Marso (planedo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri planedo. Por informoj pri samnoma dio el la romia mitologio, vidu la artikolon Marso (dio).
Marso
Planedo
Mars Hubble.jpg
Historio
Dato de malkovro Pratempo
Unua superflugo Mariner 4
(14-an de julio 1965)
Unua enorbitiĝo Mariner 9
(14-an de novembro 1971)
Unua surteriĝo Surmarsilo de Mars 3
(2-an de decembro 1971)
Unua veturilo
sur la surfaco
Mars Pathfinder
(4-an de julio 1997)
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
227 939 100 km (1,52 AU)
206 669 000 km (1,38 AU)
249 209 300 km (1,67 AU)
Discentreco 0,093 315
Klinangulo 1,850° (rilate al la ekliptiko); 5,65° (rilate al la suna ekvatoro); 1,67° (rilate al la sunsistema ebeno de Laplace)
Periodo 686,971 tagoj
Meza cirkulrapido 24,077 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
49,562°
Argum. de periapsido 286,537°
Naturaj satelitoj
Ringoj
2 (Dejmo kaj Fobo)
Neniu
Fizikaj ecoj
Ekvatora diametro
Polusa diametro
- Plateco
- Areo
- Volumeno
(6 792,4 ± 0,2) km
(6 752,4 ± 0,2) km
0,00589 ± 0,00015
1,447985 × 108 km2
1,6318 × 1011 km3
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
6,4185 × 1023 kg
3934 kg/m3
3,69 m/s2
5,027 km/s
Rotacia periodo
- Sidera periodo

24,62296 horoj
Aksa kliniteco 25,19°
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca premo 600-1000 Pa (6-10 mbar)
Surfaca temperaturo
- Minimuma
- Averaĝa
- Maksimuma

130 K
210 K
308 K
Geometria albedo
Albedo laŭ Bond
0,15
0,25
Observaj ecoj
Videbla magnitudo
- Minimuma
- Maksimuma

+1,8
-2,91
Angula diametro
- Minimuma
- Maksimuma

3,5"
25,1"
Information icon.svg
vdr

Marso estas la kvara planedo de la Sunsistemo laŭ distanco ekde la Suno. Ĝi estas konata ekde la pratempo, ĉar ĝi estas klare videbla en la nokta ĉielo de Tero, kaj ŝuldas sian nomon al Marso, la romia dio de milito. Ĝia astrologia simbolo (♂) montras la egidon kaj lancon de la dio, kaj identas la simbolon de la vira sekso. Marso estas foje nomata la "Ruĝa Planedo" pro sia ruĝa aspekto, kaj pro granda kvanto da fera oksido en sia ŝelo; ĝi ankaŭ estas konsiderata la frata planedo de Venuso kaj Tero.

Marso estas malvarma, dezerta mondo, simila al Tero, kun maldensega atmosfero. Ĝia surfaco estas simila kaj al Luno, pro alfrapaj krateroj, kaj al Tero, pro vulkanoj, valoj, dezertoj kaj polusaj kalotoj. Sur Marso ankaŭ situas Olympus Mons, unu el la plej altaj konataj montoj en la Sunsistemo, kaj la Mariner-valoj, unu el la plej larĝaj kanjonoj.

La marsa tago daŭras 24,6 horojn. La planedo havas sezonojn, polusan glacion kaj eble iam havis riverojn kaj grandan maron. Tamen, Marso estas multe pli malgranda ol Tero, tial ĝi ne povas teni sufiĉan aeron sub sia roza ĉielo, por varmigi sin kaj allasi grandan floradon de vivo: la nuna aero estas tiel maldensa, ke akvo ne povas esti fluida, kaj eĉ akva glacio ne fandas, sed bolas (kiel glacio de karbona dioksido sur Tero). La temperaturo kaj premo sur Marso estas tro malaltaj por homa vivo sen premovesto; homa sango bolus pro manko de premo.

Fizikaj ecoj[redakti | redakti fonton]

Komparo inter la Tero kaj Marso laŭ grando.

La radiuso de Marso estas ĉirkaŭ duono de la tera radiuso. Marso estas malpli densa ol Tero, havante proksimume 15% el la tera volumeno sed nur 11% el ĝia maso. Ĝia areo estas nur iom malpli granda ol la suma areo de la teraj kontinentoj.[1] Rilate al aliaj rokaj planedoj, Marso estas pli granda kaj havas multe pli da maso ol Merkuro, sed ĉi-lasta estas pli densa kaj tial posedas pli grandan gravitan forton ĉe sia supraĵo. Marso ankaŭ estas proksimume mezvoje en grando, maso, kaj supraĵo-gravito inter la Tero kaj la Luno: la Luno havas duonon de la diametro de Marso, la Tero duoblon; la Tero havas proksimume dek fojojn pli da maso ol Marso, la Luno dek fojojn malpli.

La ruĝ-oranĝkolora aspekto de la marsa supraĵo ŝuldiĝas al la abundo de hematito sur la supraĵo.

Geologio[redakti | redakti fonton]

La norda duonsfero de la planedo atestas pri antikva akvofluado – pri riveroj kaj eĉ granda maro – sed la suda duonsfero estas tre kraterhava, kiel la Luno aŭ Merkuro. La suda tero estas multe pli alta ol la nordo.

Marso, kiel la Tero, havas polusan glacion: tiel ordinaran akvan glacion, kiel karbon-dioksidan glacion (tiel nomata seka glacio). Plimulto de la glacio estas akva. Ĉe la norda poluso seka glacio estas nur vintre, sed ĉe la suda poluso estas konstanta tavolo de seka glacio.

Marso havas unu el la plej altaj montoj konataj al homo, Olympus Mons ("monto Olimpo"), kiu estas 24 km alta de bazo al pinto. Eĉ ĉe la bazo (500 km en diametro), la klifo estas 6 km en alteco. Marso ankaŭ havas grandegan kanjonon, Valles Marineris, kiu estas 4000 km en longeco kaj 2–7 km en profundeco. En la sudo estas kratero mezuranta 2300 km en diametro kaj 7 km en profundo: Hellas Planitia ("Helenia ebenaĵo"). Por komparo, la pinto de Monto Everesto sur Tero estas 8,85 km super la maro.

Surbaze de elorbitaj observadoj kaj de la pristudo de marsaj meteoritoj falintaj teren, la supraĵo de Marso ŝajnas konsisti ĉefe el bazalto. Pluraj indikaĵoj pensigas, ke la marsa bazalto estas pli riĉa je silicia dioksido ol la tipa tera bazalto, kaj tial similas al andesitaj rokoj; ankaŭ sur surfaco de Marso povas esti vitro el silicia duoksido. La plejparton de la surfaco, krome, kovras ege subtila polvo de hematito.[2][3]

Kvankam Marso ne posedas tutplanedan magnetan kampon,[4] observoj montris, ke partoj el la krusto de la planedo posedas malajn magnetajn kampojn - kio pensigas, ke pasintece ekzistis tutplaneda magneta kampo, kies direkto maliĝis de tempo al tempo. Efektive, la magnetismaj indikaĵoj trovitaj en marsaj mineraloj tute similas tiujn, kiuj observeblas ĉe la marfundoj de Tero. Laŭ teorio, kiu estis publikita en 1999 kaj pliampleksigita en oktobro 2005 post surlokaj esploroj de la usona kosmosondilo Mars Global Surveyor, tiu pramagnetigo pruvas, ke Marso estis tektonike aktiva antaŭ kvar miliardoj da jaroj, antaŭ kiam la planeda dinamo ĉesis funkcii kaj la magneta kampo de la planedo malaperis.[5]

Laŭ la nun agnoskitaj modeloj pri la ena strukturo de Marso, la planeda kerno havas radiuson de proksimume 1480-1800 kilometroj (laŭ diversaj opinioj), kaj konsistas ĉefe el fero, nikelo kaj (je 14-17%) sulfuro. La kerno estas parte likva, kaj ĝia denso estas duoble pli malgranda ol tiu de la terkerno. La marsan kernon ĉirkaŭas mantelo el silikatoj, kiu respondecis pri la estigo de la ĉefaj tektonikaj kaj vulkanaj fenomenoj ĉe la planeda supraĵo. La averaĝa dikeco de la krusto de la planedo estas proksimume 50 km, kun maksimuma dikeco de 125 km.[6] La tera krusto averaĝe dikas nur 40 kilometrojn, kio estas triono de la marsa, kompare al la grando de la planedo.

Marso estas preskaŭ, se ne tute, geologie mortinta; la fino de rimarkindaj vulkanaj fenomenoj ĉesigis la encirkuligon de kemiaĵoj kaj mineraloj inter la supraĵo kaj la eno de la planedo.[7]

Geologiaj epokoj[redakti | redakti fonton]

La surfaco de Marso fotita per la sondilo Viking 1.

Eblas dividi la geologian historion de Marso laŭ pluraj kategorioj, sed la plej vaste agnoskita divido estas la jena:[8][9]

  • Noaa epoko (laŭ la nomo de la marsa regiono Noachis Terra, kio signifas "lando de Noao"): ĉi tiam formiĝis la plej antikvaj partoj el la nuna supraĵo de Marso, antaŭ ĉirkaŭ 4-3,5 miliardoj da jaroj. Ĉi-epokaj regionoj aparte riĉas je grandaj alfrapaj krateroj. La vulkana altebenaĵo Tharsis supozeble formiĝis dum tiu ĉi periodo kaj spertis abundajn inundojn de likva akvo dum la lasta parto de la epoko.
  • Hesperia epoko (laŭ la nomo de la marsa regiono Hesperia Planum, kiu siavice devenas de Hesperio, persono el la helena mitologio): antaŭ ĉirkaŭ 3,5-3 miliardoj da jaroj. Tiun ĉi epokon karakterizis la formiĝo de ampleksaj lafo-ebenaĵoj.
  • Amazona epoko (laŭ la nomo de la marsa regiono Amazonis Planitia, kiu fontas el la Amazonoj, mitologiaj militistinoj): ekde antaŭ ĉirkaŭ 3 miliardoj da jaroj ĝis nun. Regionoj formiĝintaj dum tiu ĉi epoko malabundas je alfrapkrateroj, sed, krom tio, ili posedas la plej diversajn karakterizajn trajtojn. Unu el la plej granda sunsistema vulkano, Olympus Mons, formiĝis dum la Amazona epoko.

Geologiaj fenomenoj plu okazas sur Marso. La 19-an de februaro 2008, per fotoj fare de la usona kosmoesplorilo Mars Reconnaissance Orbiter, oni malkovris la elfalon de lavango de materialoj.[10]

Atmosfero[redakti | redakti fonton]

La milda atmosfero de Marso videbla sur la horizonto.

La atmosfero de Marso estas tre maldensa, kun surfaca premo de nur 7 ĝis 9 hPa kompare al la 1013 hPa de la Tera atmosfero. Tio estas centono de la Tera atmosfero. La atmosfera premo varias konsiderinde pro la alteco, ekl preskaŭ 9 hPa en la plej profundaj depresioj, ĝis 1 hPa sur la pinto de la Olimpa Monto. Surbaze de informoj ĵus observitaj fundamente el la marsa orbito oni deduktis, ke la atmosfera kompono de la planedo estas esence jena: karbona dioksido en 95,3 %, kun 2,7 % de nitrogeno, 1,6 % de argono kaj restaĵoj de molekula oksigeno (0,15 %), karbona monooksido (0,07 %) kaj vaporo el akvo (0,03 %). La proporcio de aliaj elementoj estas minimuma kaj restas ekster la mezureblo de la instrumentoj ĝis nun uzitaj. Tamen, pro la relative ĵusa konfirmo en 2015 de la estado de sezona akvo sur la marsa surfaco fare de la NASA, la informoj pri la proporcio de oksigeno kaj akvovaporo atmosferaj devas estis reviziitaj. Per tempa kriterio oni supozis, ke la enhavo de ozono estas 1000 fojojn pli malgranda ol en la Tero, pro kio ties tavolo, je 40 km de alteco, estas nekapabla bloki la ultraviolan radiadon.

La atmosfero estas sufiĉe densa por esti hejmo de tre fortaj ventoj kaj de grandaj polvoŝtormoj kiuj foje povas kovri la tutan planedon dum monatoj. Tiu vento estas responsa pri la ekzisto de sablodunoj en la marsaj dezertoj. La nuboj povas esti videblaj laŭ tri koloroj: blankaj, flavaj kaj bluaj. La blankaj nuboj estas el akvovaporo kondensita aŭ el karbona dioksido en polusaj latitudoj. La flavaj nuboj estas rezulto de la polvoŝtormoj kaj estas komponitaj el partikloj ĉirkaŭ 1 mikron malgrandaj. La marsa ĉielo estas de milda koloro salmoroza pro la disigo de la lumo fare de la tre fajnaj polveroj devenaj de la ferhava grundo.

Vintre, en la mezaj latitudoj, la akvovaporo kondensiĝas en la atmosfero kaj formas malpezajn nubojn de tre fajnaj kristaloj el glacio. En la ekstremaj latitudoj, la kondensiĝo de la karbona dioksido formas aliajn nubojn kiuj konsistas el kristaloj de karbona neĝo. La malforta marsa atmosfero produktas forcejan efikon kiu pliigas la surfacan temperaturon je ĉirkaŭ 5 gradoj; multe malpli ol tiu observita en Venuso kaj en la Tero.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Vidaĵo de Marso.

Oni ne disponas ankoraŭ pri sufiĉa informo pri la marsa temperatura evoluo. Ĉar Marso estas multe pli malproksima el la Suno ol la Tero, ĝia klimato estas pli malvarma, kaj ĉefe ĉar la atmosfero, tiom maldensa, retenas malmultan varmon: tial la diferenco inter la tagaj kaj noktaj temperaturoj estas pli markataj ol tiu de la Tero. Al tio kontribuas ankaŭ la malalta temperatura konduktiveco de la marsa grundo.

La temperaturo en la surfaco dependas de la latitudo kaj montras sezonajn variaĵojn. La averaĝa surfaca temperaturo estas de ĉirkaŭ 218 K (–55 °C). La dumtaga variado de la temperaturoj estas tre forta normale en atmosfero tiom milda. La dumtagaj maksimumaj temperaturoj, en la Ekvadoro kaj en somero, povas atingi 20 °C aŭ plie, dum la dumnoktaj minimumaj temperaturoj povas atingi facile –80 °C. En la polusaj kaskedoj, en vintro la temperaturo povas malsupreniri ĝis –130 °C.

Povas subite okazi polvoŝtormoj, kiuj povas daŭri dum semajnoj kaj eĉ dum monatoj, kiuj malheligas la tutan planedon, okazigitaj de ventoj de pli ol 150 km/h., kaj povas esti tiom grandaj kiom la planedo mem.

Dum unu marsa jaro parto de la CO2 de la atmosfero kondensiĝas en la duonsfero kie estas vintro, aŭ sublimiĝas el la poluso al la atmosfero kiam estas somero. Konsekvence la atmosfera premo havas jaran variadon.

Orbito[redakti | redakti fonton]

Mariner 9; unua enorbitiĝo.

La averaĝa distanco inter Marso kaj la Suno egalas proksimume al 230 milionoj da kilometroj (1,5 AU), kaj la planedo ĉirkaŭiras la Sunon dum 687 teraj tagoj. Alivorte, unu marsa jaro egalas al ĉirkaŭ 1,88 teraj jaroj, kio signifas unu jaron kaj ĉirkaŭ 320 tagoj. Sed la marsa tago iom pli longas ol la tera: tagiĝoj sinsekvas post 24 horoj, 39 minutoj kaj 35,244 sekundoj.[1]

La aksa dekliniĝo de Marso estas 25,19 gradoj, simile al la aksa dekliniĝo de Tero.[1] Tial la du planedoj spertas similan sinsekvon de sezonoj, kvankam la marsaj, pro la plilongeco de la jaro, daŭras preskaŭ duoble pli ol la teraj. Nuntempe la norda poluso de Marso havas direkton al la meza punkto inter la steloj Denebo kaj Alderamino.[11]

La marsan orbiton karakterizas rimarkinda discentreco, proksima al 0,09; el la sep ceteraj sunsistemaj planedoj, nur Merkuro havas pli grandan discentrecon. Tamen la orbito de Marso estis multe pli cirkleca en la pasinteco. Antaŭ 1,35 milionoj da jaroj la discentreco estis proksima al 0,002 - multe malpli ol la hodiaŭa discentreco de la tera orbito.[12] La oscilperiodo de la marsa discentreco estas de 96 000 teraj jaroj, dum la tera discentreco varias dum 100 000 jaroj.[13] Dum la lastaj 35 mil jaroj la orbito de Marso iom plidiscentriĝis, pro la efiko de la altirforto de la aliaj planedoj. Konsekvence de tio, la minimuma distanco inter Tero kaj Marso plu malgrandiĝos dum la venontaj 25 mil jaroj.[14]

Naturaj satelitoj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Naturaj satelitoj de Marso.
Fobo (maldekstre) kaj Dejmo (dekstre).

Marso posedas du etajn lunojn, Fobo kaj Dejmo, kiuj ambaŭ orbitas tre proksime al la planedo. Pro ilia konsisto, supozeble temas pri kaptitaj asteroidoj - ekzemple, similaj al 5261 Eureka, troja asteroido. Tamen, ilia origino restas necerta.[15]

Fobon kaj Dejmon malkovris en 1877 la usona astronomiisto Asaph Hall, kiu nomis ilin laŭ personoj el la helena mitologio: ili estas respektive personigoj de la timo kaj de la teruro, kaj akompanas sian patron Areson, la dio de milito, en batalo. Areso poste ekkonatiĝis kiel Marso ĉe la Romianoj.[16][17]

Vidataj el la supraĵo de Marso, Fobo kaj Dejmo aspektas tre malsame kiel la tera Luno. Fobo leviĝas okcidente, subiras oriente kaj refoje leviĝas dum nur 11 horoj. Dejmo, kiu situas iomete ekster la sinkrona orbito de Marso, male, leviĝas oriente, sed trairas la marsan ĉielon ege malrapide, ĉar ĝia orbitperiodo preskaŭ egalas la turniĝperiodon de Marso.[18]

Pro la rimarkinda malalteco de la foba orbito, la luno estas nun altirata al Marso pro tajdaj fortoj. Oni supozas, ke, dum la venontaj 50 milionoj da jaroj, ĝi kolizios kun Marso aŭ disiĝos en ringo.[18]

La origino de la du lunoj ne estas bone komprenita. Ilia malalta reflektopovo kaj ilia konsisto el karbonecaj ĥondritoj spegulas la ĉefajn trajtojn de asteroidoj, kaj tial gravita kaptado fare de Marso estas la plej agnoskita teorio. La malstabila orbito de Fobo, krome, pensigas pri relative lastatempa kaptado. Aliflanke, ambaŭ lunoj havas preskaŭ perfekte cirklan orbiton, rimarkinde proksiman al la ekvatoro, kio ege malkutimas ĉe kaptitaj objektoj. Tial ankaŭ la teorio pri formiĝo de la satelitoj samtempa kiel de Marso estas plukonsiderinda, kvankam tiel estas malklara, kial la konsisto de la du lunoj tiom malsimilas la marsan. Trie, kelkaj supozas, ke iu tria ĉielkorpo iam envolviĝis en la evoluo de la marsa lunaro kaj eble la du lunetoj estiĝis per kolizio.[19]

Videblo de Tero[redakti | redakti fonton]

La ŝajna retroenmovo de Marso en 2003, videbla de Tero.

Marso povas esti vidita el Tero per la nuda okulo, kaj pro tio ĝi jam konatis kiel planedo en la pratempo. Ĝia koloro estas flava, oranĝa aŭ ruĝa, kaj ĝia heleco ege varias laŭ la situo de Marso rilate al Tero; la videbla magnitudo varias inter +1,86 kaj -2,94.[1] Tiun ĉi maksimuman helecon superas nur Venuso, la Luno kaj la Suno; pro la varianta magnitudo, tamen, ankaŭ Jupitero ofte estas pli hela ol Marso.

Kiam Suno, Tero kaj Marso eksituas proksimume laŭ rekto (kaj la Tero estas inter la Suno kaj Marso), oni diras, ke Marso estas, vidate el Tero, en opozicio al la Suno. Dum tiu tempo oni povas vidi ĝin plej bone, kiel ruĝa hela stelo en la nokta ĉielo. Tiam multaj trajtoj el la surfaco de Marso estas klare videblaj eĉ per neprofesia teleskopo; aparte rimarkindas la polusaj kalotoj.[20]

Ĉar la Tero estas iom pli rapida ol Marso dum sia rotaciado ĉirkaŭ la Suno, ĝi preterpasas Marson proksimume ĉiun 779-an tagon. Tiun tempon, kiu fakte varias inter 764 kaj 811 tagoj, oni nomas sinoda periodo. Tiu fenomeno havas interesan efikon ĉe la ŝajna movo de Marso en la tera ĉielo: fakte, se oni regule vidas Marson, oni povas konstati, ke ĝi antaŭ kaj post la opozicio faras bantosimilan movon rilate al la malantaŭaj fiksaj steloj. Tiu "planeda banto" (aŭ opozicia banto) estiĝas pro la angulo, sub kiu oni vidas Marson, dum la Tero preterpasas ĝin.

Rekordaj proksimiĝoj[redakti | redakti fonton]

La 27-an de aŭgusto 2003, je 9:51:13 UT, okazis la maksimuma proksimiĝo inter Marso kaj Tero dum la lastaj 60 000 jaroj: 55 758.006 km (0,372719 AU). La pasinta tioma proksimiĝo okazis la 12-an de septembro en la jaro 57617 a.K.E., dum la venonta okazos jam en 2287.[21] Foje okazas tamen proksimiĝoj same rimarkindaj: ekzemple, la 22-an de aŭgusto 1924 la distanco inter la du planedoj estis 0,37285 AU, kaj la 24-an de aŭgusto 2208 ĝi estos 0,37279 AU, malmulte pli ol la menciita rekordo.[13]

Vivo sur Marso[redakti | redakti fonton]

Historia trarigardo[redakti | redakti fonton]

Tra la tuta homa historio ĝis la 20-a jarcento, la penso kaj kredo pri la ekzisto de marsa vivo alternadis. Dum la 1930-aj jaroj, inteligenta vivo sur Marso plu ŝajnis tiel probabla, ke usona radioprezento reĝisorita de Orson Welles pri "La milito de la mondoj" laŭ romano de H. G. Wells pri invado de marsanoj sur Tero, estis kredita kiel prava novaĵo, kaj estigis teruron ĉe la aŭskultantaro.

La marsa mapo de Giovanni Schiaparelli.

Tia kredo je la ekzisto de marsanoj, en anglalingvaj landoj, estis instigita de mistraduko de verko de la kolorblinda itala astronomiisto Giovanni Schiaparelli, kiu en 1877 raportis pri la eltrovo de kanaloj sur Marso. En la angla lingvo ekzistas tamen du vortojn por "kanalo": canal por kanalo homfarita, kaj channel por kanalo natura. Schiaparelli pensis pri kanalo natura, sed lia vorto estis tradukita en la anglan kiel canal – kanalo homfarita, implicinte vivon inteligentan sur Marso. La usona astronomo Percival Lowell, ekscitite de la "eltrovo", konstruis observatorion en la dezerto de Arizono en 1894 por mapi Marson. Lowell eltrovis (probable preter la povo de sia teleskopo) pli ol 500 tiajn kanalojn "homfaritajn", kiujn li taksis kiel produkton de civilizo mortanta. Tia Marso estis priverkita de la sciencfikciaj aŭtoroj H. G. Wells en 1898 en "Milito de la Mondoj" kaj Edgar Rice Burroughs en la 1930-aj jaroj en sia serio pri "Barsoom" (la indiĝena nomo por Marso, laŭ Burroughs; Burroughs ankaŭ verkis la serion pri Tarzano, homo de la ĝangalo). Ankaŭ en Rusio romano kaj filmo Aelita prirakontis la "marsan imperion".

Sed en la cetero de la 20-a jarcento oni venis al la konkludo, ke la kanaloj estis nur optika iluzio.

Nuna kompreno pri neloĝebleco[redakti | redakti fonton]

Laŭ la nuna kompreno, la kapablo elteni vivon apartenas ĉefe al planedoj, kiuj havas likvan akvon sur sia supraĵo. Tio plejofte postulas, ke la orbito de planedo kuŝu en la tiel nomata loĝebla regiono, kiu en la nuntempa sunsistemo etendiĝas proksimume de ĵus trans la orbito de Venuso ĝis proksime de la orbito de Marso.[22] Dum perihelio Marso eniras tiun regionon, sed la maldika marsa atmosfero (kun malalta aerpremo) malhelpas la formiĝon de lagoj de likva akvo. Aliflanke, la eltrovoj pri pasintecaj fluoj de likva akvo pruvas la potencialon de la planedo por elteno de vivantaj estuloj, kvankam lastatempaj esploroj montras, ke akvo sur la marsa surfaco ĉiam estis tro sala kaj acida por vivteni terecan vivon.[23]

Krom malĉeesto de akvo, la ĉefaj ecoj, kiuj igas la nuntempan Marson malloĝebla, estas manko de magnetosfero, pro kio eventualaj estuloj sur la marsa supraĵo suferus mortigan kosman radiadon, kaj ekstreme maldika atmosfero, pro tio, ke la malgranda gravitforto ne kapablas reteni la plej malpezajn molekulojn.

Esplorado de Marso[redakti | redakti fonton]

Pro sia granda heleco la planedo Marso estis konata jam en antikveco.

Antaŭ kosmonavigado[redakti | redakti fonton]

La surfaco de Marsco laŭ Schiaparelli (1888). Kun zonoj pli klare markitaj.

Tycho Brahe (15461601) mezuris la planedpoziciojn de Marso tiel precize, kiel oni ankoraŭ ne sciis ĝis tiam kaj ebligis tiel al Johannes Kepler (15711630) kalkuli la elipsan vojon de la planedo per la notoj de Brahe kaj starigi la tri leĝojn de Kepler. Christiaan Huygens (16291695) malkovris malhelan regionon (Syrtis Major) sur la surfaco de Marso. El ĝia poziciŝanĝoj li kalkulis la memrotacion de Marso je ĉirkaŭ 24,5 horoj (nuntempa valoro: 24,623 h).

Giovanni Domenico Cassini priskribis en 1666 la blankajn polusĉapojn de Marso. Wilhelm Herschel (17381822) difinis en 1781 la kliniĝon de la rotacia akso rilate al la orbito. Johann Heinrich Mädler kaj Wilhelm Beer pretigis dum 1830-1840 la unuan mapon de Marso. En 1867 Richard Proctor publikigis detalan Marsomapon, kiun li kreis el desegnaĵoj de William Rutter Dawes.

La itinero inter Tero kaj Marso.

Giovanni Schiaparelli (18351910) rimarkis en 1877 sur la surfaco de Marso, liniecajn strukturojn, kiujn li nomis „canali“ (itale: fosaĵoj) kaj desegnis ilin sur detalan mapon. Unue Schiaparelli indikis nenion pri la deveno de la strukturoj, sed ili estis mise interpretitaj kiel kanaloj kaj verkoj de inteligentaj marsanoj. Sur malnovaj Marsomapoj, la kanaloj estas desegnitaj kun eĉ aldonitaj nomoj. Dum iuj astronomoj konfirmis liajn observojn, aliaj pridubis la ekziston de la kanaloj. Nur la preterflugo de la usonaj sondiloj Mariner ĉesigis la diskutojn. Fotoj de la marsa surface ne montris indikojn pri kanaloj, kiuj ŝajne estis rezulto de optikaj trompoj.

Same en 1877 Asaph Hall malkovris la du marslunojn Fobo kaj Dejmo.

En la epoko de kosmonavigado[redakti | redakti fonton]

Dum la 1960-aj jaroj kaj 1970-aj jaroj, robotoj senditaj al Marso eltrovis, ke la planedo estas dezerta kaj krueleca. En 1976 esplorsondiloj Viking 1 kaj Viking 2 vojaĝis al Marso por eltrovi, ĉu vivo ekzistas sur Marso. Kvankam iuj el tiaj eksperimentoj sukcesis, aliaj malsukcesis. Sciencistoj konkludis, ke vivo ne ekzistas sur Marso. La espero (kaj eĉ timo) pri marsa vivo disfalis.

Kiel atingi Marson - video de NASA tradukita de la jutuba kanala Scivolemo.

Sed dum la 1990-aj jaroj, la bildo ŝanĝiĝis denove. En 1996 estis eltrovita roko de Marso, kiu iam deŝiriĝis de Marso kaj falis al Tero. Ĝi ŝajne atestis pri antikva vivo sur Marso, ĉar en la roko estis trovitaj kemiaĵoj, kiuj ordinare estas formitaj de vivo. Sed plimulto de sciencistoj konkludis, ke oni povas ekspliki ĉi tiu fenomenon sen la teorio pri vivo sur Marso.

La nova aro de robotoj, kiu estis sendita al Marso inter 1996 kaj 2005, klopodis pluklarigi la demandon pri vivo. La unuaj robotoj alvenis al Marso je la somero de 1997 por detale mapi Marson kaj esplori ĝian supraĵon. Ĉi tiu misio, nomata Mars Pathfinder, alvenis en la sama somero en Ares Vallis ("valo de Ares", helena samvalorulo de romia Marso), kie antaŭ 1–3 miliardoj da jaroj okazis grandega inundo. Pathfinder sendis robotan veturilon, "Sojourner", por esplori la terenon.

En 1999 alia misio al Marso estis sendita de Usono por esplori la sudan poluson, sed ĝi fiaskis. Kiel rezulto, en 2000 Usono malambiciigis sian programon por Marso, kaj ĝia espero venigi marsajn rokojn al la Tero estis detruita.

La sekva roboto sendita al Marso estis Beagle 2 el Eŭropo (Beagle estis la ŝipo de Darvino). Ĝi estis lanĉita de orbitulo Mars Express (lanĉita de Tero la 2-an de junio 2003) kaj surmarsiĝis la 25-an de decembro 2003. Ĉar poste neniam establiĝis radia kontakto, oni supozis, ke eble ĝi estis detruita. La fato de la Beagle 2 restis mistero ĝis Januaro 2015 kiam ĝi estis trovita sur la surfaco de Marso en serio de fotoj fare de fotilo de la Mars Reconnaissance Orbiter HiRISE de la NASA.[24][25] La fotoj sugestas, ke ĝi surmarsiĝis enorde, sed du el la kvar sunpaneloj de la kosmoveturilo malsukcesis deplojiĝi, blokante la komunik-antenojn de la kosmoveturilo. Siaflanke Mars Express tamen plu funkcias kaj faris multajn fotojn de la marsa surfaco.

Mars Reconnaissance Orbiter. La marsa pejzaĝo estis aldonita de artisto.

Je januaro de 2004 sukcese almarsiĝis la usonaj sondiloj Spirit (MER-A) kaj Opportunity (MER-B). En aŭgusto 2005 estis lanĉita la usona mars-sondilo Mars Reconnaissance Orbiter. Mars Reconnaissance Orbiter (MRO; esperante "Marsa Skolta Orbitilo" aŭ, por konservi la akronimon, "Marsa Rekognoska Orbitilo") estas usona kosmosondilo lanĉita la 12-an de aŭgusto 2005. La 10-an de marto 2006 ĝi eniris elipsan orbiton ĉirkaŭ Marso; tiu orbito iĝis iom post iom cirkla, kaj tiam la sondilo sendis tre precizajn (alt-distingajn) fotojn de ĝia surfaco, interalie por prepari estontajn surmarsiĝojn. Krome ĝi servu al plusendilo de radio-mesaĝoj inter estontaj sondiloj kaj Tero.

Starigo de konstantaj sciencaj bazejoj povas servi kiel preparo por koloniigo de Marso

Mars 2020 ekflugis la 30an de julio 2020 uzante la lanĉan fenestron al Marso, kiu malfermiĝis post 24 ĝis 28 monatojn. La kosmaŭto surgrundiĝis la 18-an de februaro 2021 en la kratero Jezero. Ĉi-tiu loko de malnova konstanta lago, kiu konservas la spurojn de pluraj riveraj deltoj, estis elektita ĉar ĝi povus konsistigi favoran lokon por la apero de vivo kaj ĉar ĝi prezentas grandan geologian diversecon. La kosto de la misio Mars 2020 estas taksita je 2,5 miliardoj da dolaroj inkluzive de la lanĉo kaj konduko de operacioj dum la ĉefa misio, kiu daŭros tri terajn jarojn.

Ĉielo vidata de Marso[redakti | redakti fonton]

Sunsubiro observita el la surfaco de Marso fare de la Mars Exploration Rover: Spirit en la kratero Gusev la 19-a de Majo 2005.

Por observanto estanta sur Marso ĉielo estas oranĝa aŭ flava tage; sed kiam la Suno estas ĉe la horizonto, la ĉielo estas rozkolora kaj parto de la ĉielo apud la Suno estas blua. Tio estas kontraŭa al koloroj de la tera ĉielo, ĉar sur Marso disĵeto de Rayleigh estas tre malgrava, sed grava estas optika rolo de polvo.[26]

La angula diametro de la Suno vidata de Marso egalas 5/8 de angula diametro de la Suno vidata de la Tero. Heleco de la Suno estas proksimume kiel por observanto sur la Tero je modere nuba tago.

La marsaj satelitoj Fobo kaj Dejmo estas tre malgrandaj, sed estas tiel proksimaj al Marso, ke estas tre helaj objektoj de marsa ĉielo. Precipe Fobo, estanta pli hela ol Venuso en la tera ĉielo kaj videbla ne kiel punkto, sed kiel rondeto aŭ parto de rondeto (depende de ĝia fazo).

La Tero kaj la Luno estas videbla de Marso kiel duobla planedo (maksimuma angula distanco inter ili estas 25′). Heleco de la Luno estas proksimume kiel heleco de Siriuso. La Tero estas pli hela ol Jupitero en la ĉielo de la Tero kaj malpli hela ol Venuso en la ĉielo de la Tero. Samo estas por Venuso en la ĉielo de Marso (Venuso estas iom pli hela ol la Tera). Por Marso la Tero estas "matenstelo" kaj "vesperstelo": ĝi neniam estas vidata en la marsa ĉielo je meznokto, ĉar la orbito de la Tero estas pli proksima al la Suno ol la orbito de Marso.[27]

En la popola kulturo[redakti | redakti fonton]

Dum ia epoko la temo pri loĝantoj de Marso estis tiel populara en sciencfikcio kaj en diskutataj hipotezoj, ke la vorto “marsano” estis uzata kiel kvazaŭsinonimo de “eksterterano”. Ekzistas tre multe da scienfikciaj verkoj pri Marso.

La (reale ekzistanta) loko, kie surmarsiĝas Ares 3 nome la kosmoŝipo de The Martian.
  • The War of the Worlds (La milito de la mondoj, 1898) de Herbert Wells estas klasika romano pri agresaj marsanoj.
  • The Martian Chronicles (Marsaj Kronikoj, 1950) de Ray Bradbury estas verko, kie la homoj, malemaj pro militoj kaj poluado de la Tero, decidas koloniigi Marson.
  • Marsa Trilogio (Ruĝa Marso, Verda Marso kaj Blua Marso) de Kim Stanley Robinson estas trilogio de romanoj, en kiuj oni rakontas, realisme, la koloniigon kaj teroformigon de Marso kun la teknologiaj, sociaj kaj filozofaj rezultoj, kiuj derivas el tio por la homaro.
  • The Martian (La marsano) estas usona sciencfikcia filmo de 2015 reĝisorita de Ridley Scott kaj kun ĉefaktoro Matt Damon. Ĝi estas bazita sur la samnoma romano de 2011 de Andy Weir. Matt Damon ludas rolon de kosmonaŭto erare forlasita sur Marso, kiu klopodas transvivi ĝis oni povos revenigi lin. La filmo strebas esti science realisma kaj ricevis tre pozitivajn recenzojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Williams, David R. (1a de Septembro, 2004)Mars Fact Sheet. National Space Science Data Center. NASA. Alirita 2006-06-24.
  2. (2003-06-27) “Morphology and Composition of the Surface of Mars: Mars Odyssey THEMIS Results”, Science 300 (5628), p. 2056–2061. doi:10.1126/science.1080885. 
  3. (2003-06-27) “The Surface of Mars: Not Just Dust and Rocks”, Science 300 (5628), p. 2043–2044. doi:10.1126/science.1082927. 
  4. Valentine, Theresa; Amde, Lishan (2006-11-09)Magnetic Fields and Mars. Mars Global Surveyor @ NASA. Alirita 2009-07-17.
  5. New Map Provides More Evidence Mars Once Like Earth. NASA/Goddard Space Flight Center. Alirita 2006-03-17.
  6. Jacqué, Dave. "APS X-rays reveal secrets of Mars' core", Argonne National Laboratory, 2003-09-26. Kontrolita 2006-07-01.
  7. Hannsson, Anders. (1997) Mars and the Development of Life. Wiley. ISBN 0-471-96606-1.
  8. (1986) “The Stratigraphy of Mars”, Journal of Geophysical Research 91 (B13), p. E139–E158. doi:10.1029/JB091iB13p0E139. 
  9. Hartmann, William K.; Neukum, Gerhard (April 2001). “Cratering Chronology and the Evolution of Mars”, Space Science Reviews 96 (1/4), p. 165–194. 
  10. Mars avalanche caught on camera. Discovery Channel. Discovery Communications (2008-03-04). Alirita 2009-03-04.
  11. Barlow, Nadine G.. (2008) Mars: an introduction to its interior, surface and atmosphere, Cambridge planetary science 8. Cambridge University Press. ISBN 0521852269.
  12. Mars' Orbital eccentricity over time. Solex. Università degli Studi di Napoli Federico II (2003). Alirita 2007-07-20.
  13. 13,0 13,1 . When Was Mars Last This Close?. International Planetarium Society (Marto 2003). Alirita 2008-01-18.
  14. . Mars Makes Closest Approach In Nearly 60,000 Years. meteorite-list (22a de Aŭgusto, 2003). Alirita 2008-01-18.
  15. Close Inspection for Phobos. ESA website. Alirita 2006-06-13.
  16. Ares Attendants: Deimos & Phobos. Greek Mythology. Alirita 2006-06-13.
  17. Hunt, G. E.; Michael, W. H.; Pascu, D.; Veverka, J.; Wilkins, G. A.; Woolfson, M. (Marto 1978). “The Martian satellites - 100 years on”, Quarterly Journal of the Royal Astronomical Society, Quarterly Journal 19, p. 90–109. 
  18. 18,0 18,1 Arnett, Bill (20a de Novembro, 2004)Phobos. nineplanets. Alirita 2006-06-13.
  19. . Geological History: Moons of Mars. CalSpace. Arkivita el la originalo je 2007-05-17. Alirita 2007-08-02. Arkivigite je 2007-05-17 per la retarkivo Wayback Machine
  20. . Mars Observing FAQ. Shallow Sky. Alirita 2006-06-15.
  21. . NightSky Friday – Mars and Earth: The Top 10 Close Passes Since 3000 B.C.. Space.com (22a de Aŭgusto, 2003). Arkivita el la originalo je 2003-08-24. Alirita 2006-06-13. Arkivigite je 2009-05-20 per la retarkivo Wayback Machine
  22. . Estimated Habitable Zone for the Solar System. Department of Earth and Atmospheric Sciences at Purdue University. Alirita 2009-04-10.
  23. Briggs, Helen, "Early Mars 'too salty' for life", BBC News, 15a de Februaro, 2008. Kontrolita 2008-02-16.
  24. . 'Lost' 2003 Mars Lander Found by Mars Reconnaissance Orbiter. NASA (16a de Januaro 2015). Alirita 16a de Januaro 2015.
  25. "Mars Orbiter Spots Beagle 2, European Lander Missing Since 2003", The New York Times, 16a de Januaro 2015.
  26. Pri marsa ĉielo
  27. vidu paĝon 124

Bibliografio pri Marso[redakti | redakti fonton]

  • The New Solar System, tria eldono, Beaty, J.K., kaj Chaikin, inter aliaj. Sky Publishing Corp., Cambridge. (1990)
  • The Surface of Mars, M.H. Carr. Yale University Press, New Haven. (1981)
  • Exploring the Planets, dua eldono, E.H. Christiansen kaj W.K. Hamblin. Prentice-Hall, Englewood Cliffs, Nueva Jersey. (1995)
  • The Search for Life on Mars: Evolution of an Idea, H.S.F. Cooper. Holt, Rinehart, y Winston, Nueva York. (1980)
  • Mars, Percival Lowell. Houghton, Mifflin, Boston, Nueva York. (1895)
  • Journey Into Space: The First Thirty Years of Space Exploration, B. Murray. W.W. Norton, Nueva York. (1989)
  • Planets & Perception: Telescopic Views and Interpretations, 1609-1909, W. Sheehan. University Arizona Press, Tucson, Arizona. (1988)
  • The Planet Mars: A History of Observation and Discovery, W. Sheehan. University Arizona Press, Tucson, Arizona. (1996)
  • The Martian Landscape, Viking Lander Imaging Team. NASA SP-425. (1978)
  • Viking Orbiter Views of Mars, Vikig Orbiter Imagen Team. NASA SP-441. (1980)
  • Mars Beckons, J.N. Wilford. Alfred A. Knopf, Nueva York. (1990)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.