Premo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Premo (formula signo: p post la angla pressure) estas fizika stata parametro.
Atentu: ekzistas konfuzebleco kun granda P (el angla power) = Povo kaj same kun impulso, kiu havas ankaŭ la signon p.
Oni distingas surfacan premon kaj gaspremon.

Surfaca premo[redakti | redakti fonton]

La surfaca premo kalkulatas kiel kvociento de forto F kaj surfaco (areo) A, sur kiu tiu forto efikas:

Mezurunuo:

  • dyn cm−2 (mikrobaro) en la CGS-sistemo
  • N/m2 en SI-sistemo

Atmosfera premo[redakti | redakti fonton]

La atmosfera premo estas la premo de la aero (atmosfero), efikita fare de aerkolono super iu loko ĝis la limo de la atmosfero. La plej ofte uzataj unuoj de tiu estas: milibaro (mb), atmosfero (atm), torro. Oni mezuras la atmosferan premon per (hidrarga) barometro. Por kompari atmosferajn premojn oni normigas ĉiun indikon je 0 °C, marnivelo kaj 45-grada latitudo. La atmosfera premo ŝanĝiĝas depende de tagparto kaj dum la tuta jaro. La vetero kaŭzas grandan ŝanĝon ĉe la atmosfera premo. La ŝanĝiĝo pro la luno (tajda efiko) estas nur ĉirkaŭ 0,01 mb.

La aerpremo aŭ atmosfera premo estiĝas kiel sumo de ĉiu forto surmura. Puŝiĝas gaskorpusklo surmure, gaskorpusklo kaj muro interŝanĝas impulson. Tiu ĉi impuls-transdono dependas de la kineta energio de gaskorpusklo kaj de puŝa direkto al la muro. Se puŝiĝas multaj eroj, sumiĝas la impuls-transdonoj al komuna forto.

Ĉe ideala gaso tio kondukas al termika statoegaligo:

La transkondukita impulso certigas en RT la statoegaligon.

La SI-mezurunuo de premo estas la paskalo kun la mezurunua simbolo Pa. Unu paskalo egalas al premo de unu neŭtono je kvadratmetro:

La en Okcidenta Eŭropo uzatas mezurunuo "baro" egalas al 100.000 Pa, 1.000 hPa aŭ 100 kPa.

Pliaj ankoraŭ ekzistantaj mezurunuoj estas:

  • 1 Torr = 1 mm Hg = 1 mm hidrarga kolono = ĉirkaŭ 133,3 Pa
  • 1 metra akvokolono (mAK) = 0,1 at = 9,807 kPa
  • 1 teknika atmosfero (at) = 1 kp/m² = ĉirkaŭ 98069 Pa
  • 1 fizika atmosfero (atm) = 760 Torr = 101325 Pa = 1013,25 hPa = 101,325 kPa.
  • anglaj unuoj: oni komparas britajn mezurunuojn (ekz. funto, futo)
Premunuoj kaj trakalkulaj faktoroj
  Paskalo baro N/mm2 kp/m2 kp/cm2 (="1" at) atm torro
1 Pa (N/m2)= 1 10−5 10−6 0,102 0,102×10−4 0,987×10−5 0,0075
1 bar (daN/cm2) = 100000 1 0,1 10200 1,02 0,987 750
1 N/mm2 = 105 10 1 1,02×105 10,2 9,87 7500
1 kp/m2 = 9,81 9,81×10−5 9,81×10−6 1 10−4 0,968×10−4 0,0736
1 kp/cm2 (1 at) = 98100 0,981 0,0981 10000 1 0,968 736
1 atm (760 Torr) = 101325 1,013 0,1013 10330 1,033 1 760
1 Torr = 133 0,00133 1,33×10−4 13,6 0,00132 0,00132 1

La unuo pri premo nomita atmosfero egalas al la premo kiun faras la atmosfero de la Tero sur la marnivelo. Ĝi estas uzata por mezuri altajn premojn kiel, por ekzemplo, tiu de kunpremitaj gasoj. Tiu unuo ne apertenas al la Internacia sistemo de unuoj kaj ne havas agnoskitan simbolon, sed ĝi kutime estas mallongigita atm.

Premsensiloj[redakti | redakti fonton]

Por mezuri la premon, oni devas uzi la formulon de la premo, en kiu estas mezurata la forto, kiu efikas je konata surfaco.

Per barometro oni mezuras aerpremon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]