SARS

El Vikipedio, la libera enciklopedio

SARSo, sarsosaroso (de la angla: Severe Acute Respiratory Syndrome - SARS)sasoso (Severa Akuta Spira Sindromo - elp. SaSóSo - vidu ankaŭ pli malsupre 'Terminologio') estas netipa kronvirusa pneŭmonito kiu originale aperis en Ĉinio en 2003.

En majo 2003, 6234 homoj estis trafitaj de SARSo kaj 435 jam mortis.

En februaro 2003 informagentejoj maltrankvilige sciigis, ke en Gŭangdongo, la suda provinco de Ĉinio aperis amasaj okazoj de malsano, kiu similis gripon kaj ofte komplikiĝis en pneŭmoniton, eĉ en morton malgraŭ la kuracado.

Meze de marto multaj infektitoj estis jam registritaj en Honkongo, Vjetnamio kaj baldaŭ en Singapuro. La infekto plej intense disvastiĝis en malsanulejoj, hoteloj, flughavenoj, stacidomoj, multloĝejaj domoj, pasaĝeraj aviadiloj ktp. La Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) anoncis la alarmon pro epidemio de tiel nomata netipa pneŭmonio (poste populare nomita „sarso” aŭ „saroso”). Fine de marto similaj malsanuloj estis registritaj jam en Tajvano, Tajlando, Kanado, Usono kaj en multaj eŭropaj landoj. Baldaŭ fariĝis konata tio, ke la epidemio komenciĝis en Gŭangdongo jam en novembro 2002.

Terminologio[redakti | redakti fonton]

Pri la uzo de la vorto sasoso en Esperanto eblas mencii la jenan tekston en la konvencioj de la revuo Monato:

«netipa pneŭmonio: la scienca vorto por tiu malsano, kaŭzita de la kronviruso SARS-CoV, kiu trafis ĉefe Ĉinion komence de la jaro 2003, estas „netipa pneŭmonio”. Multaj tamen sentas la bezonon por iu pli kompakta termino, kiel la angla SARS. Montriĝas, ke en Esperanto en 2003 estis uzataj ĉi-cele tri terminoj, nome „sarso”, „saroso” kaj „sasoso”. La redaktoroj de MONATO ne venis al iu rekomendo. Pro tio la ĉefredaktoro „tranĉis la nodon” kaj decidis provizore uzi „sarso” apud la pli longa nomo „netipa pneŭmonio”. Vidu ankaŭ la artikolon en Reta Vortaro

Infekta aganto: kronviruso[redakti | redakti fonton]

Dum tiu tempo sciencistoj en multaj landoj intense penegis trovi la mikrobon, kiu kaŭzas tiun antaŭe nekonatan infektan malsanon. Komence erare ili opiniis, ke ĝi estas ia nova viruso de gripo, sed post kelkaj semajnoj estis malkovrita la kronviruso, kiu kaŭzis tiun malsanon. La familio Coronaviridae delonge estas konata al virusologoj. Sur la supraĵo de la virusoj estas tubereca kovrilo, simila al krono aŭ korono. Koronvirusoj estas grandaj RNA-enhavantaj virusoj. Ili disvastiĝas inter vertebruloj kaj tie kaŭzas bronkiton, hepatiton, gastroenteriton, encefaliton ktp. Ĉe homoj ili estas la ofta kaŭzo de tiel nomataj malvarmumaj malsanoj kaj gastroenterito, kaj ili transmisiiĝas precipe per aerguta medio.

La kronviruso, kaŭzanta netipan pneŭmonion, forte diferencas de antaŭe konataj tiaj virusoj. La malsanuloj eligas la viruson plej ofte kun muko, sputaĵo, salivo dum tusado, ternado, parolado, spirado. Krome, la virusoj estas trovitaj en sango, fekaĵo, urino, vomaĵo. Tial, krom la precipa aerguta vojo de transmisio, la malsano povas disvastiĝi per infektitaj akvo, nutraĵo kaj diversaj aliaj materialoj. La kronviruso estis nomita Urbani SARS-associated coronavirus, memore al la kuracisto Carlo Urbani, kiu diagnozis la malsanon, infektiĝis kaj malgraŭ kuracado pereis pro sarso la 29-an de marto 2003.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Pandemio de KOVIM19 (COVID-19)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]