Sinovac Biotech

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sinovac Biotech
publika kompanio vd
Dum 1999 - nekonata/nuntempe
Jura formo Kompanio kun limigita respondeco
Sidejo Pekino
Lando Popola Respubliko Ĉinio
TTT Oficiala retejo
vdr

Sinovac Biotech Ltd. (simpligita ĉine :北京科兴生生电视有限公司, pinjine, Kēxìng kònggǔ shēngwù jìshù yǒuxiàn gōngsī) estas ĉina farmacia firmao establita en 1999, kiu ekde 2010 estas listigita en la borso Nasdaq en Novjorko, Usono. La kompanio koncentriĝas pri produktado de vakcinoj, kiuj protektas kontraŭ infektaj malsanoj en homoj [1][2].

Sinovac havas sian ĉefsidejon kaj produktadon de hepatitaj kaj gripaj vakcinoj en Pekino. La firmao ankaŭ havas fabrikon en Dalian produktanta vakcinon kontraŭ oreton kaj unu en Tangŝano por bestrabiovakcino.

Produktoj[redakti | redakti fonton]

La firmao antaŭe produktis vakcinojn kontraŭ la sekvaj virusoj:[3]

  • Healive kontraŭ Hepatito A viruso
  • Bilive kontraŭ Hepatito B viruso
  • Anflu kontraŭ gripo
  • Panflu kontraŭ Gripo A viruso H5N1
  • PANFLU.1 kontraŭ Gripo A viruso H1N1

Vakcino KOVIM-19[redakti | redakti fonton]

Sinovac sciigis en aprilo 2020, ke ili laboras pri evoluigado de vakcino SARS-CoV-2. La vakcino estis nomita CoronaVac [4]. Klinikaj provoj ( fazo 3-provoj ) okazis en Brazilo [5], Ĉilio [6], Ĉina Popola Respubliko, Honkongo, Indonezio [7], Filipinoj [8] kaj Turkio [9].

Fine de decembro 2020, reprezentanto de la brazila saninstanco raportis, ke CoronaVac atingis efikecon de malpli ol 90 procentoj [10]. 13 000 volontuloj estis testitaj. Studoj en Turkio trovis efikecon de 91.25 procentoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Dou, Eva, "As China nears a coronavirus vaccine, bribery cloud hangs over drugmaker Sinovac", December 4, 2020. (en-US)
  2. Levine, Matt, "A Vaccine With a Poison Pill", Bloomberg News, May 22, 2020.
  3. Vaccines. Arkivita el la originalo je 26 September 2021. Alirita 1 September 2021.
  4. Nidhi Parekh. "CoronaVac: A COVID-19 Vaccine Made From Inactivated SARS-CoV-2 Virus", 22 July 2020.
  5. New coronavirus vaccine trials start in Brazil (21 July 2020). Alirita 2020-10-07.
  6. "Chile initiates clinical study for COVID-19 vaccine", Chile Reports, 4 August 2020.
  7. "248 volunteers have received Sinovac vaccine injections in Bandung", Antara News, 30 August 2020.
  8. "DOH eyes 5 hospitals for Sinovac vaccine Phase 3 clinical trial", PTV News, 16 September 2020.
  9. "Turkey begins phase three trials of Chinese Covid-19 vaccine", TRT World News, 1 September 2020.
  10. Zhang Zhihao, , "Three COVID-19 vaccines approved for clinical trials", China Daily, 15 April 2020.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]