Saltu al enhavo

Biodiverseco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Listo de la biodiverseco de bestoj en Madagaskaro.

La vorto biodiversecobiologia diverseco estas kunfandiĝo de la vortoj biologio kaj diverseco, indikas la diversecon de vivoformoj en ekologia sistemo.

La dirmanieron biological diversity inventis Thomas Lovejoy en 1980 kaj la terminon biodiversity inventis W.G. Rosen en 1985 dum la preparado de National Forum on Biological Diversity ke organizis National Research Council en 1986. Unuafoje ĝi aperis en eldono en 1988 dum la entomologisto E.O. Wilson uzas ĝin por la titolo de la raporto[1] de tiu forumo.[2] La vorto biodiversity ŝatiĝis pli efikoplena komunike ol biological diversity.

Ekde 1986, la terminon kaj la koncepton uzis multe biologoj, ekologoj, ekologiistoj, estroj kaj civitanoj. La uzo de la termino okazis dum la konscio de malapero de specioj de lastaj dekjaroj.

Lingva biologia diverseco

[redakti | redakti fonton]

Lingva biologia diverseco temas pri la paralela rilato inter la malkresko de biologia diverseco kaj la malkresko de diverseco de lingvoj kaj kiun oni esploras en ekolingvistiko[3]. “Lingvaj ekologioj kaj biologiaj ekologioj interrilatas per homa scio, uzo kaj administrado de la naturmedio kaj per la lingvoj uzataj por transdoni ĉi tiun scion kaj praktikon ..." (Maffi 2002)[4].

La perdo de flaŭro, faŭno, kaj mikroorganismoj kaj la detruo de ekosistemoj ne nur estas fizikaj perdoj. Ĉio tio ankaŭ signifas la perdon de scio-sistemoj, kulturoj, lingvoj, kaj identecoj de ekzemple indiĝenaj popoloj[4].

La 28-an de februaro 2018 estis fondita en Meksiko Dialogo, transnacia agadgrupo por lingvaj biodiverseco kaj juro. Ĝi havas du laborlingvojn: la hispana kaj Esperanto, ĉi lasta pro respekto al ĉiuj lingvaj minoritatoj. La agadgrupo subtenas la Esperantan PEN-centron.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Aparte riĉaj je biodiversecoj estas:

  • Centra Ameriko (Vidu artikolon Leĝo de Biodiverseco de Kostariko)
  • Peruo: Pro sia geofizika naturo kun montarvico deklivante de ekvatoriaj pluvarbaroj ĝis eternaj neĝoj, sed ankaŭ ĝis relative malvarma oceano kaj dezerto, Peruo ĝuas multecon da mikroklimatoj kaj tial biodiversecon. Ankaŭ la tradicia sinteno de ĝia loĝantaro de jarmiloj faras, ke tie kultiviĝatas 182 specioj de plantoj, inter ili nur kelkaj iĝis famaj tutmonde (terpomo, de kiu ekzistas en Peruo 2.000 varioj, Tomato, maizo, tabako, amaranto). Nombro de vegetaj specioj, kiuj uzatas kiel kuracplantoj far la tieaj indiĝenoj, estas 1.408, entute pr. 4.500 specioj uzatas.

Mezuro pri specia diverseco

[redakti | redakti fonton]

La absoluta nombro de la specioj, kiuj ekzistas en certa vivejo, (nomata "abundeco") ne estas bona mezuro de diverseco, ĉar ne ĉiuj vivejoj estas same favoraj al multeco de specioj. (Aliflanke oni dezirus, ke la ekstermiĝo de ekzistinta specio efiku negative al diverseco.) Por tamen kompari inter diversaj vivejoj oni enkondukis jenajn mezurajn nombrojn:

Estu S la nombro de la specioj (en la vivejo), N la suma nombro de ĉiuj individuoj, ni la nombro de la individuoj de la i-a specio:

Diverseco

[redakti | redakti fonton]

La plej ofte uzata mezuro estas la indekso de Shannon: Shannonindekso

Tiu "diverseco" estas maksimuma, se ĉiuj specioj havas identan nombron de individuoj (kio ne konsideras la tre malsimilan mason de la specianoj):

Tiu maksimuma diverseco kreskas logaritme kun la nombro S de specioj. Se oni deziras sendependecon de tiu nombro, oni normigas dividante per la logaritmo de S por ricevi la "egalnivelecon" (angle evenness):

Egalniveleco

[redakti | redakti fonton]

Kio estas specio

[redakti | redakti fonton]

En biologio, same kiel en ĉiuj areoj de la scienco, la difinoj estas gravaj. Termino devas havi koncizan difinon kaj esti universala, ĝi devas inkludi al ĉiuj ekzistantaj kazoj. Tamen la biologio estas la scienco de la esceptoj, ne pro la disciplino en sed pro la kampo studata. La vivo estas tiel diversa ke ajna difino prezentas sian escepton. Estas pro tio ke estas tiel malfacile difini specion, difino kiu eble estu valida por ĉiuj regnoj: bakterioj (eŭbakterioj kaj arkeoj), protistoj, fungoj, plantoj kaj bestoj.

La plej komuna difino, la plej uzita, kaj eble la plej malnova (pro tio ke ĝi inkluzive citas ion similan en la Biblio) estas tiu kiu diras ke specio estas formita de individuoj kiuj povas reproduktiĝi inter si kaj okazigi individuojn kiuj estas fekundaj. Ĉi tiu estas malfacila difino por apliki al bakterioj kaj iuj plantoj, sed tio okazigus alian debaton. Malgraŭ la limigoj de ĉi tiu difino estis tre uzita pro tio ke estas tre oportuna, estas facile aplikebla al la bestoj kiuj onin ĉirkaŭas kaj ĝi permesis la disvolviĝon de la taksonomio el la tempoj de Linneo. De tiam ĝis nun miloj da natursciencistoj dediĉis sin trairi la planedon studante kaj katalogante la tutan biodiversecon ĉeestantan en la biosfero.

Ĉi tiuj natursciencistoj estis rapide konsciaj de la enorma vario, de la granda kvanto de aspektoj, formoj, koloroj, grandecoj kiujn prezentas la vivantaj estaĵoj. Malgraŭ tio, multaj estaĵoj havas similajn morfologiajn karakterojn. Estas tiam kiam ŝprucis la unua demando: ĉu du tre estaĵoj similaj inter si apartenas al la sama specio?. La dua demando ankaŭ estis ofte preterlasata: kiel aperis ĉiu ĉi tiu diverseco?. La biologio dum pluraj jarcentoj provas koni la respondon al ambaŭ demandoj. Oni jam scias ke la biodiverseco generiĝis el procezo nomita biologia evoluado aŭ simple evoluo, kies mekanismoj ankoraŭ estas sub plena studo. Estas dekoj de sciencaj revuoj dediĉitaj al la temo kaj centoj de internaciaj kongresoj kie oni pridiskutas ĉi tiujn aspektojn. La evoluado estas tia kaj hodiaŭ oni ne povas kompreni la biologion sen ĝi.

Kaj same kiel ekzistas la evoluado ekzistas la specioj. Kaj la individuoj de ĉiu ili aŭ bone ne povas reproduktiĝi kun estaĵoj de aliaj specioj, aŭ, se ili faras ĝin, ilia idaro ne estas fekunda. Ekzistas multaj kaŭzoj kiuj povas malpermesi kruciĝon de individuoj de malsamaj specioj. Oni povas citi kelkajn, sed estas multaj pliaj:

  • Variadoj en la kariotipo. Reordigoj kromosomaj (fuzioj aŭ translokiĝoj) kiuj neebligas ke la procezoj reproduktaj povu efektiviĝi al ĉela nivelo. La fuzio de gametoj portus al neebla individuo.
  • Diferencoj tempaj en la epoko de pariĝo. Ĉi tio faras ke la individuoj ne estas reprodukte sinkronigitaj por pariĝo.
  • Variadoj en la flora formulo, kiu ilin faras ne atingeblaj al la poleno de la floroj de aliaj specioj.
  • Plumaro ĉe birdoj. La plumaro ĉe birdoj eble estu la plej okulfrapa kazo de la graveco de la koloro en la rekono de estaĵoj de la sama specio kaj de la epoko de reproduktado. Variadoj en la plumaro kaŭzas ke individuoj de sama specio jam ne rekonas kiel tiaj tiujn kiuj generis variadon kaj kiuj iris al speciigo.
  • Kanto de la birdoj. La kanto ludas gravan rolon en la reproduktado de multaj birdoj, lia variado povas porti same al ne esti rekonita de la individuoj de ties specio.

Homa efiko sur la medio aŭ antropogena efiko sur la medio estas la ŝanĝoj kiujn suferas la biofizikaj medioj kaj la ekosistemoj, la biodiverseco, kaj la naturaj rimedoj okazigitaj rekte aŭ malrekte de la homoj, inter kiuj enkalkuliĝas la tutmonda varmiĝo, la media degradado (kiel la oceana acidiĝo), amasa formorto kaj perdo de biodiverseco, ekologiaj krizoj kaj falego.

En Esperanto

[redakti | redakti fonton]

-

- La gazeto Unesko Kuriero dediĉis sian numeron 3 de Julio-Septembro 2021 al biodiverseco sub la titolo "Restarigo de viv-diverseco, revivigi vivon".[5] La tuta enhavo de la numero rilatas iel al la temo kaj la enhavtabelo estas jena:

  • Agnès Bardon, Restarigo de viv-diverseco: revivigi vivon
  • John Vidal, Pandemioj: Homoj estas la kulpuloj
  • Peter Bates kaj Prasert Trakansuphakon, Indiĝenaj popoloj: Scipovaj gardantoj de biodiverseco
  • Intervjuo kun Edward Norton, "Historio ne kompatos tiujn, kiuj negas la faktojn"
  • Jonatahan Lenoir, Migrado de specioj: Kvieta revolucio
  • Intervjuo kun Remco van Merm, "La protekto de specioj suferas je manko de rimedoj"
  • Baker Batte Lule, Afriko: Revenas montaj goriloj
  • Dena R. Spatz kaj Nick D. Holmes, Insuloj: Fragilaj montrofenestroj de biodiverseco

Wang Ding, Protekto por cetacoj en la rivero Jangzio

  • Gary Nunn, Aŭstralio: Post la arbarfajroj
  • Loïc Chauveau, Urboj: Sovaĝa vivo floras en betonaj ĝangaloj
  • Katerina Markelova, Titikako: La sankta lago malkaŝas siajn sekretojn, fotoj de Teddi Seguin/Libera Universitato de Bruxelles
  • Dara Greenwood, Kion niaj plej ŝatataj televidprogramoj diras pri ni
  • Intervjuo kun Olivette Otele, "La historio de eŭropaj nigruloj estis frapita per parta memorperdo"
  • La stato de la scienco tra la mondo

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]

(angla) Maffi, L. 2002. “Endangered Languages, Endangered Knowledge” (Lingvoj en risko, scio en risko), International Social Science Journal 173(3): 385–393.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Ekstera ligilo

[redakti | redakti fonton]

(angla) Biodiverseco. Arkivigite je 2012-01-24 per la retarkivo Wayback Machine (Monda Natur-Fonduso)

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Edward O.Wilson, (direktoro de eldono), Frances M.Peter, (kunligita direktoro de eldono), Biodiversity, National Academy Press, march 1988 ISBN 0-309-03783-2 ; ISBN 0-309-03739-5 (pbk.), interreta eldono Arkivigite je 2006-09-13 per la retarkivo Wayback Machine
  2. Global Biodiversity Assessment. UNEP, 1995, Annex 6, Glossary. ISBN 0-521-56481-6, uzita kiel fonto por "Biodiversity", Glossary of terms related to the CBD, Belgian Clearing-House Mechanism, ttt-ejo vidita je la 26-an de aprilo 2006.
  3. (en) Biological diversity and language diversity: parallels and differences (PDF), Tove Skutnabb-Kangas and David Harmon, artikolo por la manlibro 'Handbook of Ecolinguistics', redaktitaj de Hermine Penz kaj Alwin Fill, eld. Routledge, New York.
  4. 4,0 4,1 (en) Victoria Tauli-Corpuz, The Importance of Indigenous Peoples in Biodiversity Conservation (la graveco de indiĝenaj popoloj en la konservado de biologia diverseco), UN Permanent Forum on Indigenous Issues, World Bank, Annual review • julio 2008–junio 2009.
  5. Unesko Kuriero, numero 3 de Julio-Septembro 2021, eldonita de El Popola Ĉinio, "Restarigo de viv-diverseco, revivigi vivon", 58 pp.