Pandemio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La pandemio nomita de Hispana gripo de 1918–1919 rezultis en drama morteco tutmonda.

Pandemio (de la greka πανδημία = tut-popola) estas plur-regiona aŭ eĉ tutmonda disvastiĝo de iu infekta malsano kiu suferigas la homajn populaciojn. Kontraste al epidemio ĝi ne estas limigita al iu preciza regiono, sed al multaj kontinentoj aŭ eĉ tutmonde. Disvastigita endemia malsano kiu estas stabila laŭ terminoj de kiom multaj personoj malsaniĝas pro tiu ne estas pandemia.

Pandemioj praktike eblas nur pro la modernaj ebloj de rapida interkontinenta vojaĝado. Antaŭ la grandskala aviadila vojaĝado la informo pri epidemioj kutime estis pli rapida ol ties ekster-regioniĝo, kaj je bezono eblis bari epidemiojn per kvaranteno.

Krome, gripaj pandemioj ĝenerale ekskludas kazoj de sezona gripo. Tra la historio estis nombraj pandemioj, kiaj de variolo kaj de tuberkulozo. Pli ĵusaj pandemioj estas la pandemio de HIV same kiel la gripaj pandemioj de 1918 kaj de 2009 de H1N1. La Nigra morto estis amasmortiga pandemio, kiu mortigis ĉirkaŭ 75 milionojn da personoj.

Difino kaj stadioj[redakti | redakti fonton]

Ĉefa sidejo de la Monda Organizaĵo pri Sano en Ĝenevo, Svisio.

Pandemio estas epidemio okazanta sur skalo kiu transiras internaciajn limojn, kutime influante grandan nombron da homoj.[1]

La Monda Organizaĵo pri Sano (MOS, aŭ WHO en angla) havas ses-fazan klasifikon kiu priskribas la proceson preter kiu nova gripa viruso moviĝas de la unuaj malmultaj infektoj en homoj traen al pandemio. Tio komenciĝas per la viruso plejparte infektante bestojn, kun kelkaj kazoj kie bestoj infektas homojn, poste moviĝas tra la areoj kie la viruso komencas disvastigi rekte inter homoj, kaj finiĝas kun pandemio kies infektoj de la nova viruso disvastiĝas tutmonde kaj ĝi estos ekster kontrolo ĝis ĝi finiĝas.[2]

Malsano aŭ sankondiĉo ne estas pandemio nur ĉar mortigas multajn homojn; ĝi devas esti ĝeneraligita kaj ĝi ankaŭ devas esti infekta. Ekzemple, kancero kaŭzas multajn mortojn sed ne estas konsiderita pandemio ĉar la malsano ne estas infekta aŭ kontaĝa.

En virtuala gazetaraŭdienco en majo 2009 pri la gripa pandemio, Dro. Keiji Fukuda, Helpa Ĝenerala Direktoro ad interim por Sansekureco kaj Medio de WHO diris "facila maniero pripensi pandemion ... devas diri: pandemio estas tutmonda ekapero. Tiam vi eble demandos al vin: "Kio estas tutmonda ekapero"? Tutmonda ekapero signifas ke oni vidas kaj la disvastiĝon de la agento ... kaj poste oni vidas malsanajn ktivecojn aldone al la disvastiĝo de la viruso."[3]

En planado por ebla gripa pandemio, la WHO publikigis dokumenton pri pandemia preteckonsilado en 1999, reviziita en 2005 kaj en februaro 2009, kun difinaj fazoj kaj konvenaj agoj por ĉiu fazo en asistanta memoraĵo titolita WHO pandemic phase descriptions and main actions by phase. La revizio de 2009 inkluzivanta difinojn de pandemio kaj la fazojn kondukantaj al ĝia deklaracio, estis finpretigita en februaro 2009. La pandemia viruso de H1N1 de 2009, estis nek ĉe la horizonto en tiu tempo nek menciita en la dokumento.[4][5] Ĉiuj versioj de tiu dokumento rilatas al gripo. La fazoj estas difinitaj per la disvastiĝo de la malsano; severeco kaj morteco ne estas menciitaj en la nuna WHO-difino, kvankam tiuj faktoroj antaŭe estis inkluditaj.[6]

Nunaj pandemioj[redakti | redakti fonton]

HIV kaj Aidoso[redakti | redakti fonton]

Simbolo de la batalo kontraŭ la aidoso.
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Aidoso.

HIV originiĝis en Afriko, kaj atingis Usonon tra Haitio inter 1966 kaj 1972.[7] Aidoso estas nuntempe pandemio, kun infektindicoj same altaj kiel 25% en suda kaj orienta Afriko. En 2006 la HIV-indico inter gravedaj virinoj en Sudafriko estis 29.1%.[8] Efika eduko pri pli sekuraj seksaj praktikoj kaj pri antaŭzorga trejnado ĉe sanginfekto de ĵusnakitoj helpis bremsi infektindicojn en pluraj afrikaj landoj kiuj sponsoris naciajn edukprogramojn. Infektindicoj altiĝas denove en Azio kaj en Ameriko. Aidosa mortnombro en Afriko povas atingi 90-100 milionojn ĉirkaŭ 2025.[9]

Pandemioj kaj rimarkindaj epidemioj tra historio[redakti | redakti fonton]

Okazis kelkaj signifaj pandemioj registritaj en homa historio, ĝenerale zoonozoj kiuj okazis kun malsovaĝigo de bestoj, kiel ekzemple gripo kaj tuberkulozo. Okazis kelkaj precipe signifaj epidemioj kiuj meritas mencion super la "nura" detruo de urboj:

  • Pesto de Ateno, 430 a.K. Eventuale tifo mortigis kvaronon de la atenaj soldatoj, kaj kvaronon de la loĝantaro dum kvar jaroj. Tiu malsano mortige malfortigis la hgemonion de Ateno, sed la absoluta severeco de la malsano malhelpis ĝian pli larĝan disvastiĝon; t.e. ĝi mortigis for siajn gastigantojn kun rapideco pli granda ol ili povis disvastigi ĝin. La preciza kialo de la pesto estis nekonata dum multaj jaroj. En januaro 2006, esploristoj de la Universitato de Ateno analizis dentojn elprenitajn de amastombo sub la grandurbo, kaj konfirmis la ĉeeston de bakterioj respondecaj por tifo.[10]
Viktimoj de bubona pesto en amastombo el la Granda Pesto de Marsejlo de 17201721 en Martigues, Francio.
  • Antonina Pesto, 165-180-a. Eventuale variolo alportita al la itala duoninsulo fare de soldatoj revenantaj de la Proksima Oriento; ĝi mortigis kvaronon de tiuj infektitaj, kaj ĝis kvin milionojn entute.[11] Ĉe la alteco de dua ekapero, nome Pesto de Cipriano (251-266), kiu eble estis la sama malsano, 5,000 homoj tage laŭdire mortis en Romo.
  • Pesto de Justiniano, de 541 ĝis 750, estis la unua registrita ekapero de la Bubona pesto. Ĝi komenciĝis en Egiptujo, kaj atingis Konstantinopolon post printempo, mortigante (laŭ la bizanca kronikisto Prokopio) 10,000 tage ĉe ĝia alteco, kaj eble 40% de la loĝantoj de la grandurbo. La pesto daŭriĝis por elimini kvaronon al duonon de la homa loĝantaro kiun ĝi frapis ĉie en la konata mondo.[12][13] Ĝi igis ke la populacio de Eŭropo falis proksimume je 50% inter 550 kaj 700.[14]
Ilustraĵo pri la Nigra Morto en la Togenburga Biblio
  • Nigra morto, de 1347 ĝis 1453. La tuta sumo de mortoj tutmonde estas taksita je 75 milionoj da homoj.[15] Ok cent jarojn post la lasta ekapero, la pesto revenis al Eŭropo. Komencante en Azio, la malsano atingis mediteranean kaj okcidentan Eŭropon en 1348 (eventuale de italaj komercistoj fuĝantaj de batalado en Krimeo), kaj mortigis laŭtakse 20 ĝis 30 milionojn da eŭropanoj en ses jaroj;[16] nome triono de la totala populacio,[17] kaj ĝis duono en la plej malbone trafitaj urbaj areoj.[18] Ĝi estis la unua el ciklo de eŭropaj pestepidemioj kiuj daŭris ĝis la 18-a jarcento.[19] Ekzistis pli ol 100 pestepidemioj en Eŭropo en tiu periodo.[20] La malsano ripetiĝis en Anglio ĉiun duan al kvinan jaron de 1361 ĝis 1480.[21] Ĉirkaŭ la 1370-aj jaroj, la populacio de Anglio estis reduktita je 50%.[22] La Granda pesto de Londono de 1665-66 estis la lasta grava ekapero de la pesto en Anglio. La malsano mortigis ĉirkaŭ 100,000 homojn, 20% de la populacio de Londono.[23]
  • La tria pesta pandemio komenciĝis en Ĉinio en 1855, kaj atingis Hindion, kie 10 milionoj da homoj mortis.[24] Dum tiu pandemio, Usono vidis sian unuan ekaperon: la San Francisco-pesto de 1900-1904.[25] Hodiaŭ, izolitaj kazoj de pesto daŭre estas trovitaj en la okcidenta Usono.[26]
Aztekoj mortantaj pro variolo, Florenca Kodekso (kompilita en 1540–1585)

Renkontoj inter eŭropaj esploristoj kaj loĝantaroj en la resto de la mondo ofte lanĉis lokajn epidemiojn de speciala severeco. Malsano mortigis parton de la denaska loĝantaro de la Kanariaj insuloj en la 16-a jarcento (Guanĉoj). Duono de la denaska loĝantaro de Hispaniolo en 1518 estis mortigita per variolo. Variolo ankaŭ elrabis Meksikon en la 1520-aj jaroj, mortigante 150,000 en Tenoĉtitlano sole, inkluzive de la imperiestro, kaj Peruon en la 1530-aj jaroj, helpante la eŭropajn konkerintojn.[27] Morbilo mortbatis pli ol du milionojn da meksikaj indiĝenoj en la 17-a jarcento. En 1618-1619, variolo forviŝis 90% de la indianoj de la Golfo de Masaĉuseco.[28] Dum la 1770-aj jaroj, variolo mortigis almenaŭ 30% de la indianoj de la Pacifika nordokcidento.[29] Variol-epidemioj en 1780-1782 kaj 1837-1838 alportis ruiniĝon kaj drastan senpopoliĝon inter la Preriindianoj.[30] Kelkaj kredas ke la morto de ĝis 95% de la indiana loĝantaro de la Nova Mondo estis kaŭzita de malnovmondaj malsanoj kiel ekzemple variolo, morbilo, kaj gripo.[31] Dum jarcentoj, eŭropanoj evoluigis altajn gradojn da imuneco al tiuj malsanoj, dum la indiĝenaj popoloj ne havis tian imunecon.[32]

Variolo ruinigis la denaskan loĝantaron de Aŭstralio, mortigante proksimume 50% de Aborigenoj en la fruaj jaroj de la brita koloniigo.[33] Ĝi ankaŭ mortigis multajn Nov-Zelandajn maoriojn.[34] Tiom malfrue kiel ĉe 1848-49, nekredeble 40,000 el 150,000 havajanoj estas taksitaj kiel mortintaj pro morbilo, kokluŝo kaj gripo. Enkondukitaj malsanoj, precipe variolo, preskaŭ formortigis la denaskan loĝantaron de Paskinsulo.[35] En 1875, morbilo mortbatis pli ol 40,000 fiĝianojn, ĉirkaŭ unu trionon de la populacio.[36] La malsano onigis la loĝantaron de Andamananoj.[37] La loĝantaro de Ajnuoj malpliiĝis draste en la 19-a jarcento, kongrue en granda parto al infektaj malsanoj alportitaj de japana setlanta enmigrado en Hokajdon.[38]

Esploristoj konkludis ke sifiliso estis portita de la Nova Mondo ĝis Eŭropo post la vojaĝoj de Kolumbo. La trovoj indikis ke eŭropanoj povus esti portintaj la nevenereajn tropikajn bakteriojn hejmen, kie la organismoj eble mutaciis en pli mortigan formon en la malsamaj kondiĉoj de Eŭropo.[39] La malsano estis pli ofte mortiga ol ĝi hodiaŭ estas. Sifiliso estis grava murdinto en Eŭropo dum la Renesanco.[40] Inter 1602 kaj 1796, la Nederlanda Orienthinda Kompanio sendis preskaŭ milionon da eŭropanoj por labori en Azio. Finfine, nur malpli ol unu triono faris sian vojon reen al Eŭropo. La plimulto mortis pro malsanoj.[41] Malsano mortigis pli britajn soldatojn en Hindio ol milito.[42]

Tiom frue kiom jam en 1803, la hispana krono organizis mision (nome la Ekspedicio Balmis) por transporti la variolvakcinon al la hispanaj kolonioj, kaj establi tumorajn vakcinadprogramojn tie.[43] Ĉirkaŭ 1832, la federacia registaro de Usono establis variolvakcinadan programon por indianoj.[44] De la komenco de la 20-a jarcento pluen, la elimino aŭ kontrolo de malsano en tropikaj landoj iĝis mova forto por ĉiuj koloniaj potencoj.[45] La dormmalsana epidemio en Afriko estis haltigita per moviĝemaj teamoj sisteme ekzamenante milionojn da homoj ĉe risko.[46] En la 20-a jarcento, la mondo vidis la plej grandan pliiĝon en sia loĝantaro en homa historio pro malpliiĝo de la mortoprocentaĵo en multaj landoj pro medicinaj progresoj.[47] La monda loĝantaro kreskis de 1.6 miliardoj en 1900 ĝis laŭtakse 7 miliardoj hodiaŭ.[48]

Ĥolero[redakti | redakti fonton]

Desegno de Morto alportanta ĥoleron, en Le Petit Journal (1912)

Ĥolero estas malsano infekta de la intestoj kaŭzita de la bakterio Vibrio cholerae. Ĉi tiu bakterio estas normale enstomakigita per infekta trinkakvo aŭ per manĝado de nesufiĉe kuiritaj moluskoj. Simptomoj povas gami el neniu, al mildaj, kaj al akraj,[49] kaj inkluzivas likvidan diareon, kiu daŭras kelkajn tagojn,[50] abdomenajn kaj muskolajn kramfojn,[51] naŭzon, vomadon, malekvilibron ĉe elektrolitoj kaj senakviĝadon.[52] Tio povas rezulti en kaviĝintaj okuloj, malvarma haŭto, malpliiganta haŭtelasteco, kaj faltiĝigo de manoj kaj piedoj.[53] La dehidratiĝo povas rezulti en la fakton ke la haŭto iĝas blueca.[54] Simptomoj startas du horojn al kvin tagoj post ekspono.[49] Sen kuracado, morto ofte okazos pro senakvigado de la malsanulo.

De kiam ĝi iĝis ĝeneraligita en la 19-a jarcento, ĥolero mortigis dekojn de milionoj da homoj.[55]

  • Unua-ĥolera pandemio de 1816-1826. Dekomence limigita al la hinda subkontinento, kie la pandemio komenciĝis en Bengalo, poste disvastiĝis en tuta Hindio ĉirkaŭ 1820 kaj 10,000 britaj soldatoj kaj sennombraj hindianoj mortis dum tiu pandemio.[56] Ĝi etendis ĝis Ĉinio, Indonezio (kie pli ol 100,000 homoj mortiĝis sur la insulo Javo sole) kaj la Kaspia Maro antaŭ retiriĝado. Mortoj en Hindio inter 1817 kaj 1860 estas taksitaj superaj al 15 milionoj da personoj. Pliaj 23 milionoj mortis inter 1865 kaj 1917. Rusaj mortoj dum simila periodo superis 2 milionojn.[57]
  • Dua-ĥolera pandemio, 1829-1851. Ĝi atingis Rusion (vidu Ĥoleraj Tumultoj), Hungarion (proksimume 100,000 mortoj) kaj Germanion en 1831, Londonon en 1832 (pli ol 55,000 personoj mortis en Britio),[58] Francion, Kanadon (Ontario), kaj Usonon (Novjorko) en la sama jaro,[59] kaj la pacifikan marbordon de Nordameriko antaŭ 1834. Dujara ekapero komenciĝis en Anglio kaj Kimrio en 1848 kaj perdigis 52,000 vivojn.[60] Estas kredite ke pli ol 150,000 usonanoj mortis pro ĥolero inter 1832 kaj 1849.[61]
  • Tria pandemio, 1852-1860. Plejparte tuŝis Rusion, kun pli ol unu miliono da mortoj. Ĉie en Hispanio, ĥolero kaŭzis pli ol 236,000 mortojn en 1854-55.[62] Ĝi perdigis 200,000 vivojn en Meksiko.[63]
  • Kvara pandemio, 1863-1875. Disvastiĝo plejparte en Eŭropo kaj Afriko. Almenaŭ 30,000 el la 90,000 almekaaj pilgrimantoj iĝis viktimoj de la malsano. Ĥolero perdigis 90,000 vivojn en Rusio en 1866.[64]
  • En 1866, ekzistis ekapero en Nordameriko. Ĝi mortigis proksimume 50,000 amerikanoj.[61]
  • Kvina pandemio, 1881-1896. La epidemio kostis en 1883-1887 250,000 vivojn en Eŭropo kaj almenaŭ 50,000 en Ameriko. Ĥolero perdigis 267,890 vivojn en Rusio (1892);[65] 120,000 en Hispanio;[66] 90,000 en Japanio kaj 60,000 en Irano.
  • En 1892, ĥolero poluis la akvoprovizadon de Hamburgo, kaj kaŭzis 8,606 mortojn.[67]
  • Sesa pandemio, 1899-1923. Ĝi havis nur malmulte da efiko en Eŭropo pro progresoj en popolsano, sed Rusio estis malbone trafita denove (pli ol 500,000 homoj mortantaj pro ĥolero dum la unua kvarono de la 20-a jarcento).[68] La sesa pandemio mortigis pli ol 800,000 en Hindio. La ĥolerepidemio de 1902-1904 perdigis pli ol 200,000 vivojn en Filipinoj.[69]
  • Sepa pandemio, 1962-66. Komenciĝis en Indonezio, nomita El Tor post la trostreĉiĝo, kaj atingis Bangladeŝon en 1963, Baraton en 1964, kaj Sovetunion en 1966.

Gripo[redakti | redakti fonton]

Gripo (influenco) estas epidemia infekta kaj kontaĝa malsano, kaŭzata de ultraviruso. Ĝi ofte asociiĝas kun diversaj mikroboj kaj kaŭzas febron, kataron, tuson, doloron de kapo kaj muskoloj. Komplikaĵoj estas en spirorganoj, en digesta, aŭ la nerva sistemo. En popola parolo oni nomas ofte la malvarmumon kun mildaj simptomoj gripo. Gripo (influenco) estas ĉiu konata malsano, kiun oni kutime ne traktas kiel tre danĝera. Pli atentas pri la gripo kuracistoj, bone konantaj ĝiajn danĝerajn komplikiĝojn kiel ekzemple pneŭmonio kaj encefalito, precipe ĉe infanoj, maljunuloj kaj malsanuloj kun kronikaj malsanoj. Plej forte timas gripon virusologoj kaj epidemiologoj, ĉar ili tre bone scias, ke la gripviruso povas kaŭzi vastegajn epidemiojn, kiuj povas endanĝerigi la tutan terglobon.

  • La greka kuracisto Hipokrato, la "Patro de Medicino", la unua priskribis gripon en 412 a.K.
  • La unua-gripa pandemio estis registrita en 1580 kaj ekde tiam gripo-pandemioj okazis ĉiujn 10an ĝis 30an jarojn.[70][71][72]
  • La gripa pandemio de 1889-1890-, ankaŭ konata kiel rusa gripo, unue estis raportita en majo 1889 en Buĥaro, Uzbekio. Antaŭ oktobro, ĝi atingis Tomsk kaj Kaŭkazon. Ĝi rapide disvastiĝis okcidente kaj trafis Nordamerikon en decembro 1889, Sudamerikon en februaro-aprilo 1890, Hindion en februaro-marto 1890, kaj Aŭstralion en marto-aprilo 1890. La subtipoj H3N8 kaj H2N2 da la gripa A-viruso estis identigitaj kiel eblaj kialoj. Ĝi havis tre altan atak- kaj morto-procentaĵon, kaŭzante ĉirkaŭ unu miliono da mortiĝoj.[73]
  • La "hispana gripo", 1918-1919. Unue identigita frue en marto 1918 en usonsoldata trejnejo en Camp Funston, Kansaso. Antaŭ oktobro 1918, ĝi disvastiĝis por iĝi tutmonda pandemio sur ĉiuj kontinentoj, kaj poste infektis koncerne unu trionon de la monda loĝantaro (aŭ ≈500-miliono da de la tutmondaj personoj).[74] Nekutime mortiga kaj virulenta, ĝi finiĝis preskaŭ same rapide kiel ĝi komenciĝis, malaperante tute post 18 monatoj. En ses monatoj, proksimume 50 milionoj estis mortintaj;[74] kelkaj taksoj metis la totalon de tiuj mortigitaj tutmonde ĉe dufoje tiu nombro.[75] Proksimume 17 milionoj mortis en Hindio, 675,000 en Usono[76] kaj 200,000 en la UR. La viruso ĵus estis rekonstruita fare de sciencistoj ĉe la CDC el restaĵoj konservitaj per la Alaska permafrosto. La H1N1 viruso havas malgrandan, sed decidan strukturon kiu estas simila al la hispana gripo.[77]
  • La "A-gripo", 1957-58. H2N2-viruso kaŭzis proksimume 70,000 mortojn en Usono. Unue identigite en Ĉinio en fino de februaro 1957, la azia gripo atingis Usonon antaŭ junio 1957. Ĝi kaŭzis proksimume 2 milionojn da mortoj tutmonde.[78]
  • La "hongkonga gripo", 1968-69. H3N2 kaŭzis proksimume 34,000 mortojn en Usono. Tiu viruso estis unue detektita en Honkongo frue en 1968, kaj atingis Usonon post tiu jaro. Tiu pandemio de 1968 kaj 1969 mortigis ĉirkaŭ unu milionon da homoj tutmonde. Virusoj de gripo A (H3N2) daŭre cirkulas hodiaŭ.

Tifo[redakti | redakti fonton]

Variolo[redakti | redakti fonton]

Morbilo[redakti | redakti fonton]

Tuberkulozo[redakti | redakti fonton]

Lepro[redakti | redakti fonton]

Malario[redakti | redakti fonton]

Flava febro[redakti | redakti fonton]

Pandemioj en realo kaj fikcio[redakti | redakti fonton]

  • Dekamerono, verko de la 14a jarcento de itala aŭtoro Giovanni Boccaccio, ĉirkaŭ 1353
  • La Peste estas romano de la franca verkisto Albert Camus publikigita en 1947
  • Ensaio sobre a cegueira (Eseo pri la blindo, 1995) estas romano de la portugala verkisto José Saramago pri stranga pandemio de blindeco kiu kontaĝas kiam iu vidas (eĉ de malproksime) blindulon

Ĥolero en realo kaj fikcio[redakti | redakti fonton]

  • La morto de Ĉajkovskij estis tradicie atribuita al ĥolero, plej probable trafita pere de trinkado de poluita akvo kelkajn tagojn antaŭe.[79] "Ĉar la akvo ne estis boligita kaj ĥolero estis atakante Sanktan Peterburgon, tia teorio estas tre verŝajna ...."[80] La patrino de Ĉajkovskij ja mortiĝis pro ĥolero,[81] kaj lia patro malsaniĝis je ĥolero tiam sed rekuperiĝis.[82] Kelkaj fakuloj, tamen, kiaj la angla muzikologo kaj fakulo pri Ĉajkovskij David Brown kaj la biografiisto Anthony Holden, teoriis ke lia morto estis memmortigo.[83]
  • Post la tertremo de 2010, en Haitio okazis eksplodo de ĥolero, lokigita ĉe bazo de Unuiĝintaj Nacioj. Tio estis la plej malbona ĥolera eksplodo en ĵusa historio, same kiel la plej bone dokumentita ĥolereksplodo en moderna publika sansistemo.

Aliaj famuloj ŝajne mortiĝis pro ĥolero kiaj la jenaj:

  • La eŭropa epidemio de ĥolero en 1834 estas fono de la romano de Jean Giono, en franca regiono Provence, Le Hussard sur le toit.
  • La epidemio de 1947 en Egiptio estas la fono de la filmo de Jussef Chahine "La sesa tago" (la sesa tago de la malsano decidas pri saviĝo aŭ morto) kun Dalida kiel ĉefa aktorino.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Miquel Porta. (3a de Julio 2008) Miquel Porta: Dictionary of Epidemiology. Oxford University Press. ISBN 978-0-19-531449-6.
  2. "Current WHO phase of pandemic alert", World Health Organization 2009
  3. WHO press conference on 2009 pandemic influenza (PDF). World Health Organization (26 May 2009). Alirita 2010-08-26.
  4. Pandemic influenza preparedness and response (PDF). World Health Organization.
  5. WHO pandemic phase descriptions and main actions by phase
  6. A whole industry is waiting for an epidemic. Der Spiegel (21a de Julio 2009). Alirita 2010-08-26.
  7. . Analysis clarifies route of AIDS. Los Angeles Times (30a de oktobro 2007). Alirita 6a de Julio, 2014.
  8. The South African Department of Health Study, 2006. Avert.org. Alirita 2010-08-26.
  9. "Aids could kill 90 million Africans, says UN", Guardian, 2005-03-04. Kontrolita 2010-08-26.
  10. "Ancient Athenian Plague Proves to Be Typhoid". Scientific American. 25a de Januaro, 2006.
  11. Past pandemics that ravaged Europe. BBC News, 7a de Novembro. 2005
  12. Cambridge Catalogue page "Plague and the End of Antiquity". Cambridge.org. Alirita 2010-08-26.
  13. Citaĵoj el libro "Plague and the End of Antiquity" Lester K. Little, eld., Plague and the End of Antiquity: The Pandemic of 541–750, Cambridge, 2006. ISBN 0-521-84639-0
  14. Plague, Plague Information, Black Death Facts, News, Photos. National Geographic. Alirita 2008-11-03.
  15. New MOL Archaeology monograph: Black Death cemetery. Archaeology at the Museum of London.
  16. Death on a Grand Scale. MedHunters.
  17. Stéphane Barry and Norbert Gualde, en L'Histoire n° 310, Junio 2006, pp. 45–46, diras "between one-third and two-thirds"; Robert Gottfried (1983). "Black Death" en Dictionary of the Middle Ages, volume 2, pp.257–67, diras "between 25 and 45 percent".
  18. Plague – LoveToKnow 1911. 1911encyclopedia.org.
  19. A List of National Epidemics of Plague in England 1348–1665. Urbanrim.org.uk (2010-08-04). Alirita 2010-08-26.
  20. Jo Revill. "Black Death blamed on man, not rats | UK news | The Observer", The Observer, 16a de Majo, 2004. Kontrolita 2008-11-03.
  21. Texas Department of State Health Services, History of Plague. Dshs.state.tx.us. Alirita 2008-11-03.
  22. Igeji, MikeBlack Death. BBC. Alirita 2008-11-03.
  23. The Great Plague of London, 1665. The Harvard University Library, Open Collections Program: Contagion.
  24. Zoonotic Infections: Plague. World Health Organization. Arkivita el la originalo je 20a de Aprilo 2009. Alirita 5a de Julio 2014.
  25. Bubonic plague hits San Francisco 1900 – 1909. A Science Odyssey. Public Broadcasting Service (PBS).
  26. Human Plague – United States, 1993–1994, Centers for Disease Control and Prevention
  27. Smallpox: Eradicating the Scourge. Bbc.co.uk (2009-11-05). Alirita 2010-08-26.
  28. Smallpox The Fight to Eradicate a Global Scourge, David A. Koplow
  29. Greg Lange,"Smallpox epidemic ravages Native Americans on the northwest coast of North America in the 1770s", 23a Jan 2003, HistoryLink.org, Online Encyclopedia of Washington State History, alirita la 2an de Junio 2008
  30. Houston CS, Houston S (Marto 2000). “The first smallpox epidemic on the Canadian Plains: In the fur-traders' words”, Can J Infect Dis 11 (2), p. 112–5. 
  31. The Story Of... Smallpox – and other Deadly Eurasian Germs. Pbs.org. Alirita 2010-08-26.
  32. Stacy Goodling, "Effects of European Diseases on the Inhabitants of the New World"
  33. Smallpox Through History http://encarta.msn.com/media_701508643/Smallpox_Through_History.html 20110728070858
  34. New Zealand Historical Perspective. Canr.msu.edu (1998-03-31). Arkivita el la originalo je 1a de Junio, 2010. Alirita 2010-08-26.
  35. How did Easter Island's ancient statues lead to the destruction of an entire ecosystem?, The Independent
  36. Fiji School of Medicine http://www.fsm.ac.fj/aboutfsm.html 20141020165015
  37. Measles hits rare Andaman tribe. BBC News. 16a de Majo, 2006.
  38. Meeting the First Inhabitants, TIMEasia.com, 21a de Aŭgusto 2000
  39. Genetic Study Bolsters Columbus Link to Syphilis, New York Times, 15a de Januaro, 2008
  40. Columbus May Have Brought Syphilis to Europe, LiveScience
  41. Nomination VOC archives for Memory of the World Register (angla)
  42. Sahib: The British Soldier in India, 1750–1914 by Richard Holmes. Asianreviewofbooks.com (2005-10-27). Alirita 2010-08-26.
  43. Dr. Francisco de Balmis and his Mission of Mercy, Society of Philippine Health History wayback http://www.doh.gov.ph/sphh/balmis.htm 20131019181454
  44. Lewis Cass and the Politics of Disease: The Indian Vaccination Act of 1832. Muse.jhu.edu. Alirita 2010-08-26.
  45. Conquest and Disease or Colonialism and Health?, Gresham College | Lectures and Events
  46. WHO Media centre (2001). “Fact sheet N°259: African trypanosomiasis or sleeping sickness”. 
  47. The Origins of African Population Growth, by John Iliffe, The Journal of African HistoryVol. 30, No. 1 (1989), pp. 165–169
  48. World Population Clock – U.S. Census Bureau. U.S. Census Bureau. Alirita 2011-11-18.
  49. 49,0 49,1 Cholera - Vibrio cholerae infection Information for Public Health & Medical Professionals (6a de Januaro, 2015). Alirita 17a de Marto 2015.
  50. (26a de Marto, 2010) "Cholera vaccines: WHO position paper.", gazeto : Weekly epidemiological record, volumo : 13, numero : 85, paĝoj : 117-128
  51. (26a de Marto, 2010) "Cholera vaccines: WHO position paper.", gazeto : Weekly epidemiological record, volumo : 13, numero : 85, paĝoj : 117-128
  52. (26a de Marto, 2010) "Cholera vaccines: WHO position paper.", gazeto : Weekly epidemiological record, volumo : 13, numero : 85, paĝoj : 117-128
  53. (30 June 2012) “Cholera.”, Lancet 379 (9835), p. 2466–76. 
  54. BAILEY, Diane. (2011) Cholera, 1‑a eldono, New York: Rosen Pub.. ISBN 9781435894372.
  55. Kelley Lee (2003) "Health impacts of globalization: towards global governance". Palgrave Macmillan. p.131. ISBN 0-333-80254-3
  56. John PikeCholera- Biological Weapons. Globalsecurity.org. Alirita 2010-08-26.
  57. G. William BeardsleeThe 1832 Cholera Epidemic in New York State. Earlyamerica.com. Alirita 2010-08-26.
  58. Asiatic Cholera Pandemic of 1826–37. Ph.ucla.edu. Alirita 2010-08-26.
  59. The Cholera Epidemic Years in the United States. Tngenweb.org. Alirita 2010-08-26.
  60. Cholera's seven pandemics, cbc.ca, December 2, 2008
  61. 61,0 61,1 The 1832 Cholera Epidemic in New York State – Page 2. By G. William Beardslee
  62. KOHN, George C.. (2008) Encyclopedia of plague and pestilence: from ancient times to the present. Infobase Publishing. ISBN 0-8160-6935-2.
  63. BYRNE, Joseph Patrick. (2008) Encyclopedia of Pestilence, Pandemics, and Plagues: A-M. ABC-CLIO. ISBN 0-313-34102-8.
  64. Eastern European Plagues and Epidemics 1300–1918. Shtetlinks.jewishgen.org. Alirita 2010-08-26.
  65. Cholera – LoveToKnow 1911. 1911encyclopedia.org (2006-10-27). Alirita 2010-08-26.
  66. "The cholera in Spain", New York Times, 1890-06-20. Kontrolita 2008-12-08.
  67. BARRY, John M.. (2004) The Great Influenza: The Epic Story of the Greatest Plague in History. Viking Penguin. ISBN 0-670-89473-7.
  68. cholera :: Seven pandemics, Britannica Online Encyclopedia
  69. John M. Gates, Ch. 3, "The U.S. Army and Irregular Warfare"
  70. "Pandemic Flu". Department of Health and Social Security. wayback http://www.gov.im/dhss/about/Public_Health/hp/pandemicflu/ 20130430211627
  71. Beveridge, W.I.B. (1977) Influenza: The Last Great Plague: An Unfinished Story of Discovery, New York: Prodist. ISBN 0-88202-118-4.
  72. (Oktobro 2001) “A History of Influenza”, Journal of Applied Microbiology 91 (4), p. 572–579. doi:10.1046/j.1365-2672.2001.01492.x. Alirita 2006-08-20.. 
  73. CIDRAP article Pandemic Influenza Lasta ĝisdatigo 16a de Junio 2011
  74. 74,0 74,1 Taubenberger JK, Morens DM (January 2006). “1918 Influenza: the mother of all pandemics”, Emerg Infect Dis 12 (1), p. 15–22. doi:10.3201/eid1201.050979. 
  75. Spanish flu, ScienceDaily
  76. The Great Pandemic: The United States in 1918–1919, U.S. Department of Health & Human Services.
  77. http://www.scientificamerican.com/blog/post.cfm?id=h1n1-shares-key-similar-structures-2010-03-24
  78. Q&A: Swine flu. BBC News. April 27, 2009.
  79. Brown, Man and Music, 430–32; Holden, 371; Warrack, Tchaikovsky, 269–270.
  80. Meumayr A. (1997) Music and medicine: Chopin, Smetana, Tchaikovsky, Mahler: Notes on their lives, works, and medical histories. Med-Ed Press, p. 282–3. (resumante variajn teoriojn laŭ kiuj kio mortigis la komponiston Ĉajkovskij, inklude la ideon de lia frato Modest ke Ĉajkovskij trinkis ĥoler-infestitan akvon la tagon antaŭ li malsaniĝis).
  81. David Brown, Early Years, 46.
  82. Holden, 23.
  83. Brown, Man and Music, 431–35; Holden, 373–400.
  84. Asimov, Isaac (1982), Asimov's Biographical Encyclopedia of Science and Technology (2a rev. eld.), Doubleday
  85. Susan Nagel, Marie Thérèse: Child of Terror, p. 349-350.
  86. Haynes SW. (1997) James K. Polk and the Expansionist Impulse. New York: Longman. ISBN 978-0-673-99001-3.
  87. Smith, Rupert, The Utility of Force, Penguin Books, 2006, paĝo 57

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • American Lung Association. (2007, Aprilo), Multidrug Resistant Tuberculosis Fact Sheet. As retrieved from www.lungusa.org/site/pp.aspx?c=dvLUK9O0E&b=35815 29a de Novembro, 2007.
  • Larson E (2007). "Community factors in the development of antibiotic resistance". Annu Rev Public Health 28: 435–47. doi:10.1146/annurev.publhealth.28.021406.144020. PMID 17094768. [1] Alirita la 6an de Septembro 2015
  • Bancroft EA (October 2007). "Antimicrobial resistance: it's not just for hospitals". JAMA 298 (15): 1803–4. doi:10.1001/jama.298.15.1803. PMID 17940239. [2] Alirita la 6an de Septembro 2015

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Pandemic en la angla Vikipedio.