro.
La polo Kazimierz Nowak (1897-1937), kliŝa esploristo

Esplorado estas la ago de serĉadovojaĝado por la celo de malkovrado de nekonataj lokoj kiel kosmo (spacoesploro) aŭ fremdaj landoj. La ago ankaŭ aludas al la ago de serĉado de specifaj fizikaj naturaĵoj kiel akvo, oro, aŭ nafto, aŭ abstraktaĵoj kiel informo. Tiu kiu esploras estas esploristo; kaj por ne konfuzi kun scienca esploristo, la termino esplorvojaĝisto oportunas.

Esplorado estas tiel aĝa kiel homaro, tamen ĝia alta punkto estas ofte konsiderata esti la Epoko de Esplorado, kiam eŭropaj navigistoj vojaĝis tutmonde.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Esplorado de Afriko.

Kutime oni uzas en geografio kaj historio la terminon esplorado por referenci al la agado de esploristoj kiuj veturas tra regionoj fremdaj por la kulturaj medioj de kiuj ili devenas, sen depende de la fakto, ke ofte jam vivas homoj en tiuj regionoj de propraj indiĝenaj kulturoj. Tio estis partikulare ofta en Afriko ĉefe dum la 19-a jarcento, sed ankaŭ multe antaŭe pro ekonomiaj kaj politikaj celoj.

Libro "Esplorvojaĝo" de Jules Verne[redakti | redakti fonton]

Libron dumlonge ne eldonitan pri esplorvojaĝo al Afriko, en kiu ludas rolon ankaŭ Esperanto, verkis Jules Verne. La franca titolo estas "Voyage d'études"; tradukis al Esperanto István Ertl.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]