Luno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig-dark.svg Tiu ĉi artikolo temas pri la natura satelito de la Tero. Se vi serĉas informojn pri aliaj lunoj, vidu la paĝon natura satelito. Se vi serĉas informojn pri la geometria figuro, vidu la paĝon Luno (geometrio).
Luno
Natura satelito de Tero (I)
Full Moon Luc Viatour.jpg
Historio
Dato de malkovro Pratempo
Unua superflugo Luna 1
(4-an de januaro 1959)
Unua enorbitiĝo Luna 10
(3-an de aprilo 1966)
Unua surteriĝo Luna 9
(3-an de februaro 1966)
Unua homa surteriĝo Apollo 11
(21-an de julio 1969)
Unua homo Neil Armstrong
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
384 399 km
363 104 km
405 696 km
Discentreco 0,0549
Klinangulo 5,145° (rilate al la ekliptiko)
Periodo 27,321582 tagoj
Meza cirkulrapido 1,022 km/s
Fizikaj ecoj
Diametro
Ekvatora diametro
Polusa diametro
- Plateco
- Areo
- Volumeno
3474,20 km
3476,28 km
3471,94 km
0,00125
3,793 × 107 km2
2,1958 × 1010 km3
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
7,3477 × 1022 kg
3346,4 kg/m3
1,622 m/s2
2,38 km/s
Rotacia periodo Kaptita rotacio
Aksa kliniteco 6,687°
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo
- Minimuma
- Averaĝa
- Maksimuma
(poluso ĝis ekvatoro)
70 K ĝis 100 K
130 K ĝis 220 K
230 K ĝis 390 K
Albedo 0,12
Observaj ecoj
Videbla magnitudo
- Minimuma
- Maksimuma

-2,5
-12,9
Angula diametro
- Minimuma
- Maksimuma

29,3'
34,1'
v  d  r
Information icon.svg

La Luno estas la sola natura satelito de la Tero, kaj la kvina plej granda satelito en la Sunsistemo.

La averaĝa centr-al-centra distanco de la Tero al la Luno estas 384.403 km, proksimume tridekoble la diametron de la Tero. La diametro de la Luno estas 3.474 km, iom pli ol kvarono de tiu de la Tero. Ĉi tio signifas, ke la volumeno de la Luno estas proksimume 2 elcento de tiu de la Tero. La tirforto de gravito ĉe ĝia surfaco proksimume 17 elcentoj de tiu de la Tero. La Luno faras kompletan orbiton ĉirkaŭ la Tero dum 27,3 tagoj (orbita periodo), kaj periodaj varioj en la geometrio de la Ter-Lun-Suna sistemo estas respondecaj por lunfazoj, kiuj ripetiĝas dum 29,5 tagoj (sinoda periodo).

La Luno estas la sola astro, al kiu vojaĝis homoj, kaj sur kiu homoj surfaciĝis. La 21-an de julio 1969 la usonaj astronaŭtoj Neil Armstrong kaj Buzz Aldrin surluniĝis kaj fariĝis la unuaj homoj, kiuj vizitis alian mondon.

Origino[redakti | redakti fonton]

Ekzistas diversaj teorioj pri la deveno de la Luno.

Oni devas konsideri, ke la Luno ne nur estas pli malgranda ol la Tero, sed tre malsama. La Tero havas rokan surfacon kun likva akvo kaj kernon el likva fero, kiu kaŭzas, ke la Tero estas magneta, sed la Luno estas entute rokeca. Mankas al ĝi surfaca akvo, aero, magnetosfero, kontinentoj kaj vivo. Ĝi estas mondo tute morta kaj senŝanĝa, escepte de meteoroidaj influoj. Ĉar ĝi estas tiel malsama, la Luno klare ne naskiĝis same kiel la Tero.

La nuna plej populara teorio diras, ke la Tero, kiam ĝi estis juna, estis fendita de alia planedo kaj granda bulo de ĝia roko fariĝis la Luno. La Luno ja estas kiel la roka parto de la Tero. Eĉ nun la Luno tre malrapide malproksimiĝas for de la Tero.

Laŭ alia teorio la Luno estas astro kaptita de la Tero. Sed la fiziko de tia kapto ne estas klara.

Fizikaj kondiĉoj[redakti | redakti fonton]

Ĉiu objekto estas proksimume 6-oble pli malpeza sur la Luno ol sur la Tero (laŭ rilato de falakceloj sur la astroj).

Sur la Luno preskaŭ ne ekzistas atmosfero.

Ĉar akso de rotacio de la Luno estas preskaŭ perpendikla rilate plato de la ekliptiko, en la Luno ne ekzistas rimarkebla diferenco inter sezonoj de la jaro. Sed temperaturo de surfaco de Luno estas tre diferenca tage kaj nokte, ĉar tagnokto de la Luno estas longa (ĉirkaŭ 1 nia monato) kaj atmosfero preskaŭ ne ekzistas (varmo facile venas kaj foriras kiel radiado).

Iuj partoj de surfaco de la Luno estas mallumaj, sed aliaj estas lumaj. Tradicie la mallumaj partoj estas nomataj "maroj", kvankam nun oni konas, ke tie ne estas akvo. La lunaj maroj estas pli malaltaj teritorioj kaj estas mallumaj dank'al solidiĝinta lafo sur ili.

Sur surfaco de la Luno estas multe da alfrapaj krateroj, ĉar atmosfero ne detruas ilin.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Laŭ moderna scio, nenia vivo ekzistas sur la Luno. Sen aero, sen likva akvo, ĝi estas akre malvivema medio.

La Luno por la Tero[redakti | redakti fonton]

Lunfazoj[redakti | redakti fonton]

Lunfazoj.png

De la Tero, oni vidas la Lunon pasi tra diversaj fazoj, kiuj ripetiĝas dum 29,5 tagoj (sinoda periodo). Ĉefa lunfazoj nomiĝas: la novluno (kiam la Luno estas malluma), la kreskanta duonluno (aŭ unua kvarono), la plenluno, la malkreskanta duonluno (aŭ tria kvarono).

Kaŝita flanko[redakti | redakti fonton]

Ĉar la daŭro de la luna tago egalas tiun de la luna orbita periodo, la Luno ĉiam direktas la saman flankon al la Tero. Pro kelkaj geometriaj kaj orbitaj fenomenoj tiu flanko ne estas tute konstanta, kaj oni povas vidi el la Tero ĉirkaŭ 55 procentojn de la luna surfaco (vidu Balancado de Luno). La cetero estis absolute nekonata ĝis la 7-a de oktobro 1959, kiam la sovetia sondilo Luna 3 transsendis la unuajn fotojn de la dorsa flanko. La 10-an de novembro 1966 la usona sondilo Lunar Orbiter 1 sendis pli bonkvalitajn bildojn el ĉirkaŭluna orbito.

Mond-galileo-farbig.jpg
Pligrandigu bildon

La kaŝita flanko de la Luno

Influo al la Tero[redakti | redakti fonton]

Terleviĝo: Tero kaj Luno viditaj de Apollo 8.
Luno kaj Tero viditaj de kosmopramo.

Gravito de la Luno estigas tajdojn sur la Tero. Tio signifas ne nur malaltan kaj altan tajdojn de maroj, sed ankaŭ leviĝon kaj malleviĝon de termantelo.

Liberigita energio de tajdoj venas de turniĝo de la Tero kaj rilata turna movokvanto aldoniĝas al angula movokvanto de la Luno. Tial plilongiĝas nuntempe daŭro de diurno de ĉirkaŭ 20 mikrosekundoj jare. En fora estonteco, se ne malfaciligus aliaj eventoj en la Sunsistemo, la rotacio estus ligata al la Luno, kaj la Tero montrus al la Luno ĉiam sama flanko; distanco inter la Tero kaj la Luno estus ĉirkaŭ duoble pli granda ol nuntempe (pro la transiĝinta movokvanto).

Krom la videbla lumo, la Luno spegulas de la sunradiado ankaŭ parton de ties varmo al la Tero. Tia tervarmigo mezuras tamen nur tri centonojn da celsiaj gradoj de diferenco inter la plenluno kaj la novluno.[1]

Influo al vivuloj[redakti | redakti fonton]

Ĉu efikas la Luno al observanto?

Ne ekzistas sciencaj studoj pri la influo de la Luno, ekzemple al naskoj, akcidentoj, operacikomplikaĵoj, sinmortigoj aŭ similaj. Kontraŭe ekzistas pluraj studoj kiuj malpruvas tion.[2]

Tamen iuj homoj, ekzemple pri agrikulturo kaj arbara mastrumado, jam deantikve atentas, ke iuj laboroj en la naturo estu farataj dum "ĝusta" lunfazo.

Migrobirdoj kaj iuj specioj de noktagadaj insektoj uzas la Lunon por navigacio. Ĉe iuj specioj de anelidoj (ekzemple la palolo), kraboj kaj fiŝoj (Leuresthes) reproduktado estas forte ligita al la ŝanĝo de lunfazoj.

Luna ĉielarko[redakti | redakti fonton]

Nokte, pro kunestiĝo de lunlumo kaj pluveroj povas estiĝi luna ĉielarko, kiu funkcias tute laŭ la sama fizika principo kiel kutima suna ĉielarko.

Ĉielo vidata de la Luno[redakti | redakti fonton]

Por observanto estanta sur la Luno ĉielo estas nigra eĉ tage (ĉar sur la Luno preskaŭ ne ekzistas atmosfero). Sed steloj estas vidataj tage nur de mallumigitaj lokoj. La Suno estas vidata kiel rondo de la sama grandeco ol de la Tero, sed blanka kaj nemulte pli hela ol de la Tero.

La Tero en ĉielo de la Luno estas ĉirkaŭ kvaroble pli granda ol la Luno en ĉielo de la Tero. Fazo de la Tero por observanto sur la Luno estas kontraŭa rilate fazo de la Luno por observanto sur la Tero. Ekzemple, kiam sur la Tero estas plenluno, sur la Luno estas "novtero" (preskaŭ tuta disko de la Tero estas malluma); kiam sur la Tero estas novluno, sur la Luno estas "plentero" (preskaŭ tuta disko de la Tero estas luma); kiam ni vidas kreskantan lunarkon, imagata loĝanto de la Luno vidas malkreskantan neplenan Teron.

Ĉar la Luno ĉiam direktas la saman flankon al la Tero, de la Luno la Tero estas vidata ĉiam en la sama loko de la ĉielo. Sed balancado kaŭzas malrapidajn malsimplajn movojn de la Tero ĉirkaŭ iu punkto de la ĉielo. Rezulte en iuj lokoj de la Luno la Tero de tempo al tempo leviĝas kaj subiras. Sed de la pli granda parto de surfaco de la Luno la Tero estas aŭ ĉiam vidata en ĉielo, aŭ neniam vidata.

Kiam sur la Tero estas observata luna eklipso, sur la Luno estas observata suna eklipso: la Tero ŝirmas la Sunon. Tia eklipso estas multe pli longa ol suna eklipso sur la Tero, ĉar la Tero estas vidata de la Luno kiel multe pli granda ol la Suno (kaj ol la Luno de la Tero). Dum tia eklipso atmosfero de la Tero estas vidata de la Luno kiel ruĝa ringo. Kiam sur la Tero estas observata suna eklipso, imagata observanto sur la Luno povas vidi nur malgrandan nigran makulon moviĝantan sur disko de la Tero.

Historio[redakti | redakti fonton]

Astrologia simbolo de Luno

La Luno estas la plej hela ĉielobjekto post la suno kaj facile videbla per la nura okulo. Ankaŭ la ŝanĝo de la diversaj lunfazoj de plenluno ĝis novluno estas tre bone observeblaj.

Mitologio[redakti | redakti fonton]

En ĉiuj arkeologie esploritaj kulturoj troveblas indikoj pri granda kulta signifo de la Luno al la tiamaj homoj. La Luno kutime reprezentis iun dion, ĉu ina (kiel ekzemple Bendis ĉe la trakoj; Isis ĉe la egiptoj; Selene, Artemiso kaj Hekate ĉe la grekoj; Luna kaj Diana ĉe la romianoj), ĉu vira (kiel Nanna en Sumero; Thot en Egiptujo; Cukijomi en Japanujo; Tekiztekatl ĉe la aztekoj; Mani ĉe la ĝermanoj). Aktualaj novpaganoj kultas la Luno kiel aspekton de la Ŝanĝanta Diino.

Preskaŭ ĉiam Suno kaj Luno havis kontraŭajn seksojn, kvankam ĝi povis varii. En la imperia Ĉinujo la Luno estis simbolo de okcidento, aŭtuno kaj ineco (jino).

Ofta ideo estas tiu pri la tri aspektojvizaĝoj de la lundiino: dum kreskanta Luno la junulino seksecplena, dum plenluno la fekunda patrino kaj dum malkreskanta Luno la maljuna virinaĉo aŭ la sorĉistino kun potenco sanigi, kiel ekzemple ĉe la grekoj (Artemiso, Seleno kaj Hekato) kaj ĉe la keltoj (Blodeuwedd, Morrigan kaj Ceridwen).

En alkemio kaj blazono, la Luno asociiĝas al la metalo arĝento.

Kalendaro[redakti | redakti fonton]

Krom la mita adoro de la Luno, niaj prauloj jam delonge uzis la regulan kaj facile videblan ritmon de la Luno por priskribi tempoperiodon kaj kiel bazo de kalendaro. Ankoraŭ nuntempe la islama kalendaro baziĝas je luna jaro kun 354 tagoj (12 sinodaj monatoj).

Kiam estiĝis agrikulturo, kreskis la signifo de la sezonoj por semado kaj rikolto. Por respekti tion oni unue laŭbezone, kaj poste laŭ fiksitaj formuloj, kiel ekzemple la metona ciklo, aldonis kromajn monatojn, kiuj sinkroniigis lunjaron al sunjaro. Baziĝas je tiu lunsuna skemo ekzemple malnova atika kaj juda kalendaroj.

Inter la malnovaj altaj kulturoj nur la egiptoj havis nuran sunjaron kun 12 monatoj po 30 tagoj kaj kvin kromaj tagoj, kio estas sen rilato al la sinoda monato de 29,5 tagoj. Verŝajne ĉar por la egipta kulturo estis necesegaj la ekzakta antaŭanonco de la inundoj de la Nilo kaj do de la sunjaro.

La ankoraŭ nuntempe uzata sep-taga semajno baziĝas verŝajne je la tempa sinsekvo de la kvar ĉefaj lunfazoj (novluno, kreskanta duonluno, plenluno kaj malkreskanta duonluno). La tago lundo nomiĝas laŭ la Luno.

Unuaj bildigoj[redakti | redakti fonton]

La plej malnova konata bildo de la luno estas ĉirkaŭ 5.000 jarojn malnova luna mapo el la irlanda Knowth.

Alia historie grava bildo estas la ĉieldisko de Nebra retrovita en Germanujo en 1999, el ĉirkaŭ la jaro 1600 a.K.

La ŝtonmonumento de Stonehenge eble estis ĉiela observejo kaj tiel konstruita, ke apartaj pozicioj de la Luno estis antaŭanonceblaj aŭ difineblaj.

Scienca observado[redakti | redakti fonton]

Desegnita lunmapo el la jaro 1881 (Ĝenerala Atlaseto de Andree)

Unu el la unuaj lunaj mapoj estis, en 1647, Selenographia fare de Johannes Hevelius. Ankaŭ Giovan Battista Riccioli verkis pri la "geografia" terminologio de la Luno. Pro la kreado de la lorno komencis pli detala esploro de la luno ĉirkaŭ 1650.

En 1791 estiĝis la Selenotopografio de Hieronymus Schröter.

Longfokusdistanca fotado estiĝis ĉirkaŭ 1890.

Scienca esplorado[redakti | redakti fonton]

La unua artefarita objekto, kiu pasis proksime al la Luno estis Luna 1 de Sovetunio; la unua artefarita objekto kiu trafis la surfacon estis Luna 2; kaj Luna 3 faris la unuajn fotaĵojn de la kaŝita flanko de la Luno. Ĉi tiuj eventoj ĉiuj okazis en 1959. La unua kosmoveturilo, kiu sukcese mole surluniĝis estis Luna 9; kaj la unua senpilota veturilo, kiu orbitis la Luno estis Luna 10, ambaŭ en 1966.

La usona projekto Apollo faris la solan ĝisnunan kunhoman mision, rezultante je ses surfaciĝoj inter 1969 kaj 1972. La 21-an de julio 1969 la usonaj astronaŭtoj Neil Armstrong kaj Buzz Aldrin surluniĝis kaj fariĝis la unuaj homoj, kiuj vizitis alian mondon. Sume 12 homoj surluniĝis dum ĉi tiu kaj la kvin sekvaj vojaĝoj ĝis 1972. Kun la fino de la projekto Apollo homa esplorado de la Luno tre malpligrandiĝis, limiĝante nur per senhomaj misioj. En 21. jarcento kelkaj landoj anoncis planojn sendi homojn aŭ robotajn kosmoŝipojn al la Luno.

La Luno en amasa kulturo[redakti | redakti fonton]

En literaturo[redakti | redakti fonton]

Franca literaturo:

Rusa literaturo:

Esperanta literaturo:
Ekzistas proverboj pri la Luno en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[3]:

  • Citaĵo
    « La luno ne aŭskultas, kiam hundo ĝin insultas. »
  • Citaĵo
    « Se forestas la suno, sufiĉas la luno. »
  • Citaĵo
    « Vespere ĝuu lunon, sed ne serĉu la sunon. »

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Crab Nebula.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Astronomio


Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. br-online.de: Zweiter Vollmond im Juli (Dua julia plenluno), de aprilo 2007
  2. Asocio Kuffner-Sternwarte: Studoj malkonfirmas luninfluojn
  3. Lernu