Brazila Kosma Agentejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Brazila Kosma Agentejo
emblemo
kosmo-esplora registara organizaĵo
Komenco 10-a de februaro 1994 vd
Antaŭe COBAE vd
Lando(j) Brazilo vd
Sidejo Braziljo
Agareo

Brazilian space program

Ĉefestro(j) José Raimundo Coelho vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Brazila Kosma Agentejo (portugale Agência Espacial Brasileira; akronime: AEB) estas la civila aŭtoritato en Brazilo kiu respondecas pri la evoluo de la landa kosmoprogramo. Ĝi funkciigas raketon-lanĉon ĉe la Kosmocentro Alcantara, la loko de la ejo proksime al la ekvatoro signifas ke malpli da energio estas postulata por lanĉi en kosmon [1][2][3].

En 1960, per decido de la Prezidanto de Brazilo, komitato estis establita por krei la brazilan spacprogramon. La efektivigo de la plano estis konfidita al organizo, kies administrado estis la respondeco de la armeo. En 1982 komenciĝis la konstruado de la Kosmocentro Alcantara kaj ĝia konstruado finiĝis en 1990.

La Brazila Kosma Agentejo estis establita la 10-an de februaro 1994. Ĝi akceptis respondecon pri ĉiuj agado de la ŝtato en la kampo de spaco, inkluzive de la funkciado de la lanĉa centro. La agentejo respondecas pri la evoluo de satelitlanĉiloj kaj kosmoŝipoj de la VLS-modelo. Evoluo finiĝis sed ĝis nun ĉiuj provoj lanĉi sateliton en kosmon malsukcesis. La programo suferis gravan prokraston en 2003, kiam eksplodanta misilo mortigis 21 teknikistojn. La unua sukcesa lanĉo estis la 23-an de oktobro 2004. Kiam la brazila sondilo VSV-30 estis lanĉita al suborbita spaca flugo.

La unua brazila satelito estis lanĉita en 1993 el la Kosmocentro Kennedy. Ekde tiam pli da satelitoj estis lanĉitaj uzante lanĉilojn de malsamaj landoj. En 2006 alvenis al la Internacia Kosmostacio Marcos Pontes, la unua brazila kosmopiloto [4].

La Brazila Spaca Agentejo celas politikon de komuna teknologia disvolviĝo kun pli altnivelaj kosmaj programoj de aliaj landoj. Komence, ĝi dependis multe de Usono, sed post renkonti malfacilaĵojn transdoni teknologiojn kun ili, ĝi vastigis siajn agadojn kaj nun laboras ankaŭ kun aliaj landoj, inkluzive de Ukrainio, Israelo, Argentino kaj Ĉinio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]