Marnivelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La marnivelo estas la nivelo de la mara surfaco, al kiu oni kutime rilatas la altecon de ĉiuj punktoj de la Tero. Oni uzas la averaĝan marnivelon por esprimi la altecon de geografiaj punktoj ankaŭ en granda distanco de marbordoj - ekzemple tiel difiniĝas la alteco de la mondaj montoj.

Averaĝa marnivelo[redakti | redakti fonton]

Variado de la gravitforto sur Tero

La marnivelo male al averaĝa marnivelo ne estas konstanto. Ĝi ŝanĝiĝas ĉefe laŭ tajdocikloj, sed povas ŝanĝi, loke maj malforte, ankaŭ pro vento kaj temperaturo.

Ankaŭ la averaĝa marnivelo ne estas tute konstanta. Ĝi dependas, ekzemple, de la variado de la gravitforto ĉe la surfaco de la Tero.

La averaĝa marnivelo dependas longtempe de klimataj ŝanĝiĝoj. Tiel nuntempe altiĝas la marnivelo pro la degelo de Antarkto kaj de glacimontoj je efiko de la tuttera klimata ŝanĝiĝo.

Stacioj uzataj de EVRS, plejparte jam uzataj de la naciaj konvenciaj marniveloj

Por precizaj mezuroj konvenciaj marniveloj estas uzataj. Ekzemple, en Britio oni uzas la averaĝan marnivelon mezuritan inter 1915 kaj 1921 en la urbo Newlyn en Kornvalo; en Francio oni uzas averaĝan marnivelon de Marsejlo; ktp. Nuntempe en Eŭropo ekzistas EVRS (European Vertical Reference System, Eŭropa Vertikala Rilatsistemo),[1] kiu iom post iom anstataŭas la konvenciojn de la individuaj landoj.

Normalnulo 
Ĉiu punkto, kiu laŭ alteco identas kun la averaĝa marnivelo, nomiĝas "normalnulo" (mallongigo "NN").

Aliaj problemoj[redakti | redakti fonton]

Se tereno en la proksimeco de marbordo troviĝas sub la marnivelo, necesas aparte fortaj digoj por protekti ĝin de inundoj - tio validas ekzemple por partoj de Nederlando kaj la norda Germanio.

Bildgalerio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  1. European Geodetic Reference Systems (angle). EUREF (2011-02-04). Alirita 2016-10-16.