Kosmoesploro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Unua spaca "promeno" usona, realigita de la astronaŭto Ed White de la misio Gemini IV - 3-a de junio de 1965.
Epizodo de podkasto Kern.punkto pri teleskopoj

Kosmoesploro estas la scienca esploro per vojaĝado en la kosmo, kiu estas la regiono ekster la atmosfero de la Tero, kaj al aliaj planedoj.

La teoriajn bazprincipojn ellaboris, laŭ la rusaj aŭtoritatoj, la rusa Konstantin Ciolkovskij (1857-1935) en artikolo publikigita en 1903 en gazeto "Nauĉnoe Obozrenie”, li jam kreis en 1898 matematikajn formulojn de la raketa propulso. Poste Robert Goddard pioniris pri tio. La efektivigo de kosmoesplorado komenciĝis meze de la 20-a jarcento, dum la malvarma milito inter Sovetunio kaj Usono. Post la Dua Mondmilito, tiuj du landoj kaptis bombportajn raketojn V-2 kaj iliajn kreintojn de la venkita Germanio. Ties esplorcentro establitis en Peenemünde. Sovetunio venigis al si 100 el la tieaj germanaj inĝenieroj, kaj Usono 112 , inter ili la faman Werner von Braun. Ekde 1946 von Braun proponadis al la usona registaro lanĉi artan sateliton, sed tiam tio estis rifuzita ĉar la usonaj aŭtoritatoj opiniis, ke tio ne havos multan utilon. Fine, post kiam Sovetio lanĉis la unuan Sputnik-on, la raketoprogramoj fariĝis kosmoprogramoj, kaj la du potenculoj konkurencis por atingi la Lunon unue.

Gravaj elementoj[redakti | redakti fonton]

Organizoj[redakti | redakti fonton]

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]