Celoj por Daŭripova Evoluigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Celoj por Daŭripova Evoluigo estas komuna evoluiga programo por la ŝtatoj-membroj de Unuiĝintaj Nacioj. Temas pri sekvo de la Jarmilaj Evoluigaj Celoj, kiuj validis de 2000 ĝis 2015. Post akcepto de tiu programo fare de la Ĝenerala Asembleo de UN en septembro 2015, la CDE validos ĝis 2030.

La programo konsistas el 17 ĉefceloj kun 169 subceloj, kiuj detaligas la konkretajn paŝojn farendajn sur ĉiu kampo.

La 17 ĉefceloj estas jenaj:

  1. Forigi malriĉon ĉie, en ĉiuj ĝiaj formoj.
  2. Forigi malsaton, atingi manĝo-sekurecon kaj pli bonan nutradon, kaj antaŭenigi daŭripovan agrikulturon.
  3. Garantii sanajn vivojn kaj kreskigi bonfarton por ĉiuj homoj en ĉiuj aĝoj.
  4. Garantii inkluzivan kaj egalecan bonkvalitan edukadon kaj plivastigi por ĉiuj la ŝancojn por tutviva lernado.
  5. Atingi egalecon inter la seksoj kaj plivastigi la decidopovon de ĉiuj virinoj kaj junulinoj.
  6. Garantii al ĉiuj homoj haveblon kaj daŭripovan mastrumadon de akvo kaj sanitaraj sistemoj.
  7. Garantii al ĉiuj homoj alireblon al pagebla, fidinda, daŭripova kaj moderna energio.
  8. Antaŭenigi daŭran, inkluzivan kaj daŭripovan ekonomian kreskon, plenan kaj produktivan dungitecon kaj bonkondiĉan laboron por ĉiuj homoj.
  9. Konstrui elteneman infrastrukturon, akceli inkluzivan kaj daŭripovan industriigon kaj kultivi inventemon.
  10. Redukti malegalecon ene de landoj kaj inter landoj.
  11. Igi urbojn kaj homajn loĝejarojn inkluzivaj, sekuraj, eltenemaj kaj daŭripovaj.
  12. Garantii daŭripovajn formojn de konsumado kaj produktado.
  13. Urĝe agi por kontraŭbatali klimatŝanĝiĝon kaj ties efikojn (konforme al la Kadra Konvencio de Unuiĝintaj Nacioj pri Klimatŝanĝiĝo).
  14. Konservi kaj daŭripove utiligi la oceanojn, marojn, kaj marajn resursojn cele al daŭripova evoluigo.
  15. Protekti, restarigi kaj disvastigi daŭripovan uzadon de teraj ekosistemoj, daŭripove mastrumi arbarojn, kontraŭbatali dezertiĝon, haltigi kaj inversigi la degeneradon de grundoj kaj haltigi la perdiĝon de biodiverseco.
  16. Antaŭenigi la konstruadon de pacaj kaj inkluzivaj socioj por daŭripova evoluigo, garantii aliron al justico por ĉiuj homoj, kaj starigi efikajn, respondecajn kaj inkluzivajn instituciojn je ĉiuj niveloj.
  17. Plifortigi la realigajn kapablojn kaj revigligi la tutmondan partnerecon por daŭripova evoluigo.

(traduko de Humphrey Tonkin kunlabore kun Mark Fettes, Brian Moon, kaj Istvan Ertl, 8 septembro 2015)