Kronvirusa malsano de 2019

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el KOVIM-19)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la malsano. Por informoj pri la kronvirusa specio, kiu kaŭzas la malsanon, vidu la artikolon SARS-CoV-2.
La viruso SARS-CoV-2, kiu kaŭzas la malsanon

Kronvirusa malsano de 2019 (internacie COVID-19 aŭ esperante KOVIM-19[1]) estas infekta malsano kaŭzita de kronviruso de severa akuta spira sindromo 2-a (SARS-CoV-2). La unua konata kazo estis identigita en Wuhan, Ĉinio, en decembro 2019.[2] La malsano poste disvastiĝis tutmonde, rezultante je daŭranta pandemio.[3]

Simptomoj de la malsano varias, sed ofte inkluzivas febron,[4] tuson, kapdoloron,[5] lacon, spiran malfacilecon, kaj perdon de flarosento kaj gustosento.[6][7][8] Simptomoj povas komenci unu ĝis dek kvar tagojn post kontakto kun la viruso. Almenaŭ triono de infektitoj ne havas rimarkeblajn simptomojn.[9] El tiuj homoj kiu havas simptomojn sufiĉe rimarkeblajn por klasifikiĝi kiel pacientoj, la plejparto (81%) spertas mildajn aŭ moderajn simptomojn (ĝis milda pneŭmonito), tamen 14% spertas severajn simptomojn (dispneo, hypoksio, aŭ pli ol 50% pulma okupiĝo en imagoj) kaj 5% suferas mortigemajn simptomojn (spira malsukceso, ŝoko, aŭ multorgana misfunkcio).[10] Pli maljunaj homoj havas pli altan riskon de sperto de severaj simptomoj. Iuj daŭras sperti gamon de efikoj (longa COVID) dum monatoj post resaniĝo, kaj damaĝo al organoj estis okazinta.[11] Multjaraj studoj okazas por pluesplori la longatempajn efikojn de la malsano.[12]

La malsano pasas al homo kiam homo enspiras aeron, kiu enhavas gutetojn kaj partiklojn kun la viruso. La risko de enspiri ĉi tiujn estas plej alta kiam homoj estas proksimaj, sed oni ankaŭ povas enspiri ilin de pli longaj distancoj, precipe endome. Infektiĝo ankaŭ povas okazi kiam fluaĵo kun la viruso ŝprucas en la okulojn, nazon, aŭ buŝon kaj, malofte, kiam oni tuŝas surfacon kiu surhavas la viruson. Homoj kontaĝas ĝis 20 tagojn kaj povas pasigi la viruson eĉ se ili ne spertas simptomojn.[13][14]

Kelkaj provmetodoj ekzistas por diagnozi la malsanon. La norma diagnoza metodo estas la malkaŝo de nukleata acido de la viruso acido per inverstransskriba polimeraza ĉena reago (rRT-PCR), pertransskriba plifortigo (TMA) aŭ inverstransskriba permaŝa izoterma plifortigo (RT-LAMPO) de nazfaringa viŝo.

Evitigaj rimedoj inkluzivas fizikan aŭ socian distancigadon, kvarantenon, ventoladon de endomaj spacoj, kovradon de tusoj kaj ternoj, manlavado, kaj tenado de nelavitaj manoj for de la vizaĝo. Oni rekomendas la uzon de vizaĝaj maskoj aŭ kovraĵoj en publikaj medioj por minimumigi la riskon de transpasigo.

Kvankam oni klopodas krei kuracojn por malhelpi la viruson (kaj pluraj vakcinoj jam estis aprobitaj kaj disdonitaj en variaj landoj), la ĉefa traktado estas simptoma, inkluzivante la traktadon de simptomoj, subtenan prizorgon, izolecon, kaj eksperimentajn rimedojn.

Nomo[redakti | redakti fonton]

La Monda Organizaĵo pri Sano donis la oficialajn nomojn COVID-19 kaj SARS-CoV-2 je la 11-a de february 2020.[15] La nomo COVID-19 estas mallongigo de la anglaj vortoj "coronavirus disease 2019"[16] (kronvirusa malsano 2019), kaj de tio venis la paralelan esperantan mallongigon KOVIM-19.

Simptomoj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Simptomoj de la kronvirusa malsano de 2019.

Simptomoj de la kronvirusa malsano de 2019 varias, de mildaj simptomoj ĝis severa malsano.[17][18] Oftaj simptomoj inkluzivas kapdoloron, perdon de flarsento kaj gustumsento, naza obstrukco kaj flua nazo, tusado, muskola doloro, gorĝa doloro, febro, lakso, kaj malfacila spirado.[19] Homoj kun la sama malsano povas havi malsamajn simptomojn, kaj la simptomoj povas ŝanĝiĝi post tempo. Tri oftaj simptomaroj estas rekonataj: spira simptomaro kun tusado, sputaĵo, malfacila spirado, kaj febro; mukolskeleta simptomaro kun muskola kaj artika doloro, kapdoloro, kaj laceco; kaj digesta simptomaro kun ventra doloro, vomado, kaj lakso.[19] Homoj sen antaŭaj problemoj pri la oreloj, nazo, aŭ gorĝo spertas perdon de flarsento kaj perdon de gustumsento en ĝis 88% de kazoj.[20][21][22]

El homoj kiuj havas simptomojn, 81% spertas nur mildajn aŭ moderajn simptomojn (ĝis milda pneŭmonito), sed 14% spertas severajn simptomojn (dispneo, hipoksio, aŭ pli ol 50% da pulma okupiĝo en bildoj) kaj 5% de malsanuloj suferas kritikajn simptomojn (spira malsukceso, ŝoko, aŭ multorgana misfunkcio).[23] Almenaŭ triono de infektitoj ne spertas rimarkeblajn simptomojn iam ajn.[24][25] Ĉi tiuj sensimptomaj infektitoj ofte ne scias ke ili havas la viruson kaj povas disvastigi ĝin.[25][26][27][28] Aliaj infektitoj spertos simptomojn pli poste (nomataj "antaŭsimptomaj"), aŭ havas tre mildajn simptomojn kaj ankaŭ povas disvastigi la viruson.[28]

Kiel ofte pri infektoj, estas tempo inter la momento kiam homo ekinfektiĝas kaj la apero de la unuaj simptomoj. La mediana tempo por KOVIM-19 estas kvar aŭ kvin tagoj.[29] La plimulto da simptomhavaj homoj spertas simptomojn ene de du ĝis sep tagoj post infektiĝo, kaj preskaŭ ĉiuj spertos almenaŭ unu simptomon ene de 12 tagoj.[30][31]

La plimulto da homoj saniĝas de la grava fazo de la malsano. Tamen, iuj homoj – pli ol duono de unu grupo de hejme izolitaj junaj plenkreskuloj[32][33] – daŭre spertas gamon de efikoj, kiel laceco, dum monatoj post saniĝo. Oni nomas tiun situacion longa KOVIM. Iuj estas spertintaj longtempan difekton de organoj. Multjaraj studoj estas farataj por plu esplori la longatempajn efikojn de la malsano.[34]

Kaŭzo[redakti | redakti fonton]

La kronvirusan malsanon de 2019 kaŭzas infekto de la viruso SARS-CoV-2.[35]

Transdono[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Transdono de KOVIM-19.

La transdono de KOVIM-19 estas la transiro de la kronvirusa malsano de 2019 de homo al homo. La malsano ĉefe transdoniĝas per spirado kiam homoj enspiras gutetojn kaj etajn aerportatajn erojn (kiuj formas aerosolon), kiujn infektitoj eligas kiam ili spiras, parolas, tusas, ternas, aŭ kantas.[36][37][38][39] Infektito pli probable transdonas KOVIM-19-on kiam tiu estas fizike proksima. Tamen, infekto povas okazi trans pli longaj distancoj, precipe endome.[36][40]

Infektebleco povas okazi 1-3 tagojn antaŭ la komenco de simptomoj.[41] Infektito povas disvastigi la malsanon eĉ se tiu estas antaŭsimptoma aŭ sensimptoma.[41] Plej ofte, la plej granda virusa ŝarĝo en provoj de la supraj spiraj organoj okazas proksime al la tempo de komenco de simptomoj kaj malpliiĝas post la unua semajno post kiam simptomoj komencas.[41] Nuna indiko sugestas tempodaŭron de virusa disdono kaj la periodo de infektebleco de ĝis 10 tagoj post la komenco de simptomoj je homoj kun milda ĝis meza KOVIM-19 kaj ĝis 20 tagoj por homoj kun severa KOVIM-19, inkluzive inume kompromititaj homoj.[42][41]

Infektpovaj partikloj varias je grandeco de aerosoloj, kiuj restas en la aero dum longa tempo, ĝis pli grandaj gutetoj, kiuj restas aerportataj aŭ falas al la tero.[43][44][45][46] Cetere, esplorado pri KOVIM-19 estas redifininta la tradician komprenon pri la maniero de transdono de spiraj virusoj.[46][47] La plej grandaj gutetoj de spira likvaĵo ne vojaĝas malproksimen, kaj povas enspiriĝi aŭ fali sur mukajn membranojn ĉe la okuloj, nazo, aŭ buŝo, kaj tiel infekti.[45] Aerosoloj havas plej altan koncentriĝon kiam homoj estas proksimaj, kio kaŭzas pli facilan virusan transdonon kiam homoj estas proksimaj, sed aeran transdonon povas okazi je pli longaj distancoj, plejparte en lokoj ne bone ventolitaj;[45] en tiuj kondiĉoj partikletoj povas resti en la aero dum minutoj aŭ horoj.[45]

La nombro de homoj ĝenerale infektitaj de unu infektito varias;[48] ĉar nur 10 ĝis 20% de homoj prirespondecas la disvastiĝon de la malsano.[49] Ĝi ofte disvastiĝas en grupoj, kie infektoj povas esti tiritaj al indica kazo aŭ geografia loko.[50] Ofte ĉi tiuj okazoj estas transdonegaj okazaĵoj, kie multaj homoj infektiĝas de unu homo.[48]

Homo povas akiri KOVIM-19-on ankaŭ per tuŝi surfacon aŭ objekton kiu surhavas la viruson kaj poste tuŝi la propran buŝon, nazon, aŭ okulojn,[51][52] kvankam forta indiko montras, ke tio ĉi ne kontribuas multe al novaj infektoj.[53] Kvankam eblas, ne ekzistas rekta indiko de transdono de la viruso per haŭto-al-haŭta kontakto.[54] Oni ne estas rimarkinta, ke viruso transdoniĝas per feĉoj, urino, mama lakto, manĝaĵo, rubakvo, trinkakvo, aŭ bestoj (kvankam iuj bestoj povas infektiĝi pro la viruso de homoj).[52][52] Ĝi tre malofte transdoniĝas de patrino al bebo dum gravedeco.[54]

Viruso[redakti | redakti fonton]

Proteinoj de SARS-CoV-2

SARS-CoV-2 estas nova kronviruso de severa akuta spira sindromo. Ĝi estis unue izolita de tri homoj kun pneŭmonito konektitaj al la grupo de kazoj de akuta spira malsano en Vuhano.[55] Ĉiuj strukturaj ecoj de la nova viruso troviĝas en rilataj kronvirusoj en naturo.[56]

Ekster la homa korpo, ordinara sapo detruas la viruson, eksplodante ĝian protektan vezikon.[57]

SARS-CoV-2 rilatas proksime al la originala SARS-CoV.[58] Oni kredas, ke ĝi havas bestan (zoonozan) devenon. Genetika analizo montris, ke la kronviruso genetike proksimas al la genro Betacoronavirus, en subgenro Sarbecovirus (idaro B) kune kun du vespert-devenaj tipoj. Ĝi estas 96% sama je la nivelo de la tuta genaro al aliaj vespertaj kronvirusoj (BatCov RaTG13).[59][60] La strukturaj proteinoj de SARS-CoV-2 inkluzivas membranan glikoproteinon (M), kovertan proteinon (E), nukleokapsidan proteinon (N), kaj la pintan proteinon (S). La proteino M de SARS-CoV-2 estas proksimume 98% simila kun la proteino M de vesperta SARS-CoV, proksimume 98% simila kun manisa SARS-CoV, kaj 90% simila kun la proteino M de SARS-CoV; dum, la simileco estas nur proksimume 38% kun la proteino M de MERS-CoV. La strukturo de la proteino M similas kun la transportilon SemiSWEET de sukero.[61]

Preventado[redakti | redakti fonton]

Ofta lavado de la manojn estas unu el la metodoj por eviti la malsanon

Preventaj metodoj por malpliigi la ŝancojn de infekto inkluzivas ricevi vakcinon, resti hejme, uzi maskon publike, eviti homplenajn lokojn, teni distancon disde aliaj homoj, ventoli endomajn spacojn, direkti tempodaŭrojn de infektebleco,[62] lavi la manojn per sapo kaj akvo ofte kaj dum almenaŭ dudek sekundoj, praktiki bonan spiran higienon, kaj eviti tuŝi la okulojn, nazon, aŭ buŝon per nelavitaj manoj.[63][64]

Infektitoj aŭ tiuj kiuj kredas sin infektitaj devus resti hejme escepte por akiri kuracan prizorgon, kontroli pertelefone antaŭ ol viziti kuracejon, uzi vizaĝan maskon antaŭ ol eniri kuracejon kaj kiam ajn en ĉambro aŭ veturilo kun alia homo, kovri tusojn kaj ternojn per papero, ofte lavi la manojn per sapo kaj akvo, kaj eviti kunuzon de personaj aĵoj.[65][66]

Ĉirkaŭ la pandemio - kroniko de elektitaj faktoj[redakti | redakti fonton]

  • 30-a de decembro 2019: Li Wenliang, 34-jaraĝa kuracisto de Uhano alarmis pro nova kronviruso sendante komunikon al grupo de aliaj kuracistoj kun priskribo de simptomoj kaj averto. Loka polico admonis lin kaj silentigis kun la postulo subskribi leteron konfirmantan la "falsajn komentojn".
  • 31-a de decembro: Post esploro de la raporto Tajvano kontaktiĝis kun Monda Organizaĵo pri Sano (WHO) pri transmisio de la viruso el Uhano de homo al homo, sed ĝi neniun informis pri tio.


  • 1-a de januaro 2020: Laboranto de esplorfirmao pri genomiko en Uhano ricevis telefonon de San-Komisiono de Provinco Hubei kun ordono ĉesigi teston de specimenoj el Uhano kaj ilian likvidon.
  • 3-a de januaro: Nacia San-Komisiono de Ĉinio malpermesis publikigi informojn ligitajn kun "nekonata malsano" kaj ordonis al laboratorioj transdonon de ĉiuj specimenoj al indikitaj institucioj aŭ likvidon de ili.
  • 9-a de januaro: Ĉinio identigis la novan kronviruson kiel kialon de la "mistera malsano" en Uhano.
  • 14-a de januaro: WHO aperigis en Tvitero: Enkondukaj esploroj faritaj de la ĉinaj regopovoj ne trovis klarajn pruvojn por la transmisio homo-homo de nova kronviruso - tagon pli frue informis pri la unua kazo ekster Ĉinio - en Tajlando.
  • 20-a de januaro: Ĉinio konfirmis transmision de homo al homo de la kronviruso
  • 21-a de januaro: US Center for Disease Control and Prevention (CDC) konfirmis unuan kazon de la kronviruso en Vaŝingtonio - la paciento antaŭnelonge revenis el Uhano al Usono.
  • 23-a de januaro: Uhano - 11 milionoj da loĝantaro - estis fermita. Ĉinio malpermesis vojaĝi de Uhano al aliaj urboj. Oni ne nuligis internaciajn flugojn.
  • 28-a de januaro: Direktoro de WHO Tedros Ghebreyesus laŭdis "travideblon" de Ĉinio pri la viruso.
  • 30-a de januaro: Tedros vizitis Ĉinion laŭdante regopovojn de tiu ĉi lando pro fikso de novaj standardoj de reago pri eksplodo de la epidemio - li anoncis, ke la epidemio estas minaco por la publika sano kun internacia signifo.
  • 31-a de januaro: Regopovoj de Usono anoncis de la 2-a de februaro limigon de vojaĝoj el kaj ĝis Ĉinio.


  • 1-a de februaro: Pro la epidemio Italio enkondukis krizostaton.
  • 4-a de februaro: Tedros kritikis limigojn enkondukitajn de Usono, dirante ke ili povas kaŭzi kreskon de paniko sen utilo por la publika sano.
  • 7-a de februaro: Menciita komence d-ro Li Wenliang mortis en Uhano post inflamo per la viruso. Lia morto kaŭzis indignon en la ĉina interreto.
  • 14-a de februaro: Tedros diris, ke WHO "serĉas manieron starigi medicinajn diagnozojn por ke aliaj malsanoj de spira sistemo, kune kun gripo, ne miksiĝu kun donitaĵoj pri COVID-19". Li ankaŭ avertis antaŭ kitiko de Ĉinio: "Tio estas tempo por solidareco, ne por kondamno".
  • 28-a de februaro: WHO laŭdis reagon de Ĉinio al COVID-19: "Decida agado de Ĉinio, por haltigi rapidan disvastigon de la nova infekta agento de spira sistemo, ŝanĝis fluon de rapide eksplodanta kaj morta epidemio".


  • 11-a de marto: Tedros nomis eksplodon de la malsano pandemio: "Ni antaŭvidas, ke nombro da kazoj, nombro da forpasoj kaj nombro da landoj estos ankoraŭ pli granda".
  • 18-a de marto: Ekzekutiva direktoro de WHO, Mike Ryan kritikis prezidenton Donald Trump.
  • 20-a de marto: Tedros diris, ke laŭ la raportoj de Uhano mankas tie novaj kazoj de la kronviruso.
  • 29-a de marto: Ai Fen, kuracistino el Uhano, kiu kiel unu el la unuaj kuracistoj informis kolegojn pri disvastigado de la kronviruso, malaperis. Ŝia sorto ne estas konata.


  • 8-a de aprilo: (...)

Laŭ "Kurier Wnet", kies ĉefredaktoro estas Krzysztof Skowroński, n-ro 81, marto 2021, ISSN 2300-6641

En diversaj landoj[redakti | redakti fonton]

Mortintoj[redakti | redakti fonton]

Esperantistoj:

Aliaj homoj:

Elektitaj sciencistoj esplorantaj pri la pandemio[redakti | redakti fonton]

[alfabete ordigitaj]

Vakcinoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 2020-04-02, « KOVIM-19 kaj minoritatoj: UN en Ĝenevo publikigis en Esperanto mesaĝon de Speciala Raportisto », Gazetara komuniko de UEA n-ro 860
  2. "In Hunt for Covid-19 Origin, Patient Zero Points to Second Wuhan Market – The man with the first confirmed infection of the new coronavirus told the WHO team that his parents had shopped there", The Wall Street Journal, 26 February 2021.
  3. "The Secret Life of a Coronavirus – An oily, 100-nanometer-wide bubble of genes has killed more than two million people and reshaped the world. Scientists don't quite know what to make of it.", 26 February 2021.
  4. (April 2021) “Prevalence and characteristics of fever in adult and paediatric patients with coronavirus disease 2019 (COVID-19): A systematic review and meta-analysis of 17515 patients”, PLOS ONE 16 (4), p. e0249788. doi:10.1371/journal.pone.0249788. 
  5. (November 2020) “Prevalence of Headache in Patients With Coronavirus Disease 2019 (COVID-19): A Systematic Review and Meta-Analysis of 14,275 Patients”, Frontiers in Neurology 11, p. 562634. doi:10.3389/fneur.2020.562634. 
  6. (April 2021) “Prevalence of Olfactory Dysfunction in Coronavirus Disease 2019 (COVID-19): A Meta-analysis of 27,492 Patients”, The Laryngoscope 131 (4), p. 865–878. doi:10.1002/lary.29286. 
  7. (November 2020) “Prevalence and Characteristics of Taste Disorders in Cases of COVID-19: A Meta-analysis of 29,349 Patients”, Otolaryngology–Head and Neck Surgery 165 (1), p. 33–42. doi:10.1177/0194599820981018. 
  8. (November 2020) “Prevalence and Characteristics of Taste Disorders in Cases of COVID-19: A Meta-analysis of 29,349 Patients”, Otolaryngology–Head and Neck Surgery 165 (1), p. 33–42. doi:10.1177/0194599820981018. 
  9. (January 2021) “The Proportion of SARS-CoV-2 Infections That Are Asymptomatic : A Systematic Review”, Annals of Internal Medicine 174 (5), p. M20–6976. doi:10.7326/M20-6976. 
  10. Interim Clinical Guidance for Management of Patients with Confirmed Coronavirus Disease (COVID-19) (6 April 2020). Arkivita el la originalo je 2 March 2020. Alirita 19 April 2020.
  11. . Post-COVID Conditions (11 February 2020). Alirita 12 July 2021.
  12. . Post-COVID Conditions (11 February 2020). Alirita 12 July 2021.
  13. Skripteraro: Tia modulo ne ekzistas.
  14. Clinical Questions about COVID-19: Questions and Answers Centers for Disease Control and Prevention
  15. Naming the coronavirus disease (COVID-19) and the virus that causes it. Arkivita el la originalo je 28 February 2020. Alirita 13 March 2020.
  16. Ŝablono:Cite report
  17. Symptoms of Coronavirus (22 February 2021). Arkivita el la originalo je 4 March 2021. Alirita 4 March 2021.
  18. (23 June 2020) “The prevalence of symptoms in 24,410 adults infected by the novel coronavirus (SARS-CoV-2; COVID-19): A systematic review and meta-analysis of 148 studies from 9 countries”, PLOS ONE 15 (6), p. e0234765. doi:10.1371/journal.pone.0234765. 
  19. 19,0 19,1 Clinical characteristics of COVID-19 (angle). Alirita 29 December 2020.
  20. (December 2020) “Olfactory and Gustatory Outcomes in COVID-19: A Prospective Evaluation in Nonhospitalized Subjects”, Otolaryngology–Head and Neck Surgery 163 (6), p. 1144–1149. doi:10.1177/0194599820939538. 
  21. (September 2021) “Turmeric as a Possible Treatment for COVID-19-Induced Anosmia and Ageusia”, Cureus 13 (9), p. e17829. doi:10.7759/cureus.17829. 
  22. (July 2020) “The neurological manifestations of COVID-19: a review article”, Neurological Sciences 41 (7), p. 1667–1671. doi:10.1007/s10072-020-04486-3. 
  23. Interim Clinical Guidance for Management of Patients with Confirmed Coronavirus Disease (COVID-19) (6 April 2020). Arkivita el la originalo je 2 March 2020. Alirita 19 April 2020.
  24. Multiple sources:
  25. 25,0 25,1 (February 2021) “A systematic review of asymptomatic infections with COVID-19”, Journal of Microbiology, Immunology, and Infection = Wei Mian Yu Gan Ran Za Zhi 54 (1), p. 12–16. doi:10.1016/j.jmii.2020.05.001. 
  26. Oran, Daniel P., and Eric J. Topol. “Prevalence of Asymptomatic SARS-CoV-2 Infection : A Narrative Review.” Annals of Internal Medicine. vol. 173,5 (2020): 362-367. doi:10.7326/M20-3012 PMID 32491919 Retrieved 14 January 2021.
  27. (June 2020) “Asymptomatic carrier state, acute respiratory disease, and pneumonia due to severe acute respiratory syndrome coronavirus 2 (SARS-CoV-2): Facts and myths”, Journal of Microbiology, Immunology, and Infection = Wei Mian Yu Gan Ran Za Zhi 53 (3), p. 404–412. doi:10.1016/j.jmii.2020.02.012. 
  28. 28,0 28,1 (July 2020) “Evidence Supporting Transmission of Severe Acute Respiratory Syndrome Coronavirus 2 While Presymptomatic or Asymptomatic”, Emerging Infectious Diseases 26 (7). doi:10.3201/eid2607.201595. 
  29. (October 2020) “Mild or Moderate Covid-19”, The New England Journal of Medicine 383 (18), p. 1757–1766. doi:10.1056/NEJMcp2009249. 
  30. “{{{Titolo}}}”. doi:10.1056/NEJMcp2009249. 
  31. “{{{Titolo}}}”. doi:10.1001/jama.2020.12839. 
  32. "Half of young adults with COVID-19 have persistent symptoms after 6 months", medicalxpress.com. (angle)
  33. (June 2021) “Long COVID in a prospective cohort of home-isolated patients”, Nature Medicine, p. 1–7. doi:10.1038/s41591-021-01433-3. 
  34. . COVID-19 and Your Health (en-us) (11 February 2020). Alirita 23 January 2021.
  35. (March 2021) “Characteristics of SARS-CoV-2 and COVID-19”, Nature Reviews. Microbiology 19 (3), p. 141–154. doi:10.1038/s41579-020-00459-7. 
  36. 36,0 36,1 (August 2021) “Airborne transmission of respiratory viruses”, Science (EN) 373 (6558). doi:10.1126/science.abd9149. 
  37. (May 2021) “Ten scientific reasons in support of airborne transmission of SARS-CoV-2”, Lancet 397 (10285), p. 1603–1605. doi:10.1016/s0140-6736(21)00869-2. 
  38. (May 2021) “Ten scientific reasons in support of airborne transmission of SARS-CoV-2”, Lancet 397 (10285), p. 1603–1605. doi:10.1016/s0140-6736(21)00869-2. 
  39. (2 June 2020) “The airborne lifetime of small speech droplets and their potential importance in SARS-CoV-2 transmission”, Proceedings of the National Academy of Sciences 117 (22), p. 11875–11877. doi:10.1073/pnas.2006874117. 
  40. (March 2021) “Transmission of SARS-CoV-2 by inhalation of respiratory aerosol in the Skagit Valley Chorale superspreading event”, Indoor Air 31 (2), p. 314–323. doi:10.1111/ina.12751. 
  41. 41,0 41,1 41,2 41,3 Coronavirus Disease 2019 (COVID-19): CDNA National Guidelines for Public Health Units (angle). Communicable Diseases Network Australia/Australian Government Department of Health.
  42. Clinical Questions about COVID-19: Questions and Answers. Centers for Disease Control and Prevention (March 4, 2021).
  43. Scientific Brief: SARS-CoV-2 Transmission (en-us). Centers for Disease Control and Prevention (May 7, 2021). Alirita 8 May 2021.
  44. Coronavirus disease (COVID-19): How is it transmitted?. World Health Organization (30 April 2021).
  45. 45,0 45,1 45,2 45,3 Coronavirus disease (COVID-19): How is it transmitted?. World Health Organization (30 April 2021).
  46. 46,0 46,1 Coronavirus disease (COVID-19): How is it transmitted?. World Health Organization (30 April 2021).
  47. (May 2021) “A paradigm shift to combat indoor respiratory infection”, Science 372 (6543), p. 689–691. doi:10.1126/science.abg2025. 
  48. 48,0 48,1 (January 2021) “Transmission of SARS-CoV-2: A Review of Viral, Host, and Environmental Factors”, Annals of Internal Medicine 174 (1), p. 69–79. doi:10.7326/M20-5008. 
  49. Overdispersion of COVID-19 (angle). Alirita 11 May 2021.
  50. (October 2020) “Cluster infections play important roles in the rapid evolution of COVID-19 transmission: A systematic review”, International Journal of Infectious Diseases 99, p. 374–380. doi:10.1016/j.ijid.2020.07.073. 
  51. Coronavirus Disease 2019 (COVID-19): CDNA National Guidelines for Public Health Units (angle). Communicable Diseases Network Australia/Australian Government Department of Health.
  52. 52,0 52,1 52,2 Transmission of SARS-CoV-2: implications for infection prevention precautions (PDF). World Health Organization (9 July 2020).
  53. Coronavirus disease (COVID-19): How is it transmitted?. World Health Organization (30 April 2021).
  54. 54,0 54,1 (January 2021) “Transmission of SARS-CoV-2: A Review of Viral, Host, and Environmental Factors”, Annals of Internal Medicine 174 (1), p. 69–79. doi:10.7326/M20-5008. 
  55. Outbreak of severe acute respiratory syndrome coronavirus 2 (SARS-CoV-2): increased transmission beyond China – fourth update. European Centre for Disease Prevention and Control (14 February 2020). Alirita 8 March 2020.
  56. (April 2020) “The proximal origin of SARS-CoV-2”, Nature Medicine 26 (4), p. 450–452. doi:10.1038/s41591-020-0820-9. 
  57. Why soap is preferable to bleach in the fight against coronavirus (18 March 2020). Arkivita el la originalo je 2 April 2020. Alirita 2 April 2020.
  58. (February 2020) “A Novel Coronavirus from Patients with Pneumonia in China, 2019”, The New England Journal of Medicine 382 (8), p. 727–733. doi:10.1056/NEJMoa2001017. 
  59. Ŝablono:Cite report
  60. (August 2020) “Severe acute respiratory syndrome coronavirus-2 (SARS-CoV-2), a newly emerged pathogen: an overview”, Pathogens and Disease 78 (6). doi:10.1093/femspd/ftaa042. 
  61. (2020) “The Structure of the Membrane Protein of SARS-CoV-2 Resembles the Sugar Transporter SemiSWEET”, Pathogens & Immunity 5 (1), p. 342–363. doi:10.20411/pai.v5i1.377. 
  62. Viral Load Exposure Factors.
  63. Recommendation Regarding the Use of Cloth Face Coverings, Especially in Areas of Significant Community-Based Transmission. U.S. Centers for Disease Control and Prevention (CDC) (28 June 2020).
  64. Scientific Brief: SARS-CoV-2 and Potential Airborne Transmission. U.S. Centers for Disease Control and Prevention (CDC) (11 February 2020). Alirita 30 October 2020.
  65. What to Do if You Are Sick (5 April 2020). Arkivita el la originalo je 14 February 2020. Alirita 24 April 2020.
  66. Coronavirus Disease 2019 (COVID-19) – Prevention & Treatment. U.S. Centers for Disease Control and Prevention (CDC) (10 March 2020). Arkivita el la originalo je 11 March 2020. Alirita 11 March 2020.
  67. https://sezonoj.ru/2020/03/nekrologo-44/
  68. https://sezonoj.ru/2020/03/nekrologo-45

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Detekti la viruson Prelego de Ite Tytgat pri la kronviruso KOVIM-19 en la londona Esperantoklubo 12 junio 2020 (YouTube)