Cunamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Tertremo de Sendajo en 2011, elaera vido de damaĝo en la regiono Sendajo montranta nigran fumon el naftorafinejo de Nippon Oil Sendai.
Pentraĵo de cunamo far Katsushika Hokusai en 1831. Fone videblas la Monto Fuĵio.
3D cunama ŝajnigo.

Cunamo (devenas el 津波 [cunami] - ondego en haveno), aŭ sisma marondego, estas ondego (aŭ serio de ondegoj) kaŭzita de neveteraj agadoj, kiaj submara sismo, grunda terenglito, vulkana agado, meteorŝtono, ktp., kiu okazigas movon de granda volumeno de akvo, ĝenerale en oceano aŭ granda lago. Krom la menciitaj kaŭzoj, menciindas ankaŭ aliaj subakvaj eksplodoj (kiaj eksplodigoj de subakvaj atomaj aparatoj, nome bomboj), rompo de glaĉeroglacimonto, falo de meteorito, satelito aŭ aliaj eksterteraj objektoj kaj aliaj okazigoj el super aŭ sube la akvo, kiuj havas eblon generi cunamon.[1] Malkiel normalaj oceanaj ondoj kiuj estas generataj de ventotajdoj kiuj siavice estas generataj de la gravita pelo fare de la Luno aŭ la Suno, cunamo estas generata de la movadego de akvo.

Cunamaj ondoj ne similas al normalaj marondoj, ĉar ties ondolongo estas multe pli longa. Pli ol aperi kiel rompa ondo, cunamo povas anstataŭ dekomoence aspekti kiel rapide supreinranta tajdo, kaj pro tiu tialo ili estas ofte referencataj kiel tajdaj ondoj, kvankam tiu uzado ne estas akceptita de la scienca komunumo ĉar cunamoj ne estas tajdaj nature. Cunamoj ĝenerale konsistas el serio de ondoj kun periodoj kiuj gamas el minutoj al horoj, alvenantaj laŭ tiele nomitaj "ondotrajno".[2] Ondaltoj de dekoj da metroj povas esti generitaj de grandaj okazaĵoj. Kvankam la efiko de cunamoj estas limigitaj al marbordaj areoj, ties detrua povo povas esti enorma kaj ili povas tuŝi tutajn oceanajn basenojn; La cunamo de la Hinda Oceano de 2004 estis inter la plej mortigaj naturaj katastrofoj en la homa historio kun almenaŭ 230,000 personoj mortintaj aŭ malaperintaj en 14 landoj borde de la Hinda Oceano.

La greka historiisto Tucidido sugestis en sia verko de la fino de la 5a jarcento a.K. nome Historio de la Peloponeza Milito, ke cunamoj estas rilataj al submaraj tertremoj,[3][4] sed la kompreno de la cunama naturo restis malmulta ĝis la 20a jarcento kaj ankoraŭ multo restas nekonata. Ĉefaj areoj de nuna esplorado estas la klopodoj determini kial kelkaj grandaj tertremoj ne generas cunamojn dum kelkaj aliaj pli malgrandaj ja generas cunamojn; klopodi akurate antaŭscii la pason de cunamoj tra la oceanoj; kaj ankaŭ antaŭscii kiel cunamaj ondoj interagas kun specifaj marbordoj.

Eko de cunamo[redakti | redakti fonton]

Submaraj sismoj, kiuj formas fendegon[redakti | redakti fonton]

Cunama ondo ĉe la tajlanda marbordo okaze de la 2004-a Hinda-Oceana Tertremo.

Dum tia sismo, plato de la submara grundo malsupreniras, rilate al alia plato. Tiuokaze, la tuta superanta akvokolono malsupereniras, pro premaj kaŭzoj (subpremantaj ondoj). Sekvas Risorto-fenomeno (la premo-ondo, kiu malsuprenirigis la akvon fakte estas sinsekvo de fortaj / malfortaj premoj), kiu igas la akvon superanta la movintan platon supreniri, kaj malsupreniri plurfoje, kio klarigas la fakton, ke cunamo ofte estas sinsekvo de pluraj ondegoj.

Eksperimento[redakti | redakti fonton]

Oni povas maketigi tiun subpreman ondon faligante glason en la akvo de iu akvujo (fiŝujo, aŭ ĉiuj aliaj akvujoj, kiuj estas sufiĉe grandaj kaj travideblaj). La glaso devas esti minimume 1 centimetron sub la akvonivelo je la momento, en kiu oni faligas ĝin.). La akvonivelo malsupreniras pro la suba premo kreita, kaj resupreniras pro la "risorta" fenomeno. Oni povas mezuri la grandecon de la ondo per papero (kelkaj centimetroj por ĉiuj flankoj) jam parte metita en la akvon, sur kiun oni desegnadis per fontoplumo. Oni povas montri la ekan nivelon sur la papero, kaj oni povas ĝin kompari kun la plej granda nivelo de la ondo. La inko estas akvumita (tial oni bezonas fontoplumon) ĝis la plej granda nivelo de la ondo... La rezultoj estas tre klare videblaj. Se oni volas pli precizajn mezurojn, oni enmetu en la akvon du aŭ tri gutojn da puriglikvaĵo, tiel oni malkreskigos la supraĵan tension, kiu falsas la mezurojn, kaj tiel oni alproksimiĝos al la realeco (la maketo estas malpli granda fenomeno, do la fortoj devas esti malpli grandaj).

Submara terenglito[redakti | redakti fonton]

Dum submara terenglito, la akvokolono, kiu superas la glitantan terenon ankaŭ estas aspirata per la malpli granda premo kreita.

Meteorŝtonoj[redakti | redakti fonton]

Eta meteorŝtono[redakti | redakti fonton]

Reago de la cunamondo en varia profundeco

Eta meteorŝtono transdonas sian energion al la akvo, estigante same kiel ĉi supre ejojn da etaj kaj grandaj premoj ktp...

Maketoj eksperimentaj[redakti | redakti fonton]

Oni povas maketigi la fenomenon per faligo de la glaso en la akvon, ĉifoje 1 cm super la akvo. Same oni povas mezuri la ondalton. Ĉifoje, la nivelo estas treege pli alta. Se oni metas la mezurilon en iu angulo de akvujo, oni eble rimarkos, ke la akvo-nivelo estos pli granda ĉe la angulo. Estas fenomeno konata : konverĝado de la ondo al angulo. Oni vidos tiun fenomenon pli profunde poste. Se oni volas ne vidigi tiun altigon de la ondo, oni faligu la glason en iun angulon de la akvujo, sed almenaŭ du centimetrojn for de la du flankoj (se oni tion ne faras, estas problemoj pri refleksado de ondoj sur la flankoj) kaj oni metu la mezurilon en la alia angulo, eble unu centimetron for de la angulo...

Grandega meteorŝtono[redakti | redakti fonton]

Se grandega meteorŝtono hazarde trafus la teron en iu marego, ĝi transdonus sian preskaŭ tutan energion per varmigo de la akvo, kio estigus akvo-kratero. La tuta akvo sufiĉe proksime al la koliziejo gasiĝus. La akvo ĉirkaŭanta tiun krateron plenigus ĝin pro gravito, kio estigus ankoraŭ premondoj... Tre grandega meteorŝtono sufiĉus por estigi ondon grandegan, kiu povus nuligi la tutan homaron (oni povas vidi usonan filmon : Deep Impact, kiu montras sufiĉe precize kio okazus... Estas unu el la plej science ĝusta filmoj el Holivudo).

Maketoj eksperimentaj[redakti | redakti fonton]

Por maketigi tiun fenomenon, prenu eksplodantan balonon (ballon de baudruche france). Kaj plenigu ĝin per aero, tiel, ke ĝi povu eniri la akvujon almenaŭ duone. Enigu ĝin en la akvon duone, kaj eksplodigu ĝin per nadlo. Atentu, tiu fenomeno estas tre granda, kaj tutcerte akvo foriros el la akvujo, do ne faru la eksperimenton en salono... Tio montras la fortecon de tia fenomeno.

Disvastigo[redakti | redakti fonton]

Cunamŝirmilo en Cu-Ŝi, Japanio

La cunamo disvastiĝas laŭ la rapideco : r = kvadrata radiko de (g*h), kie g egalas al 9.83 kaj h estas la profundo en la loko, kie la cunamo disvastiĝas. Tiu rapideco povas alproksimiĝi al 1000 km/h. Oni komprenas, ke kiam la profundo malkreskiĝas (alveno apud marbordo), la cunamo malrapidiĝas. Tiun malrapidiĝon akompanas grandigo de la ondo, kiu povas esti tre grava fenomeno. La debeto de la ondo estas konstanta, do la volumeno estas inverse proporcia al la rapideco. La rapideco sur la marbordo kutime estas ĉe 100 km/h.

Maketoj eksperimentaj[redakti | redakti fonton]

Tiun grandigon de la ondo oni povas maketigi per pluado de grundo supreniranta en la akvujo. Ĝi devas esti sufiĉe fortika (ne papero), do ligna planko estas sufiĉe bona solvo... Ree faligu la glason en angulon de la akvujo (nur 1 cm super la akvo, aŭ tuŝante la akvon) kaj observu la mezurilon, kiun oni estos metinta en la fora angulo. Ĉifoje, la ondo ja devas kreskiĝi ĉe la angulo. Oni povas konkludi, ke la ondoj konverĝadis al tiu angulo, kie la tri planoj renkontiĝas (du flankoj de la akvujo + la planko, kiu devas preskaŭ tuŝi la akvonivelon de sube, sed ne tute).

Tio klarigas, kial Hilo estas loko, kie cunamoj kelkfoje estas rekordoj...

Pro malrapidiĝo de la ondoj al la alveno en neprofundaj lokoj, la ondoj refraktas kaj difraktas, kaj tre ofte alvenas paralele al la marbordo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Barbara Ferreira (17a de Aprilo, 2011). "When icebergs capsize, tsunamis may ensue". Nature. Alirita 2011-04-27.
  2. Fradin, Judith Bloom kaj Dennis Brindell (2008). Witness to Disaster: Tsunamis. Witness to Disaster. Washington, D.C.: National Geographic Society. pp. 42, 43. [1] alirita la 5an de Majo 2016
  3. Tucidido: “A History of the Peloponnesian War”, 3.89.1–4 [2] Alirita la 5an de Majo 2016.
  4. Smid, T. C. (Aprilo 1970). 'Tsunamis' in Greek Literature. Greece & Rome 17 (2a eld.). pp. 100–104.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Boris Levin, Mikhail Nosov: Physics of tsunamis. Springer, Dordrecht 2009, ISBN 978-1-4020-8855-1.
  • Kontar, Y. A. et al.: Tsunami Events and Lessons Learned: Environmental and Societal Significance. Springer, 2014. ISBN 978-94-007-7268-7 (print); ISBN 978-94-007-7269-4 (eBook)
  • Kristy F. Tiampo: Earthquakes: simulations, sources and tsunamis. Birkhäuser, Basel 2008, ISBN 978-3-7643-8756-3.
  • Linda Maria Koldau: Tsunamis. Entstehung, Geschichte, Prävention, (Cunamoj, disvolvigo, historio kaj prevento) C.H. Beck, Munich 2013 (C.H. Beck Reihe Wissen 2770), ISBN 978-3-406-64656-0 (in German).
  • Walter C. Dudley, Min Lee: Tsunami! University of Hawaii Press, 1988, 1998, Tsunami! University of Hawai'i Press 1999, ISBN 0-8248-1125-9, ISBN 978-0-8248-1969-9.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]