Neptuno (planedo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Neptuno
Planedo
Neptune.jpg
Historio
Malkovrinto Johann Gottfried Galle[1]
Dato de malkovro
Loko de malkovro
23-a de septembro 1846[1][2]
Berlino[1]
Unua superflugo Voyager 2
(25-an de aŭgusto 1989)
Unua enorbitiĝo Neniam
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
4 503 443 661 km (30,10 AU)[2]
4 452 940 833 km (29,77 AU)
4 553 946 490 km (30,44 AU)
Discentreco 0,011214269[2]
Meza anomaliangulo 267,767281°
Klinangulo 1,767975° (rilate al la ekliptiko)[2]; 6,43° (rilate al la suna ekvatoro); 0,72° (rilate al la laplaca ebeno)
Periodo 60 190 tagoj (164,79 jaroj)[2]
Meza cirkulrapido 5,43 km/s[2]
Longitudo de
suprenira nodo
131,794310°
Argum. de periapsido 265,646853°
Naturaj satelitoj
Ringoj
Jes, 13[2]
Jes[2]
Fizikaj ecoj
Ekvatora diametro
Polusa diametro
- Plateco
- Areo
- Volumeno
49 528 ± 30 km[2]
48 682 ± 60 km[2]
0,0171 ± 0,0013
7,6408 × 109 km2
6,254 × 1013 km3[2]
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
1,0243 × 1026 kg
1,638 × 103 kg/m3
11,15 m/s2[2]
23 500 m/s[2]
Rotacia periodo
- Sidera periodo

0,6713 tagoj (16h 6min 36s)[2]
Aksa kliniteco 28,32°[2]
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo 72 K (averaĝe, je 1 baro)
55 K (averaĝe, je 0,1 baroj)[2]
Geometria albedo
Albedo laŭ Bond
0,41[2]
0,290[2]
Observaj ecoj
Videbla magnitudo
- Minimuma
- Maksimuma

8,0
7,78[2]
Angula diametro
- Minimuma
- Maksimuma

2,2″[2]
2,4″[2]
v  d  r
Information icon.svg


Neptuno estas la oka kaj plej ekstera[3] planedo de la sunsistemo. Ĝi estas ankaŭ la lasta kaj malplej granda el la kvar gasgigantoj, sed la kvara plej granda kaj tria plej peza el ĉiuj planedoj de la sunsistemo[4].

Malkovris Neptunon la germana astronomo Johann Gottfried Galle la 23-an de septembro 1846[1], helpe de kalkuloj de Urbain Le Verrier kaj John Couch Adams[2], kiuj kalkulis la lokon de tiu planedo per la perturboj de la orbito de Urano.

Neptuno estis nomata laŭ Neptuno, la romia dio de oceano. Ĝia signo estas ♆, stiligita tridento.

Neptuno estas nevidebla nudokule[5] kaj en teleskopo aperas kiel bluverda disko. Ĝin vizitis nur unu kosmosondilo: Voyager 2, kiu preterpasis ĝin la 25-an de aŭgusto 1989. Ĝia plej granda satelito estas Tritono.

Fizikaj ecoj[redakti | redakti fonton]

Kun maso je 1,0243 × 1026 kg[2], Neptuno estas ĉielkorpo inter Tero kaj la aliaj gasgigantoj: ĝia maso estas 17-oblo de tiu de Tero, sed nur 19-ono de tiu de Jupitero[4]. La neptunan surfacan graviton (11,15 m.s-2) superas nur la jupitera[4]. Ĝia ekvatora radiuso (24 764 km) estas preskaŭ kvaroble pli granda ol tiu de Tero[2].

Interna konsisto[redakti | redakti fonton]

La interna strukturo de Neptuno.
1. Supra atmosfero kaj supraj nuboj
2. Atmosfero el hidrogenaj, heliumaj kaj metanaj gasoj
3. Mantelo el akvaj, amoniakaj kaj metanaj glacioj
4. Kerno el roko kaj glacio

La interna strukturo de Neptuno similas al tiu de Urano. Ĝia atmosfero konsistigas 5 ĝis 10% el ĝia maso kaj etendiĝas eble ĝis 10 aŭ 20% de la vojo al la kerno, ke ĝi atingas premon je proksimume 10 GPa. Pli altaj koncentritecoj da metano, amoniako kaj akvo troviĝas en la malsupraj regionoj de la atmosfero.

Tiuj pli varmaj kaj profundaj regionoj densiĝas kaj fariĝas varmega likva mantelo, kie temperaturo atingas 2 000 ĝis 5 000 K. La mantelo havas 10- aŭ 15-teran mason kaj riĉas je akvo, amoniako kaj metano[6]. Kiel kutime en planedoscienco, tiun miksaĵon oni nomas glacia, kvankam temas pri varma densega fluaĵo. Tiun fluaĵon, kiu havas altan elektran konduktivon, oni kelkfoje nomas akv-amoniaka oceano[7]. En prufundeco je 7 000 km, la kondiĉoj povas esti tiaj, ke metano diseriĝas en diamantajn kristalojn, kiuj precipitiĝas al la kerno.

La kerno de Neptuno konsistas el fero, nikelo kaj silikatoj, kaj probable havas mason je 1,2-oble tiu de Tero. La premo en la centro estas 700 GPa, plurmilionoble pli ol tiu de la tersurfaco, kaj la temperaturo povus esti 5 400 K.

Atmosfero[redakti | redakti fonton]

En altaj tavoloj, la atmosfero de Neptuno enhavas 80% da hidrogeno kaj 19% da heliumo. Ankaŭ ŝpuroj da metano ĉeestas. Ĉefaj sorbolinioj de metano okazas je ondolongoj super 600 nm, en ruĝa kaj transruĝa partoj de la elektromagneta spektro.

Kiel ĉe Urano, la sorbado de ruĝa lumo fare de la atmosfera metano parte donas al Neptuno ĝian bluan koloron[8], kvankam la neptuna lazuro kontrastas kun la pli dolĉa bluverdo de Urano. Ĉar la atmosfero de la du planedoj enhavas similan kvanton da metano, ia nekonata atmosfera konsistaĵo kredeble kontribuas al la koloro de Neptuno[9].

La atmosfero de Neptuno konsistas el du ĉefaj regionoj: la malsupra troposfero, kie temperaturo malkreskas kun alteco, kaj la stratosfero, kie temperaturo kreskas kun alteco. La limo inter la du (tropopaŭzo) havas premon je 10 kPa[10].

Strioj de altaj nuboj ombras al pli malsupra nuba tavolo

Modeloj pensigas, ke la troposferon de Neptuno strias nuboj de varianta konsisto, depende de la alteco. La plej supraj nuboj havas premon je malpli ol unu baro, kie la temperaturo konvenas, por ke metano likviĝu. Je premoj inter 1 kaj 5 baroj (100 kaj 500 kPa), nuboj el amoniako kaj hidrogena sulfido kredeble formiĝas. Super premo je 5 baroj, la nuboj povus konsisti el amoniako, amoniaka sulfido, hidrogena sulfido kaj akvo. Pli profundaj nuboj el akva glacio devus troviĝi je 50-bara premo (5 MPa), kie la temperaturo atingas 0 °C. Sub tio, povas esti nuboj el amoniako kaj hidrogena sulfido.

Altaj nuboj de Neptuno estis observitaj ombrante la nediafanan nubotavolon malsupre. Ankaŭ ekzistas altaj nubaj strioj, kiuj ĉirkaŭzonas la tutan planedon je konstanta latitudo. Tiuj ĉirkaŭaj strioj larĝas je 50 ĝis 150 km kaj superas la nubotavolon je 50 ĝis 110 km[11].

La lumspektroj de Neptuno pensigas, ke ĝia malsupra stratosfero estas nebula pro likviĝo de produktaĵoj de ultraviola lumdisigo de metano, kiel etano kaj acetileno[10]. La stratosfero ankaŭ enhavas spurojn da karbona unuoksido kaj hidrogena cianido[10]. La stratosfero de Neptuno estas pli varma ol tiu de Urano pro la alta koncentriteco je hidrokarbonoj[10].

Pro ankoraŭ nekonataj kialoj, la termosfero de Neptuno estas nenormale varma je 750 K[12]. La planedo estas tro malproksima de la suno, por ke tiu varmo estu kreita de ultraviola radiado. Ebla kialo por tiu varmiĝo estas atmosfera interago kun jonoj de la magneta kampo de la planedo. Aliaj ebloj estas deinternaj gravitaj ondoj disperdiĝantaj en la atmosfero. La termosfero enhavas spurojn da karbona duoksido kaj akvo, kiuj povus deveni de eksteraj fontoj, kiel meteorŝtonoj kaj polvo.

Magnetosfero[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ la magnetosfero de Neptuno similas al tiu de Urano: la magneta kampo estas klinita je 47° rilate al la rotacia akso, kaj discentra je almenaŭ 0,55 radiuso (13 500 km) de la fizika centro de la planedo. Antaŭ ol Voyager 2 vizitis Neptunon, oni hipotezis, ke la klinita magnetofero de Urano estas rezulto de ĝia klinita rotacio. Tamen, komparante la magnetajn kampojn de ambaŭ planedoj, sciencistoj nun pensas, ke la orientiĝo povas rezulti de internaj fluadoj en la planedoj.

Ringoj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Ringoj de Neptuno.

Naturaj satelitoj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Naturaj satelitoj de Neptuno.

La ĉefa natura satelito de Neptuno estas sendube Tritono, unu el la plej grandaj lunoj de la sunsistemo, kiun malkovris William Lassell nur 17 tagojn post la malkovro de Neptuno mem.

La aliaj satelitoj oficiale agnoskitaj de la Internacia Astronomia Unio estas Najado, Talaso, Despino, Galateo, Lariso, Proteo, Nereido, Halimedo, Psamato, Sao, Laomedeo kaj Nezo.

La nomoj de la neptunaj satelitoj ĉiuj omaĝas marajn gediojn.

Astrologia Simbolo de Neptuno

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Gazetteer of Planetary Nomenclature en. Alirita la 3-an de aprilo 2010.
  2. 2,00 2,01 2,02 2,03 2,04 2,05 2,06 2,07 2,08 2,09 2,10 2,11 2,12 2,13 2,14 2,15 2,16 2,17 2,18 2,19 2,20 2,21 2,22 2,23 Dr. David R. Williams. Neptune Fact Sheet en. Alirita la 3-an de aprilo 2010.
  3. Laŭ la difino de “planedo” aprobita la 24-an de aŭgusto 2006 dum la 26-a ĝenerala asembleo de la Internacia Astronomia Unio. Antaŭ tiu oficiala difino, Plutono estis konsiderata kiel la plej ekstera planedo.
  4. 4,0 4,1 4,2 Dr. David R. Williams. Planetary Fact Sheet - Metric en. Alirita la 1-an de aprilo 2010.
  5. Kun videbla magnitudo je 8,0, Neptuno estas malpli brila ol la malplej brilaj nudokule videblaj steloj, kiuj havas videblan magnitudon je proksimume 6,0.
  6. Calvin J. Hamilton. Neptune en. Alirita la 3-an de aprilo 2010.
  7. S. Atreya, P. Egeler, K. Baines (2006). Water-ammonia ionic ocean on Uranus and Neptune? en (PDF). Geophysical Research Abstracts. Alirita la 3-an de aprilo 2010.
  8. Hubble Space Telescope Observations of Neptune en (1995). Alirita la 11-an de aprilo 2010.
  9. Neptune overview en. Solar System Exploration. Alirita la 11-an de aprilo 2010.
  10. 10,0 10,1 10,2 10,3 Jonathan I. Lunine (1993). The Atmospheres of Uranus and Neptune en (PDF). Alirita la 11-an de aprilo 2010.
  11. Max, C. E.; Macintosh, B. A.; Gibbard, S. G.; Gavel, D. T.; Roe, H. G.; de Pater, I.; Ghez, A. M.; Acton, D. S.; Lai, O.; Stomski, P.; Wizinowich, P. L. (2003). Cloud Structures on Neptune Observed with Keck Telescope Adaptive Optics en. The Astronomical Journal. Alirita la 20-an de aprilo 2010.
  12. Broadfoot, A.L.; Atreya, S.K.; Bertaŭ, J.L. kaj aliaj (1999). Ultraviolet Spectrometer Observations of Neptune and Triton en (PDF). Science. Alirita la 25-an de aprilo 2010.

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]