Vento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Kial la vento blovas? - Video de la jutuba kanalo Scivolemo.
Klasika bildo de Eolo, dio en Antikva Grekio de la ventoj.
Eolo de Aleksandre Jakovlef montras Eolon kiel personigo de la vento blovanta super boatoj; ja vento ege gravis por klasikaj velboatoj kiel tiuj kiuj aperas en la pentraĵo.
Pieter Kluyver (1816–1900)

La vento estas movado de la aero tra la atmosfero. Tian movadon plejparte kaŭzas la malsama varmigo de la tero kaj la maro fare de la sunradioj. La varmigo malsimilas dum tago kaj nokto, dum somero kaj vintro, kaj dum veteraj sezonoj disde aliaj. Per tio estiĝas regionoj de alta kaj malalta aerpremo. La aero fluas de la alta al la malalta. Tiu fluo estas kurbigita per la Koriolisforto rezultanta de la rotacio de la Tero.

La vento estas ĝenerale konsiderata la fluo de gasoj grandskala. En la tera atmosfero, la vento estas la movado amase de la aero kongrue kun la diferencoj de atmosfera premo. Günter D. Roth difinis ĝin kiel «la kompensado de la diferencoj de atmosfera premo inter du punktoj».[1]

En meteologio, plej ofte oni nomas la ventojn laŭ la forto kaj la direkto el kiu ili blovas. La subitaj pliiĝoj de la rapideco de la vento dum mallonga tempo, la fortaj ventoj de daŭrado intermeza, la ventoj de longa daŭrado havas diversajn nomojn laŭ siaj averaĝaj fortoj kiel por ekzemplo brizo, tempesto, ŝtormo, uraganotajfuno. La vento povas esti okazanta laŭ diversaj skaloj: el ŝtormaj fluoj kiuj daŭras dekojn de minutoj ĝis lokaj brizoj generitaj per la diferenca varmigo de la tera surfaco kaj kiuj daŭras kelkajn horojn, kaj eĉ tutmondaj, kiuj estas la frukto de la diferenco de absorbo de suna energio inter la diversaj zonoj geoastronomiaj de la Tero. La du ĉefaj kaŭzoj de la atmosfera cirkulado grandskala estas la diferenciala varmigo de la tera surfaco depende de la latitudo, la inercio kaj la centrifuga forto produktitaj per la rotacio de la planedo. En la intertropika zono, la diferenco de atmosfera premo inter la oceanoj (amasoj da varma kaj malseka aero) kaj la kontinentoj (amasoj da varma kaj seka aero) dum la somero en la Norda hemisfero, tio estas, inter junio kaj septembro, okazigas la formadon de sezonaj ventoj inter la Hinda Oceano kaj la azia kontinento kaj la temperaturaj depresioj en la interno de la kontinentoj, speciale en Azio kaj malplikvante en Nordameriko, inter la Golfo de Meksiko kaj la interno de Usono (Usona Mezokcidento) konstituas la tialon de la musona cirkulado de la ventoj, kiuj iras dum la epoko de plia varmo, al moviĝo al la interno por peli la cirkuladon de musonoj.

En la marbordaj areoj, la ciklo mar/teraj brizoj povas difini la lokajn ventojn, dum en la zonoj kun varia reliefo la brizoj de valo kaj de montaro povas domini tiujn lokajn ventojn.

En la homa civilizacio, la vento inspiris la mitologion, ludis gravan rolon por la historiaj okazaĵoj, etendis la atingojn de la transporto kaj de la miliarto, kaj havigis fonton de energio por la mekanika laboro, la produktado de elektro kaj la distro. La vento pelis la veturadon de la velŝipoj tra ĉiuj oceanoj de la Tero. La balonoj uzas venton por mallongaj vojaĝoj, kaj la motorflugo uzas ĝin por generi levoforton kaj malpliigi la konsumon de brulaĵon. La zonoj kun tranĉaĵoj de la vento okazigitaj de variaj meteologiaj fenomenoj povas okazigi danĝerajn situaciojn por la aviadiloj. Kiam la ventoj estas fortaj, la arboj kaj la strukturoj kreitaj de la homoj povas esti ege damaĝitaj aŭ eĉ tute detruitaj.

La ventoj povas krei la formon de la reliefo pere de serio de procezoj eolaj kiel la formado de fekundaj grundoj (por ekzemplo, la leŭso) aŭ la detruo de la grundoj mem pro la erozio. La polvo de grandaj dezertoj povas esti movita al grandaj distancoj de centoj kaj miloj da kilometroj el la devenloko fare de la ventoj kiuj estu dominantaj, kaj la ventoj kiuj estas akcelitaj de kruta topografio kaj estas asociaj kun sabloŝtormoj ricevis regionajn nomojn en diversaj mondopartoj pro ties forta efiko sur tiuj mondoregionoj. La vento influas la etendon de la arbaraj incendioj ĉar ĝi povas haltigi aŭ akceli la incendioj. Ĝi ankaŭ ludas gravajn rolojn en la disigo de la semoj de multaj plantoj, kaj ebligas la survivadon kaj disigon de tiuj vegetalaj specoj, same kiel de la populacioj de flugantaj insektoj. Kombine kun la malvarnaj temperaturoj, la vento havas negativan efikon por la brutaro. La vento tuŝas la rezervojn de manĝaĵoj de la animaloj kaj iliajn strategiojn de predado kaj defendo.

Granda vento, kiu estas malalta aeropremo centra, malpli ol 975 hPa, okazas per koncentrita varmeco sur maro.

Ĝeneralaj kaŭzoj[redakti | redakti fonton]

Barometro aneroida kiu montras indikojn de pluvo aŭ bona vetero depende de la pli aŭ malpli alta premo respektive.

La granda atmosfera tavolo estas trapasata de la sunradiado kiu varmigas la grundon, kiu, siavice, varmigas la ĉirkaŭan aeron. Tiel okazas ke tiu ne estas varmigita rekte de la sunradioj kiuj trapasas ĝin, sed malrekte, fare de la varmigo de la grundo kaj de la akvaj surfacoj. Kiam la aero varmiĝas, ĝi ankaŭ dilatiĝas, kiel ajna gaso, tio estas, ĝia volumeno pliiĝas, pro kio ĝi ascendas ĝis ĝia temperaturo egalas kun tiu de la ĉirkaŭa aero aŭ eĉ estas pli varma. Ĝenerale parolante, la aermasoj iras el la tropikoj al Ekvatoro (alizeoj ventoj, kiuj estas konstantaj, tio estas, ili blovas dum la tuta jaro), kie ili sukcesas ascendi kaj pro sia varmiĝo pro la malpliiĝo de la latitudo (en la intertropika zono) kaj pro la forto centrifuga de la propra movado de tera rotacio, kio siavice faras, ke la denseco de la atmosfero en la ekvatora zono estas la plej granda sur la tuta tera surfaco. Ascendinte, ili malvarmiĝas, kaj tra la altaj tavoloj ili revenas al la tropikoj, kien ili descendas pro sia pli granda pezo (malvarma kaj seka aero) kio klarigas la ekziston de la subtropikaj dezertoj kaj la temperaturan enorman amplekson ĉiutagan tiom altan de la dezertoj (en Saharo estas ofta ke temperaturoj de preskaŭ 50º dum la tago, pro sunradio kaj manko de nuboj, estas kontrastaj kun tre malaltaj temperaturoj dum la tuta nokto. Tiel, en tiu dezertaj zonoj, la temperaturoj varias multege de la tago al la nokto pro la malabunda kvanto de akvo kaj akvovaporo, kio kontribuus al pli granda temperatura regulareco).

Rapideco de la vento en la surfaco de la Tero dum la someroj kaj nordhemisfera kaj sudhemisfera respektive. La blankaj bendoj, inter la 40° - 50° de latitudo, prezentas la maksimumaj rapidecoj konstantaj de la vento.

La unua scienca priskribo konata pri la vento estas de la itala fizikisto Evangelista Torricelli: ...la ventoi estas produktitaj de diferencoj en la temperaturo de la aero, kaj pro tio de la denseco, inter du regionoj de la Tero.[2]

Aliaj fortoj kiuj movas la venton aŭ influas ĝin estas la forto de la premogradiento, la Koriolisforto, la fortoj de flosebleco kaj de froto kaj la formado de la terenreliefo. Kiam inter du apudaj masoj de aero ekzistas diferenco de denseco, la aero tendencas flui el la regionoj de pli granda premo al tiuj de pli malgranda premon. En planedo submetita al rotacio, tiu aerfluo estos influita, akcelita, plialtigita aŭ transformita per la Koriolisforto en ajna punkto de la tera surfaco. La kredo, ke la Koriolisforto ne funkcias en la Ekvatoro estas erara: kio okazas estas ke la ventoj des pli malpliiĝas ju pli oni alproksimiĝas al la zono de intertropika konverĝo, kaj tiu malpliigo de rapideco estas aŭtomate kompensata per atingo de alto de la aero en la tuta ekvatora zono. Siavice, tiu altakiro okazigas la formadon de nuboj de granda vertikala disvolviĝo kaj de intensaj kaj longaj pluvoj, amplekse disigitaj en la zono de intertropika konverĝo, speciale en tiu ekvatora zono. La surfaca frotado kun la grundo generas malregularecojn en tiuj principoj kaj tio influas la reĝimon de ventoj, kiel por ekzemplo la efiko Föhn.[3]

Specialaj specoj de vento[redakti | redakti fonton]

Maurice Lewin, fondito de la Veterana Esperantista Klubo, listigis en Meteologia Terminaro, publikigita en la Jarlibro de Universala Esperanto-Asocio en 1961, la jenajn ventojn:

Bagujo - Brizo - Blizardo - Borao - Borasko - Burano - Burko - Burstero - Doktoro (Harmatano) - Etezio - Foeno - Gregalo - Haaro - Habubo - Harmatano - Helmo - Kamsino - Konao - Lesteo - Levanto - Leveĉo - Maestro - Mistralo - Nortero - Pampero - Poniento - Purgo - Rebato - Reŝabaro - Sejstano - Simuno - Siroko - Skvalo - Solano - Suestado - Ŝamalo - Ŝinuko - Termalo - Tifono - Tempesto - Tornado - Tramontano - Uragano - Vendavalo - Verano - Veranilo - Vili-Vili - Virazono - Virgalo - Zefiro

Specialaj ventoj ofte havas diversajn aŭ similajn nomojn (variantojn) laŭ regiono kaj dialekto.

Boforta skalo de ventofortecoj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Boforta skalo.

La skalo pri ventoj estis fiksita de F. Beaufort, brita mara oficisto, 1774 - 1857

0 = kalmo.

1 = zefireto.

2 = zefiro.

3 = brizeto.

4 = brizo.

5 = brizego.

6 = fortventeto.

7 = fortvento.

8 = fortventego.

9 = ŝtormo.

10 = ŝtormego.

11 = tempesto.

12 = uragano.

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pluraj proverboj pri vento en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[4]:

  • Citaĵo
     Eĉ plej bonan ŝipon malbonigas la ventoj. 
  • Citaĵo
     Hundo bojas la vojon, vento portas la bojon. 
  • Citaĵo
     Ne maro dronigas ŝipon, sed la ventoj. 

Ventoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Günter D. Roth Meteorología. Formaciones nubosas y otros fenómenos meteorológicos. Situaciones meteorológicas generales. Pronósticos del tiempo. Barcelona: Ediciones Omega, 2003 (originala germana eldono: Munkeno, 2002)
  2. O'Connor, J. J.; Robertson, E. F. (2002). «Evangelista Torricelli». MacTutor History of Mathematics and Science. Konsultita la 12an de junio 2020.
  3. JetStream (2008). «Origin of Wind». National Weather Service Southern Region Headquarters. Arkivita el [/synoptic/wind.htm] originalo en la 16a de februaro 2009. Konsultita la 12an de junio 2020.
  4. [1]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • GIL OLCINA, Climatología. En: Vicente Bielza de Ory, Editor. Geografía General I. Introducción y Geografía física. Madrid: Taurus Ediciones, 1984, 3a eldono, 1993.
  • STRAHLER, Arthur N. Physical Geography. Nueva York: John Wiley & Sons, 1960 (Tria eldono).
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Viento en la hispana Vikipedio.