Vikipedio:Monato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tekstoj el Monato rajtas esti uzataj kiel bazoteksto por Vikipedio, kondiĉe, ke oni menciu la fonton. Tamen, transprenado de tutaj tekstoj sen ŝanĝo estas daŭre malpermesita.

Artikolo el Monato estas publikigita kun la rajtigilo Iuj rajtoj rezervitaj de Krea komunaĵo. La kopiado estas permesita por nekomercaj celoj, kondiĉe ke oni menciu la fonton (pro tio ne eblas senŝanĝe transpreni tekston de Monato, vidu sube). Oni do ne rajtas simple kopii tekstojn el Monato sed oni ja povas uzi ilin kiel bazon de nova teksto por Vikipedio. (Jen Permesilo Creative Commons BY-NC-3.0)

Artikoloj en Monato estas disponeblaj laŭ la permesilo Krea komunaĵo Atribuite-Nekomerce (CC-BY-NC). Tiu ĉi permesilo estas pli severa ol estas permesata en Vikipedio - Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe (CC-BY-SA). Pro tio ne eblas senŝanĝe preni tekston de Monato - tio estus neglekto de kopirajto kaj tia teksto devus esti forigita de Vikipedio (post ripetita enigado de kopirajte maltaŭgaj tekstoj povas esti tia uzanto iel punita).

Tamen, kiel ĉe ĉiu alia fonto, uzantoj povas uzi tekston de Monato por reverki artikolon per propraj esprimoj (kopirajtitaj estas precizaj formulacioj, ne la faktaj informoj).

Ŝablono por mencii la fonton[redakti fonton]

Per la la ŝablono {{El Monato|Ordiga ŝlosilo}} oni povas aperigi la jenan tekston en la artikolo:



Krome, la koncerna artikolo aŭtomate eniros kategorion, kiu kolektas la artikolojn. La artikolo estos menciita en la sinsekvo, difinita per la ordiga ŝlosilo. Se do oni uzas la ŝablonon {{El Monato|MAUL, Stefan}}, la artikolo estos menciita sub M de Maul en la kategorio.

Oni ankaŭ povas uzi la ŝablonon per plia parametro. {{El Monato2|Artikolo|Verkinto de la artikolo en ''Monato''}} ne nur indikas, ke teksto estas bazita sur tekstoj el Monato, sed krome, kiu estas la aŭtoro kaj la titolo de la originala artikolo. Ekzemple la ŝablono {{El Monato2|Artikolo|Stefan Maul}} donas la jenan rezulton: