Unesko
Unesko | ||
---|---|---|
UNESCO | ||
![]() | ||
Flago de Unesko | ||
tipo | Faka organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj | |
celo | edukado, scienco kaj kulturo | |
fondodato | 16-an de novembro 1945 | |
sidejo | Place de Fontenoy, Parizo, Francio | |
estro | Audrey Azoulay | |
buĝeto | 653 milionoj da dolaroj[1] | |
lingvoj | angla, araba, ĉina, franca, hispana, rusa | |
Retejo | https://unesco.org | |
https://twitter.com/unesco/ | ||
ĝisdatigo | 2017-12-10 | |
Unesko (Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj por Edukado, Scienco kaj Kulturo[2]) estas la eduka, scienca kaj kultura organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj. La Esperanta mallongigo naskiĝis el la mallongigo de la anglalingva nomo United Nations Educational, Scientific and Cultural Organization kaj plene enradikiĝis en tiu formo[3].
Unesko estis fondita la 16-an de novembro 1945. Ĝi havas centran oficejon en Parizo, Francio, kaj 73 sub-oficejojn en diversaj partoj de la mondo. Ĝia konstitucio adoptiĝis dum la Londona Konferenco en novembro de 1945 kaj efektiviĝis la 4-an de novembro 1946, kiam 20 ŝtatoj deponis akceptilojn.
En 2017, Unesko havas 195 membro-ŝtatojn kaj 11 observantoj[4].
La ĉefa celo de Unesko estas kontribui al paco kaj sekureco en la mondo per kunlaborado inter nacioj per edukado, scienco, kulturo kaj komunikado por antaŭenigi universalan respekton por justeco, por la regado de juro, kaj por homaj rajtoj, fundamentaj liberecoj Kai toleremo, kiuj estas konfirmitaj por la popoloj de la mondo, sendepende de raso, sekso, lingvo, aŭ religio, laŭ la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj. Unesko ankaŭ kontribuas al daŭripova disvolviĝo kaj protektado de endanĝerigitaj lingvoj.
Enhavo
La ĉefaj organoj de Unesko[redakti | redakti fonton]
Ĝenerala Konferenco[redakti | redakti fonton]
Tiu estas la listo de sesioj de la Ĝenerala Konferenco de Unesko okazintaj ekde 1946:[5]
Sesio | Location | Jaro | Direktorita | Lando |
---|---|---|---|---|
1. | Paris | 1946 | Léon Blum | ![]() |
2. | Meksik-urbo | 1947 | Manuel Gual Vidal | ![]() |
3. | Beirut | 1948 | Hamid Bey Frangie | ![]() |
1. eksterordinara | Paris | 1948 | ||
4. | Paris | 1949 | Ronald Walker | ![]() |
5. | Florenco | 1950 | Count Stefano Jacini | ![]() |
6. | Paris | 1951 | Howland Sargeant | ![]() |
7. | Paris | 1952 | Sarvepalli Radhakrishnan | ![]() |
2. eksterordinara | Paris | 1953 | ||
8. | Montevideo | 1954 | Justino Zavala Muñiz | ![]() |
9. | New Delhi | 1956 | Maulana Abul Kalam Azad | ![]() |
10. | Paris | 1958 | Jean Berthoin | ![]() |
11. | Paris | 1960 | Akale-Work Abte-Wold | ![]() |
12. | Paris | 1962 | Paulo de Berrêdo Carneiro | ![]() |
13. | Paris | 1964 | Norair Sissakian | ![]() |
14. | Paris | 1966 | Bedrettin Tuncel | ![]() |
15. | Paris | 1968 | Willian Eteki-Mboumoua | ![]() |
16. | Paris | 1970 | Atilio Dell'Oro Maini | ![]() |
17. | Paris | 1972 | Toru Haguiwara | ![]() |
3. eksterordinara | Paris | 1973 | ||
18. | Paris | 1974 | Magda Jóború | ![]() |
19. | Nairobi | 1976 | Taaita Toweett | ![]() |
20. | Paris | 1978 | Napoléon LeBlanc | ![]() |
21. | Belgrade | 1980 | Ivo Margan | ![]() |
4. eksterordinara | Paris | 1982 | ||
22. | Paris | 1983 | Saïd Tell | ![]() |
23. | Sofia | 1985 | Nikolaï Todorov | ![]() |
24. | Paris | 1987 | Guillermo Putzeys Alvarez | ![]() |
25. | Paris | 1989 | Anwar Ibrahim | ![]() |
26. | Paris | 1991 | Bethwell Allan Ogot | ![]() |
27. | Paris | 1993 | Ahmed Saleh Sayyad | ![]() |
28. | Paris | 1995 | Torben Krogh | ![]() |
29. | Paris | 1997 | Eduardo Portella | ![]() |
30. | Paris | 1999 | Jaroslava Moserova | ![]() |
31. | Paris | 2001 | Ahmad Jalali | ![]() |
32. | Paris | 2003 | Michael Omolewa | ![]() |
33. | Paris | 2005 | Musa bin Jaafar bin Hassan | ![]() |
34. | Paris | 2007 | George N. Anastassopoulos | ![]() |
35. | Paris | 2009 | Davidson Hepburn | ![]() |
36. | Paris | 2011 | Katalin Bogyay | ![]() |
37. | Paris | 2013 | Hao Ping | ![]() |
38. | Paris | 2015 | Stanley Mutumba Simataa[6] | ![]() |
39. | Paris | 2017 | Zohour Alaoui | ![]() |
Ĝeneralaj Direktoroj[redakti | redakti fonton]
La listo de Ĝeneralaj Direktoroj de Unesko ekde ties establo en 1946 estas la jena:[7]
Nr | Ĝeneralaj Direktoroj | Lando | Mandato |
---|---|---|---|
1 | Julian Huxley | ![]() |
1946–1948 |
2 | Jaime Torres Bodet | ![]() |
1948–1952 |
3 | John Wilkinson Taylor | ![]() |
provizore 1952–1953 |
4 | Luther Evans | ![]() |
1953–1958 |
5 | Vittorino Veronese | ![]() |
1958–1961 |
6 | René Maheu | ![]() |
provizore 1961, 1961–1974 |
7 | Amadou-Mahtar M'Bow | ![]() |
1974–1987 |
8 | Federico Mayor Zaragoza | ![]() |
1987–1999 |
9 | Koïchiro Matsuura | ![]() |
1999–2009 |
10 | Irina Bokova | ![]() |
2009–2017 |
11 | Audrey Azoulay | ![]() |
2017– |
Plenumkomitato de Unesko[redakti | redakti fonton]
La Plenumkomitato de Unesko estas la estra parto de Unesko. Ĝi enhavas 58 elektitajn anojn, po duono ĉiu nepara jaro, el la ŝtatanoj por kvarjara mandato. La Prezidanto de la Plenumkomitato estas elektita el la delegitoj de la ŝtatanoj por dujara mandato.
Sidejo en Parizo[redakti | redakti fonton]
Ekde sia fondiĝo en 1946, Unesko havas sian sidejon en Parizo.
De 1946 ĝis 1958 ĝia sidejo estis en hotelo Majestic (nun hotelo Peninsula) en la 16a distrikto.
Ekde 1958, Unesko havas propran sidejon kiu troviĝas 7 place de Fontenoy en la 7a distrikto. Tie troviĝas la ĝenerala sekretario kaj konferenco-centro.
Ekde 1967, je distanco de kelkaj centoj da metroj aldoniĝis krom-sidejo en la 15a distrikto (1 rue Miollis).
Monda heredaĵo de Unesko[redakti | redakti fonton]

La Monda Heredaĵo de Unesko konsistas el la monda 'kulturheredaĵo' de Unesko kaj la monda 'naturheredaĵo' de Unesko. Ĝi enhavas hom-kreitajn resp. naturajn objektojn, kiuj meritas specialan protekton. Bazo por tiu protekto estas konvencio de Unesko decidita en 1972 en Stokholmo, kiu ekvalidis en 1975.
Por esti akceptita en la mondheredaĵon objekto devas elstari en almenau unu el jenaj ses kriterioj:
- Unika arta valoro
- Granda kultura influo al iu regiono aŭ epoko
- Ekstrema malofteco aŭ granda aĝo
- Ekzempla valoro por certa arta evoluo
- Modela reprezentado de arkitektura epoko
- Signifo rilate al elstaraj ideoj aŭ historie gravaj personoj
Unufoje jare la Mondheredaĵa Komitato de Unesko kunvenas por decidi pri novaj heredaĵoj kaj diskuti la staton de jamaj. En 2013 ekzistas 981 heredaĵoj en 160 landoj:
- el ili 759 estas kulturaj kaj 193 naturaj heredaĵoj,
- 29 estas ambaŭkategoriaj,
- 44 estas en la "ruĝa listo" de speciale minacataj monumentoj.
Deklaracioj[redakti | redakti fonton]
La Universala Deklaracio de Unesko pri Kultura Diverseco estas deklaro por protekti kulturan diversecon kiel homa heredaĵo kun la protekto de la diverseco de amaskomunikiloj, plurismo kaj plurlingvismo adoptita la 2-an de novembro, 2001.
Unesko-Kuriero[redakti | redakti fonton]
Unesko-Kuriero estas trimonata eldonaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj, kies celoj estas diskonigi la idealojn de Unesko speciale pri la dialogoj inter kulturoj. Ĝi estas eldonita de 1948, sed de 2012 pro financaj problemoj la eldono ĉesis. Danke al monhelpo de Ĉinio, la Unesko-Kuriero denove aperas papere kaj elektroniko de 2017 en la ses oficialaj lingvoj de Uniĝintaj Nacioj (angla, araba, ĉina, franca, hispana, rusa) kaj en la portugala kaj en Esperanto. La elektronika versio de la gazeto elŝuteblas el la oficiala retejo de Unesko.
Kiel tradicie la Kuriero dediĉas siajn numerojn al specifa interesa temo. Tio videblas en la listo sube en Eksteraj ligiloj. Ekzemple "Kuriero" dediĉis sian numeron n-ro 1 de januaro-marto 2019 al la temo de indiĝenaj lingvoj okaze de la proklamo de 2019 kiel Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj.[8] Kelkaj el ties artikoloj temas pri kiel la diversaj indiĝenaj komunumoj frontas la minacojn de la klimata ŝanĝo pere de tradicia sciaro.
Unesko kaj NROj[redakti | redakti fonton]
Unesko kunlaboras kun multe da ne-registara organizaĵoj per la Ligkomitato inter Unesko kaj NRO, kies prezidanto estas Philippe Beaussant.
Tiu ligkomitato organizas la sekvajn eventojn :
- Statutaj Internaciaj Konferencoj, ĉiun duan jaron
- Ekzemple en 2017 la temo estis : « Ŝanĝu vian pensmanieron, ne la klimaton »
- NRO Internaciaj Forumoj
- Ekzemple la 8a forumo okazas la 7-8ajn de decembro 2017 en sidejo en Parizo kaj la temo estas : "Tutmonda varmiĝo".
Okaze de la Ĝenerala Konferenco ĝi zorgas pri spaco, kie estas prezentadetoj kaj debatoj kun NROj.
Unesko kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]
Du Esperanto-organizoj estas en rilato kun Unesko tra la Ligkomitato inter Unesko kaj NRO.
- Universala Esperanto-Asocio estas statute en konsulta partnereco kun Unesko[9]. Parto de tiu kunlaboro rilatas al tradukado de dokumentoj al Esperanto por pli vasta diskonigo, ekzemple la Unesko-Kuriero, legebla en Esperanto ekde 2017.
- ILEI estas observanto.
Rezolucioj[redakti | redakti fonton]
Unesko faris du rezoluciojn rilate al Esperanto - interalie en 1954 en Montevideo kaj en 1985 en Sofio[10], ambaŭ laŭ klopodoj de UEA. La rezolucion de 1993 survojigis la Radikala Partio.
La signifon de la rezolucioj oni taksas malsame. István Ertl opinias, ke "se ni volus revui ĉiujn konkretajn atingojn kiujn ni povas danki al la rezolucioj de Montovideo kaj Sofio - de libroeldonoj ĝis konferencoj kaj subvencioj -, ni povus plenigi paĝojn."[11] Ankaŭ Kalle Kniivilä esprimas sin pozitive: "Antaŭ 50 jaroj la Esperanto-movado post longa laborado atingis unu el siaj plej grandaj venkoj ĝis nun." Tion komentas Sten Johansson per: "Vantaĵo de vantaĵoj, ĉio estas vantaĵo!"[12]
Rezolucio de 1954 (Montevideo)[redakti | redakti fonton]

La rezolucio akceptita de la oka sesio de la Ĝenerala Asembleo, la 10-an de decembro 1954, sekve de kelkjara kampanjo kunordigita de UEA, precipe de ĝia estrarano Ivo Lapenna[13] kaj de Tibor Sekelj, internacie konata antropologo.
![]() |
|
Rezolucio de 1985 (Sofio)[redakti | redakti fonton]

La rezolucio XI.4.4.218 akceptita en la 23-a sesio de la Ĝenerala Konferenco de Unesko la 8-an de novembro 1985 okaze de la 36-a plena seanco[14].
![]() |
|
Rezolucio de 1993 (malsukcesa nova provo)[redakti | redakti fonton]
27 C/DR.373 de 15.11.1993[15]
Ĉar la enhavo ne alportis ion novan kompare kun la du antaŭaj rezolucioj, tiu tria rezolucio ne atingis la tagordon de la Ĝenerala Konferenco. Propono i.a de Litovio, la dumkonferenca komisiono pri selekto de Rezolucioj opiniis, ke nenio novas, kaj en la pleno, ne ĉeestis la proponintoj por konvinki la Plenon ĝin trakti.
![]() |
|
Festo de la 100-a morto-datreveno de Zamenhof[redakti | redakti fonton]
La 11-an de decembro 2017 la pola delegacio ĉe Unesko, kunlabore kun Universala Esperanto-Asocio, organizis solenan eventon konklude de la Zamenhof-jaro, 100-a morto-datreveno de la iniciatoro de Esperanto, en salono 2 de la sidejo de Unesko. Dum la evento prelegis en la angla, la franca kaj Esperanto diversaj homoj : Sébastien Moret, Jean-Claude Lescure, Chuck Smith pri komunikiloj serve al Esperanto, Gilherme Fians pri socia esploro, Trezoro Huang Yinbao pri la Unesko-Kuriero kaj la Ambasadoro Giogio Novello per video.
Varoj kaj servoj[redakti | redakti fonton]
- UNESDOC - Enhavas ĉirkaŭ 146.000 kompletajn dokumentojn de UNESCO publikigitaj de 1945, kaj ankaŭ datumetojn el la kolektoj de la librejo de UNESCO kaj dokumentejoj en Ofickampoj kaj Institutoj.
- IDAMS - programpakaĵo por enmeti kaj analizi numerajn datumojn kiuj estas konstruataj, prizorgataj kaj disvastigataj de UNESCO. La originala pakaĵo estis komerca programo, sed UNESCO iniciatis projekton por havigi ĝin malfermitkoda.[16]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ france « ONU : l'Unesco, la “conscience de l'humanité” (4/7) » en LesEchos.fr
- ↑ https://en.unesco.org/sites/default/files/2017-2-esperanto.pdf
- ↑ http://vortaro.net/#unesko
- ↑ « Member States » en la retejo de Unesko
- ↑ UNESCO oficiala retejo: Previous Sessions of the General Conference
- ↑ President of the 38th session of the General Conference. UNESCO. Alirita 11 November 2015.
- ↑ UNESCO, oficiala retejo: Directors-General
- ↑ "Kuriero" de Unesko, n-ro 1 de januaro-marto 2019, ISSN 2521-7356 60 paĝoj. La enhavtabelo indikas jenon:
- Indiĝenaj lingvoj:alirejo al scioj kaj espero, Minnie Degawan
- Miŝtekoj el Meksiko scipovas la lingvon de la naturo, Aracely Torres Morales
- Manon Barbeau: kamerao en ŝia koro; Intervjuo farita de Saturnin Gómez
- Rapanui, ankoraŭ unu lingvo, kiu povus estingiĝi; Intervjuo farita de Jasmina Šopova kaj Carolina Rollán Ortega
- Radio: vivsavilo por indiĝenaj popoloj, Avexnim Cojti kaj Agnes Portalewska
- Hindou Oumarou Ibrahim: pledas por la rajtoj de la Vodaboj, Intervjuo farita de Domitille Roux
- SIKU: Miksi nuntempan teknologion kun antikvaj scipovoj, Joel Heath kun Lucassie Arragutainaq
- La umbilika ŝnuro, Kirituia Tumarae-Teka kaj James Doherty
- Pri rizo, fiŝoj, anasoj kaj homoj, Dai Rong kaj Xue Dayuan
- La Sameoj en Jokkmokk: defii modernecon, Marie Roué
- Reveno al la insuloj Lau kun ĉiuj veloj hisitaj, Fuluna Tikoidelaimakotu Tuimoce
- En la lando de furiozaj riveroj, Fotoj: Protick Sarker kaj Teksto: Katerina Markelova
- Pensoj pri libereco kaj arto, Wystan Hugh Auden
- Abdullahi Ahmed An-Na’im: Pri homaj rajtoj, la sekulara ŝtato kaj ŝario hodiaŭ, Intervjuo de Shiraz Sidhva
- Hovhannes Tumanjan: aŭ la pasio de rakontado, Krikor Beledian
- Naŭruzo: la ĝermoj de nova tago, Salvatore D’Onofrio
- Sekurigi akvon en ŝanĝiĝanta mondo, Howard S. Wheater
- ↑ Gazetaraj Komunikoj de UEA, n-ro 445: UEA en konsulta partnereco kun Unesko.
- ↑ Tekstoj laŭ euroscola , kiu referencas al la jarlibro 1999 de UEA, p. 9-10. Ankaŭ en postaj jarlibroj, ekzemple 2005, p. 9-10.
- ↑ Eventoj 46 (kie cetere troveblas ankaŭ la akompana noto de la ĝenerala direktoro de Unesko, Mayor) kaj revuo Esperanto, dec. 1993
- ↑ Ambaŭ citaĵoj el Libera Folio, 2005-02-01.
- ↑ Unesko kaj Esperanto, Ivo Lapenna
- ↑ Versioj en la angla, franca, hispana kaj Esperanto sur lingvo.org. Unu el la kernaj frazoj tekstas originale: "Invites the Member States (...) to promote the introduction of a study programme on the language problem and Esperanto in their schools and higher educational institutions"
- ↑ Laŭ Eventoj 47. Kp. komenton en Eventoj 46 (mallongigo el Esperanto, dec. 1993)
- ↑ http://portal.unesco.org/ci/en/ev.php-URL_ID=15653&URL_DO=DO_TOPIC&URL_SECTION=201.html
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Bibliografio[redakti | redakti fonton]
- Lapenna, Ivo 1971 : UNESKO 25-jara, Esperanto, 791 (11), p. 181 - 183
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- La TTT-ejo de Unesko (angle, france, hispane, ruse, arabe, kaj ĉine)
- Monda heredaĵo
- ESPERANTO KAJ INTERNACIAJ ORGANIZAĴOJ Rezolucioj kaj proponoj, ĉefe ĉe Ligo de Nacioj, Unesko kaj UN.
- Novaj sukcesoj de Esperanto ĉe Unesko, artikolo aperinta en januara numero 2018 de Revuo Esperanto
- Oficiala Retejo de Unesko-Kuriero en Esperanto
- esperante Intervjuo : « Trezoro Huang Yinbao : Unesko-kuriero kaj Ora Ponto » ĉe YouTube
- Unesko-Kuriero 2017 ĉe unesco.org:
- n-ro 1 (Apr-Jun 2017) Tagordo 2030 : Defioj por ni ĉiuj
- n-ro 2 (Jul-Sept 2017) Amaskomunikilaro : Operacia purigo
- n-ro 3 (Okt-Dec 2017) Kulturo : la nervo de paco
- Unesko-Kuriero 2018 ĉe unesco.org:
- n-ro 1 (Jan-Mar 2018) Klerigado : Ĉu ankoraŭ en la serĉo de Utopio ?
- n-ro 2 (Apr-Jun 2018) Bonvenon al la Hom-epoko
- n-ro 3 (Jul-Sep 2018) Artefarita Intelekto : Promesoj kaj minacoj
- n-ro 4 (Okt-Dec 2018) Homaj Rajtoj : retro al la estonteco
- Prelego de Dennis Keefe pri la uzo de UNESKO-Kuriero en la instruado de Esperanto. La prelego okazis en la 51a ILEI-Kongreso (Madrido – 2018)