Korpomasa indico

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Korpomasa indico (KMI) – ofte angla mallogigo BMI (Body-Mass-Index) – estas mezurnombro por taksi la homan korpopezon en kilogramoj rilate al la kvadrato de la alto en metroj. Ĝin elpensis Adolphe Quetelet. La indico estas ofte diskututa, ĉar ĝi ne kalkulas pri la individua korpokonstruo je graso kaj muskolo. Ĝi donas nur ĝeneralan informon por averaĝaj personoj. Ekz. ĉe korpokultivistoj, ĝi donas misgvidajn nombrojn (tropezon) pri trodikeco, fakte temas pri forta muskolaro.

Kalkulo[redakti | redakti fonton]

Korpomasa indico
  •  Subpezo — KMI sub 18; malalta sanrisko
  •  Normalpezo — KMI inter 18 kaj 25; averaĝa sanrisko
  •  Tropezo — KMI inter 25 kaj 30, iometa sanrisko
  •  Trodikiĝo — KMI inter 30 kaj 40; alta sanrisko
  •  Supertrodikiĝo (trodikiĝogrado 3) — KMI de 40 kaj pli; tre alta sanrisko

Oni povas uzi la sekvantan formulon por kalkuli la korpomasan indicon:

\mbox{Korpomasa indico} = \frac {\mbox{Maso}} {\mbox{Alto}^2}

Mezurunuo de la maso ... kg;

mezurunuo de la alto ... m.

La indicoj de normalpezaj personoj estas 18,5 kg/m² ĝis 24,9 kg/m². Tropezaj personoj havas indicon super 30 kg/m².