Marsa atmosfero

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La atmosfero de Marso estas la tavolo de gasoj ĉirkaŭantaj Marson. Ĝi estas ĉefe kunmetita de karbona dioksido (95,32%), molekula nitrogeno (2,6%) kaj argono (1,9%).[1] Ĝi ankaŭ enhavas spurnivelojn de akvovaporo, oksigeno, karbona monooksido, hidrogeno kaj aliaj noblaj gasoj. La atmosfero de Marso estas pli malvarma kaj multe pli maldika ol tiu de la Tero. Pro la pli granda distanco de la Suno, Marso ricevas malpli sunenergion kaj havas pli malaltan efikan temperaturon (ĉirkaŭ 210 K).[2] La averaĝa surfaca emisiotemperaturo de Marso estas nur 215 K, kio estas komparebla al enlanda Antarkto. La surfaca premo estas nur proksimume 610 paskaloj (0,088 psio) kiu estas malpli ol 1% de la valoro de la Tero.

La atmosfero estas sufiĉe densa por esti hejmo de tre fortaj ventoj kaj de grandaj polvoŝtormoj kiuj foje povas kovri la tutan planedon dum monatoj. Tiu vento estas responsa pri la ekzisto de sablodunoj en la marsaj dezertoj. La nuboj povas esti videblaj laŭ tri koloroj: blankaj, flavaj kaj bluaj. La blankaj nuboj estas el akvovaporo kondensita aŭ el karbona dioksido en polusaj latitudoj. La flavaj nuboj estas rezulto de la polvoŝtormoj kaj estas komponitaj el partikloj ĉirkaŭ 1 mikron malgrandaj. La marsa ĉielo estas de milda koloro salmoroza pro la disigo de la lumo fare de la tre fajnaj polveroj devenaj de la ferhava grundo.

Vintre, en la mezaj latitudoj, la akvovaporo kondensiĝas en la atmosfero kaj formas malpezajn nubojn de tre fajnaj kristaloj el glacio. En la ekstremaj latitudoj, la kondensiĝo de la karbona dioksido formas aliajn nubojn kiuj konsistas el kristaloj de karbona neĝo. La malforta marsa atmosfero produktas forcejan efikon kiu pliigas la surfacan temperaturon je ĉirkaŭ 5 gradoj; multe malpli ol tiu observita en Venuso kaj en la Tero.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Franz, Heather B.; Trainer, Melissa G.; Malespin, Charles A.; Mahaffy, Paul R.; Atreya, Sushil K.; Becker, Richard H.; Benna, Mehdi; Conrad, Pamela G.; Eigenbrode, Jennifer L. . “Initial SAM calibration gas experiments on Mars: Quadrupole mass spectrometer results and implications”, Planetary and Space Science 138, p. 44–54. doi:10.1016/j.pss.2017.01.014. Bibkodo:2017P&SS..138...44F. 
  2. Haberle, R. M.. (2015-01-01) North, Gerald R.; Pyle, John; Zhang, Fuqing: SOLAR SYSTEM/SUN, ATMOSPHERES, EVOLUTION OF ATMOSPHERES | Planetary Atmospheres: Mars, Encyclopedia of Atmospheric Sciences (Second Edition). Academic Press, p. 168–177. doi:10.1016/b978-0-12-382225-3.00312-1. ISBN 9780123822253.