Laboratorio
| Laboratorio | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| instalaĵo • esplora instituto • Studejo | |||||
| |||||

Laboratorio (aŭ esplorejo) estas laborejo kie oni povas konduki sciencan aŭ teknikan esploradon eksperimentojn, mezuradon, k. s. laborojn, ne celante rekte produktadon, sed scion.
Laŭ Francisko Azorín laboratorio estas Laborejo por sciencaj esploroj kaj eksperimentoj.[1] Li indikas etimologion el la latina laboratorium, el laborare (labori).[2]
Laboratorioj troveblas en lernejoj kaj universitatoj, en industrio, en registaraj aŭ militaj lokoj, kaj ankaŭ en marŝipoj kaj kosmoŝipoj. Laboratorioj donas laborspacon al sciencistoj kaj teknikistoj por esplor-laboro.
Laboratoriisto (laboratoria asistanto, laboristo aŭ teknikisto) estas profesia titolo de tiu, kiu administras laboratorion kaj kontrolas la laboron kaj eksperimentojn tie faratajn. Temas pri labora termino por metia trejna okupo en la serva sektoro, kies taskoj varias depende de la tipo de laboratorio.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 124.
- ↑ Azorín, samloke.

